Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » La sporta lingvo en Esperanto
La sporta lingvo en Esperanto - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La sporta lingvo en Esperanto

Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:

Tiu ĉi libro – kiel labora versio por kunlaborontoj – aperis en 1972 en 500 ekzempleroj, dissenditaj al ĉiuj partoj de la mondo. La fakuloj kaj estraroj de landaj Esperanto-asocioj ricevis la libron antaŭ la Olimpiko en München (Munkeno), kaj surbaze de tiu ĉi libro estis kompilita la trilingva vortareto «Saluton Amiko» en formo de broŝuro.
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
1 ... 59 60 61 62 63 64 65 66 67 ... 73
Перейти на страницу:

Disciplinoj:

1. 3×5-kilometra stafeta skikuro (nur por virinoj)

2. 3×10-kilometra stafeta skikuro (nur por viroj)

3. 4×10-kilometra stafeta skikuro (nur por viroj)

grupo c) Skipatrolado

La 3–5 membra skipatrolo kuras difinitan distancon inter la cirkonstancoj kaj ĝenerale laŭ la reguloj de la disciplino skikuro. La tuta teamo startas samtempe kaj dum la kuro la membroj povas helpi unu al la alia. Dumvoje ili faras pafekzercojn aŭ aliajn ekzercojn laŭ la apartaj antaŭskriboj de la aktuala konkurso. Tiuj ekzercoj influas la temporezulton de la patrolo. Ĉe la alceliĝo la longo de la patrolo t.e. la distanco inter la unua kaj lasta enkuranto de la patrolo, ne povas esti pli ol 20 metroj.

Disciplino:

Skipatrolado

Distanco: unu el la viraj skikurdistancoj, laŭ la elekto de la konkurs-aranĝantaro.

grupo d) Skisalto

La disciplino skisalto disvolviĝas sur faksperte konstruita kaj zorge preparita skisaltejo, nomata skisalto-vego, aŭ skisalto-remparo.

Klopodante atingi kiel eble plej longan kaj plej alte poentumitan salton, la skisaltisto — sekvante la regulojn de la disciplino kaj ne uzante skibastonojn — plenumas la sekvantajn fazojn de la disciplino skisalto: li startas en la startejo, faras svingodonan alkuron sur la alkura deklivo, forsaltas de sur la saltoplato, post kelksekunda flugo li atingas la grundon (surteriĝas) sur la surteriĝa deklivo kaj bremsante haltas sur la elkurejo. Dum la flugo kaj alteriĝo la skisaltisto atentas la ĝustan korpotenon, kiun — nome la kvaliton de la salto — la saltjuĝistoj poentumas. La longon de la salto mezuras la distancmezuristoj.

Krom la suprenomitaj partoj (startejo, alkura deklivo, saltoplato, surteriĝa deklivo, elkurejo) al la skisaltovego apartenas ankaŭ la turo de la (3–5) saltjuĝistoj (alinome poentjuĝistoj, aŭ ĵurio). Ĝi situas en la plej konvena loko, de kie la juĝistoj vidas la tutan salton.

La sumo de la porkvalitaj kaj porlongecaj poentoj donas la rezulton.

Kromaj funkciuloj de la disciplino skisalto estas:

a) La remparestro respondecas pri la preparo de la remparo kaj li donas la permeson al ĉiu sekvanta salto.

b) La platfermisto etendas flagon kruce tra la saltoplato post ĉiu salto. Tio signas saltomalpermeson. Je la signo de la remparestro li malfermas la saltoplaton.

c) La startisto en la startoturo startigas la sekvantan saltiston, kiam la platfermisto signas liberan vojon.

Disciplino:

Skisalto (nur por viroj)

grupo e) Norda kunmetita disciplino

Tiu ĉi disciplino konsistas el la subdisciplinoj 15-kilometra skikuro kaj skisalto sur skisalta remparo kun difinitaj mezuroj.

Disciplino:

Norda kunmetita disciplino (nur por viroj)

C) Ski-biatlono (nur por viroj)

Tiun ĉi subbranĉon konsistigas du sportaktivadoj, nome la skikuro kaj la pafo. Disciplinoj:

1. Individua ski-biatlono

Dum 20-kilometra skikuro la biatlonisto faras po 5 pafojn dufoje en kuŝa kaj dufoje en stara pozicioj sur cirklan celtabulon. La trafrezulto influas la temporezulton. Uzeblaj estas ĉiaj neaŭtomataj fusiloj ĝis 8-milimetra kalibro.

2. Stafeta ski-biatlono

La tripersona aŭ kvarpersona teamo stafete kuras 3×7,5 respektive 4×7,5 km-ojn. Dumvoje ĉiu membro faras po 8 pafojn unufoje en kuŝa kaj unufoje en stara pozicioj sur po 5 rompiĝemajn objektojn (botelo ktp). Pro la mistrafoj la stafetisto devas fari punajn rondkurojn ĉirkaŭ la pafejo. Venkas la teamo, kiu dum la plej mallonga tempo atingas la celon.

