Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » La sporta lingvo en Esperanto
La sporta lingvo en Esperanto - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La sporta lingvo en Esperanto

Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:

Tiu ĉi libro – kiel labora versio por kunlaborontoj – aperis en 1972 en 500 ekzempleroj, dissenditaj al ĉiuj partoj de la mondo. La fakuloj kaj estraroj de landaj Esperanto-asocioj ricevis la libron antaŭ la Olimpiko en München (Munkeno), kaj surbaze de tiu ĉi libro estis kompilita la trilingva vortareto «Saluton Amiko» en formo de broŝuro.
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
1 ... 53 54 55 56 57 58 59 60 61 ... 73
Перейти на страницу:

Ĉe la startejo — kaj ĉe stagna kaj ĉe rivera akvo — la uzo de fiksitaj startinstalaĵoj (ankrita pontono en ĉiu remleno) estas deviga. Se la vego ne ampleksas la tutan larĝon de la akvospegulo, tiam ĝiaj du flanklinioj estas indikataj de buoj en ĉiu 50 metroj. Post ĉiu 250 m-a distanco (250, 500, 750 ktp) la buoj havas alian koloron. Ĉe la distancoj 500, 1000, kaj 1500 m-aj super la vego estas streĉenda ŝnuro. Sur tiu ŝnuro super ĉiu leno pendas po unu grandmezura tabulo por montri la direkton. Ĉe ĉiu 500-metra distanco la tabuloj ŝangas sian formaton aŭ koloron. Se oni ne povas streĉi ŝnuron super la vego, tiam oni devas apliki la sistemon Albano.

La celon indikas la linio de flagumitaj buoj flosantaj fine de ĉiu remleno.

La konkursantoj de la remkonkursoj estas remistoj aŭ stiristoj. Dum la konkursoj ili devas disciplineme obei la konkursan regularon, surhavi sian uniforman nacian aŭ kluban sportveston. Sur la boatoj devas esti alfiksita la asignita startnumero, bone videbla ankaŭ de pli malproksime. La plumo de la remiloj devas esti farbita laŭ la naciaj koloroj de la formacio. Por preventi pli gravajn difektiĝojn okaze de eventuala kolizio, 4 cm-ojn radiusa blanka globo el masiva gumo devas esti surmuntita sur la pruo de ĉiu boato eĉ dum la trejnoj.

La korpopezo de la viraj remistoj estas maksimumita kaj tiu de la ambaŭseksaj stiristoj estas minimumita. La meza pezo de la membroj de vira formacio — escepte la stiriston — ne povas esti pli ol 67,5 kg-oj kaj neniu el la membroj povas esti pli ol 70 kg-ojn peza. La malsupra pezolimo de stiristo estas 50, kaj tiu de stiristino 40 kg-oj. La mankantan pezdiferencon (ĉe viroj ĝis 10, ĉe virinoj ĝis 5 kg-oj) oni devas kompletigi per krompezaĵoj. Se necesas pli da krompezaĵo, la stiristo ne rajtas konkursi.

Internaciajn remkonkursojn rajtas partopreni nur konkursantoj apartenantaj al tia nacia remista unuiĝo, klubo ktp, kiu estas membro de FISA.

Koncerne la formon, materion kaj mezurojn de la boatoj partoprenantaj en la konkurso estas nenio fiksita kaj antaŭskribita.

Depende de la nombro de la partoprenantaj formacioj en iu disciplino, la konkurso disvolviĝas en unu aŭ pli da etapoj. Se la nombro de la partoprenantaj formacioj ne superas la nombron de la lenoj de la remvego, tiukaze la konkurso konsistas el ununura finala kurumo. Se pro la granda nombro da partoprenantaj formacioj aŭ malmulta nombro da lenoj la konkurso estas disvolvata ekz. en tri etapoj, tiam la unualokaj klasitoj de la kvaronfinalaj kurumoj kaj la plej bona dualoka venas en la duonfinalon. La unualokaj kaj la plej bona dualoka de la duonfinalaj kurumoj batalas por la tri unuaj lokoj en la finalo.

La membroj de la konkursa juĝistaro, havantaj specialajn funkciojn en la disvolvo de la remkonkursoj, estas: la startjuĝisto, la vegjuĝisto kaj la celjuĝistaro, konsistanta el la gvida celjuĝisto kaj necesnombraj celjuĝistoj kaj tempomezuristoj.

La startjuĝisto — kiel ankaŭ la ceteraj juĝistoj de la remkonkursoj — estas kvalifikita konkursa juĝisto, kiu plenumas siajn taskojn sub la gvido de la vegjuĝisto. La loko de la startjuĝisto estas malantaŭ la startlinio, en la akso de la vego, sur konvene elstaranta plata estrado, konstruita sur fiksita (ankrita) floso. Li havas unu ruĝan flagon kaj sonorilon. La formacioj partoprenontaj la sekvan kurumon, devas anonci sin ĉe la startejo plej malfrue 5 minutojn antaŭ la starto, de kiu tempopunkto ĝis 20 sekundoj post la starto ili estas discipline subordigitaj sub la disponon de la startjuĝisto.

