La sporta lingvo en Esperanto
- Автор: Ujlaky-Nagy Tibor
- Год: 1972
- Язык: эсперанто
- Год: Hungara Esperanto-Asocio
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
1. Transloki la korpopezon.
2. Ektiri la gurton.
3. Ekpremi la glitilon per la piedo.
Por pritakti ekz. maldekstran kurbon:
al 1. Per kontinua leĝera movo oni translokas la korpopezon maldekstren, ale al la interna rando de la kurbo. Tio okazas per la levo de la dekstra ŝultro kun la samtempa tordo de la trunko maldekstren (maldekstra kurbopozicio). Per tio la pezo de la supra korpo translokiĝas sur la maldekstran flankon de la sledo, samtempe la froto de la maldekstra glitilo pliiĝas kaj la dekstra glitilo certagrade malŝarĝiĝas. Dum la manovro la trankvila sido de la malsupra korpoparto restas neŝanĝita.
al 2. La gurtmano ektiras la maldekstraflankan gurton, per kio la antaŭo de la maldekstra glitilo leviĝas kaj la pezo translokiĝas sur ĝian malantaŭan ekstremon, kiel same ankaŭ la turnopunkto de la veturo en la kurbo translokiĝas al la glitilfino.
al 3. Per la interna flanko de la dekstra piedo la konkursanto ekpremas la eksteran flankon de la dekstra glitilkorno. Pro tio aliiĝas la antaŭspuro (antaŭa spurdistanco) de la sledo, ĉar dum la maldekstra glitilo montras rekte antaŭen, la dekstra glitilo montras en maldekstra direkto.
La translokado de la korpopezo, la ektiro de la gvidgurto kaj la ekpremo per la piedo okazas sinkrone kaj rezultigas direktoŝanĝon maldekstren.
Kaze de tro akra kurbo sur la sportsledvego estas utila la apliko de la t.n. kalkantekniko, nome samtempe kun la unuflanka ektiro de la gvidgurto oni helpas levi la glitilon ankaŭ per la kalkano, hokinte ĝin sub la glitilkornon, apud la ekstremo de la holmo.
La veturo sur la kurbovando havas tri fazojn, nome la kurboenveturon, la kurbotraveturon kaj la kurboelveturon.
La manieron de la kurboenveturo determinas la profilo, dekliveco, longo kaj radiuso de la kurbo, sed ĝi dependas krome ankaŭ de la rapideco kaj de la taktiko de la sledisto, kiel ankaŭ de la kurboelveturo, t.e. ĉu sekvas nova kurbo aŭ rekto.
La kurbotraveturo konsistas el ascenda, meza kaj descenda sekcioj. Se la sledisto bone plenumis la kurboenveturon kaj ne ĉesas stiri la sledon ankaŭ en la meza sekcio, tiam la kurbotraveturo ĝenerale ne kaŭzas al li malfacilaĵojn kaj li povas koncentrigi sian atenton sur la kurboelveturon.
La kurboelveturo estas decida por la plua veturo en la sekvanta rekto aŭ kurbo. La bona kurboelveturo estas la dependaĵo de la ĝusta kurboen- kaj traveturo.
Tre grava estas la ĝusta stiro ĉe sinsekvaj kurboj kaj S-kurboj. La sinteno de la konkursanto dependas de la transira longo inter du kurboj. Pli longa (pli ol 10 m-oj) transiro permesas al la sledisto reloki sin en la normalan pozicion kaj ĉe la enveturo en la sekvan kurbon komenci la novan stirmanovron. Do kaze de veturo tra kurbokombinaĵoj kun longaj transiroj ĉiu kurbo estas rigardenda kiel aparta, unuopa kurbo. Sed kaze de kurbokombinaĵoj kun malpli longaj transiroj (5–10 m-oj) la konkursanto ne havas tempon por repreni la normalan pozicion inter du kurboj. En la mallongaj kurbotransiroj li devas do kontinue translokadi la supran korpon de unu al la alia flanko. Sen la translokado de la korpopezo ne estas plenumebla sekura kurbotraveturo. Samtempe kun la korpopezo-translokado oni devas ankaŭ ŝanĝi la stirmanovron.
Sur la dusidloka sportsledo la stiristo sidas antaŭe. Se li tenas la gvidgurton per la maldekstra mano, tiam per la dekstra mano li tenas la dekstran holmon. Ligite al la kverlato de la antaŭa konzolo, mallonga, larĝa gurto kusas sur la dekstra, supra femuro de la stiristo. Ĝin tenas la malantaŭulo per la dekstra mano, kiu kuŝas sur la ventro de la stiristo, proksime de lia koksoosto. Tiamaniere strikta ligo kroĉas la du konkursantojn unu al la alia. La maldekstra mano de la malantaŭulo tenas la maldekstran holmon. La piedoj de la stiristo estas lokitaj kiel ĉe la unusidloka sledo. La piedoj de la malantaŭulo ripozas ambaŭflanke inter la ligna glitilo kaj la holmo.
