La sporta lingvo en Esperanto
- Автор: Ujlaky-Nagy Tibor
- Год: 1972
- Язык: эсперанто
- Год: Hungara Esperanto-Asocio
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
La postan flankon de la masto, ekde la pinto ĝis la bazo trakuras ŝnuron-larĝa tuboforma entranĉaĵo, kiu ale al la eksteraĵo de la masto estas kelkajn mm-ojn malfermita. Por fiksi la grandvelon al la masto, oni entiras la ŝnurborderitan randon de la grandvelo en tiun entranĉaĵon. Sammaniere estas fiksita la malsupra rando de la grandvelo al la ligna malsupra velstango, nomata bumo.
La interna ekstremo de la bumo estas artike fiksita al la malsupra parto de la masto. En la direktado de la velbarko la bumo havas simile gravan rolon, kiel la rudro. Per la turnebla bumo oni povas starigi la grandvelon ĉiam en la plej oportuna pozicio, nome en la plej konvena angulo kun la direkto de la vento kaj de la atingenda celo. La arto de la direktado de la velbarko estas la fakscie harmonia manipulado de la rudro kaj bumo.
La spinakbumo servas la manipulon de la dorsventa velo, nomata spinako. La spinakbumo estas malpeza, rigida stango, kies longo egalas kun la distanco inter la masto kaj la fiksada loko de la ĵibo. Unu el ĝiaj ekstremoj estas kroĉita al ĉareto, rulebla sur ĉ. 1,5 m-ojn longa vertikala relo, muntita sur la antaŭa malsupra parto de la masto. Al la alia ekstremo de la spinakbumo estas fiksita unu el la du malsupraj anguloj de la spinako. Per la levo kaj mallevo de la spinakbumo estas reguligebla la pufeco kaj pere de tio la dimensio de la surfaco de la dorsventa velo.
La gafo estas la supra velstango de la t.n. gafaj (ne triangulaj, sed trapezoidaj) grandveloj. Ĝia formo similas tiun de la bumo.
La transversaj stangoj servas la kvardirektan stabiligon de la masto.
Esenca parto de la velbarko estas la diversaj samtempe aŭ alterne uzataj veloj, unuvorte velaro. Ĝis la lastaj tempoj la suverena materialo de la veloj estis la kotona tolo, sed la nuntempaj konkursaj velbarkoj estas ekipitaj preskaŭ ekskluzive per veloj teksitaj el plastofadenoj.
La velotipoj en konkursoj plej ĝenerale uzataj, estas la sekvantaj.
Sur pli malgrandaj velbarkoj oni aplikas nur unu velon, nomatan grandvelo aŭ ĉefvelo. La hisita grandvelo estas ĝenerale ortangula triangulo, kun longa vertikala (kiom la masto longas) kaj malpli longa horizontala (fiksita sur la bumo) lateroj. Tamen ĉe kelkaj velbarko-klasoj oni uzas t.n. gafan ĉefvelon. La gafa velo ne estas triangula, sed trapezoidforma (kiel se oni tranĉus la supran trionon de la triangulo, ne horizontale, sed en oblikva linio, descendanta ale al la masto). Tiun — nome la solvelan — sistemon oni nomas keta velaro.
La antaŭa malsupra angulo de la grandvelo estas nomata halsa angulo, tiu malantaŭa estas la ŝkota angulo kaj supre estas la supra angulo.
Ĉe velbarkoj kun velsurfaco pli ol 10 m²-ojn area, antaŭ la maston oni fiksas duan velon, laŭ formato similan, sed malpli grandan ol la grandvelo. Ĝi nomiĝas ĵibo. Ĝi ne havas malsupran velstangon, sed per ŝnuroj ĝi estas fiksita al la masto kaj al la busprito, aŭ al la antaŭa barkopinto. El ĵiboj la velbarko povas havi pli da specoj de diversaj grandecoj, por povi ŝanĝi ilin konforme al la ventoforteco. Tiu sistemo, nome la apliko de grandvelo plus ĵibo — do sume ne pli ol du veloj — estas nomata slupa velaro.
Kaj ĉe la keta, kaj ĉe la slupa velaro oni distingas altan velaron, kiam la grandvelo estas triangula kaj longa, — kaj malaltan aŭ gafan velaron kiam la grandvelo estas gafa velo.
Speco de la ĵiboj estas la plej granda ĵibo, nomata genuo, kiu en la dorsa kaj flanka ventoj tre efike plirapidigas la velbarkon. Ĝia antaŭentira forto estas tiel granda, ke ofte, — precipe kiam ne estas plena dorsa vento, — oni uzas ĝin anstataŭ spinakon, eĉ fiksita en ties loko. Per tiu velo la barko facile ŝanĝas direkton ankaŭ en dorsa vento, nome el dorsa vento en duonan venton, eĉ en kontraŭventan direkton, kio estas granda avantaĝo kontraste al la spinako, kiun tiacele oni devas transloki.
