Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » La sporta lingvo en Esperanto
La sporta lingvo en Esperanto - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La sporta lingvo en Esperanto

Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:

Tiu ĉi libro – kiel labora versio por kunlaborontoj – aperis en 1972 en 500 ekzempleroj, dissenditaj al ĉiuj partoj de la mondo. La fakuloj kaj estraroj de landaj Esperanto-asocioj ricevis la libron antaŭ la Olimpiko en München (Munkeno), kaj surbaze de tiu ĉi libro estis kompilita la trilingva vortareto «Saluton Amiko» en formo de broŝuro.
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
1 ... 58 59 60 61 62 63 64 65 66 ... 73
Перейти на страницу:

En konkursoj la konkursantoj portas startnumeron sur la brusto kaj dorso.

La konkursojn gvidas kaj kontrolas, kaj koncerne la rezultojn juĝas kaj decidas la konkursa juĝistaro. La konsisto de la jugistaro alternas laŭ la pretendoj de la unuopaj disciplinoj, el kio sekvas, ke krom la prezidanto, vicprezidanto, sekretario kaj la kuracisto kun la sanitara personaro, al la konkursa juĝistaro povas aparteni startjuĝistojstartigistoj, pordjuĝistoj, celjuĝistoj, saltjuĝistoj, tempomezuristoj ktp.

La esenca ilo de la skiado estas la skio. Konforme al la tri ĉefaj skiaktivadoj ekzistas tri specoj de skio:

a) descenda skio: 2–2,10 metrojn longa, kun ligaĵo fiksa, kiu ne permesas levi la kalkanon;

b) kura skio: same 2–2,10 m-ojn longa, el ligno malpeza, kun ligaĵo permesanta libere levi la kalkanon;

c) salta skio: 2,20 — 2,30 m-ojn longa, pli peza, ktm ligaĵo kiel ĉe la kura skio.

La plandon de la salta skio trakuras de la antaŭa ekstremo ĝis tiu malantaŭa tri paralelaj noĉoj, la aliaj du specoj do skio havas nur po unu noĉon.

Ĉe la descendaj kaj kuraj disciplinoj la startigo kaj pomezurado okazas laŭ la sekvantaj manieroj.

En okazo de bona videblo aŭ aŭdeblo, la startigo okazas per flagosigno, respektive per fajfilsigno. En tiu kazo la celĵuĝisto ŝaltas la tempomezuran horloĝon laŭ tiuj signoj.

Cetere pli multe da mekanikaj helpinstalaĵoj servas la tempomezuradon. Ekz. la telefona aŭ radiotelefona startigo, kie la komandvorton de la startjuĝisto telefone aŭdas la celjuĝisto kaj sammomente ŝaltas la horloĝon.

La kondukilan brilsignilon — muntitan ĉe la celo — funkciigas piede la startanta konkursanto en la startejo.

La kondukila tempomezurilo ekfunkciigas la tempomezuran horloĝon per elektra signo ĉe la starto, kaj haltigas ĝin same per elektra impulso (kiun estigas la forŝiro de la celrubando fare de la enkuranto) ĉe la celatingo.

La fotoĉela tempomezurilo simile ŝaltas kaj malŝaltas la tempomezuran horloĝon, aŭ registras sur paperrubando la startan kaj alvenan tempojn de la konkursanto.

La sportobranĉo skiado havas tri subbranĉojn:

A) Alpaj disciplinoj

B) Nordaj disciplinoj

C) Skibiatlono

A) Alpaj disciplinoj

grupo a) Descendoj

La skiisto rapidege descendas sur dekliva glitejo — nomata descendvego — laŭ vojstreko indikita per necesa nombro da tn. kontrolpordoj, kiuj eĉ ĉe la pleja rapideco ebligas sekvi la difinitan vegon kaj samtempe evitigas danĝerajn terendetalojn. Dum la descendo la skiisto atentas la regulojn de la disciplino kaj helpante sin ankaŭ per siaj skibastonoj klopodas atingi kiel eble plej rapide la celon.

La kontrolpordojn reprezentas po du samkoloraj flagoj ĉ. 1 metron longaj kaj 50 cm-ojn larĝaj, streĉitaj sur po du mallarĝaj stangoj ĉe ambaŭ flankoj de la pordo. La flagoj staras 1 metron super la neĝsurfaco kaj havas bluan aŭ alterne bluan kaj ruĝan kolorojn. La interdistenco de la du flagoj, t.e. la larĝeco de la kontrolpordo ne estas fiksita en la regularo.

Disciplinoj:

1. Vira descendo

La niveldiferenco de la vego inter la startejo kaj celo estas minimume 250 m-oj kaj la longo: min. 500 m-oj.

2. Virina descendo

Min. niveldiferenco: 200 m-oj; min. longo: 400 m-oj.

grupo b) Slalomoj

La skiisto descendas sur dekliva glitejo — nomata slalomvego — Laŭ zigzaga vojstreko, indikita per ĉ. 60 numeritaj kontrolpordoj, alinome slalompordoj. Ĉe ĉiu pordo la skiisto faras la necesan direktoŝanĝon, helpante sin lerte per siaj skibastonoj, kaj atentante la regulan pordotrapason klopodas atingi kiel eble plej bonan temporezulton.

