Kandido, aŭ Optimismo
- Автор: Voltaire
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Eŭgeno Lanti
- Жанр: Классическая проза
Электронная книга - «Kandido, aŭ Optimismo». Краткое содержание книги:
En la prilaborita versio estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj de la Lantia teksto. La tro franceca frazosintakso (konscie elektita de E. Lanti’) estas malpezigita kaj rearanĝita laŭ la tradicio Esperanta. La apero de PV (unu jaron post la publikigo de la Lantia traduko!) kaj PIV kontribuis al pliriĉigo kaj stabiligo de la leksiko, kaj ankaŭ tio ebligis precizigi la tradukojn en la prilaborita teksto.
Tamen en la traduko estas nemalmulte da veraj eraroj; jen kelkaj ekzemploj.
Malnecesa latineca tempakordo, ofte absolutaj tempoj en subpropozicioj; ekz‑e (ĉap. 18ª):
V: il voulut savoir comment on priait Dieu dans Eldorado
L: li volis scii kiel oni preĝis Dion en Eldorado
S: li volis scii kiel oni preĝas Dion en Eldorado
Kuriozan problemon prezentas la angla familinomo Raleigh, kiun Lanti’ transskribis per «Rali»; laŭ mia vortaro,[2] ĝi estas voĉlegenda /'rɔ:lɪ/, se temas temas pri la persono menciita en «Kandido» (Sir Walter Raleigh); /'rælɪ/, se temas pri la bicikloj Raleigh bycicles aŭ nomo de ŝipo; /'rɑ:lɪ/ kiam temas pri loknomo aŭ en kelkaj aliaj okazoj.
V: toute l’Italie fit pour moi des sonnets dont il n’y eut pas un seul de passable.
L: la tuta Italio verkis por mi sonetojn el kiuj ĉiuj staris super la nivelo de mezbono.
S: la tuta Italio verkis por mi sonetojn, el kiuj neniu superis la nivelon de banalo.
V: Jamais on ne fit meilleure chère, et jamais on n’eut plus d’esprit à souper qu’en eut Sa Majesté.
L: Neniam oni tiom bone manĝis, kaj neniam la reĝo estis pli sprita ol dum la vespermanĝo.
S: Neniam oni pli bone manĝis, kaj neniam iu montriĝis pli sprita vespermanĝanto ol Lia Reĝa Moŝto. [Ĉap. 18ª]
Kelkloke Lanti’ ne komprenis arkaikaĵojn:
L: Ili restis monaton en tiu gastejo.
Tio perpleksigas la leganton, ĉar por «tiu gastejo» mankas referencato. France:
V: Ils passèrent un mois dans cet hospice.
S: Ili restis monaton en tiu gastama lando [Ĉap. 18ª]
Laŭ Littré,
hospice 1° Lieu où l'on donne l'hospitalité (sens primitif mais vieilli).
Ĉi-okaze la «gastiga loko» estas la lando, ĉar tiu frazo enkondukas komparon inter Eldorado kaj Vestfalio.
V: le patron prend son temps, met à la voile, démarre
L: la mastro ne rapidas, malvolvigas la velojn, ekforiras
S: la mastro profitas la momenton, malvolvigas la velojn, levigas la ankron [Ĉap. 19ª]
(Laŭ Littré, «temps … 19° Conjoncture, occasion propre, moment: J'ai pris le temps de sortir pendant que vous dormiez, MOL., G. Dand. III, 8»)
En ĉap. 25ª déjeuner, dîner ankoraŭ estas «matenmanĝo», «tagmanĝo» (interalie, la déjeuner konsistas el taso da ĉokolado). Lanti’ tradukas laŭ la moderna uzado «tagmanĝo», «vespermanĝo».
En la post-Voltera sencoŝovo de baiser/embrasser («kisi → fiki» + «brakumi → kisi») Lanti’ ankoraŭ retenas la malnovan sencon de la unua: «baiser = kisi», sed ja ŝovas la duan: «on embrassa la vieille → oni {kisis brakumis} la maljunulinon» (ĉap. 29ª).
Ĉu prilaboraĵo aŭ nova traduko?
Antaŭ ĉio mi devas esprimi mian altan estimon kaj sinceran aprezon pri Lanti’ kaj lia kontribuo al la Esperanta afero. Ĝuste tia aprezo motivis min en mia prilaborado de lia verkaĵo. Ĉu tamen ĝi estas prilaboraĵo aŭ aparta traduko?
Unuflanke, nova traduko, ĉar malmultaj frazoj restis netuŝitaj.
