Kandido, aŭ Optimismo
- Автор: Voltaire
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Eŭgeno Lanti
- Жанр: Классическая проза
Электронная книга - «Kandido, aŭ Optimismo». Краткое содержание книги:
En la prilaborita versio estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj de la Lantia teksto. La tro franceca frazosintakso (konscie elektita de E. Lanti’) estas malpezigita kaj rearanĝita laŭ la tradicio Esperanta. La apero de PV (unu jaron post la publikigo de la Lantia traduko!) kaj PIV kontribuis al pliriĉigo kaj stabiligo de la leksiko, kaj ankaŭ tio ebligis precizigi la tradukojn en la prilaborita teksto.
— Tio estas admirinda, — diris Kandido. — Tamen necesas vin kuraci.
— Nu, kiel tio eblus? — diris Pangloso. — Mi estas tute senmona, amiko, kaj, sur la tuta amplekso de ĉi tiu terglobo, nenian ajn kuracon ni povas ricevi senpage, krom se iu pagas donace por ni.
Ĉi tiu diro decidigis Kandidon. Li iris al la bonfarema anabaptisto Jakobo, genuiĝis antaŭ li, kaj tiel kortuŝe priskribis la staton de sia amiko, ke la bonulo ne hezitis hejmakcepti doktoron Pangloso; li ankaŭ kuracigis tiun per siaj elspezoj. Danke al la kuracado Pangloso perdis nur unu okulon kaj unu orelon. Li havis belan skribmanieron kaj perfekte sciis aritmetikon. La anabaptisto Jakobo faris lin sia librotenisto. Post du monatoj, devigate veturi al Lisbono pro komercaj aferoj, li kunveturigis en sia ŝipo ambaŭ filozofojn. Pangloso klarigis al li, ke ĉio estis kiel eble plej bona. Jakobo ne same opiniis.
— Ŝajnas, — li diris, — ke la homoj iom difektis la naturon, ĉar ili ne naskiĝas lupoj, sed ili fariĝas lupoj. Dio donis al ili nek 24-funtajn pafilegojn,[20] nek bajonetojn por sin interbuĉi; sed ili faris al si pafilegojn kaj bajonetojn por sin ekstermadi. Same mi povus argumenti pri la bankrotantoj kaj la juĝistaro, kiu kaptas la bienojn de la bankrotantoj por senigi je ili la kreditantojn.
— Ĉio ĉi tio estis nepre necesa, — rebatis la unuokula doktoro, — kaj la apartaj malfeliĉoj faras la ĝeneralan feliĉon, tiel ke ju pli estas da apartaj malfeliĉoj, des pli ĉio statas bone.
Dum li rezonadis, ĉirkaŭe subite malheliĝis, el ĉiuj flankoj ekblovis ventoj, kaj ĉe la vido de la Lisbona haveno la ŝipon atakis plej terura uragano.
5. Uragano, ŝiprompo, tertremo, kaj kio okazis al doktoro Pangloso, Kandido kaj la anabaptisto Jakobo
Duono el la pasaĝeroj estis tiom malfortiĝintaj, duonvivaj pro la nekompreneblaj premdoloroj, kiujn la ŝipŝanceliĝo metas en la nervojn, en la fluidaĵojn de l’ korpo, svingatajn en kontraŭaj direktoj, ke ĝi eĉ ne havis la forton atenti pri la danĝero. La alia duono kriadis kaj preĝadis; la veloj estis disŝiritaj, la mastoj rompitaj, la fundo ricevis likon. Laboris kiu povis, neniu aŭdis aliajn, neniu komandis.
La anabaptisto iom helpis la manovron; li estis sur la ferdeko; furioza ŝipano malmilde lin batas kaj ĵetas sur la plankon; sed pro la bato la ŝipano mem perdas ekvilibron kaj falas el la ŝipo kun la kapo malsupren. Li restas pendanta kroĉite je rompita peco de masto. La bona Jakobo kuras por lin savi, lin helpas suprenleviĝi, kaj pro sia streĉo mem falas en la maron antaŭ la okuloj de la ŝipano, kiu lasas lin perei, sen malŝpari por li eĉ rigardon.
