Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » La sporta lingvo en Esperanto
La sporta lingvo en Esperanto - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La sporta lingvo en Esperanto

Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:

Tiu ĉi libro – kiel labora versio por kunlaborontoj – aperis en 1972 en 500 ekzempleroj, dissenditaj al ĉiuj partoj de la mondo. La fakuloj kaj estraroj de landaj Esperanto-asocioj ricevis la libron antaŭ la Olimpiko en München (Munkeno), kaj surbaze de tiu ĉi libro estis kompilita la trilingva vortareto «Saluton Amiko» en formo de broŝuro.
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
1 ... 60 61 62 63 64 65 66 67 68 ... 73
Перейти на страницу:

La sportsledvego havas relative pli multe da kurboj ol la bobvego, kio ne permesas atingi tiel grandan rapidecon, kiel sur bobvego. La meza rapideco estas ne pli ol 100 km-oj per horo. Sur la ĝenerale 1000–1200 m-ojn longa sportsledvego la dense sinsekvantaj, minimume 8 m-ojn radiusaj kurboj postulas pli grandan atenton kaj lerton ol sledado sur bobvego kaj la malfacilecon ankoraŭ pliigas la reletive pli malaltaj kurbovandoj (0,5–4 m-aj). Internaciajn sportsledkonkursojn oni disvolvas sur sportsledvegoj.

La konstruitaj sledvegoj sekvas ĝenerale la linion de uzataj arbaraj-montaj vojoj, sed ili estas transformitaj, transkonstruitaj konforme al la postuloj de la du sledvegotipoj. Grave estas, ke la sledvego havu meze ne pli ol 10%-an deklivecon. La fundo de la vego devas esti ne pli larĝa ol 1,50–1,80 m-oj kaj ĝin borderas ambaŭflanke remparo kun 70-grada interna vando. En la kurboj la vego laŭnecese plilarĝiĝas kaj havas ĉe la ekstera rando laŭbezone altan kurbovandon.

La someran terlaboron vintre kompletigas la finpretigo de la vego. 10 cm-a neĝtavolo kaj kelkagrada frosto jam ebligas tion. Unue oni fikstretas la neĝon sur la grundo de la vego, poste kovras ĝin per neĝokaĉo, kiu estas miksaĵo de neĝo kaj abunde da akvo. La sternitan kaj glatigitan neĝokaĉon oni lasas frostiĝi, poste delikate aspergas ĝin, ke la glacia grundo fariĝu ankoraŭ pli glata.

La sportilo, uzata en la sportobranĉo sledado estas la sportsledo. Ĝi estas speciala sledotipo, evoluigita por la celoj de la sledkonkursoj. Ĝiaj ĉefaj partoj estas la du glitiloj, la du holmoj, la du konzoloj kaj la sidilo.

La glitiloj konsistas el la supra, ligna glitilo (farita ĝenerale el fraksenligno), al kies suba faco estas alŝraŭbita la malsupra, fera glitilo. Maldika ŝtallameno, nomata glitplando kaj nitita al la suba rando de la fera glitilo donas glatan glitsurfacon al la du glitiloj.

La du holmoj estas lignaj stangoj paralelaj kun la du glitiloj. Ili estas fiksitaj antaŭe al la suprenarkanta ekstremo de la glitiloj (ili estas nomataj glitilkornoj) kaj meze kaj malantaŭe ili estas subportataj pere de la antaŭa kaj malantaŭa konzoloj.

La sidilo estas t.n. gurtsidilo, nome ĝi konsistas el gurtoj streĉitaj inter la du holmoj, ekde la antaŭa ĝis la malantaŭa konzoloj.

La du lignaj konzoloj fortike kaj elaste kuntenas la du glitilojn en la regula spurdistanco (maks. 48 cm-oj) kaj fiksas ankaŭ la du holmojn. La konzoloj konsistas el supra, horizontala parto kaj ambaŭflanke el po unu vertikala alo, kies suba ekstremo estas enkonstruita en la ligna glitilo. La du aloj ne estas paralelaj, sed iom diverĝaj, sekve de kio la glitiloj staras sur la grundo iom oblikve, pro kio la glitplandoj glitas ne sur sia plena surfaco, sed sur sia interna eĝo. Sur glacia vego tiuj eĝoj devas esti akraj, sed sur neĝaj vegoj oni aplikas rondigitajn eĝojn, cele de pli sekura stireblo.

Krome la tuta suba rekta parto de la glitilo havas ioman konveksan arkitecon (en la vertikala ebeno). Glacia vego necesigas pli arkitan glitplandon, ĉar per tio reduktiĝas la frota surfaco kaj pliiĝas la rapideco. Sekura veturo sur neĝa vego necesigas malpli arkitan glitplandon.

La plej karakteriza propraĵo de la sportsleda estas ĝia fleksebleco, ŝuldebla al la manko de la kverstango, kiu ĉe la ordinaraj sledoj fikse kunligas la du glitilkomojn. Tiu fleksebleco donas al la sportsledo sekuran stireblon kaj samtempe eliminas la rapidecperdon, kaŭzatan de la frotado de la perpieda stirado ĉe la ordinaraj (fikskonstruitaj) sledoj.

