Kandido, aŭ Optimismo
- Автор: Voltaire
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Eŭgeno Lanti
- Жанр: Классическая проза
Электронная книга - «Kandido, aŭ Optimismo». Краткое содержание книги:
En la prilaborita versio estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj de la Lantia teksto. La tro franceca frazosintakso (konscie elektita de E. Lanti’) estas malpezigita kaj rearanĝita laŭ la tradicio Esperanta. La apero de PV (unu jaron post la publikigo de la Lantia traduko!) kaj PIV kontribuis al pliriĉigo kaj stabiligo de la leksiko, kaj ankaŭ tio ebligis precizigi la tradukojn en la prilaborita teksto.
Terurita, konsternita, duonfreneza, sanganta kaj tremanta, Kandido sin demandadis:
«Se ĉi tie estas la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj, kiaj do estas la aliaj? Ne tre gravas mia glutea skurĝado, tion mi jam spertis ĉe la Bulgaroj; sed, ho mia kara Pangloso! la plej eminenta el la filozofoj, kial necesis, ke mi vidu vin pendumata, kaj eĉ sen scii la kialon? Ho mia kara anabaptisto! la plej bona el la homoj, kial necesis, ke vi dronu en la haveno? Ho Kunegundo, la perlo inter la junulinoj, kial necesis, ke oni al vi distranĉu la ventron?»
Apenaŭ sin tenante sur la piedoj, li sin trenis for de la loko, kie ĵus li aŭdis predikon, ricevis skurĝon sur la postaĵon, absolvon kaj benon — kiam lin aliris maljunulino, kiu diris: «Mia filo, kuraĝu kaj iru kun mi.»
7. Kandidon flegas maljunulino; li retrovas sian amatinon
Kandido ne kuraĝiĝis, sed li sekvis la maljunulinon en ian domaĉon; ŝi donis al li poton da pomado por ke li sin ŝmiru, donis al li por manĝi kaj trinki; ŝi montris al li malgrandan liton sufiĉe puran; apud la lito kuŝis kompleta vestaro.
— Manĝu, trinku kaj dormu, — ŝi diris al li, — zorgu pri vi Nia Sinjorino Atoĉa, lia sankta moŝto Antonio Padova kaj lia sankta moŝto Jakobo Kompostela! Mi revenos morgaŭ.
Kandido, mirigite de ĉio, kion li vidis, de ĉio, kion li suferis, kaj ankoraŭ pli de la bonkoreco de la maljunulino, volis kisi ŝian manon.
— Ne mian manon vi kisu, — diris la maljunulino. — Mi revenos morgaŭ. Ŝmiru vin per pomado, manĝu kaj dormu.
Kandido, malgraŭ tiom da malfeliĉoj, manĝis kaj dormis. La morgaŭon la maljunulino alportas al li matenmanĝon, ekzamenas lian dorson, frotŝmiras lin per alia pomado; poste ŝi alportas al li tagmanĝon, ŝi revenas vespere, kaj kunportas vespermanĝon. La postmorgaŭon, ŝi faris samajn klopodojn.
— Kiu vi estas? — senĉese ŝin demandadis Kandido. — Kiu inspiris al vi tiom da bonkoreco? Kiel mi povas vin danki?
La bonulino nenion respondis; ŝi revenis ĉirkaŭ la vespero sen kunporti manĝon.
— Iru kun mi, — ŝi diris,— kaj silentu.
Ŝi lin prenas je la brako kaj lin subtenante piediras kun li tra la kamparo proksimume kvaronmejlon. Ili atingas izolan domon, ĉirkaŭitan per ĝardeno kaj kanaloj. La maljunulino frapas sur pordeton. Oni malfermas; ŝi kondukas Kandidon, per kaŝita ŝtuparo, en orumitan kabineton, lin sidigas sur brokaĵan kanapon, fermas la pordon kaj foriras. Al Kandido ĉio ĉi tio ŝajnis halucino; lia antaŭa vivo aperis al li kiel terura sonĝo, kaj la nuna momento, kiel sonĝo agrabla.
La maljunulino baldaŭ reaperis; ŝi pene subtenis tremantan virinon de majesta staturo, brilornamitan per juveloj kaj vuale kovritan.
— Demetu ĉi tiun vualon, — diris la maljunulino al Kandido.
La junulo alproksimiĝas; per malaŭdaca mano li levas la vualon. Kia momento! Kia surprizo! Al li ŝajnas, ke li vidas fraŭlinon Kunegundo; li efektive ŝin vidis, tio estis ŝi mem. Al li mankas forto, li ne povas eldiri vorton, li falas al ŝiaj piedoj. Kunegundo sinkas sur la kanapon. La maljunulino ŝprucigas sur ilin alkoholaĵon, ili rekonsciiĝas, ili interparolas — unue per interrompataj mallongaj vortoj, interpuŝiĝantaj demandoj kaj respondoj, per ĝemetoj, larmoj, krioj. La maljunulino rekomendas, ke ili malpli bruu, kaj lasas ilin solaj.
