La sporta lingvo en Esperanto
- Автор: Ujlaky-Nagy Tibor
- Год: 1972
- Язык: эсперанто
- Год: Hungara Esperanto-Asocio
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
a) Por la disciplino vira teama tabloteniso oni fondis la Pokalon Swaythling. Ĝia kompleta titolo estas: Mondĉampionado de vira teama tabloteniso por la Pokalo Swaythling.
La ĉampionadon pertoprenas teamoj el maks. 5 ludistoj. La renkonton, t.e. la parbatalon inter du teamoj oni nomas teamomatĉo kaj ĝi konsistas el 3×3=9 duset-gajnaj solludaj matĉoj. La teamomatĉon partoprenas ĉiam nur 3 — alterne elektitaj — ludistoj el la 5-membra teamo. Tiuj 3 ludistoj ne estas ŝanĝeblaj per la ceteraj du ludistoj, dum daŭras la koncerna teamomatĉo. Venkas tiu teamo, kiu gajnis 5 solludajn matĉojn.
b) Por la disciplino virina teama tabloteniso oni fondis la Pokalon Marcel Corbillon. La konkurso havas do la nomon: Mondĉampionado de virina teama tabloteniso per la Pokalo Marcel Corbillon. La ĉampionadon partoprenas teamoj el maks. 4 ludistinoj. La teamomatĉo konsistas el 2×2=4 duset-gajnaj solludaj matĉoj, plenumitaj de po du ludistinoj el ambaŭ teamoj kaj krome el unu duset-gajna parludo, kiun jam rajtas partopreni unu aŭ du el la ceteraj du ludistinoj. En la teamomatĉo venkas tiu teamo, kiu gajnis tri individuajn submatĉojn, nome 3 solludajn aŭ 1 parludan kaj 2 salludajn matĉojn.
Ambaŭ teamaj konkursoj disvolviĝas laŭ miksa sistemo. Nome en la unua etapo oni formas grupojn el po 4 teamoj kaj ene de tiuj grupoj disvolviĝas rondbatalo, t.e. ĉiu teamo ludas kontraŭ ĉiu samgrupa teamo. La unualokaj klasitoj de tiuj grupaj rondbataloj eniras la sekvan etapon, ekde kiu la konkurso jam disvolviĝas laŭ rekte alimina sistemo.
Kaze de egalstato inter du aŭ pli da teamoj oni ekzamenas unue la proporcion de la gajnitaj kaj malgajnitaj teamomatĉoj. Se tiu egalas; oni rigardas la proporcion de la individuaj submatĉoj. Se ankaŭ tiu egalas, decidas la proporcio de la setoj kaj — se necese — fine tiu de la poentoj (batserioj).
La ceteraj 5 disciplinoj de la mondĉampionado estas la sekvantaj individuaj konkursoj:
c) Mondĉampionado de vira solluda tabloteniso por la Vazo St. Bride.
ĉ) Mondĉampionado de vira parluda tabloteniso por la Irana Pokalo.
d) Mondĉampionado de virina solluda tabloteniso por la Premio Geist.
e) Mondĉampionado de virina parluda tabloteniso por la Pokalo Pope.
f) Mondĉampionado de gea parluda tabloteniso por la Pokalo Heydusek.
Ĉiuj 5 ĉampionadoj disvolviĝas laŭ rekte elimina sistemo kaj la matĉojn oni plenumas ĝis 3 gajnitaj setoj.
2. Eŭropo-ĉampionado de tabloteniso
La ĉampionadon aranĝas ĉiun malparan jaron unu el la federacioj-membroj de la Eŭropa Tablotenisista Unuiĝo, laŭ la reguloj de la mondĉampionado. La ĉampionadon povas partopreni naciaj trupoj el maks. 10 membroj, egalnombre viroj kaj virinoj.
Por la 7 disciplinoj estas fondita po unu pokalo flanke de diversaj naciaj tablotenisistaj federacioj. Tiel por la vira teama tabloteniso fondis pokalon la Hungara Tablotenisista Federacio, por la virina teama tabloteniso la rumana, por la vira solopa tabloteniso la sveda ktp. Ili estas nomataj: Pokalo de la Hungara Tablotenisista Federacio, ktp.
3. Eŭropo-Ligo de tabloteniso
Ankaŭ tiu konkurso apartenas al la agosfero de la Eŭropa Tablotenisista Unuiĝo kaj ĉiu Eŭropa landa federacio povas delegi al ĝi po unu nacian teamon, ĉar temas nur pri teamaj ludoj. La konkurso dividiĝas en plurajn ligojn. La unuan, klasife plej altan ligon konsistigas 7–9 teamoj. La sekvaj dua kaj tria, klasife grade malpli altaj ligoj nombras same 7–9 teamojn, eventuale konsistas el du teamgrupoj. Ene de unu ligo resp. grupo ĉiu teamo ludas kontraŭ ĉiu cetera teamo. Per elstara, sukcesa ludo la plej avanaj teamoj de la pli malsupraj ligoj pavas eniri la pli altan ligon. — La teamomatĉo konsistas el 4 viraj kaj 1 virina solludoj, el 1 vira kaj 1 gea parludoj. La membronomb ro de la teamoj povas esti 4–7 ludistoj.
