Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Kandido, aŭ Optimismo - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Kandido, aŭ Optimismo

Электронная книга - «Kandido, aŭ Optimismo». Краткое содержание книги:

Filozofia romano de Voltero unue publikigita en la jaro 1759ª. En la jaro 1929ª ĝin elfrancigis Eŭgeno Lanti’. Sergio Pokrovskij prilaboris la tradukon en la jaro 2021ª.
En la prilaborita versio estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj de la Lantia teksto. La tro franceca frazosintakso (konscie elektita de E. Lanti’) estas malpezigita kaj rearanĝita laŭ la tradicio Esperanta. La apero de PV (unu jaron post la publikigo de la Lantia traduko!) kaj PIV kontribuis al pliriĉigo kaj stabiligo de la leksiko, kaj ankaŭ tio ebligis precizigi la tradukojn en la prilaborita teksto.
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 29
Перейти на страницу:

Pangloso instruis la metafizik-teologi-kosmolonigologion.[8] Li mirinde bone pruvadis, ke ne ekzistas efiko sen kaŭzo, ke en ĉi tiu plejeble bona mondo[9] la kastelo de lia barona moŝto estas la plej bela el ĉiuj kasteloj, kaj ke ĝia sinjorino estas la plej bona el ĉiuj eblaj baroninoj.

— Estas pruvite, — li diradis, — ke la aferoj ne povas esti aliaj ol ili estas; ja ĉar ĉio estas farita por iu celo, tial ĉio nepras por la plej bona celo. Atentu bone, ke la nazoj estas faritaj por porti okulvitrojn; tial ni havas okulvitrojn. La kruroj videble estas faritaj por esti ŝtrumpe vestataj. La ŝtonoj estis formitaj por esti prilaborataj kaj por konstrui per ili kastelojn; tial lia ekscelenco havas tre belan kastelon; la plej granda barono el la provinco devas ja esti loĝata plej bone; kaj la porkoj estante faritaj por esti manĝataj, ni do manĝas porkaĵon dum la tuta jaro. Sekve, kiuj asertas, ke ĉio estas bona, tiuj diras sensencaĵon; necesas diri, ke ĉio estas la plej bona.

Kandido atente aŭskultis, kaj naive kredis: ĉar li trovis fraŭlinon Kunegundo treege bela, kvankam neniam li kuraĝis al ŝi tion diri. Li konkludis, ke post la feliĉo esti barono de Tunder-ten-tronk, la dua grado de feliĉo estas esti fraŭlino Kunegundo; la tria, ŝin vidi ĉiutage; kaj la kvara, aŭdi majstron Pangloso, la plej grandan filozofon de la provinco, kaj sekve de la tuta tero.

Iun tagon Kunegundo, promenante apud la kastelo, en arbareto kiun oni nomis parko, vidis doktoron Pangloso doni lecionon pri eksperimenta fiziko al la ĉambristino de ŝia patrino, brunulineto tre bela kaj konsentema. Ĉar fraŭlino Kunegundo laŭnature estis tre scivola pri la sciencoj, tial retenante la spiron ŝi observadis tiujn ripetatajn eksperimentojn, okazantajn antaŭ ŝiaj okuloj; ŝi klare vidis la sufiĉan kialon[10] de la doktoro, la efikojn kaj la kaŭzojn, kaj profunde impresite, tute enpensiĝinte, ŝi foriris kun la deziro kleriĝi, revante, ke ŝi bone povus esti la sufiĉa kialo por la juna Kandido, kiu bone povus ankaŭ esti la ŝia.

