La sporta lingvo en Esperanto
- Автор: Ujlaky-Nagy Tibor
- Год: 1972
- Язык: эсперанто
- Год: Hungara Esperanto-Asocio
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
La batserio finiĝas, se a) la serviro — ankaŭ post ripeto — estas neregula; b) la pilko ektuŝas la grundon sinsekve dufoje; c) oni batas la pilkon en la reton; ĉ) la pilko ektuŝis la grundon ekster la ludkampo.
Se la ludisto gajnas la unuan batserion, li ricevas la unuan poenton, nomatan «dekkvin». La dua gajno t.e. la dua poento estas nomata «tridek» kaj la tria «kvardek». Se ekz. unu el la ludistoj, nome la serviranto gajnis du poentojn kaj la alia ankoraŭ neniom, tiam la poentproporcio estas «nul per tridek». Se la serviranto havas unu kaj la ricevanto tri poentojn, tiam la poentproporcio estas «dekkvin per kvardek». Se unu el la ludistoj akiras la kvaran poenton kaj la kontraŭulo havas nur du aŭ malpli da poentoj, finiĝas la ludumo. Se ambaŭ ludistoj havas po tri poentojn, la pozicio estas «egalo». Unu poento post «egalo» nomiĝas «avantaĝo por la serviranto» aŭ «avantaĝo por la ricevanto». Se la avantaĝulo gajnas ankaŭ la sekvan batserion, li gajnas per tio ankaŭ la ludumon. Se ne, la poentpozicio fariĝas denove «egalo» kaj tiu el la du venkas en la ludumo, kiu post iu egalo sukcesas gajni sinsekve du poentojn.
La du ludistoj alterne serviras en la sinsekvaj ludumoj, nome tra unu ludumo servas la sama ludisto. La unua serviro de la ludumo okazas malantaŭ la dekstra duono de la bazlinio kaj poste alterne malantaŭ tiuj maldekstra kaj dekstra. Post ĉiu dua ludumo sekvas reciproka lokŝanĝo.
La seton gajnas tiu el la du ludantoj, kiu havas minimume ses — se necese pli da — gajnitajn ludumojn, sed nepre du ludumojn da avantaĝo.
La matĉo konsistas el 5 setoj por viroj kaj 3 setoj por virinoj.
Disciplinoj:
1. Vira solluda teniso
2. Virina solluda teniso
B) Parludo
La longo de la ludkampo egalas kun tiu de la solludo, nur la larĝo estas ambaŭflanke po 1,37 m-ojn pli granda. Sur la ludkampo estas indikitaj ankaŭ la flanklinioj de la solludo — nomataj ĉi tie servir-flanklinioj — por indiki la flankajn limojn de la servirkortoj, kiuj — konsekvence — havas la saman amplekson kaj celon, kiel tiuj de la solludo. Post la farita serviro, dum la plua batserio tiuj servirflanklinioj estas kompreneble preteratentendaj.
La du membroj de la paro alterne serviras, ĉiu tra unu tuta ludumo, kompreneble tiam, kiam la vico de la serviro estas ĉe ili. Same alterne ili akceptas la serviron, ĉiu el ili tra unu tuta ludumo, kiam la vico de la akcepto estas ĉe ili.
Ĉiuj ceteraj reguloj de la solludo senŝanĝe validas ankaŭ ĉe la parludo.
Disciplinoj:
1. Vira parluda teniso
2. Virina parluda teniso
3. Gea parluda teniso
La tenisomatĉojn disvolvas la konkursa juĝistaro. Krom el la konkursa prezidanto, la konkursa sekretario kaj iliaj anstataŭantoj, la konkursa juĝistaro konsistas el gvidaj juĝistoj alinome ludgvidistoj kaj linijuĝistoj.
La ludgvidisto — helpate de siaj linijuĝistoj — gvidas la matĉon el levita sidloko, staranta ĉe la mezo de unu el la flanklinioj. Detala regularo antaŭskribas liajn taskojn kaj rajtojn dum la ludo, kiel ankaŭ liajn farendojn antaŭ kaj post la ludo. Dum la matĉo li atentas la regulan disvolviĝon de la ludo kaj registras en la ludgvidista notlibro la poentojn de la ludistoj. La poentojn ĉiun fojon li ankaŭ laŭte komunikas, kiel same laŭte li atentigas la ludistojn pri la kulpitaj malregulaĵoj, per mallongaj antaŭskribitaj esprimoj, kiaj ekz.: «ekstere!» (se la pilko ektuŝis la grundon ekster la ludkampo, resp. ekster la servirkorto); «reto — unu pilkon!» (ĉe serviro, se la pilko flugis kontraŭ la reton kaj falis cisflanke); «reto — du pilkojn!» (se la pilko ektuŝis la supran randon de la reto, sed pluflugis regule: tiam la serviro estas ripetebla ankoraŭ dufoje); «retoektuŝo!» (se unu el la ludistoj ektuŝis la reton per korpo aŭ rakedo); «pilkoektuŝo!» aŭ «korpoektuŝo!» (se la pilko ektuŝis ie ajn la korpon de unu el la ludistoj); «duobla!» (se la pilko ektuŝis sinsekve dufoje la grundon), «rakedo trans la reton!» (se — ĉu en defenda ĉu en ataka aktivado — iu el la ludistoj etendis la rakedon trans la reton); «piederaro!» (se la serviranto paŝis trans aŭ sur la bazlinion, antaŭ ol fini la komenciten serviron); ktp.