Dank' al tiu fleksebleco, la sportsledo estas stirebla laŭ du metodoj:

l. Pere de piedpremo sur la dekstran glitilon, se sekvas maldekstra kurbo, respektive sur la maldekstran, se la sledisto devas turni sin dekstren. Nome la premita antaŭa parto de la glitilo fleksiĝas internen, dum la elia restas rekta, kio rezultigas, ke la sledo kuras arkon en la dezirata direkto.

2. Per la levo de la antaŭo de la dekstra aŭ maldekstra glitiloj helpe de la gvidgurto, kroĉita al la du glitilkornoj. La rezulto estas same arko en la dezirata direkto.

La sportsledo havas konsiderinde malaltan sidilon (15 cm-ojn altan), relative grandan pezon (20 kg-oj) kaj larĝan spurdistancon (ĝis 48 cm-oj). Al tiuj tri faktoroj estas atribueblaj la eksterordinara stabileco kaj sekura kondukebleco de la sportsledo, ecoj tre gravaj kaj nemankeblaj en konkursoj disvolviĝantaj sur vegoj el glacio, kun rapideco atinganta ofte eĉ 100 km-ojn per horo.

La sportsledo havas kvar subtipojn, konformajn al la bezonoj de la viraj kaj virinaj solopaj kaj duopaj disciplinoj.

1. Unusidloka sportsledo, kun pli mallongaj glitiloj, taŭga por virinaj sledsolopoj. Ĝia longo estas 124 cm-oj kaj tiu de la sidfaco 49 cm-oj.

2. Unu-kaj-duonsidloka sportsledo, kun 128 cm-a longo kaj 35 cm-a sidfaco, por viraj sledsolopoj.

3. Superlonga unusidloka sportsledo, kun glitilmezuro de la unusidloka sportsledo, por eksterordinare grandstaturaj viraj konkursantoj.

4. Dusidloka sportsledo kun 135 cm-a longo kaj 66 cm—a sidfaco, por viraj sledoduopoj.

La konkursantoj de la sportobranĉo sledado devas esti vestitaj laŭ antaŭskribo. La vesto havu glatan surfacon kaj sidu malvaste sur la korpo. Ŝirmkasko, okulŝirmilo, gantoj, renŝirmilo, kubut- kaj genuŝirmiloj kompletigas la vestaĵon de la konkursa sledisto.

Koncerne la starton oni diferencigas flugan starton kaj staran starton.

La fluga starto povas esti kura aŭ salta startoj.

Ĉe la kura starto la sledisto ekstaras dekstre aŭ maldekstre de la sledo. La gurtmano tenas la gvidgurton kaj la holmon pli proksiman al la korpo, la alia mano tenas la alian holmon. Per kelkaj fortaj kurpaŝoj la sledisto ŝovas la sledon antaŭen sur la grundo, poste deflanke li saltas sur la sledon per speciala tekniko, tiel, ke la startlinion li jam devas transpasi en regula rajdsido.

La komenca pozicio de la konkursanto plenumonta saltan starton estas malantaŭ la sledo. Li prenas la du holmojn ĉe la antaŭa konzolo, kaj farante 3–4 svingsaltojn, dum kiuj li ŝovas la sledon antaŭ si, li saltas sur la sledon en rajdsidon. En la momento de la sursalto la du manoj malprenas la holmojn, dum kiu tempo la sola ligo inter la sledo kaj la konkursanto estas la gvidgurto.

En internaciaj sledkonkursoj deviga estas la stara starto, kiun la konkursantoj plenumas el speciale konstruita sledstartejo. Sur ambaŭ flankvandoj de la startejo vice surmontitaj startkrampiloj helpas la slediston, ke mane tirante kaj puŝante sin per tiuj krampiloj, li havigu al si kaj al la sledo la necesan komencan rapidecon.

Dum sledado la sledisto sidas sur la gurtsidilo, senpere post la antaŭa konzolo. Unu el la manoj (gurtmano) tenas la gvidgurton kaj la alia tenas la respektivan holmon proksime de la antaŭa konzolo. La supra parto de la korpo estas klinita malantaŭen tiel, ke la lumba parto de la spino kuŝas sur la remburita horizontala lato (kverlato) de la malantaŭa konzolo. Per tia korpoteno la konkursanto reduktas la aerreziston ĝis minimumo. Por orientiĝo la kapo estas levita. La kruroj estas etenditaj antaŭen. La interna parto &e la piedo kuŝas sur la ligna glitilo. La piedpintoj estas antaŭen- kaj internenstreĉitaj, por redukti ankaŭ per tio la aerreziston, kiu — ĉe tiel granda rapideco — estas jam konsiderinda.

La priskribita korpoteno validas por la rektadirekta veturo. Por povi sukcese traveturi (plenumi) la kurbojn da la vego, la konkursanto devas apliki specialan t.n. kombinteknikon. En la momento de la komenco de la kurboveturo la kombintekniko diktas tri samtempe enkondukendajn movaktivadojn:

1 ... 60 61 62 63 64 65 66 67 68 ... 73
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)