Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Kandido, aŭ Optimismo - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Kandido, aŭ Optimismo

Электронная книга - «Kandido, aŭ Optimismo». Краткое содержание книги:

Filozofia romano de Voltero unue publikigita en la jaro 1759ª. En la jaro 1929ª ĝin elfrancigis Eŭgeno Lanti’. Sergio Pokrovskij prilaboris la tradukon en la jaro 2021ª.
En la prilaborita versio estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj de la Lantia teksto. La tro franceca frazosintakso (konscie elektita de E. Lanti’) estas malpezigita kaj rearanĝita laŭ la tradicio Esperanta. La apero de PV (unu jaron post la publikigo de la Lantia traduko!) kaj PIV kontribuis al pliriĉigo kaj stabiligo de la leksiko, kaj ankaŭ tio ebligis precizigi la tradukojn en la prilaborita teksto.
1 ... 8 9 10 11 12 13 14 15 16 ... 29
Перейти на страницу:

» — Mi naskiĝis en Napolo, — li diris al mi. — Ĉiujare oni kastras tie du-tri mil infanojn; unuj pro tio mortas, aliaj akiras voĉon pli belan ol tiu de virinoj, iuj venas al la direktilo de ŝtatregado.[40] Min oni operaciis tre sukcese, kaj mi estis muzikisto en la kapelo de la princino Palestrina.

» — De mia patrino! — mi ekkriis.

» — De via patrino? — li ekkriis plorante. — Kio? Ĉu vi estus tiu juna princino, kiun mi edukis ĝis ŝia sesjara aĝo, kaj kiu jam esperigis, ke ŝi estos tiom bela, kiom vi estas?

» — Tio estas mi mem; mia patrino estas je kvarcent paŝoj de ĉi tie, distranĉita en pecojn kaj kuŝanta sub amaso da kadavroj…

» Mi rakontis al li ĉion, kio okazis al mi; ankaŭ li rakontis siajn aventurojn, kaj sciigis min, ke Kristana regno[41] lin sendis al la reĝo de Maroko, por fari kun tiu monarĥo kontrakton laŭ kiu oni liveros al li pulvon, pafilegojn kaj ŝipojn por ke li helpu ekstermi la komercon de aliaj Kristanoj.

» — Mia misio estas plenumita. — diris la honesta eŭnuko. — Mi estas enŝipiĝonta por Seŭto, kaj mi revenigos vin en Italion. Ma che sciagura d’essere senza coglioni!

» Kortuŝite kaj larmokule mi dankis al li; kaj, anstataŭ veturigi min en Italion, li min kondukis al Alĝero, kaj vendis min al la guberniestro de tiu provinco. Apenaŭ mi estis vendita, ke tiu pesto, kiu rondiris Afrikon, Azion kaj Eŭropon, ekfuriozis en Alĝero. Vi vidis tertremojn; sed, fraŭlino, ĉu vi spertis peston?

— Neniam, — respondis la baronidino.

— Se vi ĝin spertus, — daŭrigis la maljunulino, — vi agnoskus, ke ĝi superas tertremon. Ĝi estas tre ofta en Afriko; ĝi trafis min. Kia sorto por filino de papo, dekkvinjara, en trimonata daŭro sperti malriĉon, sklavecon, seksperforton preskaŭ ĉiutage, vidi sian patrinon kvaronigita, suferi malsaton kaj militon, kaj morti de pesto en Alĝero! Nu, min tiu pesto ne mortigis; sed mia eŭnuko, la guberniestro kaj preskaŭ la tuta haremo pereis.

» Kiam la feroco de tiu terura pesto mildiĝis, oni disvendis la sklavojn de la guberniestro. Min aĉetis komercisto, kiu min kondukis en Tunison; tie li vendis min al alia komercisto, kiu min pluvendis en Tripolon; el Tripolo mi estis pluvendita en Aleksandrion, el Aleksandrio en Smirnon, de Smirno en Istanbulon. Fine min aĉetis estro de janiĉaroj, kiun oni baldaŭ sendis defendi Azovon sieĝatan de la Rusoj.

