Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Kandido, aŭ Optimismo - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Kandido, aŭ Optimismo

Электронная книга - «Kandido, aŭ Optimismo». Краткое содержание книги:

Filozofia romano de Voltero unue publikigita en la jaro 1759ª. En la jaro 1929ª ĝin elfrancigis Eŭgeno Lanti’. Sergio Pokrovskij prilaboris la tradukon en la jaro 2021ª.
En la prilaborita versio estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj de la Lantia teksto. La tro franceca frazosintakso (konscie elektita de E. Lanti’) estas malpezigita kaj rearanĝita laŭ la tradicio Esperanta. La apero de PV (unu jaron post la publikigo de la Lantia traduko!) kaj PIV kontribuis al pliriĉigo kaj stabiligo de la leksiko, kaj ankaŭ tio ebligis precizigi la tradukojn en la prilaborita teksto.
1 ... 6 7 8 9 10 11 12 13 14 ... 29
Перейти на страницу:

» Fine, por forigi la tertreman plagon kaj timigi don-Isaĥaron, la inkvizitora moŝto juĝis konvena aranĝi solenan aŭtodafeon. Li min honoris per invito. Mi ricevis bonegan lokon; inter la diservo kaj la ekzekuto oni disportis al la sinjorinoj refreŝigaĵojn. Verdire mi sentis abomenon, vidante bruli tiujn du Judojn kaj tiun honestan Biskajanon, kiu edziĝis al sia baptanino; sed kia estis mia surprizo, mia teruro, mia maltrankvilo, kiam mi vidis en san-benito kaj sub mitro homon, kies vizaĝo similis tiun de Pangloso! Mi frotis al mi la okulojn, atente rigardante, mi vidis lin pendumata; mi svenis. Apenaŭ rekonsciiĝinte, mi ekvidis vin, ĝisnude malvestitan: tio estis plej alta grado da teruro, da konsterno, da doloro, da malespero. Mi diru al vi puran veron: via haŭto estas eĉ pli blanka kaj havas karnokoloron pli perfektan ol tiu de mia kapitano de Bulgaroj. Tia vido duobligis ĉiujn sentojn, kiuj min premŝarĝadis, kiuj min forkonsumadis. Mi ekkriis, mi volis diri: „Haltu, barbaroj!“ — sed la voĉo al mi mankis, kaj miaj krioj estus senutilaj.

» Jam kiam finiĝis via skurĝado, mi plu min demandadis: „Kiel povis okazi, ke la aminda Kandido kaj la saĝa Pangloso trafis en Lisbonon, unu por ricevi cent vipobatojn, kaj la alia por esti pendumita laŭ ordono de la inkvizitoro, kies amatino mi estas? Pangloso tre kruele min trompis, kiam li diris, ke ĉio statas plej bone.“

» Maltrankviligite, konsternite, jen duonfreneza pro kolero, kaj jen preskaŭ mortanta pro malforteco, mi pensis pri la kruela morto de mia patro, de mia patrino, de mia frato, pri la brutalo de mia malbela bulgara soldato, pri la tranĉilbato kiun li al mi donis, pri mia mallibero, pri mia kuira metio, pri mia bulgara kapitano, pri mia malbela don-Isaĥaro, pri mia abomena inkvizitoro, pri la pendumo de doktoro Pangloso, pri tiu granda Miserere[29] foburdone kantata dum via skurĝado, kaj ĉefe pri la kiso, kiun mi donis al vi malantaŭ la ŝirmilo en la tago, kiam mi lastafoje vin vidis. Mi laŭdis Dion, kiu revenigis vin al mi tra tiom da elprovoj. Mi ordonis al la maljunulino, ke ŝi zorgu pri vi, kaj konduku vin ĉi tien tuj kiam ŝi povos. Ŝi bonege plenumis mian komision; mi ĝuis la neesprimeblan plezuron vin revidi, vin aŭdi, al vi paroli. Vi kredeble malsategas; ankaŭ mi havas grandan apetiton; ni komencu per vespermanĝo.