Tamen por mi la motivo kaj interesaĵo estas la komparo kun la traduko Lantia.
Aliflanke, ĉi tiu prilaboraĵo estas verko plene aŭtonoma, legebla kiel plenvalora traduko, en lingvaĵo pli esperanteca kaj moderna (pli evoluinta). Ideale, ĉiu generacio devas krei sian version de la klasikaj verkoj.
Referencoj
[A] Voltaire: Candide or Optimism. Translated by Tobias Smollett (1759). Rete disponebla ĉe «Wikisource».
[G] Voltaire: Kandide. Übersetzer: Wilhelm Christhelf Sigismund Mylius. Berlin, 1782.
[L] «Kandid aŭ la Optimismo» de Voltaire, tradukita de Eŭgeno Lanti’. En «Tri verkoj de Volter», Paris: SAT, 1956. (Disponebla rete ĉe Vikifontaro.)
[MDG] Michel Duc Goninaz: Kelkaj rimarkoj pri la t.n. «akuzativo». LOdE №257 (2016:3).
[P] Wolter: Kandyd czyli optymizm. Tłum. Tadeusz Boy-Żeleński. 1917.
[R] Вольтер: Кандид, или Оптимизм. Пер. Фёдор Сологуб.
[V] Voltaire: Candide, ou l’Optimisme. Œuvres complètes de Voltaire, Garnier, 1877, tome 21. (Disponebla rete ĉe Wikisource.)
Antaŭparolo de Lanti’
Jam forpasis cent sepdek jaroj, de kiam aperis Kandido. Kaj tamen tiu filozofia rakonto restas ankoraŭ aktuala. Ĝi estas aktuala en tiu senco, ke la malbonoj, kiujn kontraŭbatalis Voltero, daŭras ekzisti: maltoleremo, superstiĉemo, fanatikemo, kruelemo, trompemo regas ankoraŭ ĉie en la mondo. La jezuitoj — plej diversspecaj — estas same influhavaj, regemaj kaj intrigemaj kiel antaŭ du jarcentoj.
Malgraŭ tio, ke la scienco kaj tekniko faris grandegajn progresojn, la racio tamen ne multe penetris en la cerbojn de la popolamaso. Se la religia fanatikemo perdis iom da sia forto kaj akro en kelkaj mondpartoj, tie stariĝis aliaj, ne malpli danĝeraj kaj detruaj: la naciisma, rasisma, faŝisma, partieca; fanatikoj ne faras nuntempe malpli da viktimoj ol la «Sankta Inkvizicio». Hodiaŭ kiel dum la naskiĝa tempo de Kandido la pika, morda, sagaca ironio de Voltero estas same necesega kaj restas imitinda modelo nesuperebla. Ĝi estas armilo senkompare taŭga por disbati la malbonojn, kreitajn de la blinda sento, de la stulta tradicio kaj de la senkontrola emo al ĉio neracia.
Kvankam Voltero estis grandburĝo riĉa kaj ema al ricevo de honoroj, li tamen forte sentis la suferojn de siaj samtempuloj; per akra kaj kompatema rigardo li vidis la mizeron, la maljuston, la perforton. Kaj ĉe tia konstato lia spirito ribelis kontraŭ la tiutempe reganta filozofio de l’ optimismo, kiu resumiĝis per jena frazo de Lejbnico: «Ĉio en la mondo statas kiel eble plej bone».
Anstataŭ verki longan, nebulan, nefacile kompreneblan disertacion por refuti la sistemon de l’ fama germana filozofo, Voltero preferis montri per amuza rakonto, kiel senbaza estas la optimismo. Ĝi vidiĝas sub formo de kruelaj kaj stultaj militoj, de tertremoj, de epidemioj kaj plej diversspecaj katastrofoj.
Je morala vidpunkto ankaŭ ne estas pravigebla la optimismo. La homoj ja estas malbonaj: ili mensogas, trompas, rabas, mortigas kaj montras ĉiujn signojn de malsaĝo. Kaj se «ĉio en la mondo statas kiel eble plej bone», ne utilus do penadi por plibonigi la sorton de l’ homaro. Krimeco kaj malsaĝo ja eniras la konsiston de tiu plejeble bona mondo. Se la naturo povas fari bonon nur el malbono, la homo ne rajtas kontraŭstari ian ajn malbonon, ĉar li eble per tio malhelpus venon de estonta pli granda bono…
[2]
Daniel Jones: Everyman’s English Pronouncing Dictionary.