Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Kandido, aŭ Optimismo - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Kandido, aŭ Optimismo

Электронная книга - «Kandido, aŭ Optimismo». Краткое содержание книги:

Filozofia romano de Voltero unue publikigita en la jaro 1759ª. En la jaro 1929ª ĝin elfrancigis Eŭgeno Lanti’. Sergio Pokrovskij prilaboris la tradukon en la jaro 2021ª.
En la prilaborita versio estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj de la Lantia teksto. La tro franceca frazosintakso (konscie elektita de E. Lanti’) estas malpezigita kaj rearanĝita laŭ la tradicio Esperanta. La apero de PV (unu jaron post la publikigo de la Lantia traduko!) kaj PIV kontribuis al pliriĉigo kaj stabiligo de la leksiko, kaj ankaŭ tio ebligis precizigi la tradukojn en la prilaborita teksto.
1 ... 7 8 9 10 11 12 13 14 15 ... 29
Перейти на страницу:

— Ĉio bone prosperos, — respondis Kandido. — Jen jam la maro de ĉi tiu nova mondo estas pli bona ol la Eŭropaj; ĝi estas pli kvieta, la ventoj pli konstantaj. Sendube ĝuste ĉi tiu Nova Mondo estas la kiel eble plej bona mondo.

— Tia estu la volo de Dio! — diris Kunegundo; — sed mi estis tiom terure malfeliĉa en la malnova, ke mia koro ne plu kapablas esperi.

— Vi plendas! — diris la maljunulino. — Aĥ! vi ne spertis tiajn malfeliĉojn, kiaj estis la miaj.

Kunegundo preskaŭ ekridis, ŝin amuzis la pretendo de la bonulino esti pli malfeliĉa ol ŝi.

— Ho ve! — ŝi diris, — mia bonulino, krom se vin seksperfortis du Bulgaroj; se vi ricevis du tranĉilpuŝojn en la ventron, se oni fordetruis al vi du kastelojn, mortigis ĉe via vido du patrojn kaj du patrinojn, kaj se vi havis du amatojn skurĝitajn ĉe aŭtodafeo, mi ne vidas, kiel vi superus min tiurilate; aldonu, ke naskite baronino kun 72 gradoj da nobeleco, mi devis servi kiel kuiristino.

— Kara infano, — respondis la maljunulino, — vi ne konas mian devenon; kaj se mi montrus al vi mian postaĵon, vi ne parolus tiel, kiel vi parolas kaj vi hezitus en via juĝo.

Tiu respondo naskis tre grandan scivolon en la spirito de Kunegundo kaj de Kandido. La maljunulino parolis al ili jene:

11. Historio de la maljunulino

— Ne ĉiam mi havis la okulojn kun elturnitaj palpebraj randoj kaj skarlate borderitajn; mia nazo ne ĉiam tuŝis la mentonon; kaj ne ĉiam mi estis servistino. Mi estas filino de la papo Urbano la 10ª kaj de la princino Palestrina.[33] Ĝis mia dek kvara jaro oni min edukis en palaco, por kiu la kasteloj de viaj germanaj baronoj ne indus servi kiel staloj; kaj unu mia robo kostis pli ol ĉiuj luksaĵoj de Vestfalio. Mi kreskis ĉiam pli bela, pli gracia, talenta, meze de plezuroj, de respektoj kaj esperoj; mi jam inspiris amon, mia brusto estis formiĝanta; kaj kia brusto! Blanka, malmola, simila al tiu de Venero Mediĉa; kaj kiaj okuloj! Kiaj palpebroj! Kiaj nigraj brovoj! Kiaj flamoj brilis en miaj du pupiloj, paligante la scintiladon de la steloj, kiel diris al mi la lokaj poetoj. La virinoj kiuj min vestis kaj malvestis, ekstazis rigardante min de antaŭe kaj de malantaŭe; kaj ĉiuj viroj deziris esti ĉe ilia loko.

» Mi fianĉiniĝis al princo, suvereno de Masso-Kararo[34]: kia princo! Egale bela, kiel mi, knedita el mildo kaj plaĉo, brilanta per sprito kaj brulanta pro amo; mi amis lin, kiel oni amas la unuan fojon, kiel idolon, malmodere. La edziĝofesto estis preparita kun nepriskribeblaj lukso kaj pompo, estis kontinuaj festoj, turniroj, komikaj operoj; kaj la tuta Italio verkis por mi sonetojn, el kiuj neniu superis la nivelon de banalo.

» Alproksimiĝis la momento de mia feliĉo, kiam maljuna markizino, iama amdonantino de mia princo, lin invitis ĉe sin por trinki ĉokoladon; malpli ol du horojn poste li mortis en teruraj konvulsioj.

» Sed tio estis nur bagatelo. Mia patrino, malesperigite, kvankam ja malpli afliktite ol mi, volis por kelka tempo forlasi tiun restadejon tiom fatalan. Ŝi havis tre belan bienon apud Gaeto[35]; ni ekvojaĝis per loka galero, kiu estis orumita kiel la altaro de Sankta Petro en Romo. Jen korsara ŝipo el Saleo[36] impetas al ni kaj nin kaperas; niaj soldatoj sin defendas laŭ la kutimo de la soldatoj de l’ papo: ili ĉiuj surgenuiĝas, forĵetas siajn armilojn kaj petas la korsarojn pri absolvo in articulo mortis.[37]

» Tuj oni malvestas ilin, kaj ili aperas nudaj kiel simioj, kaj ankaŭ mian patrinon, ankaŭ niajn akompanantinojn kaj ankaŭ min. Mirinde lerte tiuj sinjoroj malvestas homojn; sed pleje min surprizis, ke al ni ĉiuj ili metis fingron en tiun lokon, kien ni, virinoj, ordinare lasas meti al ni nur klistertubon. Tiu ceremonio ŝajnis al mi tre stranga: jen kiel juĝas pri ĉio homo neniam forlasinta sian paroĥon. Poste mi eksciis, ke tiel ili kontrolis, ĉu ni kaŝis tie kelkajn juvelojn; tio estas kutimo starigita jam de pratempo ĉe la civilizitaj nacioj, kies ŝipoj krozas sur la maroj. Inter aliaj, la piaj kavaliroj de la Malta Ordeno neniam malatentas tiun kutimon, kiam ili kaptas Turkojn kaj Turkinojn; ĝi estas leĝo de la internacia juro, kiun oni neniam malobeis.

» Mi ne diros al vi, kiom penige estas por princino iĝi sklavino kondukata al Maroko kun sia patrino; vi facile povas imagi kiom ni suferis en la korsara ŝipo. Mia patrino estis ankoraŭ tre bela; niaj akompanantinoj, niaj simplaj ĉambristinoj havis pli da allogoj ol oni povas trovi en tuta Afriko; rilate min, mi estis rava, mi estis la belo, la ĉarmo mem kaj mi estis virga; tia mi ne restis longe: tiun floron, kiu estis rezervata por la bela princo de Masso-Kararo, forrabis la korsara kapitano; li estis abomena Negro, kiu eĉ opiniis, ke li faris al mi grandan honoron. Certe necesis, ke princino Palestrina kaj mi estu tre fortaj por elteni ĉion, kion ni spertis ĝis nia alveno en Marokon! Sed sufiĉas pri tio; tiuj aferoj estas tiom ordinaraj, ke ili ne estas priparolindaj.

» Alveninte Marokon ni trovis ĝin dronanta en sango. Kvindek filoj de la imperiestro Mulaj-Ismaelo[38] havis ĉiu sian partion; kio fakte okazigis kvindek civilajn militojn, de nigruloj kontraŭ nigrulojn, de nigruloj kontraŭ brunulojn, de brunuloj kontraŭ brunulojn, de mulatoj kontraŭ mulatojn — estis senĉesa hombuĉado tra la tuta imperio.

» Apenaŭ ni elŝipiĝis, tuj nin atakis bando da Negroj el partio malamika al tiu de mia korsaro por forpreni lian rabaĵon. Post la briliantoj kaj la oro, la plej altvalora parto de la predo estis ni. Antaŭ miaj okuloj okazis batalo tia, kian vi neniam vidas en Eŭropo. La nordaj popoloj ne havas sufiĉe ardan sangon; ili ne havas tian pasiegon por virinoj kia estas ordinara en Afriko. Ŝajnas, ke viaj Eŭropanoj havas lakton en la vejnoj; en tiuj de la loĝantoj de Atlaso kaj najbaraj landoj fluas vitriolo, fajro. Por decidi al kiu ni apartenos, tiuj homoj batalis kun la furiozo de la leonoj, de la tigroj kaj de la serpentoj tieaj. Iu Maŭro kaptis mian patrinon je la dekstra brako, la leŭtenanto de mia kapitano ŝin tenis je la maldekstra; Maŭra soldato kaptis unu ŝian kruron, unu el niaj rabistoj tenis la alian. Momenton poste preskaŭ ĉiujn niajn akompanantinojn tiel distiradis po kvar soldatoj.