4. Tablotenisa Eŭropo-Pokalo de klubteamoj
La pokalkonkurson povas partopreni po unu trimembra klubteamo el ĉiu Eŭropa landa tablotenisista federacio. La konkurso de kaj la viraj kaj la virinaj teamoj — aparte unu de la alia — disvolviĝas laŭ la reguloj de la Pokalo Swaythling, laŭ rekte elimina sistemo. La teamomatĉojn oni ludas ĝis 5 gajnitaj submatĉoj, escepte la finalajn teamomatĉojn, kies ĉiuj submatĉoj estas ludendaj. — La pokalon por la viraj teamoj oferis Francio kaj por la virinaj teamoj Germana Federacia Respubliko.
5. Tablotenisa Eŭropo-Pokalo de la Foirurboj
La pokalkonkurson rajtas partopreni po unu trimembra teamo el la Eŭropaj foir- kaj kongresurboj. La konkurso disvolviĝas baze de la regularo de la Pokalo Swaythling, laŭ rekte elimina sistemo, ĝis 5 gajnitaj duset-gajnaj submatĉoj. La venkinto de ĉiu renkonto (teamomatĉo) pluiras, la venkito eliminiĝas (elfalas) el la konkurso. Revenĝa matĉo ne estas.
6. Pokalo de la Eŭropaj ĉampionaj Tabloteniso-teamoj
(Laŭ ĝia aparta regularo.)
Esprimoj: F-ino N. N. estas membro de la mondĉampiona tablotenisoteamo. Mondĉampiono de vira solluda tabloteniso. Eŭropo-ĉampiona paro de gea parluda tabloteniso. La venkinta teamo de la Eŭropo-Ligo de tabloteniso en 1971. En la dua fazo de la unuaetapa rondbatalo de la Eŭropo-ĉampionado de tabloteniso la nacia teamo de Nederlando venkis tiun de Belgio kun la poentproporcioj 18:21, 24:22, 21:16.
Teniso
Ludante sola, aŭ en duopo, sur difinite ludkampo, kontraŭ unu resp. du kontraŭuloj, la tenisisto sendas la tenispilkon — batante aŭ rebatante ĝin ripetite per sia rakedo — trans streĉitan reton sur la kontraŭulan duonkampon, plenumante la rebatojn regule, sed — se eble — kun taktiko, ke la kontraŭulo jam ne havu la eblecon regule resendi la pilkon.
La sportobranĉo teniso havas du subbranĉojn, nome la solludon, kie ambaŭflanke ĉe la reto ludas po unu ludisto unu kontraŭ la alia, kaj la parludon, kie du paroj ludas unu kontraŭ la alia.
A) Solludo
La ludo disvolviĝas sur subĉiela ludkampo kun areo de 23,77×8,23 m-oj. La grundo de la konkursaj ludkampoj povas esti razeno, aŭ nature tera grundo, skorio aŭ betono.
La pli longaj lateroj de la longkvadrat-forma ludkampo estas la du flanklinioj, la malpli longaj estas la du bazlinioj. Meze de la flanklinioj 91,5 cm-ojn alta reto dividas la ludkampon en du duonkampojn. La reton tenas maldika kablo streĉita inter du fostoj 15 cm-ojn pli altaj kaj starantaj unu metron ekster la flanklinio. Ambaŭflanke paralele kaj 6,4 m-ojn distance de la reto kuras la du servirlinioj, finiĝantaj ambaŭekstreme ĉe la flanklinioj. La mezon de la du servirlinioj interligas la mezlinio kaj dividas la interspacon de la du servirlinioj en po du servirkortojn ambaŭflanke de la reto.
La tutan ludkampon ĉirkaŭas elkurejo kun minimuma larĝo de 6,4 m-oj ĉe la bazlinioj kaj 3,6 m-oj ĉe la flanklinioj.
La konkurse disvolvita tenisludo estas nomata tenismatĉo, mallonge matĉo. La matĉo konsistas el setoj, la seto el ludumoj kaj la ludumo el batserioj.
La plej malgranda taksata ero de la tenisludo estas la batserio, kiu komenciĝas per serviro (plenumata de la serviranto kaj akceptata de la akceptanto) kaj finiĝas post certa nombro da batoj, t.e. da pasoj kaj repasoj de la pilko super la reto, ĝis eraro kulpita de unu el la du ludantoj. La kontraŭulo de la erarinto ricevas unu poenton.
Ĉe la serviro la serviranto ekstaras post la bazlinio, ĵetas la pilkon en la aeron, kaj antaŭ ol ĝi ektuŝus la teron, li batas ĝin per la rakedo. La tiel ĉi servirita pilko devas transpasi senektuŝe la reton kaj ektuŝi la grundon ene de la diagonale transa servirkorto. La serviritan pilkon la ricevanto rajtas rebati nur post tiu grundektuŝo. Dum la plua daŭro de la batserio ĉiu rebato estas regula, se la rebatita pilko ektuŝas la grundon de la transa duonkampo ie ajn, inkluzive la limliniojn mem. Antaŭ rebato la pilko rajtas ektuŝi la grundon nur unufoje, sed ankaŭ la tn. flugbato (se oni rebatas la pilkon antaŭ ol ĝi ektuŝus la grundon) estas valida, eĉ valora kaj por la kontraŭulo danĝera elemento de la ludo, precipe, se ĝi estas plenumita forte kaj direktite. Tiajn fortajn kaj direktitajn rebatojn oni nomas ŝotoj.