Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Kandido, aŭ Optimismo - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Kandido, aŭ Optimismo

Электронная книга - «Kandido, aŭ Optimismo». Краткое содержание книги:

Filozofia romano de Voltero unue publikigita en la jaro 1759ª. En la jaro 1929ª ĝin elfrancigis Eŭgeno Lanti’. Sergio Pokrovskij prilaboris la tradukon en la jaro 2021ª.
En la prilaborita versio estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj de la Lantia teksto. La tro franceca frazosintakso (konscie elektita de E. Lanti’) estas malpezigita kaj rearanĝita laŭ la tradicio Esperanta. La apero de PV (unu jaron post la publikigo de la Lantia traduko!) kaj PIV kontribuis al pliriĉigo kaj stabiligo de la leksiko, kaj ankaŭ tio ebligis precizigi la tradukojn en la prilaborita teksto.
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 29
Перейти на страницу:

Oni senpene ekvidas, ke tia filozofio povas havi malbonajn efikojn sur la pens- kaj agadmanierojn de la homoj. Voltero do prave atakas la optimismon per sia malica ironio. Dum la rakontado, Kandido estos senĉese trompata kaj trafos de malfeliĉo en malfeliĉon. Same okazos al ĉiuj aliaj ĉefroluloj el la romano, kio instruas al la leganto pri neceso vidi la mondon tia, kia ĝi fakte estas kaj ne tra la okulvitroj de l’ optimismo.

La amuza formo, per kiu la aŭtoro de Kandido disbatas la filozofian sistemon de Lejbnico, povas ĉe kelkaj legantoj doni la impreson, ke Voltero ne estis tre profundpensa filozofo. Se por akiri reputacion de granda pensulo necesas verki peze, enuige kaj nebule, estas fakto, ke Voltero ne povas esti metata en tiun kategorion. Mi tamen opinias, ke nia aŭtoro tre bone scipovis prezenti al si la multflankecon de l’ problemoj kaj demandoj. Sed lia raciemo detenis lin erarvagi en nekonataĵon. Ĉu fakte utilas starigi belajn sistemojn, kiujn la racio ne povas ĉiurilate pravigi? Ekzemple, ĉu Dio ekzistas aŭ ne? Estas malfacile trovi ĉe Voltero jesan aŭ nean respondon al tiu demando. «Se Dio ne ekzistus, li diris, oni devus ĝin elpensi». Tia paradokso povas esti klarigata per tio, ke Voltero opiniis necesa la kredon je dio por starigo de moralaj principoj kaj vivreguloj inter la homoj. Aŭ eble estis nur simpla klasa intereso de riĉulo, kiu volas certigi al si la posedon de siaj riĉoj per ia ĝendarmo-dio?

Se estas malfacile decidi, ĉu Voltero estis ateisto aŭ deisto, oni almenaŭ povas trovi en lia verkaro abundon da argumentoj kontraŭ la ekzisto de la dio de l’ Kristanoj. Kaj la surteraj reprezentantoj de tiu dio estas per forta mano vipataj kaj per senkompata ironio profunde vundataj.

La vivo ankaŭ estas ironia: Voltero estis instruita kaj edukita de jezuitoj. Ĉe ili tre diligente li lernis. Sed la bona lernanto havis tro fortan intelekton por lasi sin subigi per la lerta kaj subtila edukmaniero de siaj profesoroj. Li fakte fariĝis la plej timinda kontraŭulo de la jezuitoj. Lia malamo kontraŭ la jezuita societo speguliĝas tra multaj paĝoj el Kandido.

Pro siaj viglaj atakoj kontraŭ ĉiuj maljustoj, kontraŭ potenculoj kaj altranguloj Voltero estis kelkfoje malliberigata aŭ devis forkuri eksterlanden. Sed li ĉiam sukcesis fine atingi indulgon ĉe siaj persekutantoj. Oni eble povus riproĉi al nia aŭtoro, ke li ne estis tre fortkaraktera. Li ne konsentis tro suferi pro siaj ideoj. Kiel lia fama antaŭulo Rablezo, li pretis defendi sian vidpunkton nur ĝis bruligo ekskluzive! Tio estas ankaŭ karakteriza trajto pri lia raciemo: konsenti suferi aŭ morti pro ideoj, tio ja signas ian religieman spiritostaton. Verdire ni sentas pli da simpatio kaj admiro por homo, kiu pretas oferi sian vivon pro sia idealo aŭ pro la liberigo de subpremata klaso. Sed ni ne rajtas postuli, ke homo estu ĉiel perfekta, bona, imitinda. Tia homo estus dio kaj sekve nur fantazia elpenso. La aŭtoro de Kandido estis nur homo…

Voltero mortis maljuna, riĉa kaj superŝutata per honoroj. Tamen ĉiuj konsentas, ke el inter la t.n. Enciklopedianoj li estis unu el tiuj, kiuj faris plej multe en la ideologia preparado al la gvidantoj de l’ Granda Revolucio burĝa el la jaroj 1789—1793.

Por konigi la penson de Voltero en esperanta vesto, kial do el abunda verkaro mi elektis prefere Kandidon? Tial ke, laŭ mi, ĝi estas lia ĉefverko. Ĉi okaze estas interese noti, ke tiu romano ne estis tre ŝatata, kiam ĝi aperis. En la Leteraro de la fama barono Grim, Kandido estas eĉ tre severe prijuĝata, kiel oni povas vidi per jena cito:

«Verŝajne», diros sagaca kritikisto post du mil jaroj, «la aŭtoro estis nur 25-jara, kiam li verkis «Kandido»n. Ĝi estis lia unua provo en tiu verkmaniero. Lia gusto estis ankoraŭ juna; tial li ofte malatentas la decregulojn, kaj lia gajo degeneras en frenezon. Vidu», li aldonos, «kiom lia gusto edukiĝis kaj firmiĝis poste, laŭgrade; kiom li fariĝis pli saĝa en siaj postaj verkoj!»

