Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » La sporta lingvo en Esperanto
La sporta lingvo en Esperanto - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La sporta lingvo en Esperanto

Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:

Tiu ĉi libro – kiel labora versio por kunlaborontoj – aperis en 1972 en 500 ekzempleroj, dissenditaj al ĉiuj partoj de la mondo. La fakuloj kaj estraroj de landaj Esperanto-asocioj ricevis la libron antaŭ la Olimpiko en München (Munkeno), kaj surbaze de tiu ĉi libro estis kompilita la trilingva vortareto «Saluton Amiko» en formo de broŝuro.
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
1 ... 64 65 66 67 68 69 70 71 72 73
Перейти на страницу:

3. La konkurson de teniso por la Pokalo de la Internacia Virina Federacio rajtas partopreni trimembraj virinaj teamoj el la landoj apartenantaj al ILTF, Ĉe ĉiu renkonto la du teamoj ludas 2 solludojn kaj 1 parludon ĝis la gajnitaj setoj.

4. En la konkurso de teniso por la Pokalo Annie Soisbault de Montaigu batalas virinaj tenisistoj ne pli ol 21 jaraj. La teamoj konsistas el 3 ludistinoj. Ĉe ĉiu renkonto la du teamoj ludas 2 solludojn kaj 1 parludon ĝis du gajnitaj setoj.

5. Pokalon Centropa rajtas partopreni kvarmembraj (2 viroj kaj 2 virinoj) teamoj el Aŭstrio, Italio, Germana Federacia Respubliko, Hungario kaj Svislando. La konkursantoj ne povas esti pli ol 23 jaraj. La konkurso disvolvigas en ĉiuj 5 disciplinoj de la sportobranĉo kun matĉoj ĝis 2 gajnitaj setoj, laŭ rekte elimina sistemo.

Esprimoj: Teniskonkurso, aŭ konkurso de teniso. Tenisĉampionado aŭ ĉampionado de teniso. En la disciplino gea parludo de la konkurso de teniso por la Pokalo Centropa de jaro 1970 venkis la itala paro s-ino Eva Fabbri kaj Giuseppe Petrini, kun kvar gajnitaj kaj unu malgajnita matĉoj. La ĉampiona teamo de la konkurso de teniso por la Pokalo Galea de jaro 1968, post akra, sendecida batalo ĝis setproporcio 2:2, fine venkis en la kvina seto, kun ludumproporcio 7:5. La franca teamo venkis jam la trian fojon en la internacia ĉampionado de teniso por la Pokalo Davis, en la jaro 1972. La unualokan klasigon en la solludo akiris la nederlanda tenisisto N.N.

Velado

(Menciindas, ke la ĝenerela termino «velado» inkluzivas krom la nocio velbarkado ankaŭ la nociojn velŝipado, glacivelado kaj sablovelado, tamen en la sporta terminologio, la termino velado estas rezervita ekskluzive por la sportobranĉo velbarkado, dum por la sportobranĉoj glacivelado kaj sablovelado oni devas uzi tiujn ĉi pli kompletajn formojn.)

La velisto, pli precize velbarkisto, sidas en sia velbarko kaj lerte manipulante sola, aŭ — depende de la klaso de la velbarko — kun la kolektiva kunago de siaj sambarkanoj, unu aŭ plurajn velojn kaj la rudron, klopodas faksperte utiligi la forton de la vento, por traveturi helpe de ĝi difinitan vegon kun sinsekve alternantaj diversaj direktoj, venki certajn obstaklojn kaj alceliĝi dum kiel eble plej mallonga navigtempo.

El tiu ĉi difino evidentas, ke la ĉefa postulaĵo de la sukcesa konkursa velado estas a) bone konstruita kaj ekipita velbarko, b) favoraj ventocirkonstancoj kaj c) fakscio kaj sperto al la direktado de la velbarko.

La ĉefaj partoj de ekipita velbarko estas: a) la barkokorpo kun la rudro, b) la masto, c) la velaro, c) la rigilaro kaj d) la ankro.

La korpo de la konkursaj velbarkoj estas pretigita ĝenerale el ligno, kelkfoje el aluminio, sed ĉiam pli disvastiĝas la barkokorpoj el artmaterialo. La formo kaj mezuroj (longo, larĝo, profundo, pezo) de la barkokorpoj estas diversaj kaj laŭ la klaso de la velbarko precize antaŭskribitaj.

Koncerne la eksteran ŝelon de la lignaj barkoj, pli frue estis uzata preskaŭ ekskluzive la t.n. klinka konstruo, kie la malsupra rando de la tabuloj, konsistigantaj la eksteran ŝelon, kuŝas sur la supra rando de la apuda tabulo. La pli posta metodo estas la karavela konstruo, t.e. la glata konstrumaniero, kie la rando de la tabuloj jam ne kuŝas unu super la alia, sed ili estas alĝustigitaj glate unu apud la alia kaj tiel fiksitaj sur la ripoj de la barko.

Ĉe kelkaj barkoklasoj en la barkokorpo estas enkonstruita ankaŭ kajuto.

Konsidere de la konstruo de la barko, la oficialaj velbarko-klasoj de IYRU, t.e. International Yacht Racing Union — Esperante: Internacia Velbarkista Unio — apartenas al du ĉefaj barkotipoj, nome al la ŝvertaj velbarkoj kaj al la balastkilaj velbarkoj.