La linijuĝistoj havas diversajn specialajn taskojn, kiujn ili plenumas en difinitaj lokoj ĉirkaŭ la ludkampo. Jen iliaj farendoj:
2 bazlini-juĝistoj atentas po unu bazlinion kaj signas al la ludgvidisto, se la pilko fluge transpasis la bazlinion, sen ektuŝi antaŭe la grundon de la duonkampo.
4 flanklini-juĝistoj atentas ĉe la solludo ambaŭflanke po du flankliniojn kun tasko simila al tiu de la bazlini-juĝistoj.
8 flanklini-juĝistoj funkcias ĉe la parludo, ĉar tie ankaŭ la servirflankliniojn atentas po du el ili anbaŭflanke.
2 mezlini-juĝistoj atentas, ĉu la siaflanka serviranto serviras en ĝusta loko, kaj ĉu la transflanka serviranto sendas la pilkon regule en la ĝustan servirkorton.
2 servirlini-juĝistoj atentas, ĉu la servirita pilko ne transflugas la servirlinion sen ektuŝi antaŭe la grundon.
1 piederar-juĝisto atentas, ĉu la serviranto ne transpaŝas aŭ surpaŝas la bazlinion dum la plenumo de la serviro. Li restadas ĉiam ĉe la bazlinio de la serviranto.
1 retjuĝisto sidas ĉe la ekstremo de la reto, kontraŭ la ludgvidisto, kaj signas, se la pilko ektuŝis la reton.
La teniskonkursoj estas divolvataj ĝenerale laŭ rekte elimina sistemo, kun la privilegia enlistigo de la ellevitoj, t.e. la plej fortaj konkursantoj, resp. teamoj tuj en la duan etapon. Tamen estas aranĝataj specialaj konkursoj — kun malmulta nombro da partoprenantoj — kie oni aplikas la rondbatalan sistemon, krome ankaŭ konkursoj laŭ miksa sistemo, kie post la elimina sistemo en la unuaj antaŭfinaloj la venkintoj de la lasta aŭ du lastaj antaŭfinaloj rondbatalas inter si.
La mondfederacio de la sportobranĉo teniso estas: International Lawn Tennis Federation (ILTF). Esperante: Internacia Tenisista Federacio. Internaciaj konkursojn rajtas partopreni nur tiuj landoj, kiuj estas membroj de ILTF.
Pli gravaj tenisĉampionadoj estas la sekvantaj:
1. La Internacia Ĉampionado de Teniso por la Pokalo Davis, aranĝata ĉiujare far la pasintjara landoĉampiono. La konkurso disvolviĝas unue interne de tri zonoj, nome en la Eŭropa, Amerika kaj Orienta zonoj, laŭ rekte elimina sistemo, kun certa nombro da ellevitaj landoj. En la antaŭfinalo la venkintoj de la Amerika kaj Orienta zonoj kaj la venkintoj de la du branĉoj de la lotumtabelo de la Eŭropa zono (Eŭropa zono «A» kaj Eŭropa zono «B»), sume kvar venkintoj rondbatalas por la unua loko. En la finalo la unualoka klasito de la antaŭfinalo batalas kontraŭ la pasintjara venkinto, la defendanto de la pokalo. La konkurson partoprenas nur viraj teamoj el 2–4 konkursantoj. Ĉe ĉiu renkonto la du teamoj ludas 4 solludajn kaj 1 parludan matĉojn ĝis 3 gajnitaj setoj.
2. Pokalo Galea, aranĝata ĉiujare por viraj tenisistoj ankoraŭ ne finintaj sian 21-an jaron. La konkurson partoprenas teamoj el 2–4 membroj. Ĉiu renkonto konsistas el 5 matĉoj, el kiuj 4 estas solludoj kaj 1 estas parludo, ĝia 2, resp. 3 gajnitaj setoj en la antaŭfinaloj kaj ĝis 5–5 setoj en la finalo. La konkurso disvolviĝas laŭ rekte elimina sistemo, en pli da grupoj en la antaŭfinaloj.