Nia severa kritikisto plene eraris. Hodiaŭ Kandido havas multe da legantoj en la popolamaso, kaj eĉ plej eminentaj literaturistoj relegas ĝin pro plezuro kaj distro, dum tragedioj kiel Meropo, Zairo, Mohamedo, poemaro kiel La Henriado, historiaĵoj kiel La Jarcento de Ludoviko la 14ª k.a. verkoj, kiuj famigis Volteron dum lia vivo, estas legataj nuntempe nur de malgranda aro da profesoroj kaj fakuloj.

Cetere Voltero estis 65-jara, kiam li verkis Kandidon!! Kaj certe ĝi estas lia ĉefverko. Kiuj jam legis ĝin en la originalo aŭ en nacilingva traduko, tiuj tamen deziros konatiĝi kun la esperanta. Mi ne dubas, ke dum la legado ili ne havos malpli da plezuro ol mi havis dum la tradukado. Tiu laboro estis ja por mi ĝuo, plezuro — ripozo.

Kun la simpatia Kandido ili trakuros la mondon, partoprenos pense liajn aventurojn kaj per tio akiros iom pli da saĝo por konduti en la vivo. Voltero tre delikate instruas ĉe la fino de sia rakonto, ke la nura rimedo por forigi la malbonon estas: laboradi. Vera saĝulo estas tiu, kiu vivas modeste, ne ambicias, ne perfortas, ne rompas al si la kapon por kompreni nekompreneblaĵojn. Kandido perdinte sian kredon je optimismo, konkludas, ke la plej bona maniero por pasigi la vivon estas kulturi sian ĝardenon. Kaj tio signifas, ke la plej modestaj taskoj estas la plej necesaj, la plej utilaj, la plej laŭdindaj.

Mi penis konservi laŭeble la formon de la frazoj kaj okazis, ke ne ĉiam mi alprenus saman se mi verkus originale. Oni rimarkos, ke la lingvo estas kiel eble plej senbalastigita per forlaso de ĉiu senutila sufikso. Ĉe la komenco tia senbalastiĝo eble tiklos al kelkaj legantoj; sed mi estas konvinkita, ke ĉe la fino ili opinios, ke ĝi estas trafa, ĉar ĉio restas klara kaj facile komprenebla.

E. L.
Marte 1929.

Kandido, aŭ Optimismo

El la germana lingvo tradukis sinjoro doktoro Ralfo.[3]

Kun la aldonoj, trovitaj en la poŝo de l’ doktoro post lia morto, okazinta en la Di-favora jaro 1759ª.

1. Pri eduko de Kandido en bela kastelo, kaj pri lia forpelo de tie

En Vestfalio, en la kastelo de lia barona moŝto Tunder-ten-tronk, estis junulo kiun la naturo dotis je plej agrabla karaktero. Lia fizionomio spegulis lian animon. Li havis sufiĉe da juĝkapablo kaj la plej simplan spiriton; pro tio, mi supozas, oni lin nomis Kandido.[4] La malnovaj servistoj suspektis, ke li estas filo de la fratino de lia barona moŝto kaj de najbara nobelo, al kiu ŝi neniam volis edziniĝi, ĉar li povis pruvi nur 71 gradojn da nobeleco,[5] dum la cetero de lia genealogia arbo forperdiĝis.

Lia barona moŝto estis unu el la plej eminentaj sinjoroj Vestfaliaj, ĉar lia kastelo havis pordon kaj fenestrojn. Ĝian grandan ĉambron eĉ ornamis tapeto. Okaze de bezono la hundoj el liaj birdo-kortoj konsistigis ĉashundaron; liaj stalistoj estis ankaŭ ĉasservistoj; la vilaĝa vikario estis lia granda kapelestro. Ĉiuj lin titolis «ekscelenco», kaj ridis, kiam li fantazie rakontadis pri siaj aventuroj.

Ŝia baronina moŝto pezis 350 funtojn[6] kaj estis pro tio treege ŝatata; ŝi akceptadis la gastojn kun digno, kiu faris ŝin ankoraŭ pli respektinda. Ŝia deksepjara filino Kunegundo estis ruĝvanga, freŝa, grasa, dezirdona. La filo de l’ barono ĉiurilate ŝajnis esti inda je sia patro. La guvernisto Pangloso[7] estis la hejma orakoldiranto kaj la malgranda Kandido aŭskultis liajn instruojn kun la tuta sincero, propra al liaj karaktero kaj aĝo.

вернуться

[3]

Germane: Ralph. Tiu doktoro Ralfo estas, evidente, nur imagita persono. Ne malprave Voltero sin kaŝis sub tiu pseŭdonimo, ĉar, jam la 2-an de marto 1759, Kandido estis denuncita ĉe la konsilantaro de Ĝenevo, kaj baldaŭ bruligita fare de la ekzekutisto.

вернуться

[4]

France: Candide; tiu vorto signifas: malruza, senmalica, naiva. — L.

вернуться

[5]

Temas la nombro de nobelaj geprauloj. log271 ≈ 6.15, t.e. la patro de Kandido estis nobelo en almenaŭ la 7ª generacio. France quartiers, angle quarterings. — S.

вернуться

[6]

T.e. 171 kg (1 Pariza funto = 478 g). — S.

вернуться

[7]

Laŭ la grekaj vortoj πᾶν, kiu signifas: tuto, universo, kaj γλῶσσα — lango aŭ lingvo.

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 29
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)