La ŝvertajn velbarkojn, alinome jolojn karakterizas la ŝverto, t.e. vertikala peza ferlameno, kiu — troviĝanta en la mezo ĉe la barkokorpo — estas laŭnecese sinkebla en la akvon aŭ suprentirebla en la t.n. ŝvertokeston. En sinkita pozicio ĝi donas la necesan stabilecon al la barko, ĉar parte ĝi malhelpas, ke la vento ŝovu la barkon en flanka direkto, parte, servante kiel kontraŭpezo, ĝi malhelpas, ke forta vento renversu la velbarkon. Dank' al la suprentireblo de la ŝverto, la ŝvertaj velbarkoj estas uzeblaj ankaŭ sur tute malprofunda akvo, kie — necesokaze — por preventi renversiĝon, la bezonatan kontraŭpezon liveras la anaro de la velbarko (la barkanoj) per sia propra pezo, sursidante la randon de la alventa barkoflanko kaj dorsdirekte plimalpli forte elkliniĝante, preskaŭ elpendante el la barko, ili «sidumas» la barkon, tiele kontraŭpezante la forton de la vento.

La balastkilaj velbarkoj portas pezaĵon, t.e. balaston el plumbo, fero aŭ ferbetono, alkonstruitan al la akvoflanka rando de la kilo de la barko. Tiu balasto konsiderinde pliigas la stabilecon de la velbarko kaze de forta vento kaj malhelpas ĝian renversiĝon. Male al la ŝverta velbarko ĝia malavantaĝo estas, ke okaze de breĉiĝo sur la kareno, aŭ se alikaŭze la barko pleniĝas de akvo, ĝi sinkas, dum la malpeza, ligna ŝverta velboato facile renversiĝas, sed ne sinkas.

La velado en jolo pretendas multe pli da atento, rapideco, lerto kaj persisto, ol tiu en balastkila barko. Veladi per tiu lasta estas kompreneble pli komforte. Ĝiaj ŝanceligoj — sekve de la profunde elstaranta balasto — ne estas tiel abruptaj, ekpuŝecaj. La veturo en balastkila velboato estas do pli trankvila, pli agrabla. La barkanaro ne estas devigata lokŝanĝi ĉe ĉiu turniĝo. Ĝenerale — kun kelkaj esceptoj — la joloj estas sub, la balastkilaj velboatoj super la 25 m²-a velmezuro.

(En la plej novaj tempoj aperis tria velbarkotipo havanta duoblan barkokorpon. Ĝi estas la modernigita speco de la t.n. katamarano, la dukorpa fiŝista barko de la malajaj insuloj. La duobla barkokorpo donas tre grandan stabilecon al la velbarko.)

La karakterizaj indikoj de la velbarko estas la sekvantaj. 1. Plena longo = mezuro inter la du plej malproksimaj punktoj de la barkokorpo. 2. Akvolinio-longo kaj 3. Akvolinio-larĝo estas la pleja longo, resp. largo, mezurita en la ebeno de la akvolinio (akvolinio estas tiu linio ĉirkaŭ la ekstera flanko de la barko, kie la akvosurfaco tuŝas la flosantan barkon). 4. Mergo = la plej granda profundeco de la barko disde la akvolinio. 5. Akvodismeto estas la volumeno de la dismetita akvo. 6. Supreniga forto estas la pezo de la dismetita akvo. 7. Laterala surfaco estas la areo de la flankprojekcio de la subakva barkoparto. 8. Laterala pezopunkto estas la pezopunkto de la laterala surfaco.

Al la malantaŭa ekstremo de la velbarko (kiu ekstremo estas nomata spegulo ĉe la ŝvertaj velboatoj kaj steveno ĉe la balastkilaj velbarkoj) estas ĉarnfiksita la rudro (vertikala plato). Helpe de la rudra stango la velisto movas la rudron dekstren aŭ maldekstren laŭbezone, tiamaniere li direktas, faklingve stiras la velbarkon.

La materialo de la rudro estas ligno aŭ aluminio. La rudra stango estas farita ĝenerale el ligno. La rudro estas ankaŭ levebla kaj mallevebla.

La konkursaj velbarkoj, akceptitaj de IYRU, havas nur unu maston. La masto estas fiksita al la profundo de la barkokorpo. Ĝian stabilecon kaj masivecon certigas ŝtalŝnuroj, nomataj stajoj, alfiksitaj al la rando de la barko. Certagrada diversdirekta klino de la masto disde la vertikalo estas necesa ĉe la diversaj ventodirektoj. Ĉe dorsa kaj trikvarona vento oni klinas la maston iom antaŭen, ĉe duona vento iomete antaŭen kaj ĉe kvarona vento — iom malantaŭen.

La maston oni pretigas el trunko de koniferarbo, el pluraj laŭlonge dissegitaj kaj poste kungluitaj partoj. Ĉiam pli disvastiĝas la pretigo de kavohavaj mastoj, kio reduktas la pezon, sed ne influas la masivecon, nek la elastecon de la masto. Lastatempe oni ĉiam pli enkondukas la mastojn el aluminio.

1 ... 64 65 66 67 68 69 70 71 72 73
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)