Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » La sporta lingvo en Esperanto
La sporta lingvo en Esperanto - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La sporta lingvo en Esperanto

Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:

Tiu ĉi libro – kiel labora versio por kunlaborontoj – aperis en 1972 en 500 ekzempleroj, dissenditaj al ĉiuj partoj de la mondo. La fakuloj kaj estraroj de landaj Esperanto-asocioj ricevis la libron antaŭ la Olimpiko en München (Munkeno), kaj surbaze de tiu ĉi libro estis kompilita la trilingva vortareto «Saluton Amiko» en formo de broŝuro.
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
1 ... 55 56 57 58 59 60 61 62 63 ... 73
Перейти на страницу:

Se la konkursanto kulpas malregulaĵon, ĉe la unua la prezidanto atentigas lin, ĉe la dua aljuĝas al li unu punan trafon, kaj ĉe la tria li eskludas lin el la plua konkurso.

Detale instrukcias reguloj pri la farendoj, se iu konkursanto aŭ teamo — pro ajna kaŭzo — retiras sin el la komencita konkurso.

Konforme al la tri armilspecoj, la sportobranĉo skermo dividiĝas en tri subbranĉojn:

A) Rapirado

B) Spadado

C) Sabrado

A) Rapirado

La rapiristo klopodas atingi pikan trafon per sia skermilo nomata rapiro sur la valida korposurfaco de la kontraŭulo, nome brustflanke ekde la kolumo ĝis la malsupra limo de la ingveno, kaj dorsflanke ekde la kolumo ĝis la interlinio de la koksopintoj, escepte la du brakojn ambaŭflanke.

La rapiro konsistas

a) el la rekta, longa (maks. 90 cm), mallarĝa kaj fleksebla ŝtala klingo kun longkvadrata transversa sekco kaj kun butono ĉe la pinta ekstremo por preventi vundigon;

b) el la fusto, per kiu la rapiro estas tenata;

c) el la duonsfero-forma ŝtala konko, kiu ŝirmas la pugnon.

La longo de la skermoplanko estas 12 m.

Disciplinoj:

1. Vira rapirado

2. Virina rapirado

B) Spadado (nur por viroj)

La spadisto klopodas atingi pikan trafon per sia skermilo nomata spado sur la valida korposurfaco de sia kontraŭulo, nome senescepte sur la tuta korpo.

La spado konsistas

a) el la rekta, longa (maks. 90 cm) kaj mallarĝa ŝtala klingo kun triangula transversa sekco kaj kun butono ĉe la pinta ekstremo;

b) el la fusto;

c) el la konko.

La longo de la skermoplanko estas 24 m.

Disciplino:

Spadado

C) Sabrado (nur por viroj)

La sabristo klopodas atingi tranĉan aŭ pikan trafon per sia skermilo nomata sabro sur la valida korposurfaco de la kontraŭulo, nome ambaŭflanke sur la tuta supra korpoparto — inkluzive de la kapo kaj la brakoj — ĝis la interlinio de la koksopintoj.

La sabro konsistas

a) el la rekta, longa (maks. 88 cm), meze fleksebla mallarĝa klingo kun preskaŭ longkvadrata transversa sekco kaj kun butono ĉe la pinta ekstremo;

b) el la fusto, taŭga por fari tranĉon kaj pikon;

c) el la konko.

La longo de la skermoplanko estas 14 m.

Disciplino:

Sabrado

La mondfederacio de la sportobranĉo skermo estas: Fédération Internetionale d'Escrime (FIE). Esperante: Internacia Skermista Federacio.

Esprimoj: Skermokonkurso, aŭ konkurso de skermo. Sabrokonkurso, aŭ konkurso de sabrado. Unualoke klasita spadisto. Spadkonkurso, aŭ konkurso de spadado. Ĉampiono de virina rapirado. Internacia rapirkonkurso. Sabro-mondĉampionado, aŭ mondĉampionado de sabrado. Mondĉampiono de vira rapirado. Eŭropo-ĉampionado de sabrado. Olimpikoĉampiona virina rapirteamo.

Kun asaltoproporcio 2:1 (du per unu) li venkis kontraŭ la turka konkursanto, Ismet, kaj per la gajno de tiu decida matĉo li akiris la olimpikan ĉampionecon (la titolon de olimpika ĉampiono) en la disciplino sabrado. En la itala teamo, partopreninta la Eŭropo-ĉampionadon de spadado, sukcese skermis N.N., La pasintjara mondĉampiono de spadado. La svisa nacia (elektita) rapirteamo fariĝis la unualoke klasita teamo de la mondĉampionado de virina rapirado.

Sketado

Havante paron da specialaj glitiloj, nomataj sketoj, kaj fiksitaj sur la plandumo kaj kalkanumo de siaj sketŝuoj, la sketisto plenumas kurojn aŭ prezentas artajn ekzercojn kaj diversajn dancojn sur glacio.

Sekve de tio la sportobranĉo sketado havas tri subbranĉojn, kiuj estas

A) Sketkuro

B) Artosketado

C) Glacidanco

La mondorganizo de la sportobranĉo sketado estas: International Skating Union (ISU). Esperante: Internacia Sketista Unio.

