La sporta lingvo en Esperanto
- Автор: Ujlaky-Nagy Tibor
- Год: 1972
- Язык: эсперанто
- Год: Hungara Esperanto-Asocio
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
Ĉiun kurumon mezuras 3 tempjuĝistoj kaj 1 suplementa tempjuĝisto, uzante al tio stophorloĝon (haltigeblan horloĝon). Validas la sama tempovaloro sur almenaŭ du horloĝoj, aŭ la meza tempovaloro, se la tri horloĝoj montras malsamajn valorojn. La mezurado de la suplementa tempjuĝisto estas konsiderata nur, se iu el la tri pro ajna kaŭzo ne povis mezuri.
La gvida tempjuĝisto direktas la aktivadon de la tempjuĝistoj.
La cirklonombro-juĝisto informas la konkursantojn pri la nombro de la ankoraŭ plenumendaj cirkloj. Tiucele li havas plurajn rondajn tabulojn, el kiuj bone videble li almontras la respektivan tabulon, kaj se necese, ankaŭ laŭtvoĉe li sciigas la nombron de la ankoraŭ kurendaj cirkloj al la preterkuranta konkursanto. Lia loko estas apud la celo. Se funkcias du cirklonombro-juĝistoj, tiam ili aparte almontras la tabulojn, unu al la internalena, la alia al la eksteralena konkursanto. Cetere la nombrado de kaj informado pri la cirkloj povas okazi ankaŭ pere de elektra numertabulo, kiun funkciigas la cirklonombro-juĝisto.
La du lenjuĝistoj, postenitaj ĉe la mezo de la du kurbaj sektoroj, ekster la kurkampoj, kontrolas, ĉu la konkursantoj ne forlasas dumkure sian lenon. Krome ili atentas ankaŭ la regulan leninterŝanĝon en la kruciĝa zono.
La kruciĝa lenjuĝisto staras ĉe la fino de la kruciĝa zono, 70 cm-ojn interne de la linio dividanta la du lenojn kaj direktas la konkursantojn per flagosigno sur la ĝustan lenon (de sur la interna sur la eksteran kaj inverse). Li kontrolas la ĝustan plenumon de la interŝanĝo kaj atentas, ke la konkursanto, venanta el la interna duoncirklo, ne malhelpu la alian en la trapaso.
Disciplinoj:
a) Mallongaj distancoj
1. 500-metra vira sketkuro
2. 500-metra virina sketkuro
3. 1000-metra vira sketkuro
4. 1000-metra virina sketkuro
5. 1500-metra vira sketkuro
b) Longaj distancoj
6. 1500-metra virina sketkuro
7. 5000-metra vira sketkuro
8. 3000-metra virina sketkuro
9. 5000-metra sketkuro (nur por viroj)
10. 10 000-metra sketkuro (nur por viroj)
Laŭ konsisto la konkursoj de sketkuro estas
a) Unudistancaj
b) Kunmetitaj (plurdistancaj).
En la unudistancaj konkursoj oni konkursas nur en unu disciplino, kaj laŭ la tie atingita rezulto li estas klasata kaj premiata.
En la kunmetitaj konkursoj la sketistoj konkursas en du, tri aŭ kvar disciplinoj, kaj post la sumigo de la rezultoj de la unuopaj disciplinoj oni taksas kaj klasigas la konkursantojn, deklaras kaj premias la avanulojn.
En la unudistancaj konkursoj la parigo de la konkursantoj por la unuopaj kurumoj okazas per loto.
Ĉe la du- kaj tridistancaj kunmetitaj konkursoj la parigo de la kurparoj por la kurumoj okazas per loto nur antaŭ la unue kurota disciplino (konkursdistanco). Por la kurumoj de la sekvaj disciplinoj (konkursdistancoj) la kurparojn oni parigas baze de la klasigoj atingitaj en la ĵusantaŭa disciplino.
La kvardistancaj kunmetitaj konkursoj konsistas el po du mallongdistancaj kaj longdistancaj disciplinoj. Aparte oni lotas la parojn de la unue kurotaj mallonga kaj longa konkursdistancoj, kaj ĉe la aliaj du distancoj oni parigas baze de la klasiga vicordo de la jam kuritaj mallonga, resp. longa konkursdistanco.
En la unudistanca konkurso la klasigo okazas surbaze de la mezurita temporezulto. Se pli da konkursantoj plenumas la saman temporezulton, ili ĉiuj ricevas la saman klasigon, kaj la klasiga vicnumero de la konkursanto ilin postsekvanta dependas de la nombro de ĉiuj lin antaŭintaj. Por klarigi per ekzemplo: Se tri konkursantoj plenumis la saman plej bonan temporezulton kaj kvin la sekvantan plej bonan rezulton, kaj denove du aliaj inter si la saman rezulton ktp, tiam la konkurso havas 3 unualokajn, 5 kvaralokajn kaj du naŭalokajn ktp klasitojn.
