La sporta lingvo en Esperanto
- Автор: Ujlaky-Nagy Tibor
- Год: 1972
- Язык: эсперанто
- Год: Hungara Esperanto-Asocio
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
Efike de la pela forto de la vento la velbarko veturas, faklingve navigas. La lerta, fakscia navigado konsistas el serio da parte ne preterlaseblaj, parte en la donita momento ĝuste kaj energie plenumitaj manovroj. Jen la vicigo de tiuj manovroj aplikendaj dum la daŭro de la konkursoj.
a) Ekveturo el la haveno aŭ el la ankradejo;
b) starto ĉe la startlinio;
c) velado en diversdirektaj ventoj;
ĉ) direktoŝanĝo per ascendo;
d) direktoŝanĝo per descendo;
e) ĝiro;
f) transfrapo;
g) retroveturo;
ĝ) alceliĝo ĉe la cellinio;
h) albordiĝo en haveno;
i) ankrado en libera akvo.
Ĉiuj el la vicigitaj manovroj havas siajn regulojn kaj strikte antaŭskribitajn farendojn. Kelkaj el tiuj manovroj estas ĉi-sube pli-malpli detale konigataj.
Dank' al la evoluinta velada tekniko, la velbarko povas navigi ne nur en dorsa aŭ flanka ventoj, sed ankaŭ en kontraŭa vento, kun certangula devio disde la plena kontraŭventa direkto.
Parolante pri ventodirektoj oni devas distingi la veran kaj la ŝajnan ventodirekton. La ŝajna ventodirekto estas la direkto rezultiĝanta el du komponentoj, kiuj estas: a) la vera ventodirekto, kaj b) la propra kontraŭvento de la velbarko estigata per ĝia antaŭeniro.
Koncerne la venton kaj la momentan teorian veturdirekton (la plej mallonga distanco inter du sinsekvaj turnopunktoj de la vego), oni distingas 4 ĉefajn direktojn de navigado. Ili estas:
a) navigado en dorsa vento;
b) navigado en trikvarona vento, alinome en raŭmo;
c) navigado en flanka vento, alinome en duona vento;
c) navigado en kontraŭa vento (kontraŭ venton), alinome en kvarona vento.
La velbarko navigas en dorsa vento, kiam la direkto de la vento samas, aŭ preskaŭ samas kun la veturdirekto. En dorsa vento la direkto de la ŝajna vento identas kun tiu de la vera vento, sed estas konsiderinde malpli forta ol tiu, eĉ pli malforta ol la ŝajna vento en la trikvarona vento, kaze de samforta vera vento. El tio sekvas, ke la velbarko pasas pli malrapide en dorsa vento ol en trikvarona vento (en raŭmo).
En dorsa, sed ankaŭ en trikvarona ventoj la hiso de la spinako estas laŭcela, ĉar ĝia granda surfaco konsiderinde, eventuale 15–20 procente pliigas la rapidecon de la velbarko. Estas tre grave konstante atenti la ventodirekto-indikilon, muntitan sur la pinto de la masto kaj la ŝanĝiĝon de la ventodirekto oni devas senprokraste parati per la ŝanĝo de la veturdirekto. Minacas nome la danĝero, ke pro la ŝanĝiĝo de la ventodirekto la grandvelo transfrapiĝas al la alia flanko, sekve de kio la bumo, puŝiĝante kontraŭ la malantaŭan stajon, forte ektiras, eventuale rompas la maston. Se la vento plifortiĝas, estas konsilinde malhisi la spinakon.
Detalaj reguloj antaŭskribas cetere la aplikadon kaj manipuladon de la diversaj veloj, la stiradon per la rudro, la ventotaktikon kaj la manieron de la manovrado, sume ĉiajn farendojn kaj sintenojn de la barkanaro dum la navigado en dorsa, kiel ankaŭ en la flanka kaj kontraŭa ventoj.
La barko velas en trikvarona vento, alinome en raŭmo, kiam la vera vento blovas iom dedorse (135°) kaj la angulo inter la ŝajna vento kaj la veturdirekto estas ĉ. 90°. Ankaŭ dum navigado en raŭmo estas pripensinde hisi la spinakon, por plirapidigi la antaŭeniĝon de la velbarko.
La barko velas plej trankvile en duona vento, alinome flanka vento. La barko velas en duona vento, kiam la direkto de la vento estas perpendikla al la veturdirekto kaj la ŝajna vento fermas 40–80 gradan angulon kun la veturdirekto. Ĉar en flanka vento la ŝanĝiĝo de la ventodirekto ne estas rimarkebla sur la velo, estas konsilinde ofte kontroli la ĝustan pozicion de la grandvelo, observante la ŝajnan ventodirekton, kiun montras la ventodirekto-indikilo, muntita sur la pinto de la masto.
