Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » La sporta lingvo en Esperanto
La sporta lingvo en Esperanto - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La sporta lingvo en Esperanto

Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:

Tiu ĉi libro – kiel labora versio por kunlaborontoj – aperis en 1972 en 500 ekzempleroj, dissenditaj al ĉiuj partoj de la mondo. La fakuloj kaj estraroj de landaj Esperanto-asocioj ricevis la libron antaŭ la Olimpiko en München (Munkeno), kaj surbaze de tiu ĉi libro estis kompilita la trilingva vortareto «Saluton Amiko» en formo de broŝuro.
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
1 ... 54 55 56 57 58 59 60 61 62 ... 73
Перейти на страницу:

La formacio atingis la celon, se la pruo (vulg. nazo) de la boato transiris la cellinion. En la momento de la celtrapaso ne devas troviĝi ĉiuj remistoj en la boato, sed la stiristo nepre jes. Kaze de egalstato inter du aŭ pli da formacioj pli nova kurumo decidas pri la klasigo.

La tempomezuristoj havas la taskon mezuri la temporezulton de la unuopaj formacioj.

La internaciaj remkonkursoj havas la sekvantajn specojn:

a) Ĉampionadoj publikigitaj de FISA: mondĉampionadoj (okazigitaj ĉiun kvaran jaron, du jarojn post la olimpikoj), olimpikoj, kontinent-ĉampionadoj. Virinaj formacioj povas partopreni nur la kontinent-ĉampionadojn, la du aliajn ne.

b) Internaciaj konkursoj sur vegoj rekonataj de FISA.

c) Internaciaj konkursoj sur vegoj kun reduktitaj postuloj.

ĉ) Renkontoj de diversnaciaj klubotrupoj sur vegoj konformaj al la internaciaj antaŭskriboj.

En la jara kongreso de FISA oni elektas la landojn, kiuj aranĝos la sekvontjarajn ĉampionadojn. La loko de la viraj kaj virinaj kontinent-ĉampionadoj ne devas esti la sama. Principe du sinsekvajn mondĉampionadojn en Eŭropo sekvas unu ekster Eŭropo.

Sekve de la du aplikataj remmanieroj la sportobranĉo remo dividigas en du subbranĉojn, kiuj estas la unuremila kaj la duremila remoj.

A) Unuremila remo

Du, kvar aŭ ok remistoj — kun aŭ sen stiristo — sidante en la boato unu post la alia, remas per po unu remilo, nome la duono triborde, la ceteraj baborde, ĉiu malsamflanke ol siaj antaŭulo kaj malantaŭulo. Disciplinoj:

1. Unuremila duopa remo kun stiristo (nur por viroj) (du remistoj kun po unu remilo)

Nomo de la formacio: Unuremila duopo kun stiristo

2. Unuremila duopa remo sen stiristo (nur por viroj)

Nomo de la formacio: Unuremile duopo sen stiristo

3. Vira unuremila kvaropa remo kun stiristo (kvar remistoj kun po unu remilo)

Nomo de la formacio: Vira unuremila kvaropo kun stiristo

4. Virina unuremila kvaropa remo kun stiristo

Nomo de la formacio: Virina unuremila kvaropo kun stiristo

5. Unuremila kvaropa remo sen stiristo (nur por viroj)

Formacio: Unuremila kvaropo sen stiristo

6. Vira unuremila okopa remo kun stiristo (ok remistoj kun po unu remilo)

Formacio: Vira unuremila okopo kun stiristo

7. Virina unuremila okopa remo kun stiristo

Formacio: Virina unuremila okopo kun stiristo

B) Duremila remo

Unu, du aŭ kvar remistoj — kun aŭ sen stiristo — sidante unu post la alia, remas per po du remiloj. Disciplinoj:

1. Vira duremila solopa remo (unu remisto kun du remiloj) Nomo de la formacio: Vira duremila solopo

2. Virina duremila solopa remo Formacio: Virina duremila solopo

3. Vira duremila duopa remo (du remistoj kun po du remiloj) Formacio: Vira duremila duopo

4. Virina duremila duopa remo Formacio: Virina duremila duopo

5. Vira duremila kvaropa remo kun stiristo (kvar remistoj kun po du remiloj) Formacio: Vira duremila kvaropo kun stiristo

6. Virina duremila kvaropa remo kun stiristo Formacio: Virina duremila kvaropo kun stiristo

Esprimoj: Remkonkurso aŭ konkurso de remo. Konkurso de unuremila duopa remo kun stiristo, aŭ konkurso de la unuremilaj duopoj kun stiristo. Eŭropo-ĉampionado de virina duremila solopa remo, aŭ Eŭropo-ĉampionado de la virinaj duremilaj solopoj. Mondĉampiona formacio de vira unuremila okopa remo kun stiristo, aŭ mondĉampiona formacio de la viraj unuremilaj okopoj kun etiristo. Olimpika ĉampionado de vira duremila duopa remo, aŭ olimpika ĉampionado de la viraj duremilaj duopoj. Olimpikoĉampiona formacio de la vira duremila duopa remo.