Kandido alproksimiĝas, vidas sian bonfarinton reaperi dum unu momento kaj poste sinki por ĉiam en la abismon. Li volas sin ĵeti en la maron; la filozofo Pangloso tion malhelpas, pruvante al li, ke la rodo de Lisbono estis formita tute speciale por ke ĉi tiu anabaptisto tie dronu. Dum li tion pruvas apriore, la ŝipo fendiĝas, ĉio pereas krom Pangloso, Kandido kaj la bruta ŝipano, kiu dronigis la virtan anabaptiston; la kanajlo sukcese tranaĝis ĝis la marbordo, kiun Pangloso kaj Kandido atingis sur tabulo.
Kiam ili iomete rekonsciiĝis, ili piediris al Lisbono; restis al ili iom da mono, per kiu ili esperis sin savi el malsato post ke ili eskapis el la uragano.
Apenaŭ enirinte la urbon, priplorante la morton de sia bonfaranto, ili sentas subpiede la teron tremi[21]; la maro ŝaŭmegante suprenleviĝas en la haveno, kaj disrompas la ankrumantajn ŝipojn. Kirlaĵoj el flamo kaj cindro kovras la stratojn kaj la placojn; la domoj disfalas, la tegmentoj renversiĝas sur la fundamentojn, kaj la fundamentoj disrompiĝas; tridek mil loĝantoj de ambaŭ seksoj kaj ĉiuj aĝoj pereas sub la ruinoj. La ŝipano diras, fajfante kaj blasfemante: «Ĉi tie eblos profiti».
— Kia povas esti la sufiĉa kialo de ĉi tiu fenomeno? — sin demandas Pangloso.
— Jen estas la lasta tago de l’ mondo, — ekkrias Kandido.
La ŝipano senprokraste kuras mezen en la rompaĵojn, riskas la morton por trovi monon, li sukcesas, ĝin kaptas, ebriiĝas, kaj fordorminte sian ebriecon, aĉetas la karesojn de la unua bonvolema fraŭlino, kiun li renkontas sur la ruinoj de la detruitaj domoj, meze de mortantoj kaj mortintoj. Ĉi tiam Pangloso lin tiras je la maniko kaj diras:
— Mia amiko, tio ne decas, vi malobeas la universalan racion, vi malbone pasigas vian tempon.
— Sango kaj morto! — respondis la alparolito. — Mi estas matroso kaj naskiĝis en Batavio; kvarfoje mi metis la piedojn sur la krucifikson ĉe kvar vojaĝoj en Japanion;[22] bonege ci elektis al kiu prediki cian universalan racion!
Kelkaj ŝtonaj rompopecoj vundis Kandidon; li falis kaj kuŝis sur la strato kovrite de rompaĵoj kaj petante Pangloson:
— Ho ve, havigu al mi iom da vino kaj oleo; mi mortas.
— Ĉi tiu tertremo ne estas novaĵo, — respondis Pangloso. — Samtiajn skuojn pasintjare spertis la urbo Limo en Ameriko; samaj kaŭzoj, samaj efikoj: certe ekzistas subtera sulfura vejno de Limo ĝis Lisbono.
— Tio estas tre kredebla, — diris Kandido; — sed pro Dio, iom da oleo kaj vino.
— Kiel do, «kredebla»? — rebatis la filozofo. — Mi asertas, ke tio estas pruvita!
Kandido svenis, kaj Pangloso alportis al li iom da akvo el proksima fontano.
En la sekva tago, vagante inter la ruinoj, ili trovis iajn manĝaĵojn kaj reakiris iom da forto. Poste ili laboris kun aliaj homoj por helpi la transvivantojn. Kelke da urbanoj savitaj de ili regalis ilin per tagmanĝo tiom bona, kiom eblis en tia ruiniĝego. La manĝado estis malgaja kaj la kompanianoj malsekigis sian panon per larmoj; sed Pangloso konsolis ilin, klarigante, ke alie ne povis okazi:
— Ĉio ĉi tio, — li diris, — estas kiel eble plej bona: ĉar se vulkano estas en Lisbono, ĝi ne povas esti aliloke; ĉar maleblas, ke la aferoj estu ne tiaj, kiaj ili estas; ĉar ĉio estas bona.
Malgranda nigra viro, malfremda al la Inkvizicio kaj najbaro de Pangloso ĉe la tablo, ĝentile ekparolis:
— Ŝajnas, ke sinjoro ne kredas je la prapeko: ja, se ĉio estas plej bona, sekve okazis nek peko nek puno.