» La janiĉarestro, kiu ŝatis ĝui la vivon, kondukis kun si ĉiujn siajn virinojn, kaj loĝigis nin en malgranda fortikaĵo, kuŝanta sur la Azova maro, kiu estis gardata de du Negraj eŭnukoj kaj de dudek soldatoj. Oni mortigis eksterordinaran kvanton da Rusoj, sed ili malavare al ni repagis. Azovo brulis kaj dronis en sango[42], kaj oni atentis nek sekson, nek aĝon; restis nur nia malgranda fortikaĵo; la malamikoj provis venki nin per malsato. La dudek janiĉaroj ĵuris ne cedi. La malsatego, kiun ili spertis, igis ilin manĝi la du eŭnukojn, pro timo rompi sian ĵuron. Post kelkaj tagoj, ili decidis manĝi la virinojn.

» Kun ni estis tre pia kaj kompatema imamo, kiu faris al ili tre belan predikon, persvadante ilin ke ili ne tute nin mortigu.

» — Tranĉu, — li diris, — nur unu gluteon al ĉiu el ĉi tiuj sinjorinoj, kaj vi havos tre delikatan manĝon; se kelkajn tagojn poste necesos ripeti, al vi restos tia sama provizo; tian homaman traktadon la Ĉielo kalkulos al vi kiel virton, kaj vi ricevos helpon.

» Li estis tre elokventa; li persvadis ilin. Oni faris al ni tiun teruran operacion; la imamo aplikis al ni la balzamon, per kiu oni ŝmiras ĵus cirkumciditajn infanojn: ni ĉiuj estis mortantaj.

» Apenaŭ la janiĉaroj forglutis la manĝon, kiun ni liveris al ili, jen alvenas la Rusoj sur platboatoj; eĉ ne unu janiĉaro elsaviĝis. La Rusoj tute ne atentis pri nia stato. Ĉie estas francaj ĥirurgoj; unu el ili, tre lerta, nin prizorgis; li nin resanigis, kaj mi neniam forgesos ke, kiam miaj vundoj bone fermiĝis, li faris al mi amproponojn. Cetere, nin ĉiujn li konsoladis certigante ke same okazis ĉe pluraj sieĝoj kaj ke tio estas milita leĝo.

» Tuj kiam miaj kunulinoj povis paŝi, oni sendis ilin en Moskvon; per lotumo mi trafis en la manojn de bojaro, kiu faris el mi sian ĝardenistinon, kaj kiu donis al mi ĉiutage dudek vipobatojn. Sed post du jaroj tiu sinjoro kaj tridek aliaj bojaroj estis radumitaj pro iaj kortegaj ĉikanoj; mi profitis la okazon kaj forkuris; mi trairis la tutan Rusion; dum longa tempo mi estis drinkeja servistino en Rigo, poste en Rostoko, en Vismaro, en Lepsiko, en Kaselo, en Utreĥto, en Lejdeno, en Hago, en Roterdamo; mi maljuniĝis en mizero kaj en malhonoro, havante nur duonon da postaĵo, ĉiam memorante, ke mi estas filino de papo; centfoje mi volis min mortigi, sed mi ankoraŭ ŝatis la vivon. Tiu ridinda malforto estas eble unu el niaj plej bedaŭrindaj inklinoj: ja ĉu estas pli granda stultaĵo ol voli plu porti ŝarĝon, kiun oni ĉiam volas ĵeti teren; havi abomenon por sia vivo, kaj voli ĝin konservi; resume, flegi la serpenton, kiu nin forvoras, ĝis ĝi tute formanĝos nian koron?

» En la landoj, kiujn la sorto min igis travojaĝi, kaj en la drinkejoj, kie mi estis servistino, mi vidis nekalkuleble multe da homoj, abomenegantaj sian ekziston; sed nur dek du el ili memvole metis finon al sia mizero: tri Negroj, kvar Angloj, kvar Ĝenevanoj kaj unu germana profesoro nomata Robeko[43].

» Laste mi fariĝis servistino ĉe la Judo don-Isaĥaro; li metis min je via dispono, mia bela fraŭlino; mi ligis min al via sorto, kaj viaj aventuroj min pli okupis ol la miaj. Mi eĉ neniam parolus al vi pri miaj malfeliĉoj, se vi ne incitus min iomete, kaj se ne estus kutimo sur ŝipo fari rakontojn por sin distri. Fine, fraŭlino, mi havas sperton, mi konas la homojn; donu al vi distron, instigu ĉiun pasaĝeron, ke li rakontu pri sia vivo; kaj se troviĝos unu sola, kiu ne ofte malbenis sian ekziston, kaj kiu ne ofte al si diris, ke li estas la plej malfeliĉa inter la homoj, ĵetu min en la maron kun la kapo antaŭen.

