La sporta lingvo en Esperanto
- Автор: Ujlaky-Nagy Tibor
- Год: 1972
- Язык: эсперанто
- Год: Hungara Esperanto-Asocio
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
Klare poste estas tiu el du samblovume velantaj barkoj, kiu troviĝas post la imagita linio, tirita al la plej malantaŭa punkto de la alia barko, perpendikle al ties longakso. La alia barko estas klare antaŭe.
Se el du barkoj, velantaj en la sama blovumo, neniu estas klara antaŭe aŭ poste, tiukaze la du barkoj estas en kovro, nome la alventa barko kovras la subventan barkon, ĉar forkovras ĝin de antaŭ la vento. La kovra spaco de iu velbarko estas longforma kuŝanta piramido, kies bazo estas la projekcio de la barkokorpo kaj velaro sur ebenon perpendiklan al la ventodirekto. La longo de la piramido estas 1–4 barkolongoj, depende de la ventoforteco.
Spite, ke du samblovumaj barkoj estas reciproke en pozicioj klare antaŭe kaj poste, tamen ili estas en kovro, se tria barko en sama blovumo velas inter ili, kaj estas en kovro kun tiuj du.
La terminoj alventa barko kaj subventa barko estas aplikeblaj nur ĉe tiaj samblovumaj barkoj, kiuj estas reciproke en kovro. Tiu barko, kiu kovras la alian for de la vento, estas la alventa kaj la alia estas la subventa barko.
Startas la velboato, kiam ajna parto de la barkokorpo, tiu de la barkanaro aŭ de la ekipaĵo transpasas la startlinion en la direkto de la unua signalo.
Alceliĝas la velboato, kiam ajna parto de la barkokorpo, tiu de la barkanaro aŭ de la ekipaĵo transpasas la cellinion el la direkto de la lasta signalo.
Ascendo estas direktoŝanĝo ale al la vento, plenumebla de la transfrapo ĝis la plenventeco.
Descendo estas direktoŝanĝo for de la vento, plenumebla de la plenventeco ĝis la komenco de la transfrapo.
Transfrapon plenumas la velisto, kiam li faras la blovumŝanĝon tiamaniere, ke la grandvelon de la barko, naviganta en proksimume dorsa vento, li transmetas al la alia flanko de la barko pere de la transmeto de la bumo. Kiam la bumo transiras la mezlinion, (t.e. la linion de la longakso de la barko), tiam la grandvelo staras kontraŭ la vento kun sia posta (libera) eĝo. En tiumomento komenciĝas la transfrapo kaj finiĝas, kiam la velo pleniĝis de vento en la alia blovumo.
Karakteriza manovro de la kroza sekcio (t.e. dum la velado kontraŭ venton) estas la ĝiro, kiun la velisto plenumas kontraŭ la vento. Por plenumi ĝin la velisto ascendigas la velbarkon ĝis plenventeco, de kie li descendigas ĝin ĝis la direkto de la nova blovumo.
Kaj la transfrapo, kaj la ĝiro pretendas sperton kaj lerton, por prezenti eventualan renversiĝon.
La velbarko navigas strikte, kiam ĝi proksimiĝas tiom al la kontraŭventa direkto, ke ĝi povas ankoraŭ favore antaŭeniĝi.
Obstaklo estas ĉiu objekto — ankaŭ veturanta akva veturilo — kiu estas tiom ampleksa, ke la velbarko, alveninte propran barkolongon distance al la obstaklo, devas fari konsiderindan veturdirektoŝanĝon, por povi preterpasi ĝin dekstre aŭ maldekestre. Estas rigardenda obstaklo ankaŭ ĉiu tia objekto, kiun la velbarko povas preterpasi nur unuflanke, inkluzive ankaŭ tian buon, kiu signas sablobenkon aŭ alian objekton, inter kiu kaj la buo ne estas eble senriske trapasi.
Sur ambaŭ flankoj de la supra parto de la grandvelo, ĉiu velbarko apartenanta al iu ajn velbarko-klaso rekonita de IYEU, devas porti
a) (dum konkurso sur eksterlandaj akvoj) la oficiale difinita(j)n litero(j)n de la koncerna lando;
b) la signon aŭ literon aŭ ciferon indikantan la klason de la velbarko;
c) la startnumeron.