La slalompordoj konsistas el po du mallarĝaj stangoj kun 3,2 — 4 metra interdistanco kaj elstaras 1,8 metrojn alte el la neĝo. Sur la supro de la du stangoj estas fiksita ĉ. 25×25 cm-a flageto samkolora. La sinsekve ripetiĝanta kolorvicordo de la pordoflagoj estas: blua, ruĝa, flava.

Almenaŭ la kvarona parto de la glitvojo devas havi pli ol 30 gradan krutecon kaj multe da ŝanĝoj en la direkto kaj deklivangulo.

La konkurso de slalomo (slalomkonkurso) konsistas el du kurumoj sur malsamaj vegoj, kaj ili ambaŭ estas taksataj.

1. Vira slalomo

Niveldiferenco: de 70 ĝis 220 m-oj; longo: de 300 ĝis 600 m-oj.

2. Virina slalomo

Niveldiferenco: de 70 ĝis 150 m-oj; longo: de 300 ĝis 400 m-oj.

grupo c) Slalomego

La skiisto descendas sur dekliva glitejo — nomata slalomegvego — laŭ vojstreko preskaŭ samlonga kiel tiu de la slalomvego, sed havanta ĉ. duoblan niveldiferencon kaj duonan kvanton da kontrolpordoj. Ĉe ĉiu pordo la skiisto faras la necesan direktoŝanĝon helpe de siaj skibastonoj, atentas la regulan pordotrapason kaj klopodas atingi la celon dum laŭeble plej mallonga tempo.

La slalomegvego havas ondan terenon, kiun krutaj deklivoj kaj malebenejoj igas varia.

La kontrolpordoj, kies larĝo varias inter 4–6 m-oj, konsistas el du duoblaj stangoj, sur kiuj estas streĉita po unu flago 70 cm-ojn longa kaj 50 cm-ojn larĝa, en 1 metra alto super la neĝsurfaco. Du flagoj de sama pordo estas samkoloraj, la altere uzataj pordkoloroj estas ruĝa kaj blua.

La konkurso de slalomego (slalomegokonkurso) povas esti unu- aŭ du kuruma.

Disciplinoj

1. Vira slalomego

Niveldiferenco: de 200 ĝis 400 m-oj; longo:de 500 ĝis 600 m-oj.

2. Virina slalomego

Niveldiferenco: de 150 ĝis 300 m-oj; longo: de 300 ĝis 400 m-oj.

B) Nordaj disciplinoj

grupo a) Skikuro

Sekvante rigore la regulojn de la disciplino kaj uzante siajn skibastonojn, la skiisto finkuras sola aŭ en duopo certan vojstrekon de difinita distanco, nomatan skikurvego kaj indikitan per diversaj indiktabuloj, sur ebena aŭ alterne supren- kaj malsuprendirekte dekliva t.e. onda skitereno, klopodante atingi kiel eble plej bonan temporezulton. La kurdistancoj — kun proporciaj niveldiferencoj — alternas inter 3–50 km-oj. La permesita sumo de la unuopaj ascendoj (supreniroj) ene de ĉiu oficiala kurdistanco estas difinita. La plej granda kontinua ascendo, ne interrompita de almenaŭ 200 m-a ebena aŭ descenda etapo, ne povas havi pli grandan niveldiferencon ol 100 m-on ĉe la viroj kaj 75 m-ojn ĉe la virinoj.

La startejo kaj la celo estas ĝenerale samloke.

Okaze de 20 km-aj aŭ pli longaj kurdistancoj oni instalas unu aŭ du dumvojajn refreŝiĝejojn, kie la konkursantoj povas ricevi varmajn kaj nutrajn (senalkoholajn) trinkaĵojn, krome biskviton, ĉokoladon ktp.

Disciplinoj:

1. 2-kilometra skikuro (nur por virinoj) Suma ascendo: 30–50 m-oj.

2. 3-kilometra vira skikuro Suma ascendo: 50–100 m-oj.

3. 3-kilomejra virina skikuro Suma ascendo: 50–80 m-oj.

4. 5-kilometra vira skikuro Suma ascendo: 150–200 m-oj.

5. 5-kilometra virina skikuro Suma ascendo: 150–200 m-oj.

6. 10-kilometra vira skikuro Suma ascendo: 300–450 m-oj.

7. 10-kilometra virina skikuro Suma ascendo: 250–300 m-oj.

8. 15-kilometra skikuro (nur por viroj) Suma ascendo: 450–600 m-oj.

9. 30-kilometra skikuro (nur por viroj) Suma ascendo: 750–1000 m-oj.

10. 50-kilometra skikuro (hur por viroj) Suma ascendo: 1200–1500 m-oj.

grupo b) Stafeta skikuro

Ĉiuj unuaj kurontoj de la teamoj, partoprenantaj en la disciplino stafeta skikuro, startas kune en la startejo, kaj helpante sin per du skibastonoj, ili finkuras difinitan distancon inter la cirkonstancoj kaj laŭ la reguloj de la disciplino skikuro. La suma ascendo povas esti maks. 150 m-oj. Post ŝanĝo, efektivigita per simpla ektuŝo en la t.n. ŝanĝozono, ankaŭ la ceteraj teamanoj finkuras unu post la alia sian kurdistancon. Venkas tiu teamo, kies lasta skikuristo la unua atingas la celon.

1 ... 58 59 60 61 62 63 64 65 66 ... 73
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)