La sekva grava velospeco estas la diversaj tipoj de la jam menciita spinako, vulgare dorsventa velo. Dum sia evoluo tiu velotipo fariĝis ĉiam pli granda kaj pli pufa. Ekzistas jam speco similanta duonsferon. La malagrablan ŝanceliĝon de la barko, kiun kaŭzas la forta pufeco de la spinako, oni klopodas redukti per serio de rondaj malfermaĵoj sur la velsurfaco. Aro da kromaj horizontalaj breĉoj rezultigas, ke la trablovanta aero favore levas la velon konsiderinde pezan pro la granda amplekso.
Pluraj kromaj — ĉi tie ne detaligitaj — diversaj velospecoj kompletigas la velaron de la pli grandaj velbarkoj. Cetere la aplikebla maksimuma velareo ĉe la diversaj velbarko-klasoj estas aparte difinita en m²-oj.
Kaze de forta vento oni povas redukti la grandecon de la velaro. Tiun procedon oni nomas refo. Refi oni povas helpe de refiloj, t.e. de ŝnuretaro kudrita sur la velo. Tirante la ŝnurojn oni povas ligi faldojn sur la velo, sekve de kio la velsurfaco iĝas pli malgranda.
Ĉe pli malgrandaj velbarkoj alia metodo por redukti la surfacon, t.e. por refi, estas la sekvanta. Post malligo de la ŝnuro, oni tiras la forkan (internan) ekstremon de la bumo iom for de la masto kaj farante kelkajn turnojn al ĝi, volvas sur ĝin certan parton de la iom malhisita velo. Poste, remetinte kaj religinte la forkan ekstremon de la bumo, oni rehisas la velon ĝis la necesa streĉeco.
Kaze de tro forta vento aŭ ŝtormo — por preventi renversiĝon aŭ alian akcidenton — oni malhisas la grandvelon, brajlas ĝin, t.e. plene volvas ĝin sur la bumon, poste ferlas ĝin, t.e. fiksas la ĉirkaŭvolvitan velon al la bumo per maldika ŝnuro, nomata ferlilo.
La rigilaro de la velbarko konsistas el la senmova rigilaro, al kiu apartenas la diversaj stajoj, t.e. streĉaj metalŝnuroj, subtenantaj la maston, kaj la mova rigilaro, konsistanta el ŝnuroj (ŝpinitaj el plantaj fibroj aŭ metalfadenoj), takeloj (aparato el ŝnuro kaj pulioj por levi aŭ streĉi), hisiloj (ŝnuro aŭ takelo por levi velon aŭ gafon), lifto (ŝnuro aŭ takelo por levi pinton de bumo), ŝkoto (takelo fiksita al la posta pinto de bumo aŭ al la posta malsupra angulo de velo por ĝustigi ĝin), halso (takelo aŭ ŝnuro ĉe la antaŭa malsupra angulo de velo, por plistreĉi la antaŭan randon), refiloj (ŝnuretaro por ligi faldon en velo).
Sur libera akvo, sed ĝenerale ankaŭ kiam la velbarko albordiĝas en haveno (plej ofte ĉe la moleo), por fiksi la velbarkon oni ankras ĝin, t.e. mallevas la ankron. La mallevita ankro krampas sin al la fundo per siaj sokoj. La ankro estas forĝita el fero, ĝi konsistas el la ankrotigo, el la du aŭ kvar sokoj kun samnombraj sokobranĉoj, kiuj disbranĉiĝas ĉe la fino de la tigo. Al la alia ekstremo de la ankrotigo estas alfiksita ringo por la ankroĉeno. En la sportobranĉo velado — depende de la tipo resp. klaso de la velbarko — oni uzas diversajn ankrospecojn kun du aŭ kvar sokoj. Inter ili troviĝas ankaŭ tipoj kun fermeblaj sokoj.
La loko de la ankro estas difinita loko ĉe la nazo, t.e. la antaŭa ekstremo de la barkokorpo. Ĝi estas nomata ankrejo. (Por eviti konfuzon: ankrejo = loko de la ankro; ankradejo =. loko de la ankrado, t.e. kie la velbarko ankras.) La levo kaj mallevo de la ankro okazas pere de ankra vinĉo. La longo de la ankroĉeno devas esti la kvaroblo de la meza akvoprofundeco. Kaze de pli longedaŭra ankrado oni uzas du ankrojn, kondiĉe ke la velbarko havas du da ili.