En la internaciaj velbarko—konkursoj oni uzas ĉ. 40 diversajn antaŭskribitajn kodflagojn, kiuj parte publikigas certajn, de malproksime videblajn instrukciojn por la konkursantoj (ekz.: ruĝa flago = la vegosignalojn oni devas preterpasi laŭ la maldekstra mano; oblikvaj paralelaj ruĝaj kaj flavaj strioj = surmeto de savoveŝto estas deviga ktp), parte indikas la velbarkoklason, kiun la instrukcio koncernas (ekz.: blua flagokampo limita supre kaj malsupre per flava strio = klaso Drako; blua-blanka-blua horizontalaj paralelaj flago-kampoj = klaso Fluganta Holandano ktp).
La velbarko-konkursoj estas aŭ a) migraj konkursoj, aŭ b) vegokonkursoj.
La migraj konkursoj estas disvolvataj ĝenerale inter du aŭ pluraj havenoj de lago aŭ maro.
La vegokonkursoj disvolviĝas sur vegoj konstruitaj kaj instalitaj speciale por velbarko-konkursoj. La konstruo de tiaj vegoj estas tiel projektita, ke dum la navigado la velbarkoj devu veturi kaj en dorsa vento, kaj en duona aŭ trikvarona vento, sed almenaŭ la trionan parton de la konkurso konsistigas krozado. La nuntempe uzata, olimpiko-sistema velbarko-vego komenciĝas per krozostarto, kiun sekvas krozada vegsekcio. Post tio la velbarko navigas en duona aŭ trikvarona vento. Post pli nova krozada sekcio sekvas dorsa vento, kaj tria krozada sekcio antaŭ la celo finas la konkurson. La plenumenda naviglongo estas 20–25 km-oj sur vegareo de ĉ. 2–3×2–3 km²-oj.
La velbarko-konkursoj komenciĝas per fluga starto. Tio signifas, ke antaŭ la starto la formacioj (velboatoj) estas jam navigantaj malantaŭ la cellinio kaj je la startosigno ili — estantaj unuj pli proksime, aliaj malpli proksime de la cellinio — trapasas ĝin kaj komencas la konkurson.
Dum la konkurso la aktivadon de la konkursantoj influas ne nur la alternado de la vento kaj la efiko de la ondoj, sed ankaŭ la diversaj manovroj de la ceteraj konkursantoj-kontraŭuloj, kiel ankaŭ ilia pozicio ene de la ensemblo.
La internaciajn velbarko-konkursojn povas partopreni ankaŭ virinaj konkursantoj kune kun tiuj viraj kiel barkanoj de la sama velbarko, do ne apartigite.
La velbarko-konkurso, alinome regato, konsistas el certa nombro da rundoj. Propre ĉiu rundo estas aparta konkurso, disvolviĝanta ekde la starto ĝis la celo. Baze de la rezultoj, atingitaj en la unuopaj rundoj oni elkalkulas kaj difinas la definitivan klasigan vicordon de la tuta regato kaj deklaras kaj premias la avanlokajn klasitojn. La rezultojn de la unuopaj rundoj oni ne premias.
En la sportobranĉo velado la nocion disciplino anstataŭas tiu de la velbarko-klasoj. La mondfederacio agnoskas la sekvantajn 24 klasojn kiel oficialajn konkursoklasojn. (Bedaŭrinde ĉe kelkaj klasoj mankas la specifaj indikoj, kiujn eĉ koste de la plej zorgaj strebadoj provizore ne estis eble akiri.) La sekvonta klasvicordo samas kun tiu en la Jarlibro de la mondfederacio.
1. Internacia klaso «KVIN KOMO KVIN METROJ»
Signo: 5,5. Tipo: balastkila. Velo: 26 m²-oj. Barkanoj:3.
2. Internacia klaso «'C' KATAMARANO»
Tipo: dukorpa. Barkanoj: 2. Ceteraj indikoj mankas.
3. Internacia klaso «DRAKO»
Signo: D. Tipo: balastkila. Velo: 20 m². Barkanoj: 3.
4. Internacia klaso «SOLINGO»
Signo: , Tipo: balastkila. Velo: 22 m². Barkanoj: 3.
Olimpika klaso!
5. Internacia klaso «STELO»
Signo: stelo. Tipo: balastkila. Velo: 26 m². Barkanoj: 2.
Olimpika klaso!
6. Internacia klaso «TEMPESTO»
Signo: T. Tipo: transira inter tiuj ŝverta kaj balastkila. Velo: 23 m). Barkanoj: 2.
Olimpika klaso!
7. Internacia klaso «470» (Kvarcent sepdek)
Indikoj mankas.
8. Internacia klaso «FLUGANTA HOLANDANO»
Signo: FD. Tipo: ŝverta. Velo: 15 m². Barkanoj: 2.
Olimpika klaso!