Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Kandido, aŭ Optimismo - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Kandido, aŭ Optimismo

Электронная книга - «Kandido, aŭ Optimismo». Краткое содержание книги:

Filozofia romano de Voltero unue publikigita en la jaro 1759ª. En la jaro 1929ª ĝin elfrancigis Eŭgeno Lanti’. Sergio Pokrovskij prilaboris la tradukon en la jaro 2021ª.
En la prilaborita versio estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj de la Lantia teksto. La tro franceca frazosintakso (konscie elektita de E. Lanti’) estas malpezigita kaj rearanĝita laŭ la tradicio Esperanta. La apero de PV (unu jaron post la publikigo de la Lantia traduko!) kaj PIV kontribuis al pliriĉigo kaj stabiligo de la leksiko, kaj ankaŭ tio ebligis precizigi la tradukojn en la prilaborita teksto.
1 ... 9 10 11 12 13 14 15 16 17 ... 29
Перейти на страницу:

— Fraŭlino Kunegundo, — li diris, — estas faronta al mi la honoron edziniĝi al mi, kaj ni petegas vian ekscelencon konsenti pri nia geedziĝo.

Don-Fernando d’Ibaraa-i-Figerora-i-Maskarenes-i-Lampurdos-i-Susa, levante siajn lipharojn, malice ekridetis kaj ordonis al kapitano Kandido iri revui sian roton. Kandido obeis; la guberniestro restis kun Kunegundo. Li malkaŝis al ŝi sian pasion, solene certigis, ke morgaŭ li sin edzigos al ŝi, kun la beno de la Eklezio aŭ alie, laŭ tio, kiel bonvolos ŝiaj ĉarmoj.

Kunegundo petis kvaronhoron por pripensi, por konsulti la maljunulinon kaj decidi.

La maljunulino diris al Kunegundo:

— Fraŭlino, vi havas 72 gradojn da nobeleco — kaj ne eĉ unu groŝon; dependas nur de vi, ĉu vi fariĝos la edzino de la plej granda sinjoro en la suda Ameriko kun tre belaj lipharoj. Ĉu utilas, ke vi tenu vian dignon en neŝancelebla fidelo? Vin perfortis Bulgaroj; Judo kaj inkvizitoro ĝuis vian amfavoron; la malfeliĉoj donas rajtojn. Mi konfesas, ke, se mi estus sur via loko, mi senhezite edziniĝus al la guberniestro kaj prosperigus kapitanon Kandido.

Dum la maljunulino tiele parolis kun la tuta prudento, kian donas la aĝo kaj la sperto, en la havenon eniris malgranda ŝipo; ĝi portis juĝiston kaj ties policanojn, kaj jen kio venigis ilin.

La maljunulino tute prave divenis, ke la monon kaj la juvelojn de Kunegundo ŝtelis la grandmanika Franciskano en la urbo Badaĥoso, dum ŝia hasta fuĝo kun Kandido. La monaĥo provis vendi kelkajn el la juveloj al juvelisto. Tiu rekonis ilin kiel apartenantajn al la granda inkvizitoro. La Franciskano, antaŭ ol esti pendumita, konfesis, ke li ŝtelis ilin; li priskribis la personojn kaj indikis, kien ili iris. La forkuro de Kunegundo kaj de Kandido jam estis sciata. Oni sekvis ilin ĝis Kadiso; oni sendis, sen prokrasto, ŝipon por persekuti ilin. La ŝipo jam estis en la haveno de Bonaero. Disvastiĝis famo, ke juĝisto estis elŝipiĝonta, kaj ke oni persekutas la murdintojn de la granda inkvizitoro. La prudenta maljunulino tuj kaptis la situacion.

— Vi ne povas forkuri, — ŝi diris al Kunegundo; — cetere, nenio vin minacas: ne vi mortigis la inkvizitoran moŝton; kaj krome la guberniestro vin amas kaj ne permesos, ke oni malbone vin traktu; restu.

