La sporta lingvo en Esperanto
- Автор: Ujlaky-Nagy Tibor
- Год: 1972
- Язык: эсперанто
- Год: Hungara Esperanto-Asocio
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
b) La rebato estas regula, se atendinte unu (sed ne pli) alfrapiĝon de la pilko sur la propra duonfaco, la ludisto rebatas la pilkon tiel, ke — ĉu ektuŝinte la reton, ĉu ne — ĝi reflugu al la kontraŭula duonfaco kaj trafu ĝin ie ajn.
Komencata per serviro, la batserio estas diverslonga kontinua sinsekvo de rebatoj, alterne plenumataj de la du kontraŭuloj de la solludo, respektive disvolvita laŭ regula konstanta vicordo fare de la kvar ludistoj de la parludo. La batserio daŭras, alivorte la pilko estas en ludo ĝis la kulpado de la sekvantaj eraroj.
1. Se la pilko ektuŝis sinsekve dufoje la saman duonfacon.
2. Se la pilko ektuŝis sinsekve la du duonfacojn, sen ke iu el la ludistoj estus batinta ĝin inter la du ektuŝoj (kaze de pilko resaltinta pro kontraŭdirekta rotacio, alinome falsa giro).
3. Se iu ludisto ektuŝis sinsekve du aŭ pli da fojoj la pilkon per la batilo.
4. Se la pilko ektuŝas ie ajn la korpon aŭ veston de unu el la ludistoj.
5. Se iu ludisto faras flugbaton. t.e. rebatas la pilkon, antaŭ ol ĝi estus ektuŝinta la propran duonfacon.
6. Se la pilko, transfluginte la reton, falas sur la teron, sen ektuŝi antaŭe la kontraŭulan duonfacon.
7. Se iu ludisto ekmovas la tablon, aŭ ektuŝas ĝin per la libera mano, dum la pilko estas en ludo.
La kontraŭulo de la kulpinto de unu el la supraj eraroj gajnas unu poenton. Post ĉiu eraro komenciĝas nova batserio enkondukata per nova serviro. Post ĉiu atingita sumo de 5 poentoj (temas pri la suma poentonombro de la du partioj) kaj ĉe ĉiu pli nova poento ekde la poentostato 20:20 sekvas servirŝanĝo. Gajnas la seton tiu ludisto (paro), kiu akiras pli frue 21 poentojn, aŭ — kaze de poentostato 20:20 — tiu, kiu akiras 2-poentan avantaĝon.
Se 15-minuta ludo ne alportas venkon en la seto, ekvalidas la tn. regulo de alternado, kiu antaŭskribas, ke dum la plua disvolviĝo de la seto
a) post ĉiu finita batserio sekvas servirŝanĝo;
b) krom la serviron la serviranto rajtas plenumi sume nur 12 rebatojn. Se la ricevanto sukcesas rebati ĉiun pilkovenon, tiam li gajnis la batserion.
Ĉiuj supraj reguloj koncerne la ludon tute validas ankaŭ ĉe la perludaj matĉoj, kun tiu kompletigo, ke post la regula serviro kaj la regula rebato de la ricevanto sekvas rebati la partnero de la serviranto kaj poste tiu de la ricevanto, kaj la ludo daŭras plu laŭ tiu sama vicordo tute ĝis la fino de la batserio.
En la internaciaj tabloteniso-konkursoj la matĉoj konsistas el pluraj setoj. Ekzistas nome tn. matĉoj kun du gajnitaj setoj, mallonge duset-gajnaj matĉoj kaj matĉoj kun tri gajnitaj setoj, mallonge triset-gajnaj matĉoj. La unuaj povas konsisti el 2 aŭ 3, la aliaj el 3, 4 aŭ 5 setoj.
Post ĉiu seto sekvas lokŝanĝo de la ludistoj. Ankaŭ post la 10ª poento de la decida seto sekvas lokŝanĝo. Inter la setoj paŭzoj ne estas, escepte unu 5-minutan paŭzon inter la tria kaj kvara setoj, se iu el la ludistoj tion petas.
Kiel jam menciite, la sportan ludon tabloteniso ludas du ludistoj unu kontraŭ la alia, tio estas la solludo, aŭ du paroj unu kontraŭ la alia, tio estas la parludo. La solludon ludas aŭ du viroj aŭ du virinoj. La parludon ludas aŭ du viraj, aŭ du virinaj, aŭ du geaj paroj. La solludo kaj la parludo estas individuaj ludoj, individuaj disciplinoj. Krom ilin oni ludas ankaŭ teamajn tablotenisoludojn. La matĉon inter du teamoj oni nomas teamomatĉo kaj ĝi konsistas el certa nombro da solludaj kaj parludaj matĉoj plenumataj de difinita nombro (3–7) da ludistoj. Surbaze de la rezulto de tiuj individuaj submatĉoj oni determinas la suman rezulton de la teamomatĉo kaj laŭ tiu rezulto oni premias la teamojn.