— Mi tre humile petas pardonon de via Moŝto, — respondis Pangloso ankoraŭ pli ĝentile, — la pekfalo de l’ homo kaj la sekva malbeno necese eniris la sistemon de la plej bona el la eblaj mondoj.
— Ĉu do sinjoro ne kredas je la libera volo? — diris la najbaro.
— Via Moŝto pardonos al mi, — diris Pangloso; — la libero povas kunekzisti kun la nepra neceso: ĉar necesis, ke ni estu liberaj; ĉar fine la volo determinita…
Pangloso estis ĉe la mezo de sia frazo, kiam la najbaro kapsignis al sia armita servisto, kiu estis verŝanta al li vinon nomatan «Porto» aŭ «Oporto».
6. Belega aŭtodafeo por preventi tertremojn kaj publika skurĝo de Kandido
Post la tertremo detruinta la tri kvaronojn de Lisbono la saĝuloj de la lando ne trovis pli efikan rimedon por eviti kompletan ruiniĝon ol aranĝi por la popolo belan aŭtodafeon. La universitato de Koimbro[23] konkludis, ke la spektaklo de kelkaj homoj, bruligataj per malvigla fajro dum granda ceremonio, estas efika rimedo por malhelpi la teron tremi.
Konsekvence oni arestis Biskajanon edziĝintan al sia baptanino,[24] kaj du Portugalojn, kiuj ĉe manĝado de lardita kokido deprenis ties larderojn[25]; post la tagmanĝo oni venis por aresti doktoron Pangloso kaj lian disĉiplon Kandido, la unuan pro tio ke li parolis, kaj la duan, ĉar li aŭskultis kun aproba mieno. Ambaŭ estis kondukitaj, ĉiu aparte, en ejojn kie regis ega freŝo, kaj en kiuj onin neniam ĝenas la suno. Semajnon poste oni vestis ilin per san-benito,[26] kaj kronis per paperaj mitroj. Sur la mitro kaj la san-benito de Kandido estis pentritaj flamoj renversitaj kaj diabloj sen ungoj kaj sen vostoj; sed la diabloj de Pangloso havis ungojn kaj vostojn, kaj la flamoj staris rekte. Tiele vestite, ili procesie tramarŝis kaj aŭdis tre patosan predikon, kiun sekvis bela himno foburdona.[27] Kandido ricevis skurĝon sur la gluteojn, laŭtakte kun la kantado; la Biskajano kaj la du homoj, kiuj ne volis manĝi lardon, estis ŝtiparumitaj, kaj Pangloso estis pendumita, kvankam ĉi tio estis nekutima[28]. La saman tagon, la tero denove ektremis kun terura brukrakado.
[20]
Kanonoj pafantaj per 24-funtaj (11,7 kg) obusoj estis vaste uzataj en la 18ª jc.
[21]
Temas pri la tertremo en Lisbono, kiu okazis la 1-an de novembro 1755, kaj kiu pereigis proksimume 15.000 homojn. — L.
[22]
En la 18ª jc Japanio komercadis kun unu sola Eŭropa regno, Nederlando. Japanaj komercistoj, reveninte hejmen post vizito en nederlandajn havenojn en Indonezio, devis publike surtreti krucifikson por pruvi, ke ili ne konvertiĝis en Kristanismon. Voltero transportas tiun kutimon sur la nederlandan (batavian) mariston, vizitintan Japanion. — S.
[23]
La Universitato de Lisbono estis de post 1308 translokita en la urbon Koimbro (portugale: Coimbra).
[24]
En 615 la papo Adeodato la 2ª malpermesis la edziĝon inter gebaptanoj: Nullus christianus suam commatrem in conjugium susciperet debet.
[25]
Oni do suspektis ilin pri Judismo. — S.
[26]
Flava jako, per kiu la inkvizitoroj vestis la bruligotojn.
[27]
Foburdono: En la muziko de la malfrua Mezepoko kaj Renesanco, harmoniiga procedo en kiu kontraŭmelogio kantata pli alte ol la baza melodio kaj alia kantata pli malalte kreas impreson pri baso kiu fakte malestas. France faux-bourdon. — S.
[28]
Inkvizicio ne kutimis pendumigi herezulojn.