Revenante al la kastelo, ŝi renkontis Kandidon kaj ruĝiĝis; ankaŭ Kandido ruĝiĝis; ŝi lin salutis per tremetanta voĉo, kaj Kandido al ŝi parolis, ne konsciante, kion li diras. La morgaŭan tagon, post la tagmanĝo, ĉe la detabliĝo, Kunegundo kaj Kandido troviĝis malantaŭ ŝirmilo; Kunegundo lasis fali sian naztukon. Kandido ĝin levis; ŝi naive prenis lian manon, la junulo naive kisis la manon de la juna fraŭlino kun viveco, sentemo kaj tute aparta tenero; iliaj buŝoj renkontiĝis, iliaj okuloj ardis, iliaj genuoj tremis, iliaj manoj ŝoviĝis. Pasante preter la ŝirmilo, lia barona moŝto Tunder-ten-tronk ekvidis la kaŭzon kaj la efikon, kaj forpelis Kandidon el la kastelo per piedbatoj sur la postaĵon. Kunegundo svenis; rekonsciiĝinte, ŝi tuj ricevis vangofrapon de la baronino; kaj ĉio estis konsternita en la plejeble bela kaj agrabla el la kasteloj.

2. Kio fariĝis Kandido inter la Bulgaroj

Forpelite el la tera paradizo, Kandido longe piediris sencele, plorante, levante la okulojn al la ĉielo kaj ofte turnante ilin al la plej bela el la kasteloj, kie loĝis la plej bela el la baronidinoj. Ne manĝinte li sin kuŝigis meze de kampo inter du sulkoj; la neĝo faladis per dikaj flokoj. Je la sekva tago Kandido, tute frostite, sen mono, mortante pro malsato kaj laco, sin trenis al la najbara urbo nomata Valdberghof-trarbkdikdorff. Malgaje li haltis ĉe la pordo de drinkejo. Du homoj, blue vestitaj,[11] lin rimarkis.

— Kamarado, — diris unu, — jen estas junulo belstatura kaj konvene alta.

Ili aliris Kandidon kaj tre ĝentile lin invitis por tagmanĝi.

— Sinjoroj, — diris al ili Kandido kun ĉarma modesto, — vi min tre honoras, sed mi ne havas monon por pagi mian parton.

— Ha, sinjoro, — diris al li unu el la bluuloj, — la personoj kun tiaj eksteraĵo kaj boneco kiel la viaj neniam pagas: ja vi estas kvin futojn kaj kvin colojn alta,[12] ĉu?

— Jes, sinjoroj, tiom estas mia alto, — diris Kandido riverencante.

— Nu, sinjoro, altabliĝu; ne nur ni pagos la tuton, sed ni ne konsentos, ke homo tia, kia vi estas, restu sen mono; la homoj estas kreitaj por helpi sin reciproke.

— Vi pravas, — diris Kandido, — tion al mi ĉiam instruis majstro Pangloso, kaj mi bone vidas, ke ĉio estas plej bona.

Oni petas, ke li akceptu kelkajn talerojn; li prenas ilin kaj volas skribi repagpromeson; oni ĝin rifuzas kaj lin altabligas.

— Ĉu profunde vi amas…?

— Ho jes, — li respondas, — mi tre forte amas fraŭlinon Kunegundo.

— Ne, — diris unu el la sinjoroj, — ni vin demandas, ĉu profunde vi amas la reĝon de la Bulgaroj?[13]

— Neniel, — diris Kandido, — ja mi neniam lin vidis.

— Nu, li estas la plej ĉarma el la reĝoj, kaj ni devas trinki pro lia sano.

— Ho, tre volonte, sinjoroj.

Kaj li trinkas.

— Sufiĉas, — oni diris al li. — Nun vi estas la apogo, la subteno, la defendanto, la heroo de la Bulgaroj; via sorto estas decidita, kaj certa estas via gloro.

Tuj oni katenas liajn piedojn kaj lin kondukas en la regimenton. Oni lin igas sin turni dekstren, maldekstren, eltiri la ŝargostangon[14], remeti la ŝargostangon, celi, pafi, pli rapide paŝadi, kaj oni donas al li tridek bastonbatojn[15]; la morgaŭon li plenumas la ekzercojn iom malpli malbone kaj ricevas nur dudek batojn; la postmorgaŭon, nur dek, kaj liaj kamaradoj lin rigardas kiel junan mirindulon.