13. Kandido disiĝas de la bela Kunegundo kaj de la maljunulino

Aŭdinte la rakonton de la maljunulino, la bela Kunegundo faris al ŝi ĉiujn ĝentilaĵojn, kiujn oni ŝuldas al persono de ŝia rango kaj merito. Ŝi akceptis la proponon; ŝi instigis ĉiujn pasaĝerojn unu post alia, ke ili rakontu siajn aventurojn. Kandido kaj ŝi agnoskis, ke la maljunulino pravas.

— Estas tre domaĝe, — diris Kandido, — ke la saĝan Pangloson oni kontraŭkutime pendumis ĉe aŭtodafeo; li dirus al ni admirindajn parolojn pri la malbonoj natura kaj morala,[44] kiuj kovras la teron kaj la maron, kaj mi havus sufiĉe da forto por kuraĝi respektoplene eldiri al li kelkajn obĵetojn.

Dum ĉiu eldiris sian rakonton, la ŝipo antaŭeniris. Oni albordiĝis en Bonaero. Kunegundo, kapitano Kandido kaj la maljunulino iris al la domo de la guberniestro Don-Fernando d’Ibaraa-i-Figerora-i-Maskarenes-i-Lampurdos-i-Susa. Tiu sinjoro havis fieron konvenan por homo posedanta tiom da nomoj. La virojn li alparoladis kun grandsinjora malestimo, levante la nazon tiom alten, tiom neelteneble laŭtigante la voĉon, tiom impone parolante, afektante konduton tiom malhumilan, ke ĉiu vizitanto sentis fortan emon lin bastonadi. Pri la virinoj li pasiegis. Kunegundo ŝajnis al li la plej bela el ĉiuj, kiujn li iam ajn vidis. Lia unua parolo estis por demandi, ĉu ŝi estas la edzino de la kapitano. La mieno, kun kiu li demandis, maltrankviligis Kandidon; li ne aŭdacis diri, ke ŝi estas lia edzino, ĉar efektive ŝi ne estis tio; li ne aŭdacis diri, ke ŝi estas lia fratino, ĉar ankaŭ tio ŝi ne estis; kaj kvankam tia oportuna mensogo estis iam tre laŭmoda ĉe la antikvuloj,[45] kaj povus utili ankaŭ al la modernuloj, tamen lia animo estis tro pura por ne diri la veron.

вернуться

[40]

Aludo al Karlo Broski (itale: Carlo Broschi) alnome Farinelli (1705–1782). Li estis kastrita kaj fariĝis unu el la plej famaj kantistoj de Italio. En 1736 li iris en Hispanion, fariĝis favorato de la reĝoj Filipo la 5ª kaj Ferdinando la 6ª kaj ludis tre gravan rolon politikan. — L.

вернуться

[41]

Dum la milito pri la Hispania heredo, pluraj Kristanaj regnoj (Portugalio interalie) petegis la helpon de Mulaj-Ismaelo. — L.

вернуться

[42]

Fakte la Rusoj sieĝis Azovon dum tuta jaro ĝis ĝia kapitulaco en 1696. — L.

вернуться

[43]

Germane: Robeck. Li verkis latine libron per kiu li apologias sinmortigon, kaj sin dronigis en la rivero Vezero ĉe Bremeno dum la jaro 1735. Rusoo mencias Robekon en «La nova Heloizo», letero 21ª de la parto 3ª.

вернуться

[44]

Malbono natura (france mal physique, angle natural evil) estas tia, kiu havas nenian ne-Dian kaŭzanton (ekzemple la Lisbona tertremo). Malbono morala estas malbono kaŭzata de homo. — S.

вернуться

[45]

Aludo al la historio de Abrahamo kaj Sara en Biblio (Genezo, 12:11–16). — L.

1 ... 8 9 10 11 12 13 14 15 16 ... 29
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)