La sporta lingvo en Esperanto
- Автор: Ujlaky-Nagy Tibor
- Год: 1972
- Язык: эсперанто
- Год: Hungara Esperanto-Asocio
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
La po du alternativojn de ambaŭ kategorioj — en detala priskribo — la konkursaranĝantaro sciigas jam pluraj monatojn pli frue el la partoprenantoj. Antaŭvespere de la konkurso oni lote elektas unu el la du alternativoj kiel devigan per la konkursantoj.
Ĉiun figuron de la deviga ekzerco la konkursantoj plenumas sinsekvo po tri fojojn per la dekstra kaj maldekstra piedoj. La ekzercojn de la antaŭskribitaj saltoj kaj turniĝoj ĉiu prezentas du fojojn.
Ĉe ambaŭ kategorioj la poentjuĝistoj — t.e. la ĵurio — aparte taksas ĉiun ekzercen per poentoj kun valoroj de 0 ĝis 6. Cele de pli nuancita taksado la poentoj havas ankaŭ dekonajn valorojn, ekz. 3,2; 4,7 ktp. (Tio validas ankaŭ ĉe la para artosketado kaj ĉe la glacidanco.) Ĉe la pritakso de la unuopaj figuroj, elementoj aŭ. ekzercoj la poentjuĝistoj konsideras unue — dum la plenumo — la eksteran aspekton de la ekzerco. Dezirataj estas: regula akiro, vigla kaj egalritma glito, senpena, glata kaj plaĉa prezento kun trankvilaj, leĝeraj kaj graciaj movoj, kaj svingo sufiĉa por la disvolvo de la ekzerco. Due, — post la ekzerco — surbaze de la spuroj sur la glacio ili devas prijuĝi la formon kaj simetrion de la figuro, krome la purecon de la eĝospuroj — mallonge: eĝoj — kaj de la turnoj, kaj fine la ĝustan sekvadon de la longituda kaj transversa aksoj de la ekzerco. Eraraj estas ekzempla la duobla eĝo (nome la sketo havas du eĝojn, sed la figurojn oni devas plenumi plej ofte aŭ sur la dekstra aŭ sur la maldekstra eĝo, ŝanĝante kelkfoje la eĝojn konforme al la karaktaro de la figuro), kiko per la flirta piedo antaŭ eĝoŝanĝo ktp.
3. La libere elektitan ekzercon (ĝian koreografion) kunmetas kaj la akompanan muzikon elektas ĝenerala la trejnisto unianime kun la konkursanto. Ĉe la kunmeto ili devas atenti, ke la ekzerco enhavu necesan nombron da valoraj elementoj, sen apliki elementojn malpermesitajn. La ekzerco devas havi harmonian konstruon perfekte akordigitan kun la muziko. Leĝeraj movoj, plaĉa korpotano, ideriĉeco kaj asprimado da la karaktero de la muziko, — jen la ĉefaj postuloj da la sukcesa partopreno en la konkurso. La ekzerco daŭras ĉe la viroj 5, kaj ĉe la virinoj 4 minutojn.
La libere elektitajn ekzercojn — ankaŭ tiujn de la para sketado kaj la glacidanco — la poentjuĝistoj poentumas per du poentnombroj: unu por la teknika valoro, la alia por la arta efiko.
Disciplinoj:
1. Vira solopa artosketado
2. Virina solopa artosketado
b) La konkurso de para artosketado konsistas el
1. mallonga programo,
2. libera sketado.
1. En la mallonga programo la konkursanta paro davas prezenti 6 bazelementojn dum ne pli ol 2 minutoj. La regularo fiksas 3 ekzercogrupojn el po 6 diversaj bazelementoj, kial ekz.: duobla Salchow (individua salto); sida rotacio (para); mortorotacio dorsdirekten, eksteren (para); ensalta pesil-rotacio (individua); duobla lazo (kometa levo); duobla Axel Paulsen (levo); duobla Rittberger (individua salto); duobla diskruro Lutz (levo); cirkloforma kaj serpenta paŝserioj ktp.
En la antaŭa mondĉampionado oni lote elektas kaj ĝis la 1ª de majo publikigas unu el la ekzercogrupoj kial devigan mallongan programon por ĉiuj konkursoj aranĝotaj fare de ISU.
2. La 5-minuta libera sketado — koncerne ĝian tuton — de— vas esprimi la paran sketadon de du personoj. Fojfoje ili rajtas disiĝi por mallonga tempo, sed tio ne rompas la harmonion de la ekzerco. Saltoj, en kiuj unu helpas la alian, devas montri kontinuan ascendan kaj descendan turnomovon. Ĉe levo la levanto rajtas teni la levaton nur super la koksoj. La elementojn kunligas harmoniaj paŝoj kaj movoj en plena akordo kun la muziko. La paroj estas ĉiam geaj.
Disciplino:
Para artosketado
Krom la kutima stabo al la konkursa juĝistaro apartenas 6-membra ĵurio el unu ĵuriestro kaj 7 poentjuĝistoj. La poentjuĝistoj estas provizitaj per surkartonaj poentnumeroj, nome unu serio de 0 ĝis 6 nigraj por la entjeraj kaj per unu serio de 0 ĝis 9 ruĝaj por la frakciaj nombroj. Post la plenumita ekzerco, je la signo de la ĵuriestro la poentjuĝistoj leve montras la aljuĝitan poentonombron helpe de sia poentomontra tabulo.