Konsternite, Kandido ankoraŭ ne komprenis klare, kiel li fariĝis heroo. Iun belan printempan tagon li decidis fari promenadon, kaj ekpaŝis rekte antaŭen, opiniante, ke laŭplaĉe uzi siajn krurojn estas natura rajto de la homoj, samkiel de la bestoj. Apenaŭ li estis irinta du leŭgojn,[16] kiam kvar aliaj herooj, ses futojn altaj, lin kuratingas, ligas, kaj kondukas en karceron. Oni lin jure demandis, ĉu li preferas pasi tridek ses fojojn sub la vergoj de la tuta regimento, aŭ ricevi dek du kuglojn en la cerbon.

Vane li diradis, ke la voloj estas liberaj, kaj ke li volas nek la unuan, nek la duan punon — fine li devis elekti. Li do decidis, per la speciala kapablo, donita de Dio, kaj kiun oni nomas libero, ke li ricevos la vergadon.

Li eltenis du trapasojn. La regimento konsistis el du mil homoj; li do ricevis kvar mil vergobatojn, kiuj, de la nuko ĝis la postaĵo, malkovris liajn muskolojn kaj nervojn. Kiam estis komencota tria trapaso, li estis tiom suferanta, ke li petegis, ke oni prefere rompu lian kapon. Li akiras tiun favoron; oni vindas liajn okulojn, oni lin genuigas.

Tiumomente pretere pasas la reĝo de la Bulgaroj, li demandas pri la krimo de la kondamnito; ĉar tiu reĝo havis grandan genion, li komprenis el ĉio raportita pri Kandido, ke temas pri juna metafizikisto tre nescia pri la aferoj de ĉi tiu mondo, kaj li pardonis Kandidon kun indulgemo laŭdota en ĉiuj gazetoj kaj dum ĉiuj jarcentoj. Bonkora kuracisto en tri semajnoj resanigis Kandidon per ŝmiraĵoj rekomenditaj de Dioskorido.[17] Li jam havis iom da haŭto kaj povis piediri, kiam la reĝo de la Bulgaroj ekmilitis kontraŭ la reĝo de la Abaroj.

3. Kiel Kandido forkuris el inter la Bulgaroj kaj kio li fariĝis

Nenio estis tiom bela, tiom facilmova, tiom brila, tiom bonorda kiel la du armeoj. La trumpetoj, la fajfiloj, la hobojoj, la tamburoj, la pafilegoj, formis tian harmonion, kia neniam estis en infero. Unue la pafilegoj ambaŭflanke terenfaligis proksimume po ses mil homojn; poste la muskedistaro forigis el la plej bona mondo proksimume naŭ aŭ dek mil kanajlojn, kiuj malpurigis ĝian supraĵon. Ankaŭ la bajoneto estis la sufiĉa kialo por la morto de kelkaj miloj da homoj. Sume oni buĉis eble tridek mil homojn. Dum tiu heroa buĉado Kandido, tremante kiel vera filozofo, sin kaŝis tiel bone kiel li povis.

вернуться

[8]

La spriteco de la neekzistanta vorto «kosmolonigologio» (france cosmolonigologie) eskapas mian komprenon. Iuj komentistoj vidas en la enmetita ‹lonigo› aludon al la franca nigaud /nigo'/, t.e. ‹naiva›, ‹stulta›, ‹simplulo›. — S.

вернуться

[9]

Aludo al diro de Lejbnico.

вернуться

[10]

Lejbnica principo, laŭ kiu nenio ekzistas aŭ okazas sen sufiĉa kialo.

вернуться

[11]

Aludo al la prusaj rekrutistoj, kiuj havis bluan uniformon.

вернуться

[12]

En Prusio tio estus 170 cm. — S.

вернуться

[13]

La reĝo de la Bulgaroj: aludo al Frederiko la 2ª de Prusio; la Bulgaroj = la Prusoj; la Abaroj = la Francoj. Voltero verkis «Kandido»n dum la Sepjara milito.

вернуться

[14]

En tiu epoko la soldatoj bezonis ŝargostangon por ŝargi la pafilon. — L.

вернуться

[15]

La punvergado estis tiutempe uzata en la prusa armeo. — L.

вернуться

[16]

Proksimume 8 km. — S.

вернуться

[17]

Greka kuracisto (1ª jc). — L.

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 29
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)