Tuj ŝi hastas al Kandido:

— Forkuru, — ŝi diris, — aŭ post unu horo vi brulos sur ŝtiparo.

Ĉia prokrasto estus pereiga — sed kiel sin disigi de Kunegundo, kaj kien rifuĝi?

14. Kiel akceptis Kandidon kaj Kakambon la Paragvajaj Jezuitoj

El Kadiso Kandido kondukis kun si serviston, kiajn oni multe trovas ĉe la hispanaj marbordoj kaj en la kolonioj. Tiu estis kvaron-Hispano, naskigita de Mestizo en Tukumano[46]; antaŭe li estis ĥorknabo, sakristano, matroso, monaĥo, leterportisto, soldato, lakeo. Li nomiĝis Kakambo, li tre ŝatis sian mastron, ĉar lia mastro estis tre bona homo. Rapidege li selis la du Andalusiajn ĉevalojn.

— Nu, mia mastro, ni obeu la konsilon de la maljunulino; ni foriru, ni kuru, ne rigardante malantaŭen.

Kandido eklarmis.

— Ho mia kara Kunegundo! Ĉu mi vin forlasu ĝuste kiam sinjoro guberniestro estas nin geedzigonta? Kunegundo, el tiom malproksime kondukita, kio al vi okazos?

— Okazos al ŝi laŭŝance, — diris Kakambo. — La virinoj pri si neniam restas senhelpaj; Dio prizorgas tion; ni kuru.

— Kien ci min kondukas? Kien ni iras? Kion ni faros sen Kunegundo? — demandadis Kandido.

— Pro sankta Jakobo Kompostela! — diris Kakambo. — Vi estis militonta kontraŭ la Jezuitoj; nun ni iru militi por ili; mi sufiĉe bone konas la vojojn, mi vin kondukos en ilian ŝtaton, ili ĝojos ricevi kapitanon, kiu Bulgare ekzercadas; vi akiros eksterordinaran riĉon; kiam oni ne trovas sian profiton en iu mondo, oni ĝin trovas en alia. Estas tre granda plezuro vidi kaj fari ion novan.

— Ĉu ci jam estis en Paragvajo? — demandis Kandido.

— Tutcerte! — diris Kakambo. — Mi estis servisto en la kolegio de la Ĉieliro, kaj mi konas la regadon de los padres[47], kiel mi konas la stratojn de Kadiso. Tiu regado estas eksterordinara. La ŝtato jam havas diametre pli ol tricent leŭgojn; ĝi estas dividita en tridek provincojn[48]. Los padres posedas tie ĉion, kaj la popoloj nenion; tio estas ĉefverko de l’ racio kaj de l’ justo. Por mi nenio estas pli dieca ol los padres, kiuj ĉi tie militas kontraŭ la reĝoj Hispania kaj Portugalia, kaj en Eŭropo estas iliaj konfesprenantoj; kiuj ĉi tie mortigas Hispanojn, kaj en Madrido gvidas ilin en la ĉielon. Admirinde! Ni antaŭeniru: vi estos la plej feliĉa homo el ĉiuj. Kiel ekĝojos los padres, kiam ĉe ili aperos kapitano scianta la Bulgaran ekzercadon!

Tuj kiam ili alvenis la unuan barilon,[49] Kakambo diris al la unuavica gardo, ke kapitano deziras paroli al sinjoro komandanto. Oni iris averti la gardistejon. Paragvaja oficiro kuris al la piedoj de la komandanto por transdoni al li la sciigon. Kandidon kaj Kakambon oni tuj senarmigis, iliajn du Andalusiajn ĉevalojn oni forprenis. La du alilandanojn oni pasigis inter du vicoj da soldatoj; la komandanto staris ĉe la fino surhavante trikornan bireton, suprenfalditan sutanon, kun spado ĉe la flanko kaj oficira lanco en la mano. Li faris geston; tuj 24 soldatoj ĉirkaŭas la du novvenintojn. Serĝento diras al ili, ke necesas atendi, ke la komandanto ne rajtas al ili paroli, ke lia moŝto patro provincestro permesas al neniu Hispano malfermi la buŝon krom en lia ĉeesto,[50] kaj restadi en la lando pli ol tri horojn.