Havante lokon proksime de la ĵuriestro, la tempomezuristo mezuras la daŭron de la libera sketado kaj sciigas al la ĵuriestro, se la ekzerco daŭris pli aŭ malpli longe ol antaŭskribite.
Esprimoj: Konkurso de vira solopa artosketado. Mondĉampiono de vira solopa artosketado, aŭ mondĉampiono de la vira solopa artosketado. Eŭropo-ĉampiono de la virina solopa artosketado. Ŝi estas elstara artosketistino. La trialoka klasito de la olimpika ĉampionado de virina solopa artosketado. Konkurso de para artosketado. La olimpikoĉampiona duopo de la para artosketado. La unualoke klasita duopo de la Eŭropo-ĉampionado de para artosketado. La soveta artosketista duopo gajnis la unualokan klasigon de la mondĉampionado de para artosketado. Dum la 10-minuta paŭzo oni refreŝigis la glacion de la sketkampo per speciala glaciglatiga aparato. La mondĉampiona (Eŭropo-ĉampiona, olimpikoĉampiona) artosketista duopo.
C) Glacidanco
Kun muzika akompano kaj dum fiksita tempodaŭro, la glacidancisto — en gea duopo — prezentas tri devigajn kaj unu libere elektitan dancon sur glacio.
La sketkampo, servanta la konkurson de glacidanco, havas la samajn formon kaj amplekson kiel tiu de la artosketado, ja tiuj konkursoj disvolviĝas ĝenerale kune kun la konkurso de artosketado, sur la sama sketkampo, kiel lasta, sed kun la pli antaŭaj en arta kvalito samvalora disciplino.
La glacidanco-konkurso havas du partojn. Unue ĉiuj konkursantoj prezentas la tri devigajn dancojn kaj poste, la sekvan tagon, venas la vico de la libere elektita danco.
1. Kiel konstantaj devigaj dancoj estas difinitaj 12 dancoj en 4 grupoj. Antaŭvespere de la konkurso oni lote elektas unu el la grupoj, kaj tiuj 3 dancoj estas prezentendaj en la konkurso.
Jen la 4 grupoj:
a) Eŭropa aŭ Amerika valso. — Rocker Foxtrot. — Silver Samba.
b) Viena valso. — Paso Doble. — Tango.
c) Stellumo valso. — Kilian. — Argentina valso.
c) Westminster valso. — Quickstep. — Blues.
Ĉiuj taktoj, ĉiuj paŝoj de la supraj dancoj estas detale kaj precize fiksitaj en la koncerna regularo. Kiam ĉiu prezentis la unuan dancon, tiam venas la vico de la dua kaj poste de la tria dancoj. La ĵurio — same el 8 membroj, kiel ĉe la artosketado — prijuĝas: la sinkronecon de la movoj kun la muziko, la adaptiĝon de la movoj al la karaktero de la muziko, la stilon de la dancanta paro kaj la akordon inter ili ktp.
2. La libere elektita danco, alinome kiro daŭras 4 minutojn. La ĵurio taksas ĉiun dancon — same kiel ĉe la artosketado — per du poentonombroj, de 0 ĝis 6, kun uzo de dekonaj valoroj. Per la unua poentonombro oni taksas la teknikan plenumon, nome la malfacilecon de la elementoj, la variecon kaj la originalecon. Per la dua poentonombro oni taksas la harmonian kunmeton de la ekzerco, la adaptadon al la muziko, la proporcian lokigon de la ekzerco sur la sketkampo, la kontinuan moviĝon, la simetrion inter la danco kaj la muziko kaj fine la korpotenon.
Disciplino:
Glacidanco
Esprimoj: Konkurso de glacidanco aŭ glacidanco-konkurso. Eŭropo-ĉampionado kaj mondĉampionado de glacidanco. La mondĉampiona angla glacidancista duopo. La dualoke klasita duopo de la Eŭropo-ĉampionado de glacidanco. La svisa glacidancista duopo prezentis la plej alte poentumitan kiron, tamen ili sukcesis atingi nur la malsupran ŝtupon de la venkopodio, ĉar la devigajn dancojn ili plenumis kun meza rezulto. Eŭropo-ĉampiona paro de glacidanco. La bronzmedala duopo de la ĉi-jara Eŭropo-ĉampionado de glacidaneo. La tri avanloke klasitaj paroj de la mondĉampionado de glacidanco.
Skiado
Surhavante paron de skioj kaj vestaĵon ĝenerale uzatan en la skisporto, kaj atentante la regulojn de la koncerna disciplino, la skiisto descendas, kuras aŭ saltas sur neĝkovrita tereno laŭlonge de signita glitvojo, respektive helpe de konstruita skisaltejo, kaj klopodas atingi kiel eble plej bonan temporezulton, resp. poentonombron. Krom en la disciplino salto li uzas ankaŭ paron da skibastonoj.