Skermo

Sekvante la regulojn de la sportobranĉo, la skermisto klopodas trafi pike (ĉe rapiro kaj spado) respektive pike aŭ tranĉe (ĉe sabro) la validan korposurfacon de sia kontraŭulo pere de sia skermilo tenata en unu mano, samtempe celas malhelpi, ke la kontraŭulo sukcesu atingi validan trafon sur li.

La ĉefaj kvar agogrupoj de la skermoaktivado (konsistantaj ĉiuj el pluraj simplaj aŭ malsimplaj variantoj) estas: la atako, la parato, la riposto Kaj la kontraŭriposto.

La atako estas tiu iniciativa ago, en kiu la skermisto direktas la armilon al la kontraŭulo kaj antaŭeniĝante seninterrompe minacas ĝis la momento de la trafo la validan korposurfacon de la kontraŭulo.

La parato estas tia perarmila sindefenda ago, kiu malhelpas la sukceson de la atako de la kontraŭulo.

La riposto estas la ataka ago de tiu skermisto, kiu paratis la kontraŭulan atakon.

La kontraŭriposto estas la ataka ago de tiu, kiu paratis la riposton.

La movojn ĉe la skermanta mano kompletigas specialaj piedmovoj kun lerta kaj rapida tekniko.

La skermokonkursoj disvolviĝas en ĉambrego, sur 1,8–2 metrojn larĝa kaj — depende de la armilspeco — diverslonga (12–24 m) skermoplanko el ligno, linoleumo, gumo, plasto ktp. Ĉe la subbranĉoj rapirado kaj spadado la trafojn signas elektra trafsignilo, cele de kio la skermoplankon kovras metalfadena kovrilo. Ĝenerale la skermoplanko kuŝas sur podio 0,5 m-ojn alta. La konkursantoj surhavas konvenan vestaĵon inkluzive de skermokasko, por preventi vundiĝon. Ĉe uzo de trafsignilo la skermovesto estas el metalfadena ŝtofo.

La skermiloj havas oficiale fiksitajn mezurojn.

La batalon decidanta pri venko, aŭ malvenko inter du skermistoj, aŭ du teamoj oni nomas matĉo. Por distingi, oni parolas pri individua kaj teama matĉoj. La individua matĉo konsistas el du — se necese, el tri — asaltoj, nome du gajnitaj asaltoj estas necesaj por venki en la matĉo.

Unu asalto daŭras 6 (ĉe virinoj 5) minutojn, respektive ĝis la ricevo de 5 (ĉe virinoj 4) trafoj ĉe unu el la du skermistoj. Se ĝis la fino de la asaltotempo neniu el la du konkursantoj ricevis la maksimuman nombron da trafoj, oni kompletigas la nombron de la pli multaj ricevitaj trafoj ĝis 5 (ĉe virinoj ĝis 4) kaj per la sama plusa nombro oni pliigas la sumon de la ricevitaj trafoj ĉe la alia. Tiu kompletigita trafproporcio estos registrata oficiala. Se ĝis la fino de la asaltotempo la du skermistoj ricevis samnombran aŭ neniom da trafoj, ili ambaŭ estos registrataj venkitoj.

Inter du asaltoj de la matĉo estas duminuta paŭzo, kaj la konkursantoj lokŝanĝas reciproke.

La teama skermomatĉo konsistas el tiom da individuaj matĉoj, kiom estas la produto de la anonombroj de la du teamoj (principe 16).

La individuajn matĉojn gvidas la prezidanto de la konkursa juĝistaro. Li staras ĉe la mezlinio de la skermoplanko, en konvena distanco de ĝi, por povi bone atenti la aktivadon de ambaŭ konkursantoj. Lin helpas kvar flankjuĝistoj, starigitaj dekstre kaj maldekstre de la prezidanto ĉe ambaŭ flankoj de la skermoplanko. Se la trafojn signas elektra trafsignilo, tiam la kvar flankjuĝistojn — jam superfluajn — anstataŭas du plankjuĝistoj kiuj atentas, ĉu la skermiloj ne ektuŝis hazarde la skermoplankon, ĉar ankaŭ en tiu kazo la trafsignilo montras trafon, kompreneble netaksendan.

La skermokonkursoj povas esti individuaj aŭ teamaj (kun kvar membroj). La batalon inter du aŭ pli da teamoj oni nomas renkonto.

La konkursojn oni disvolvas laŭ rondbatala, aŭ rekte elimina, aŭ miksa sistemoj. La rekte elimina sistemo povas esti kompletigita per la konsolbatalo de la venkitoj.

En okazo de egalstato inter du konkursantoj decidas pli nova, t.n. egalstata matĉo pri venko kaj malvenko. En okazo de egalstato inter du teamoj (t.e. se la nombro de la venkoj kaj ankaŭ tiu de la donitaj kaj ricevitaj trafoj egalas), la teamestroj elektas po unu teamanon, kaj ilia egalstata matĉo decidos pri venko inter la du teamoj.

1 ... 54 55 56 57 58 59 60 61 62 ... 73
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)