A) Sketkuro

Streĉante sian forton, aplikante la plej konvenan stilon kaj sekvante la specialajn konkursregulojn, la sketkuristo kuras sur preparita sketkurejo nomata sketkurvego (kurejo ĝenerale el artefarita glacio) per specialaj sketoj certan nombron da cirkloj, por plenumi la distancon de la koncerna sketkur-disciplino, kaj atingi la celon kun kiel eble plej bona temporezulto.

La internaciaj sketkurkonkursoj disvolviĝas sur sketkurvegoj de tipo «Standard». Ĝi estas fermita, ovala vego, konsistanta el du paralelaj, — t.e. unu interna kaj unu ekstera — kurstrioj, nomataj sketkurlenoj, mallonge lenoj, kaj dividitaj unu de la alia per strio el neĝo, aŭ 5 cm-ojn larĝa kolora linio farbita sur la glacio, aŭ koloraj lignoŝtipoj fiksitaj je certa distanco unu de la alia.

Ambaŭ lenoj konsistas el po du rektoj (rektaj sektoroj) kaj po du duoncirkloj (kurbaj sektoroj) kun radiuso de 25 resp. 30 m-oj. Sur unu el la rektoj, ĉe ĝia fino, estas la celo. Ĉiam sur la kontraŭa rekto, nomata kruciĝa rekto, troviĝas la 70 metrojn longa kruciga zono. La startejo estas jen sur la celrekto, jen sur la kontraŭa rekto, depende de la kurdistanco.

En internaciaj sketkurkonkursoj oni disvolvas ĉiam nur parostartajn konkursojn. Tio signifas, ke samtempe konkursas du (malofte unu) sketistoj. Ili startas sur la sama rekto, male al la tn. persekutaj konkursoj (en internaciaj konkursoj ne aplikataj), kie la du konkursantoj startas sur malsamaj rektoj.

La du konkursantoj startas unu apud la alia (se la starto okazas sur la celrekto) aŭ je ioma distanco unu de la alia (se ili startas sur la kruciĝa rekto), ĉiu sur sia propra leno, ricevita per lotumo. La starto okazas je pistolpafo aŭ flagosigno, en kontraŭhorloĝa direkto. Kiam la du konkursantoj atingas la komencon de la kruciĝa zono, ili reciproke interŝanĝas la lenojn, nome la interna konkursanto transiras sur la eksteran lenon kaj inverse. Tiu interŝanĝo devas okazi ĉiun fojon, kiam la du sketistoj trapasas la kruciĝan rekton, t.e. kiom da rondoj, tiom da interŝanĝoj. Tiu manovro ebligas, ke ili ambaŭ kuru tiom da internaj rondoj kiom da eksteraj rondoj, kio egaligas reciproke ilian kurdistancon. Se en la kruciĝa zono ili renkontiĝas, por eviti kuron de unu kontraŭ la alian, nome kolizion, kaj sekve falon kaj vundiĝon, la regulo antaŭskribas, ke tiu, kiu venas el la interna leno, devas certigi la eblecon — se necese, per malrapidiĝo — ke la alia, venanta el la ekstera duoncirklo, povu trapasi antaŭ li.

Se unu el la du antaŭas la alian per unu tuta rondo, alivorte se unu supercirklas la alian, la antaŭito rajtas postsekvi la alian ne pli proksime ol 5 metroj. Tiu distanco povas grade malpliiĝi kaj fine ĉesi nur tiam, se la antaŭito proksimiĝas al la antaŭulo kun la videbla decida volo antaŭi lin kaj ne nur por fruktuzi la reduktiĝintan aerreziston strikte malantaŭ la alia.

La konkursojn gvidas kaj disvolvas la konkursa juĝistaro, el kiuj pli specialajn taskojn plenumas la sekvantaj fakjuĝistoj kaj funkciuloj.

La startigisto alvokas la parojn al la startejo, surbaze de la pretigita startolisto. Poste lotume li decidas, kiu startos en la ekstera, resp. interna lenoj. Fine li startigas la konkursantojn per pistolpafo aŭ flagosigno.

La celjuĝisto havas la taskon observi, kiu el la du atingas la unua la celon. Se la distanco inter la du alceliĝintoj estis malpli ol 5 m-oj, li prijuĝas la distancon kaj sciigas ĝin al la gvida tempojuĝisto, escepte, se ankaŭ celfotilo funkcias. Same estas lia tasko konstati, se eventuale la paro alvenis egalstate (samtempe) en la celo.

La tempomezuradaj juĝistoj, mallonge tempjuĝistoj mezuras la daŭron de la sketkuro ekde la starto ĝis la celo. Dum la kuro ilia loko estas ĝenerale ĉe la celo, kie — en konvena vetero — ili povas vidi la pistolfumon aŭ flagosignon de la startigisto. Kaze de nebulo aŭ neĝado, en la momento de la starto ili restadas ĉe la startejo kaj poste ili transiras al la celo.

1 ... 55 56 57 58 59 60 61 62 63 ... 73
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)