— Kiel do, ĉu tio estas vi? — ekkriis Kandido. — Vi vivas, mi vin retrovas en Portugalio! Oni do vin ne seksperfortis? Oni do ne tranĉis al vi la ventron, kiel al mi certigis filozofo Pangloso?
— Nu, fakte, ĉio ĉi tio okazis, — diris la bela Kunegundo; — sed ne ĉiam oni mortas pro tiaj akcidentoj.
— Ĉu tamen viaj gepatroj estis mortigitaj?
— Tio bedaŭrinde estas ja vera.
— Kaj via frato?
— Ankaŭ mia frato estis mortigita.
— Sed kial vi estas en Portugalio? Kaj kiel vi eksciis, ke ankaŭ mi estas ĉi tie? Kaj pro kia stranga aventuro vi kondukigis min en ĉi tiun domon?
— Mi ĉion al vi klarigos, — respondis la sinjorino, — sed antaŭe vi rakontu al mi ĉion, kio okazis al vi de post la senpeka kiso, kiun vi donis al mi, kaj la piedbatoj, kiujn vi ricevis.
Kandido respektoplene respondis; kaj, kvankam konsternita li estis, kvankam malforta estis lia voĉo, kvankam ankoraŭ doloretis lia postaĵo, li rakontis ĉion, kion li spertis de post la momento de ilia disiĝo. Kunegundo levadis la okulojn ĉielen; ŝi larmis pri la morto de la bona anabaptisto kaj de Pangloso; post tio ŝi parolis jene al Kandido, kiu preterlasis neniun ŝian vorton kaj ŝin avide rigardis.
8. Historio de Kunegundo
— Mi estis en lito kaj trankvile dormis, kiam plaĉis al la Ĉielo sendi Bulgarojn en nian belan kastelon Tunder-ten-tronk; ili pikmurdis mian patron kaj mian fraton, kaj dishakis en pecojn mian patrinon. Granda Bulgaro, ses futojn alta, vidante, ke ĉe tia spektaklo mi svenis, komencis min seksperforti; tio redonis al mi la konscion, mi kriis, baraktis, mordadis, mi volis elgrati la okulojn de tiu granda Bulgaro, ne sciante ke tio, kio okazis en la kastelo de mia patro, estas afero sankciita de la kutimo; la perfortulo puŝis tranĉilon en mian flankon kaj faris vundon, kies postsignon mi ankoraŭ portas.
— Ho ve! Tiun postsignon mi esperas vidi, — naive diris Kandido.
— Vi ĝin vidos, — diris Kunegundo; — sed ni iru plu.
— Ni iru plu, — diris Kandido.
La pluon de sia historio ŝi rakontis tiele:
— Eniris bulgara kapitano, li vidis min tute sanganta, kaj la soldato lin ne atentis. Tiu manko de respekto kolerigis la kapitanon kaj li mortigis la kanajlon sur mia korpo. Poste li min bandaĝigis, kaj kondukis kiel militkakiron en sian kazernon. Mi lavadis liajn malmultajn ĉemizojn, mi kuiradis liajn manĝaĵojn; mi devas konfesi, ke li opiniis min tre bela, kaj mi ne neos, ke li estis belstatura kaj havis blankan kaj glatan haŭton; cetere ne tre sprita li estis kaj ne tre klera: oni tuj povis konstati, ke lin ne edukis doktoro Pangloso.
» Post tri monatoj, perdinte sian monon kaj ŝaton al mi, li vendis min al don-Isaĥaro, Judo kiu negocas en Holando kaj en Portugalio kaj pasie amas la virinojn. Tiu Judo estis al mi tre afabla, sed li ne povis min venki; lin mi rezistis pli bone ol la bulgaran soldaton. Honorindan personon eblas seksperforti unu fojon, sed ties virton tio plifirmigas. La Judo, por akiri mian favoron, loĝigis min en ĉi tiu kampara domo. Ĝis tiam mi opiniis, ke sur la tero nenio estas pli bela ol la kastelo Tunder-ten-tronk; mi eraris.
» Iun tagon la granda inkvizitoro min ekvidis ĉe diservo; li multe min rigardis oblikve kaj avide, kaj sciigis, ke li bezonas paroli al mi pri sekretaj aferoj. Oni kondukis min en lian palacon; mi sciigis al li mian devenon; li klarigis, ke ne konvenas al mia rango aparteni al Izraelido. De lia nomo oni proponis al don-Isaĥaro, ke li transcedu min al la inkvizitora moŝto.
» Don-Isaĥaro, kiu estas la bankiero de la kortego kaj persono influhava, rifuzis. La inkvizitoro lin minacis per ŝtiparumo. Fine mia Judo, timigite, faris kontrakton, laŭ kiu la domo kaj mi komune apartenos al ili ambaŭ; ke la Judo retenos por si la lundojn, merkredojn kaj la sabatajn tagojn; kaj la inkvizitoro havos la ceterajn tagojn. Jam ses monatojn daŭras tiu konvencio. Ne sen interdisputoj: ĉar ofte estis malfacile decidi, ĉu la nokto inter sabato kaj dimanĉo apartenas al la Malnova Testamento aŭ al la Nova. Ĝis nun mi rezistis al ambaŭ; kaj mi supozas, ke tial mi plu estas amata.