En la dudistanca konkurso venkas, kiu (aŭ kiuj) venkis en ambaŭ distancoj. En la tridistanca, — kiu (kiuj) venkis alme— naŭ en du, kaj en la kvardistanca, kiu (kiuj) venkis almenaŭ en tri disciplinoj. Se tiaj ne estas, tiam oni adicias la poentanombrojn plenumitajn en ĉiuj unuopaj distancoj de la koncerna konkurso, kaj venkas, kiu havas la malplej grandan sumigitan poentonombron.
La poentumo okazas jene: en la 500-metra distanco la poentonombro samas kun la nombro de la plenumitaj sekundoj; en la ceteraj distancoj la nombron de la sekundoj oni multiplikas per 1/2 ĉe la 1000-metra, per 1/3 ĉe la 1500-metra, per 1/6 ĉe la 3000-metra, per 1/10 ĉe la 5000-metra kaj per 1/20 ĉe la 10 000-metra distancoj.
La sistemo de la konkursoj estas ĝenerale unuetapa kaj la klasigan vicordon donas la temporezultoj. En la olimpikoj, mond- kaj Eŭropo-ĉampionadoj la disvolvo de la kvardistanca kunmetita konkurso diferencas disde la ceteraj nur per tio, ke la kvaran, t.e. la laste disvolvitan disciplinon — kiu estas ĉiam la plej longa distanco — partoprenas jam nur maks. 16 konkursantoj. Ili estas la 16 avanuloj de la pli frue plenumita, malplilonga longdistanca disciplino. Sed validas ankaŭ kroma kompletiga regulo, kiu antaŭskribas, ke la 8 plej bonaj konkursantoj laŭ la suma poentumo de la tri unuaj disciplinoj devas esti nepre inter la 16. La tri unuaj disciplinoj (pli korekte: subdisciplinoj) estas konsidereblaj do kiel la antaŭfinalo kaj la plenumo de la lasta distanco, kiel la finalo de la kvardistanca kunmetita konkurso.
Esprimoj: Sketkur-konkurso, aŭ konkurso de sketkuro. 1000-metra vira sketkur-konkurso, aŭ konkurso de 1000-metra vira sketkuro. La unualoka klasito de la 500-metra virina sketkuro, en la kvardistanca kunmetita sketkur-konkurso. Mond-ĉampiono de la vira 3000-metra sketkuro. La tri avanlokaj klasitoj de la 1500-metra virina sketkuro. En la Eŭropo-ĉampionado de sketkuro, en la virina dudistanca kunmetita sketkur-konkurso, konsistanta el 500-metra kaj 3000-metra sketkuroj, venkis la franca sketistino, fraŭlino N.N., stariginte novan mondrekordon en ambaŭ subdisciplinoj. La olimpikoĉampiona vira sketkuristo N.N. atingis sian pasintjaran mondrekordon en la disciplino 5000-metra sketkuro. En la disciplino 1000-metra virina sketkuro tri konkursantoj plenumis la saman temporezulton, sekve de kio ĉiuj tri estis deklaritaj trialokaj klasitoj.
B) Artosketado
La artosketisto — sola aŭ en gea duopo — prezentas sur glacio devigajn kaj kun muzika akompano kaj dum fiksita tempodaŭro plenumitajn libere elektitajn sketekzercojn, klopodante akiri kiel eble plej altan poentonombron pere de plaĉaj, harmoniaj movoj de arta nivelo kaj pere de malfacilaj saltoj, turniĝoj kaj piruetoj, efektivigitaj kun altagrada lerto kaj gracieco.
La konkursojn de artosketado oni disvolvas en tegmentita aŭ subĉiela sketkonkursejo, mallonge sketkampo, sur glacio artefarita aŭ natura. La konkursa sketkampo devas esti longkvadratforma, kun longo inter 53–60 kaj larĝo inter 26–30 m-oj, kaj ĉirkaŭita per barilo.
La konkursoj de artosketado havas du aspektojn. Nome, se 1a ekzercon prezentas unu persono (viro aŭ. virino), tiam temas pri konkurso de solopa artosketado, kaj se ĝin prezentas du — ĉiam unu viro kaj unu virino — persnoj, tiam temas pri konkurso de para artosketado.
a) La konkursoj de solopa artosketado konsistas el 1. devigaj ekzercoj, 2. antaŭskribitaj saltoj kaj turniĝoj, 3. libere elektitaj ekzercoj. Ĉiu partoprenanto prezentas unue la 1-an kategorion, poste la 2-an kaj la 3-an.
1. La devigaj ekzercoj konsistas el du alternativaj ekzercogrupoj al po tri ekzercoj. Tiuj ekzercoj estas kunmetitaj el strikte difinitaj sketfiguroj-elementoj, kieclass="underline" cirkloj, maŝoj, paragrafoj, 3-oj, duoblaj 3-oj, kontraŭ-3-oj, turnoj, kontaraŭturnoj ktp.
2. La antaŭskribitaj saltoj kaj turniĝoj inkluzivas same du alternativajn ekzercogrupojn el po du saltoj kaj unu turniĝo.