Estas tre grave, ke la du konkursantoj harmonie kunagu, precipe en la kurboj ili devas samtempe kaj samritme translokadi la korpopezon.
Disciplinoj:
1. Vira unuopa slededo
La nomo de la formacio: vira sledunuopo
2. Virina unuopa slededo
Formacio: virina sledunuopo
3. Duopa sledado (nur por viroj)
Formacio: sledoduopo
La konkurso de la sledunuopoj konsistas el 4 kurumoj. La definitivan rezulton donas la mezvaloro de la kvar temporezultoj.
La sledoduopoj plenumas nur du kurumojn kaj taksatas la mezvaloro de la du rezultoj.
La nombro de la partoprenantoj el unu lando estas:
Olimpikoj: 4 viraj, 3 virinaj unuopoj kaj 2 duopoj;
Mondĉampionado: 8 viraj, 6 virinaj unuopoj kaj 4 duopoj.
Esprimoj: Mondĉampionado, Eŭropo-ĉampionado de sledado. La konkurso de la virinaj sledunuopoj. Li estis membro de la mondĉampiona sledoduopo en 1970. La dualoka klasito de la olimpika ĉampionado de virina unuopa sledado. Finiĝis la unua kurumo de la Eŭropo-ĉampionado de la sledoduopoj.
Tabloteniso
Starante ĉe la du ekstremoj de longkvadrata tablo, nomata tablotenisotablo, kaj rigore obeante la regulojn de la ludo, po unu ludisto aŭ po unu ludistoparo ludas unu kontraŭ la alia, batante kaj ripetite rebatante per ligna batilo malgrandan elastan kaŭĉukan pilkon super malalta reto sur la kontraŭulan tabloduonon, klopodante plenumi la batojn tiel lerte kaj taktike, ke la kontraŭulo ne povu regule rebati la pilkon.
La sporta ludo tabloteniso disvolviĝas sur la 274×152,5 cm-ojn ampleksa kaj 76 cm-ojn alta plata surfaco de speciala tablo, nomata tabloteniso-tablo, mallonge tablo. La internaciaj tabloteniso-konkursoj estas aranĝataj en ĉambregoj aŭ sporthaloj, ĝenerale en formo de pluraj samtempaj matĉoj, kio necesigas, ke al ĉiu tablo apartenu 14×7 m-ojn area libera ludospaco, dividita per 75 cm-ojn alta barilo disde la ceteraj ludospacoj.
La randoj de la devige malhelverda tabloplato, nomata ludfaco, estas indikitaj per 2 cm-ojn larĝaj strioj, kiuj inkluzivas la du bazliniojn (la du pli mallongaj lateroj) kaj la du flankliniojn. En la mezo, paralele kun la bazlinioj, 183 cm-ojn longa kaj ĉ. 15 cm-ojn alta reto dividas la ludfacon en du duonfacojn. En la mezo de la tuta ludfaco, paralele kun la flanklinioj kuras la 3 cm-ojn larĝa mezlinio, atentata nur ĉe la porludaj matĉoj. La mezlinio dividas la du duonfacojn en po du kvaronfacojn, nomatajn dekstra, resp. maldeketra kvaronfacoj de la serviranto kaj dekstra, resp. maldekstra kvaronfacoj de la ricevanto.
La ludo okazas per unu tabloteniso-pilko, mallonge pilko, kaj per du, resp. kvar tabloteniso-batiloj, mallonge batiloj.
La pilko estas blanka, ĉ. 3.75 cm-ojn diametra, meze 2,45 gr-ojn peza kaj estas farita el kaŭĉuko aŭ plasto. Nur oficiale aprobitaj pilkoj estas uzeblaj en konkursoj. Postulaĵo: falite el 30,5 cm-a alto sur specialan ŝtaloblokon ĝi devas resalti ĉ. 24 cm-ojn.
La batilo povas havi formon kaj mezurojn laŭplaĉajn. Ĝi devas esti farita el ligno kaj farbita malhela kaj malbrila. La batfaco povas esti tegita (surgluita) per maks. 2 mm—ojn dika grajnita gumo kaj eventuale per kroma 2 mm-ojn dika spongotavolo sub la gumo.
Ĉe la du ekstremoj (ĉe la bazlinioj) de unu tablo ludas samtempe po unu ludisto (solludo) aŭ po unu paro (parludo) unu kontraŭ la alia.
La elementa ero de la ludo estas la bato. La nocio bato inkluzivas baton donitan al la pilko pere de la batilo aŭ pere de la mano tenanta la batilon. La bato povas esti serviro aŭ rebato.
a) La serviro, plenumita de la serviranto, estas konforma al la antaŭskribo,? se la regule suprenĵetita kaj forbatita pilko — sen ektuŝi la propran duonfacon — transflugas senektuŝe la reton kaj trafas ie ajn la kontraŭulan duonfacon, resp. ĉe parludo la dekstran kvaronfacon de la ricevanto.