Jen ili ambaŭ altabliĝas; kaj, post la vespermanĝo, ili reokupas la belan kanapon, pri kiu ni jam parolis; ili estis tie, kiam envenis don-Isaĥaro, unu el la mastroj de la domo. Estis sabato. Li venis por ĝui siajn rajtojn, kaj esprimi sian delikatan amon.

9. Kio trafis Kunegundon, Kandidon, la ĉefinkvizitoron kaj la Judon

Tiu Isaĥaro estis la plej kolerema Hebreo el ĉiuj, kiuj ekzistis en Izraelio, de post la Babilona kaptiteco.

— Kio! — li diris, — vi, hundino Galileana, ĉu do ne sufiĉas al vi la inkvizitoro? Ĉu necesas, ke ankaŭ kun ĉi tiu fripono mi vin dividu?

Dirante tion, li elprenas longan ponardon, kiun li ĉiam kunportis, kaj certa, ke lia kontraŭulo ne havas armilojn, li sin ĵetas sur Kandidon; sed kun la kompleta vestaro nia bona Vestfaliano ricevis de la maljunulino belan spadon. Kvankam Kandido estis pacema, tamen ĉi-okaze li elingigas la spadon, kaj la Izraelido falas senviva sur la plankon, antaŭ la piedojn de la bela Kunegundo.

— Sankta Virgulino! — ŝi ekkriis. — Kio nin trafos? Kadavro en la domo! Se venos polico, ni pereos.

— Se Pangloso ne estus pendumita, — diris Kandido, — li donus al ni ĉi-okaze bonan konsilon, ĉar li estis granda filozofo. En lia foresto ni petu konsilon de la maljunulino.

La maljunulino estis tre prudenta, kaj komencis eldiri sian opinion, kiam malfermiĝis alia malgranda pordo. Estis unu horo post noktomezo, komenciĝis dimanĉo. Tiu tago apartenis al la inkvizitora moŝto. Li eniras kaj vidas la glutee skurĝitan Kandidon kun spado en la mano, kadavron sur la planko, Kunegundon frenezaspekta kaj la maljunulinon, donanta konsilojn.

Jen kio okazis ĉi-momente en la animo de Kandido, kaj jen kiel li rezonis:

«Se ĉi tiu sankta homo vokos por helpo, li nepre min ŝtiparumigos; li povos same fari pri Kunegundo, li jam senkompate min skurĝigis; li estas mia rivalo; ekmortiginte, nun mi ne povas heziti.»

Tiu rezonado estis decida kaj rapida; kaj, ne donante tempon al la surprizita inkvizitoro retrovi la sinregadon, Kandido lin trapikas kaj ĵetas apud la Judon.

— Eĉ pli bone, — diris Kunegundo. — Ne plu eblas pardono; ni estas ekskomunikotaj, alvenis nia lasta horo. Sed kiel povis vi, denaske tiom milda, en du minutoj mortigi Judon kaj prelaton?

— Mia bela fraŭlino, — respondis Kandido, — kiam oni estas amanta, ĵaluza kaj skurĝita de la Inkvizicio, oni pro kolero perdas sinregadon.

Ĉi tiam ekparolis la maljunulino:

— En la stalo estas tri Andalusiaj ĉevaloj, kun siaj seloj kaj bridoj; la brava Kandido selu ilin. Sinjorino havas piŝtolojn kaj juvelojn. Ni tuj ekrajdu, kvankam mi povas sidi nur sur unu gluteo, kaj ni iru Kadison. La vetero estas belega, kaj estas granda plezuro vojaĝi ĉe la malvarmeto de l’ nokto.

Tuj Kandido selas la tri ĉevalojn. Kunegundo, la maljunulino kaj li trarajdas tridek mejlojn senhalte. Dum ili vojas, la Sankta Fratularo[30] venas en la domon. La inkvizitoron oni entombigas en bela preĝejo, Isaĥaron oni ĵetas en la rubejon.

Kandido, Kunegundo kaj la maljunulino estis jam en la urbeto Avaseno, meze en la montoj de Sieramoreno[31]; kaj jene ili interparolis en taverno.

10. En kia mizerego Kandido, Kunegundo kaj la maljunulino alvenas Kadison, kaj pri ilia surŝipiĝo

— Kiu do ŝtelis miajn piŝtolojn kaj juvelojn? — diris Kunegundo plorante. — Per kio ni vivos? Kion ni faru? Kie trovi inkvizitorojn kaj Judojn, kiuj donacos al mi aliajn?

— Ho ve, — diris la maljunulino, — mi tre suspektas respektindan Franciskanon, kiu tranoktis kun ni en la sama gastejo en Badaĥoso. Dio min gardu de neprava juĝo, sed dufoje li eniris nian ĉambron; kaj forveturis longe antaŭ ni.

— Ho ve, — diris Kandido, — la bona Pangloso ofte pruvadis al mi, ke la riĉoj de la tero estas komunaj por ĉiuj homoj, ke ĉiuj havas egalajn rajtojn je ilin. Laŭ tiu principo, la Franciskano devis lasi al ni iom por fini nian vojaĝon. Ĉu al vi do restas nenio, mia bela Kunegundo?

— Eĉ ne groŝo, — ŝi respondis.

— Kion fari? — diris Kandido.

— Ni vendu unu el la ĉevaloj, — diris la maljunulino. — Mi sidos postsele kun la fraŭlino, kvankam mi povas sidi nur sur unu gluteo, kaj ni atingos Kadison.

En la sama gastejo estis prioro de Benediktanoj, li malkare aĉetis la ĉevalon. Kandido, Kunegundo kaj la maljunulino pasis tra Luseno, tra Ĉiljaso,[32] tra Lebriĥo, kaj fine venis en Kadison. Tie estis ekipata ŝiparo kaj arigata trupo por milite prudentigi la respektindajn Jezuitojn de Paragvajo, kiujn oni kulpigis, ke ili ribeligis unu el siaj hordoj kontraŭ la reĝoj de Hispanio kaj Portugalio, apud la urbo Sankta Sakramento.

Kandido, militservinta ĉe la Bulgaroj, faris antaŭ la generalo de la malgranda armeo Bulgaran ekzercadon kun tiom da eleganta facilo, da rapido, da lerto, da fiero, da facilmoveco, ke oni donis al li por komandi infanterian roton.

Jen li estas kapitano; li enŝipiĝas kun Kunegundo, la maljunulino, du servistoj, kaj la du Andalusiaj ĉevaloj, kiuj iam apartenis al la granda inkvizitoro de Portugalio.

Dum la marvojaĝo ili multe rezonadis pri la filozofio de la kompatinda Pangloso.

— Ni iras en alian mondon, — diris Kandido; — sendube ĝi estas tiu, kie ĉio bonas; ĉar endas agnoski, ke oni rajtus iom ĝemeti pri tio, kio fizike kaj morale okazas en la nia.

— Per mia tuta koro mi vin amas, — diris Kunegundo; — sed mia animo ankoraŭ restas tute timigita de tio, kion mi vidis kaj spertis.

вернуться

[29]

Moteto verkita de Gregorio Allegri por la teksto de la Psalmo 51ª (Korfavoru min, ho Dio, laŭ Via boneco…), en kiu la neparnumeraj versikloj estas kantataj en la stilo de la itala foburdono (vd [27]). — S.

вернуться

[30]

Hispane: La santa Hermandad, tiutempa ĝendarmaro. Interalie, ĝi rajtis priserĉi loĝejojn.

вернуться

[31]

Hispane: Sierra Morena (laŭvorte, «Bruna Montaro») estas montoĉeno de la sudo de Hispanio, kiu disigas la Centran Altebenaĵon kaj la valon de la rivero Gvadalkiviro.

вернуться

[32]

Nerekonebla nomo, probable skriberaro de Voltero. Li skribis Chillas, Lanti’ transskribis ‹Ŝilas›. — S.

1 ... 6 7 8 9 10 11 12 13 14 ... 29
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)