La ĉefaj taskoj de la startjuĝisto estas:

a) Antaŭ la starto li kontrolas la regulan posteniĝon de la unuopaj formacioj ĉe la startejo, kiu estas aŭ simpla startlinio, formata el buoj ĉe ĉiu leno (kaze de stagna akvo), aŭ vico de startpontonoj (kaze de rivera akvo). La formacioj de la unuopaj kurumoj devas kolektiĝi ĝustatempe, kaj por ne ĝeni la antaŭan kurumon ili prenas pozicion laŭ startnumera vicordo, sur rivera akvo jam 100 m-ojn kaj sur stagna akvo 50 m-ojn antaŭ la startejo. En tiu posteniĝo ili proksimiĝas al la startejo, kiam venas la vico de ilia kurumo.

b) Kiam ĉe la startejo ĉiu formacio — alivorte la tuta ensemblo — estas startopreta, la startjuĝisto startigas la kurumon voĉe (helpe de megafono) kaj samtempe ankaŭ per ruĝa flago. En internaciaj konkursoj la atentigaj kaj startigaj komandvortoj estas ĝenerale en franca lingvo: «Êtes vou pretes?» (Ĉu pretaj?) kaj post iom da paŭzo: «Partez!» (ek!). — Se iu el la formacioj komencas remi antaŭ la starta komandovorto, aŭ se pro alia kaŭzo la startjuĝisto trovas la starton neregula, ene de 20 minutoj li revokas la ensemblon kaj ripetas la starton. Al tio li uzas flagon kaj la sonorilon.

La startjuĝiston helpas en lia laboro la starthelpisto, kies tasko estas precize starigi la boatojn en rekta linio. Tion farinte li donas signon al la startjuĝisto per blanka flago.

La vegjuĝisto havas la taskon gvidi la disvolviĝon de la kurumoj laŭ la antaŭskriboj de la konkursa regularo. 20 sekundojn post la starto li transprenas la formaciojn kaj postsekvas la ensemblon — starante en motorboato — ĝis la lasta boato transpasis la cellinion.

Ekde la enboatiĝo ĉe la t.n. enboatiĝa floso ĝis la elboatiĝo la formacioj staras sub la disciplina inspektado de la konkursaj juĝistoj, precipe sub tiu de la vegjuĝisto. Tiun formacion, kies membroj, aŭ iuj el ili ne sekvas liajn instrukciojn, la vegjuĝisto rajtas eskludi el la temanta disciplino. En pli grava kazo li sugestas al la konkursa juĝistaro la definitivan eskludon de la kulpintaj konkursantoj el la ceteraj disciplinoj de la sama tago, aŭ de la tuta konkurso.

La vegjuĝisto estas ekipita per po unu blanka kaj ruĝa flagoj kaj per unu laŭtparolilo, aŭ unu sonorilo. Se pro ajna kaŭzo li devas haltigi la kurumon, tion li faras per la flirtigo de la ruĝa flago kaj per sonorilsigno, resp. voĉe, helpe de la megafono. Dum la kurumo li devas atenti, ke neniu formacio eliru el sia leno. Ja tio facile povas okazi tie, kie la unuopaj lenoj ne estas aparte indikitaj per buoj, precipe ĉe kurbohavaj vegoj, kie iuj el la formacioj remantaj en la pli eksteraj arkoj eventuale tratranĉas la kurbon kaj havigas al si tiamaniere senrajtan avantaĝon. Nome se la vego havas kurbon, tiam la startejo estas konforme ŝtupigita, ke ĉiu leno estu egallonga. Se sekve de la forlaso de la propra leno la formacio akiris al si avantaĝon, aŭ kaŭzis malavantaĝon al alia formacio, tiukaze la vegjuĝisto devas eskludi la kulpintan formacion el la kurumo.

Kolizio estiĝas, se la boato aŭ remiloj de du aŭ pli da formacioj intertuŝigas aŭ interpuŝiĝas. Se la kolizio liaopinie estis nur supraĵa kaj influis nenies temporezulton, tiam la vegjuĝisto rajtas lasi la ensemblon plukonkursi, sen eskludi la kulpintan formacion.

Estas konsiderata perturbo, se la remiloj de du formacioj, venintaj tro proksimen unu al la alia, dum pli longa tempo, sen intertuŝiĝo — «muelante» — krucas en la aero aŭ en la akvo la vojon unu al la alie. Same perturbo estas, se iu formacio, transirante en la najbaran lenon, antaŭas la tiean formacion kaj ĝenas ĝin per la akvokirlo estigita per la remiloj. La vegjuĝisto atentigas la formacion pri la antaŭvidebla aŭ kulpita perturbo. Kaze de pli grava perturbo aŭ kolizio li eskludas la kulpan formacion el la kurumo, resp. el la koncerna tuta disciplino.

Se la kurumo disvolviĝis sen malregulaĵo, la vegjuĝisto faras signon per la blanka flago. En la ĉampionadoj de FISA dum la kurumoj la vegjuĝiston postsekvas vicvegjuĝisto en alia motorboato. Tiam la vegjuĝisto ĝenerale postsekvas la svarmon de la avanaj formacioj, atentante ne ĝeni per la ondoj de la motorboato la antaŭeniĝon de la ceteraj formacioj.

La celjuĝisto atentas la alceliĝon de la formacioj kaj registras la alvenan vicordon per helpo de simpla instrumento nomata celkontrolilo. En dubaj kazoj la pli precizan konstaton certigas la fotoj de la celfotilo.

1 ... 53 54 55 56 57 58 59 60 61 ... 73
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)