— Kaj kie estas lia moŝto patro provincestro? — demandis Kakambo.

— Li ĵus celebris la meson kaj nun akceptas la paradon, — respondis la serĝento, — kaj vi povos kisi liajn spronojn ne pli frue ol post tri horoj.

— Sed, — diris Kakambo, — sinjoro kapitano, kiu malsatas same kiel mi, ne estas Hispano, li estas Germano; ĉu ni povus tagmanĝi, atendante lian respektindan moŝton?

Senprokraste la serĝento iris por raporti tiun paroladon al la komandanto.

— Dio estu benata! — diris tiu moŝtulo. — Ĉar li estas Germano, mi rajtas al li paroli; oni konduku lin en mian pavilonon.

Tuj oni kondukas Kandidon en laŭbon ornamitan per bela kolonaro el verda kaj orkolora marmoro, kaj per latkradoj, formantaj kaĝegojn en kiuj svarmis papagoj, kolibroj, numidoj kaj aliaj ekzotaj birdoj. En oraj vazoj estis surtabligita bonega tagmanĝo; kaj kiam la Paragvajanoj ekmanĝis maizon el lignaj pelvetoj meze en la kampo, en la ardo de la sunradioj, la laŭbon eniris lia moŝto patro komandanto.

Li estis tre bela juna viro, kun ronda, sufiĉe blanka kaj freŝkolora vizaĝo, kun altaj brovoj, viglaj okuloj, rozkoloraj oreloj, skarlataj lipoj, kun fiera mieno — sed lia fiero ne similis tiun de Hispano, nek tiun de Jezuito. Oni redonis al Kandido kaj al Kakambo iliajn armilojn, kaj ankaŭ la du Andalusiajn ĉevalojn; Kakambo donis avenon al ili por manĝi apud la laŭbo, kaj senĉese observis ilin, antaŭtimante surprizon.

Kandido kisis la malsupron de la robo de l’ komandanto, post kio ili altabliĝis.

— Do vi estas Germano? — diris la Jezuito germanlingve.

— Jes, respektinda patro, — diris Kandido.

Eldirante tiujn vortojn, ambaŭ rigardis unu la alian kun granda surprizo kaj emocio, kiujn ili ne povis superregi.

— Kaj el kiu lando de Germanio vi estas? — demandis la Jezuito.

— El la malŝatinda provinco Vestfalio[51], — respondis Kandido. — Mi naskiĝis en la kastelo Tunder-ten-tronk.

— Ho ĉielo! Ĉu tio eblas! — ekkriis la komandanto.

— Kia miraklo! — ekkriis Kandido.

вернуться

[46]

Provinco en la Nord-Okcidenta parto de Argentino (Tucumán). — S.

вернуться

[47]

Hispane: la patroj.

вернуться

[48]

En 1717, la nombro da triboj formitaj de la Jezuitoj en Paragvajo estis 31. En tiuj triboj oni nombris 121.161 Indianojn. — L.

вернуться

[49]

La Jezuitoj malhelpis, ke la Indianoj interkomunikiĝu kun alilandanoj. — L.

вернуться

[50]

La Jezuitoj ne instruis al la Indianoj la Hispanan lingvon.

вернуться

[51]

En letero de 1740-12-06 Voltero jam diris al Frederiko:

«Ho malŝatinda Vestfalio! (…) Kiu volas vivi sen ia bono, Sen trinko, dormo kaj sen manĝo, Trafa por li vojaĝ-aranĝo En via hunda regiono.»
1 ... 9 10 11 12 13 14 15 16 17 ... 29
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)