* * *

La mondfederacio de la sportobranĉo skiado estas: Fédération Internationale de Ski (FIS). Esperante: Internacia Skiista Federacio.

Esprimoj: Skikonkursoj, aŭ konkursoj de skiado. Alpaj skiĉampionadoj. Eŭropo-ĉampiono de vira descendo. Mondĉampiono de virina slalomego. Olimpika rekordo de 15-kilometra skikuro. En la 2-kilometra skikuro ŝi nur atingis la Eŭropo-rekordon, sed en la 5-kilometra virina skikuro ŝi ne nur venkis la malnovan Eŭropo-rekordon, sed eĉ starigis novan mondrekordon. La publiko entuziasme ovaciis la olimpikoĉampionan teamon de la 3×10-kilometra stafeta skikuro. La norvega nacia teamo gajnis Eŭropo-ĉampionecon en la disciplino skipatrolado, disvolvita sur 15-kilometra distanco. En la vintraj olimpikoj de jaro 1972, sur la skisaltoremparo de Sapporo arda batalo disvolviĝis inter la plej elstaraj skisaltistoj de la mondo, por la tri avanaj klasigoj. Kadre de la Eŭropo-ĉampionado de skiado, en la disciplino individua skibiatlono, la unualokan klasigon akiris svisa konkursanto, dum en la stafeta skibiatlono la teamestro de la finna stafetteamo paŝis sur la plej altan ŝtupon de la venkopodio.

Sledado

Sidante sola aŭ en duopo sur speciala sledo kaj traveturante la rektojn kaj kurbojn de konstruita aŭ natura sledvego, la sledisto aplikas konvenan veturteknikon kunigitan kun lerto kaj kuraĝo, por atingi kiel eble plej grandan rapidecon kaj alveni la celon kun bona temporezulto.

La internaciajn sledkonkursojn partoprenas viraj kaj virinaj konkursantoj.

La mondfederacio de la sportobranĉo sledado estas: Fédération Internationale de Luge (FIL). Esperante: Internacia Sledista Federacio.

La sportaktivado sledado disvolviĝas sur sledvegoj, kiuj povas esti naturaj aŭ konstruitaj.

La naturaj sledvegoj estas ordinaraj arbarvojoj, kiuj — havante la permesitan deklivogradon (maks. 10%) kaj minimume 15 m-ojn radiusajn kurbojn — povas esti uzataj por sporta sledado, sen speciala konstrulaboro, escepte eventualan transkonstruon de unuopaj kurboj, kiuj iom superpasas la regulan mezuron. Per fikstreto de la neĝo kaj ebenigo de la kelkloke malebena vojgrundo la naturaj sledvegoj estas pretigeblaj dum kelkaj tagoj. La grundo de la naturaj sledvegoj estas do malmola neĝo, kontraste al la konstruitaj sledvegoj, kies grundo estas glacio. Sekve de tiu cirkonstanco la natura sledvego ne ebligas tian rapidecon, kien la konstruitaj sledvegoj ebligas. Aliparte la natura sledvego estas bona lernejo por la estontaj sledkonkursantoj.

La dua speco de la sledvegoj estas tiuj konstruitaj, al kiuj apartenas du tipoj: la bobvego kaj la sportsledvego.

La bobvego estas ŝtupo inter la natura sledvego kaj la sportsledvego, servanta al la sledistoj kiel bona ekzercejo kaj trejnejo, antaŭ ol ili komencas la sledadon sur sportsledvego. La plej granda descendorapideco, atingelbla sur bobvego, estas 120 km-oj per horo. Tio motivas, ke sur bobvego oni povas veturi nur per sportsledoj aŭ boboj, ĉar tiuj estas stireblaj. La uzo de ordinaraj sledoj sur bobvego aŭ sportsledve go estas danĝera kaj malpermesita.

La longo de la bobvego estas inter 1000 kaj 2000 m-oj. Ĝin karakterizas la relative granda interdistanco inter la kurboj, — se ni komparas ĝin kun la sportsledvego, — kaj la pli granda kurboalteco (1–6 m-oj) ol tiu en la sportsledvego. Kurboalteco oni nomas la altecon de la kurbovando, konstruita laŭlonge de la ekstera rando de la kurbo. La kurbovando estas deklive leviĝanta plilarĝiĝo de la vego. Pelate de la centrifuga forto, en la kurbo la sledo surglitas la konkave oblikvan vandsurfacon kaj tie ĝi daŭrigas la veturon ĝis ia fino de la kurbo. La alteco de la kurbovando malhelpas, ke la svingo de la rapidega malsuprenglito, nomata descendo, elflugigu la slediston el de la vego. La minimuma longo de la kurboradiuso estas 10 m-oj.

1 ... 59 60 61 62 63 64 65 66 67 ... 73
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)