» Mia kapitano min ŝirmis per sia brusto; li svingis sian jataganon kaj mortigis ĉiun, kiu spitis lian furiozon. Fine, ĉiuj niaj Italinoj kaj mia patrino pereis disŝirite, distranĉite, buĉite en la batalo de la monstroj elŝirantaj ilin unuj de la aliaj. La kaptitoj miaj kunuloj, la kaptintoj, la soldatoj, ŝipanoj, nigruloj, brunuloj, blankuloj, mulatoj, kaj ankaŭ mia kapitano, ĉio estis mortigita, kaj mi restis duonviva sur amaso da kadavroj. Oni scias, ke similaj scenoj okazadis en la tuta lando, sur la spaco de pli ol tricent leŭgoj, kaj ĉe tio oni neniam preterlasis iun el la ĉiutagaj kvin preĝoj, ordonitaj de Muhamado.

» Kun granda peno mi eltiris min el sub tiom da sangantaj kadavroj amasiĝintaj, kaj min trenis sub grandan oranĝarbon ĉe proksima rivereto; tie mi falis pro teruro, pro laciĝo, pro abomeno, pro malespero kaj malsato. Baldaŭ mia senfortiĝo ebligis al mi dormon, kiu pli similis svenon ol ripozon.

» Mi estis en tia stato el malforto kaj senkonscio, inter la morto kaj la vivo, kiam mi sentis min premata de io moviĝanta sur mia korpo; mi malfermis la okulojn, mi vidis blankulon kun agrabla vizaĝo, kiu ĝemetis kaj murmuris:

» — O che sciagura d’essere senza coglioni! [39]

12. Daŭrigo pri la malfeliĉoj de la maljunulino

» Mirigite kaj ravite ĉe la aŭdo de la lingvo de mia patrujo, kaj ne malpli surprizite de la paroloj de tiu viro, mi respondis, ke ekzistas pli grandaj malfeliĉoj ol tiu, pro kiu li ĝemas; per malmulte da vortoj mi sciigis al li pri la abomenaĵoj, kiujn mi spertis, kaj denove mi svenis. Li min portis en najbaran domon, ordonis, ke oni min metu en liton, ke oni donu al mi por manĝi, servis al mi, konsolis min, flatis min, kaj diris al mi, ke neniam li vidis ion pli belan ol mi, kaj ke neniam li tiom bedaŭris tion, kion neniu povas al li redoni.

вернуться

[33]

Atentu la ekstreman diskretecon de la aŭtoro: ĝis nun ne ekzistis papo Urbano la 10ª; la aŭtoro ne arogas atribui bastardon al iu konata papo. Kia prudento! Kia delikata konscienco! (Noto de Voltero?) — Ĉi tiu noto unue aperis en postmortaj eldonoj de la verko. La lasta papo akceptinta la nomon Urbano estas Urbano la 8ª (mortinta en 1644).

вернуться

[34]

Iama dukujo, kaj nun provinco (itale provincia di Massa-Carrara) en la regiono Toskanio. La provinca ĉefurbo estas Masso, sed oni decidis enmeti en la oficialan nomon ankaŭ Kararon (Carrara), kiu estas preskaŭ samgranda (kaj kies asimilita nomo aperas en PIV) kaj fama pro la Karara marmoro.

вернуться

[35]

Havena urbeto ĉe la Tirena maro, je 110 km de Romo kaj 70 km de Napolo. Latine Gajeta, itale Gaeta, napole Gaieta.

вернуться

[36]

Maroka urbeto.

вернуться

[37]

Latine: en la horo de la morto. — L.

вернуться

[38]

Tiu imperiestro regis de la j. 1672 ĝis 1727. La nombro de liaj gefiloj estis nekalkulebla; nur da filoj estis pli ol okcent. La lastajn jarojn de lia reĝado tumultigis la ribelo de liaj filoj.

вернуться

[39]

Itale: «Ho, kia malfeliĉo esti sen testikoj!»

1 ... 7 8 9 10 11 12 13 14 15 ... 29
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)