Kaze de navigado en kontraŭa vento (en kontraŭvento) la velbarko veturas kompreneble ne plene kontraŭ la venton, ĉar tio estus neeble, sed la diversaj — tra jarmiloj evoluigitaj veladsistemoj hodiaŭ jam ebligas konsiderinde reduktitan devion disde la absoluta kontraŭventa direkto. La angulo de tiu devio — depende de la tipo de la velbarko — varias inter 35–50 gradoj. La plej optimala angulo estas tamen pli granda, ol la velebla plej malgranda angulo, ĉar tiu lasta ebligas al la velbarko tre malrapidan antaŭeniron. Valoras do apliki la pli grandan, t.n. optimalan angulon, ĉar kvankam la veturata distanco tiukaze estas pli granda, tamen per la atingita pli granda rapideco oni gajnas pli da tempo.
El la suprediritaj evidentas, ke por atingi iun signitan punkton de la vego, situantan en kontraŭventa direkto, la velisto devas navigi jen dekstre, jen maldekstre de tiu direkto, sekvante la optimalan angulon, ĝis fine li atingas la celitan punkton. Tiu laŭplana zigzaga, jen dekstra- jen maldekstradirekta navigmaniero estas nomata krozado. Dum la krozado la vento atakas jen la dekstran, jen la maldekstran flankon de la velbarko, pri kio la velisto diras, ke li velas en dekstra blovumo, alivorte dekstrablovume respektive en maldekstra blovumo, alivorte maldekstrablovume. La krozado estas do serio de sinsekvaj blovumoŝanĝoj, t.e. alternado de plimalpli longedaŭraj vetursekcioj en dekstra kaj maldekstra blovumoj. Por plenumi la krozadon kiel eble plej laŭplane kaj ekonomie, la velisto devas kunmeti sian ventotaktikon jam antaŭ la komenco de la konkurso.
La kroza sekcio estas la plej interesa, plej varia kaj plej grava parto de la velbarko-konkurso. Ĝia speciala taktiko diktas apartajn specifajn aktivadojn. Jen ekzemploj: kiam du velbarkoj estas proksime unu de la alia, kiel klopodu unu el ili venigi la alian en t.n. senesperan situacion; kiel estas eble eltiri sin el senespera situacio; kio estas ferenda kaze de renkonto en la kroza sekcio; la aplikenda taktiko kaze de pluraj proksimaj kontraŭuloj; taktiko inter du aŭ pluraj velbarkoj, se ili estas malproksime unu de la alia, nome kiel gardi la gvidan pozicion; kiel veni antaŭen el pli malantaŭa pozicio ktp.
Pri la scienco de la navigado kaj manovrado kaj pri la taktiko rajte aplikebla kontraŭ la kontraŭuloj detale instrukcias la konkursa regularo de la sportobranĉo velado, kaj amaso da faklibroj okupiĝas pri ili.
Jen kelkaj el la pli gravaj bazaj nocioj arbitre elektitaj.
La barkoflanko atakata de la vento estas la alventa aŭ luva flanko. La alia estas la subventa aŭ lea flanko. Post ĝiro aŭ transfrapo la luva flanko fariĝas lea flanko kaj respektive. Cetere la dekstra flanko de la velbarko, alinome tribordo estas nomata ankaŭ verda flanko, la maldekstra flanko — fake babordo — estas nomata ankaŭ ruĝa flanko, ĉar ĉe pli grandaj velbarkoj (ekde 25 m²) estas antaŭskribite uzi nokte verdan, resp. ruĝan lampojn sur la menciitaj flankoj.
La esprimo blovumo estas specife velada nocio, esprimanta la rilaton inter la vento kaj la barkoflanko. Kiel pli frue jam klarigite, la velbarko (ankaŭ la velisto) estas (velas) en dekstra blovumo, elivorte ĝi (li) navigas dekstrablovume, kiam la vento atakas ĝian dekstran flankon, alivorte, kiam la dekstra barkoflanko estas la luva (alventa) flanko. Inverse, la velbarko estas en maldekstra blovumo, alivorte ĝi velas maldekstrablovume, kiam la maldekstra barkoflanko estas la luva flanko.
La naviganta velbarko ĉiam estas en unu el la du blovumoj, krom en plenventeco (la longakso de la boato kuŝas plene kontraŭ la vento, kun nazo ale al la vento) kaj dum transfrapo aŭ ĝiro. Konforme al la aplikenda ventotaktiko, la velbarko aŭ navigas en longaj blovumoj (navigas longajn blovumojn), t.e. navigas longe en la sama blovumo, aŭ ofte ŝanĝante la blovumojn (farante oftajn blovumŝanĝojn) navigas mallongajn blovumojn, alivorte velas en mallongaj blovumoj. (Por eviti konfuzon: blovumŝanĝo ne estas do la ŝanĝo de la ventodirekto, sed ĝin estigas la velisto mem, manipulante la velon kaj la rudron tiel (vidu la manovrojn transfrapo kaj ĝiro), ke la vento ataku la alian flankon de la velboato.)