Disciplinoj:
1. Vira solluda tabloteniso
2. Virina solluda tabloteniso
3. Vira parluda tabloteniso
4. Virina porluda tabloteniso
5. Gea parluda tabloteniso
6. Vira teama tabloteniso
7. Virina teama tabloteniso
Cele de glata disvolvo de la konkurso (ĉampionado) la konkursa juĝistaro dezignas (komisias) necesan nombron da funkciuloj, nome ludgvidistojn, linijuĝistojn, tempomezuristojn, batnombristojn kaj rezultindikistojn.
La ludgvidisto havas kiel ĉefan taskon gvidi la ludon dum la matĉoj kaj decidi pri ĉiuj diskuteblaj demandoj. Dum la ludo li staras aŭ sidas ĉe unu el la ekstremoj de la reto, kaj tie li gvidas la ludon. Unu el liaj farendoj estas la poento— nombrado, t.e. post ĉiu atingita poento li komunikas la novan poentproporcion (poentostaton, batserio-proporcion), dirante unue la poentosumon de la serviranto de la sekvonta batserio kaj poste tiun de la ricevanto (ekz.: 9:14 = naŭ per dek kvar). Ĉe servirŝanĝo same li komunikas la poentostaton kaj poste aldonas la nomon de la nova serviranto.
Post ĉiu finita seto li komunikas la setproporcion (seto-staton). Li atentigas la ludistojn pri la servirŝanĝo kaj lokŝanĝo, kaj ĝenerale zorgas pri tio, ke ĉiuj punktoj de la konkursa regularo estu obeataj. Liaj decidoj koncerne la rezulton de la matĉo estas definitivaj.
La nombradon kaj ĉiujn komunikojn la ludgvidisto devas fari, se eble, en unu el la akceptitaj oficialaj lingvoj (angla, araba, franca, germana, hispana, rusa) de la sportobranĉo, aŭ — se necese — helpe de interpretisto.
En internaciaj konkursoj krom la nombrado de la ludgvidisto ankaŭ elektra rezultindikilo funkcias, kiu per bone videblaj ciferoj sciigas al la konkursantoj kaj publiko la momentajn poentostaton de la seto kaj setostaton de la matĉo.
La linijuĝisto funkcias aŭ kiel flanklini-juĝisto aŭ kiel bazlini-juĝisto.
La flanklini-juĝisto havas sian lokon ĉe la flanklinio de la ludfaco, vid-al-vide al la ludgvidisto kaj observas la movadon de la pilko. En ĉiu okazo, kiam la pilko ektuŝas la flankon de la tablo sub la ebeno de la tabloplato, li atentigas per la vorto «flankpilko». Li devas decidi en tiaj diskuteblaj kazoj, kiam la pilko regule ektuŝis la flanklinion, sed tute ĉe la eĝo, pro kio ĝi ekglitis (glitpilko) kaj pluflugis en neatendita direkto.
La du bazlini-juĝistoj sidas en la plilongigo de la bazlinio kaj krom observi la «glitpilkojn» ili atentas, ĉu la serviro okazas regule, t.e. malantaŭ la bazlinio. La funkciado de bazlini-juĝisto en mondĉampionado estas deviga, en ceteraj konkursoj konsilinda.
La tempomezuristo mezuras la ludtempon. Instrukcie de la ludgvidisto li dekalkulas la eventualajn mortajn tempojn (ekz. pro provizora ĉeso de la ludkapablo de iu ludisto sekve de negrava vundiĝo k.s.) kaj signas krome, kiam pasis la unuaj 15 minutoj de la seto, por ekvalidigi la tn. regulon de alternado.
La batnombristo ekfunkcias, kiam ekvalidis la regulo de alternado. Li nombras la batojn de la batserioj kaj signas per la vorto «halt'!», kiam la ricevanto sukcese plenumis sian 13-an rebaton.
La rezultindikisto manipulas la elektran rezultindikilon.
La mondfederacio de la sportobranĉo tabloteniso estas: International Table Tennis Federation (ITTF). Esperante: Internacia Tablotenisista Federacio.
Ĉi-sube estas prezentataj la plej gravaj konkursoj kaj ĉampionadoj de tabloteniso.
1. Mondĉampionado de tabloteniso
La mondĉampionadon oni aranĝas ĉiun paran jaron kaj ĝi inkluzivas ĉiujn 7 disciplinojn de la sportobranĉo. Por ĉiu disciplino estas fondita aparta porpokala ĉampionado, alivorte pokalĉampionado. Jen ili: