La sporta lingvo en Esperanto
- Автор: Ujlaky-Nagy Tibor
- Год: 1972
- Язык: эсперанто
- Год: Hungara Esperanto-Asocio
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
Disciplinoj:
1. Steplo
Tiu disciplino estas individua obstaklokonkurso disvolvita en konstanta aŭ improvizita konkursejo konstruita kaj aranĝita kiel obstaklotereno. La konkursantoj trarajdas la vegon individue, unuope, kaj la klasigon oni difinas baze de la valoraj poentoj kaj baze de la punaj poentoj ricevitaj pro la kulpitaj eraroj.
La nombro de la obstakloj estas 6. Ili estas parte heĝoj, parte fosoj. Grave estas, ke ili aspektu tuta naturaj kaj terenecaj.
2. Kroso
La konkurso disvolviĝas sur la tereno, laŭ vojlinio provizita per obstakloj kaj limita per flagoj. La indikita traco estas sekvenda. La venkendaj obstakloj estas rekoneblaj, flage limitaj. La konkursantoj startas unuope. La taksado okazas baze de la valoraj kaj punaj poentoj.
La nombro de la obstakloj estas 6. Ili estas precipe terbenkoj, grimpejoj, krutejoj.
3. Terenkonkurso
Ĝi disvolviĝas sur vojoj, padoj kaj tereno, aŭ ekskluzive nur sur la tereno, kun aŭ sen obstakloj. La konkursdistanco estas 25–35 km-oj, kaj estas plenumenda seninterrompe. De la starto ĝis la celo la vojlinio povas esti indikita kaj devige sekvenda, aŭ estas laŭplaĉa.
4. Distancrajdo,
kun distanco de pli ol 35 km-oj, disvolvata sur tereno. La distanco estas rajdenda dum unu tago, kun devigaj haltoj.
5. Plurtaga distancrajdo,
plenumata dum pluraj sinsekvaj tagoj.
Oni diferencigas la sekvantajn konkursospecojn.
a) Naciaj Rajdkonkursoj, kiujn partoprenas nur tiuj konkursantoj, kiuj apartenas al tiu nacia federacio, en kies lando la konkurso disvolviĝas.
b) Amikecaj Rajdkonkursoj, kies plurajn disciplinojn rajtas partopreni ankaŭ rajdistoj de nur unu fremda nacio. Tiuj partoprenas individue, surbaze de invito.
c) Internaciaj Rajdkonkursoj, kies plurajn disciplinojn rajtas partopreni diversnaciaj rajdistoj, alvenintaj surbaze de invito.
ĉ) Oficialaj Internaciaj Rajdkonkursoj aŭ ĉampionadoj, kiujn oni aranĝas kun la permeso de la mondfederacio. La naciaj federacioj sendas siajn elektitajn konkursantojn oficiale al tiuj konkursoj. La mondfederacio de la sportobranĉo rajdo estas: Fédération d'Equitation Intemationale (FEI). Esperante: Internacia Rajdista Federacio.
d) Regionaj Rajdkonkursoj (Regionaj Ludoj)
Tiuj estas la Eŭropo-ĉampionadoj (eventuale alia kontinent-ĉampionado) de rajdo kaj la mondĉampionadoj de rajdo.
e) Olimpikaj Rajdoĉampionadoj
Ĉiu supra konkursospeco havas aparte siajn tri konkurso-subbranĉojn, nome la rajdosalto-konkurson, la dresrajdo-konkurson kaj la tritagan rajdkonkurson, nomatan vulgare militario. Tiuj konkurs-subbranĉoj aŭ konkurskategorioj estas aranĝataj apartigitaj unu disde la alia, kaj tempe kaj loke sendependaj unu de la alia. Konsekvence estas aranĝataj ekzemple: naciaj rajdsalto-konkursoj, naciaj dresrajdo-konkursoj, naciaj tritagaj rajdkonkursoj; amikecaj dresrajdo-konkursoj ktp; internaciaj tritagaj rajdkonkursoj ktp; oficialaj internaciaj rajdsalto-konkursoj ktp; Eŭropo-ĉampionado de dresrajdo, ktp; olimpikaj tritagaj rajdkonkursoj ktp.
La rajdsaltigo-konkursojn kaj la dresrajdo-konkursojn traktas la supraj ĉapitroj A. kaj B. Estas klarigenda ankoraŭ la tria kategorio, la tritaga rajdkonkurso, alinome militario.
Por povi konstati, kiomgrade la rajdisto majstras la tri subbranĉojn de la sportobranĉo rajdo kaj ke kiom multflanke estas uzebla la ĉevelo, oni aranĝas ankaŭ kunmetitajn konkursojn. La plej kompleta, en la oficialaj internaciaj kaj olimpikaj rajdkonkursoj sole aranĝata kunmetita konkurso estas la tritaga rajdkonkurso. De la konkursanto ĝi postulas grandan sperton en ĉiuj branĉoj de la rajdo, perfektan scion ĝuste rajdi sian ĉevalon inter ĉiaj ajn cirkonstancoj. Kiel rezulton de la bona dresiteco, de la ĝuste planita kaj korekte plenumita hardado, flanke de la ĉevalo ĝi postulas plej multflankan uzeblecon.
La tritagan rajdkonkurson partoprenas po unu 4-membra teamo de la partoprenantaj nacioj kaj kromaj individuaj konkursantoj. Nome la konkursantojn oni taksas ankaŭ individue, kio koncernas ankaŭ la teamojn.
La unua tago estas la tago de la dresrajdo. La duan tagon oni disvolvas la terendisciplinojn kaj la trian tagon venas la vico de la rajdsalto-konkursoj. La konkursoj disvolviĝas ĝenerale laŭ la antaŭskriboj de la tri subbranĉoj, kun certaj specialaj kaj necesaj modifoj.
En unu jaro teorie ĉiu Eŭropa lando — kiu havas nacian federacion — rajtas aranĝi po unu oficialan internacian rajdkonkurson el la sama konkurskategorio. En ekstereŭropaj landoj po du konkursoj estas aranĝeblaj. Tamen praktike ekz. en Eŭropo en unu jaro estas aranĝataj ne pli ol ĉ. 15 oficialaj rajdosalto-konkursoj, malpli multe da oficialaj internaciaj tritagaj rajdkonkursoj, kaj — escepte la jaron de la olimpikoj, kiam tute ne estas — ĝenerale nur unu oficiala internacia dresrajdo-konkurso, kiun patronas la mondfederacio mem, kaj pro tio ĝi estas konsiderata la plej grava dresrajdo-konkurso de la jaro.
Esprimoj: La Eŭropo-ĉampiono de rajdsalto de 1971. La nacia teamo de Italio akiris la unualokan klasigon en la mondĉampionado de dresrajdo de la jaro 1967 en Montrealo. En la ĉijara mondĉampiona teamo de rajdsalto konkursis ankaŭ du virinaj rajdistoj. La olimpika ĉampiono de la individua rajdsalto de jaro 1964 fariĝis la sveda N.N. Ĉiujn tri unualokajn klasigojn de la olimpika ĉampionado de dresrajdo de 1968 gajnis la rajdistoj de Eŭropaj nacioj. La olimpikoĉampiona teamo de la tritaga rajdkonkurso — alinome la unualoke klasita teamo de la olimpika ĉampionado de militario — akiris unualokan klasigon en du subbranĉoj de la ĉampionado, nome en dresrajdo kaj en terenrajdo, dum en la tria, t.e. en la rajdsalto ili sukcesis elbatali la valoran dualokan klasigon. La ormedala teamo de la Eŭropo-ĉampionado de militario.
Remo
Turnante la dorson al la veturdirekto, la remisto sidas sola aŭ kun unu aŭ pli da remistoj-kunuloj en unu el la konkursaj remboatoj, kaj — depende de la tipo de la boato — li remas per unu aŭ du remiloj certan distancon, klopodante kiel eble plej rapide alceliĝi la boaton per streĉo de sia forto kaj apliko de la plej konvena remostilo, kompreneble en disciplinita kunlaboro kun la ceteraj samboatanoj, se li remas en plurpersona boato.
Sidante vizaĝe al la veturdirekto, la stiristo sidas ĉe la malantaŭo de la boato, kaj stiras ĝin t.e. per la tirŝnuro li movas la rudron de la boato, per teni ĝin en la ĝusta direkto.
La mondfederacio de la sportobranĉo remo estas: Fédération Internationale des Sociétés d'Aviron (FISA). Esperante: Internacia Federacio de la Remistaj Asocioj.
La remkonkursejo (nomata remvego, mallonge vego) havas difinitajn mezurojn antaŭskribitajn de FISA, aparte por la diversaj konkursospecoj. Por la olimpikoj, mond- kaj kontinent-ĉampionadoj estas devigaj la ĉisube konigataj mezuroj, dum en la ceteraj internaciaj konkursospecoj estas certagradaj allasoj, certaj permesitaj devioj.
La longo de la vego estas por viroj 2000, por virinoj 1000 m-oj, kun plusa 100-metra libera akvo post la celo. Ĝia larĝo devas certigi po 15 m-ojn larĝan remostrion — nomatan remleno, mallonge leno — por 4–6 formacioj (boatoj), krom se ĉiu leno de la vego estas ĝisfine indikita per buoj en ĉiu 20 m-oj (sistemo Albano), en kiu kazo sufiĉas 12,5 m-ojn larĝaj lenoj. La profundeco de la akvo povas esti 2 m-oj, se la fundo estas egalnivela, sed ĝi devas esti 3 m-oj, se la fundo estas malegala. Se la konkurso okazas sur rivera akvo, la flurapideco ne povas esti pli ol 6 m-oj/minuto.