La sporta lingvo en Esperanto
- Автор: Ujlaky-Nagy Tibor
- Год: 1972
- Язык: эсперанто
- Год: Hungara Esperanto-Asocio
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
La libera paŝado estas ripoziga irmaniero. La gvidrimenoj estas tute malstreĉitaj, sekve la ĉevalo povas laŭplaĉe etendi kaj movi la kolon.
La troto estas dutakta irmaniero, kie la taktojn disigas momenta ŝvebo. Dum tiu ŝvebo la ĉevalo antaŭensvingas ĉiam po du diagonale malsamajn piedojn kaj poste ĝi ektuŝas la teron per tiuj ĉi antaŭa kaj malantaŭa piedoj.
Oni diferencigas mezan, kolektitan — alinome kurtan — kaj longan trotojn.
La meza troto estas meza irmaniero inter la kurta kaj longa trotoj. La ĉevalo decide antaŭenmovas sin, vigle ĝi uzas sian postaĵon, ekvilibrite kaj malrigide ĝi apogas sin helpe de la gvidrimenoj. La paŝoj devas esti plejeble egalritmaj kaj la malantaŭaj piedoj paŝas en la spurojn de la antaŭaj piedoj.
La la kolektita aŭ kurta troto la iome levita kolo donas al la ŝultroj pli da movlibereco en ĉiu direkto. Antaŭensvingiĝante sub la pezo de la korpo, la postaĵo konservas la forton de la impeto spite la reduktitan rapidecon. La paŝolongoj plimalgrandiĝas, sed la paŝoj fariĝas pli viglaj kaj pli leĝeraj.
En la longa troto la ĉevalo faras la plej longajn paŝojn, sen eltiri sin el sub la regado de la rajdista mano, nek apogas sin sur la trenson. La kolo plilongiĝas, la antaŭenmovo de la ŝultroj, antaŭensvingitaj de la postaĵo, fariĝas pli intensa, sen levigi pli alten.
En la kolektita troto la rajdisto sidtrotas, en meza kaj longa troto li sidtrotas aŭ levtrotas, konforme al la antaŭskribo de la ekzerco.
La galopo estas tia irmaniero, en kiu tri hufoklakoj sekvas unu la alian. Ekz. ĉe la dekstramana (dekstraflanka) galopo la unua klako estas tiu de la malantaŭa maldekstra piedo, la dua klako estas la samtempa teratingo de la malantaŭa dekstra kaj antaŭa maldekstra piedoj, la tria estas la klako de la antaŭa dekstra piedo. Tion sekvas ŝvebo, kiam ĉiuj kvar piedoj estas en la aero, antaŭ ol la malantaŭa maldekstra piedo denove atingis la teron.
Oni diferencigas mezan, kolektitan — alinome kurtan — kaj longan galopojn.
La meza galopo estas meza irmaniero inter la kolektita kaj longa galopoj. De la kapo ĝis la vosto la ĉevalo formas rektan linion kaj libere movas sin en natura ekvilibro. La galopsaltoj estas spacogajnaj, samlongaj kaj la movo estas ritma. La postaĵo disvolvas kreskantan movantan forton.
Ĉe la kolektita aŭ kurta galopo la ŝultroj estas senpezigitaj, liberaj kaj moviĝemaj, la postaĵo aktiva kaj elasta. La movoj de la ĉevalo estas pli levitaj, sen la reduktigo de la antaŭeniro.
En la longa galopo la kolo etendiĝas, la nazo staras plimalpli antaŭe, la galopsaltoj plilongiĝas, sen ke la ĉevalo perdas iom ajn el sia trankvileco kaj leĝereco.
La kontraŭgalopo (dum rajdeja rondrajdo) estas loziga (malrigidiga) elemento. La kurbiteco de la vertebro de la ĉevalo estas kontraŭa al tiu de ĉevalo adaptiĝanta al la arko de la rondo.
Estas nomata saltoŝanĝo, kiam la ĉevalo ŝanĝas la galopon ajnamanan en tiun alimanan dum ununura galopsalto. La saltoŝanĝo estas ĝusta, se la ŝanĝo okazas post la tria takto, dum la ŝvebo.
La «saltoŝanĝo kun intermeto de kelkaj paŝoj» signifas, ke el galopo la rajdisto transkondukas la ĉevalon en paŝadon, kaj la engalopigo alimanen okazas post kelkaj efektivaj paŝoj.
La retropaŝado estas retroa movo de la ĉevalo. Ĝi estas dutakta: la diagonalaj piedoj sinkrone moviĝas.
Kromaj, specialaj irekzercoj estas:
la flankiro, kiu subgrupigas je la ekzercoj «ŝultro internen», traverso, ranverso, duonflankiro, kaj seria duonflankiro;
kurboj, kun la ekzercoj cirklo, serpentlinio, okformo;
la piruetoj, kun la ekzercoj duonpirueto kaj pirueto;
la pasaĝo kaj
la piafo.
Kiel en la subbranĉo rajdsalto, tiel ankaŭ en la subbranĉo dresrajdo oni aranĝas konkursojn. La celo de tiuj konkursoj estas gardi la arton de la rajdo kontraŭ alfrontitaj misvojoj.
En la lernado de la rajdoarto tri ŝtupoj sekvas unu la alian. El la materialo de tiuj tri ŝtupoj oni kunmetis po unu disciplinon.
Disciplinoj:
1. Premio Sankta Georgo
Ĝia programo inkluzivas tiujn taskojn, surbaze de kiuj unuparte estas prijuĝebla, ĉu la ĉevalo volonte obeas al ĉiuj postuloj de la klasike rajdo, aliparte estas mezurebla la grado de ĝia dresiteco, kiu ebligas, ke ĝi plenumu la taskojn mole, leĝere, sen ajna superflua fortostreĉo.
Tiun ĉi disciplinon rajtas partopreni iu ajn ĉevalo, escepte la tri unualokajn klasitojn de la Grandpremio de la Dreso, disvolvita en oficiala internacia dresrajdo-konkurso, en la olimpikoj, en la Eŭropo- aŭ mondĉampionado de dresrajdo. Same eskluditaj estas el la disciplino la ĉevaloj gajnintaj la unuan premion en la disciplino Intermediero, disvolvita en oficiala internacia dresrajdo-konkurso, kiel ankaŭ tiuj, kiuj gajnis dufoje unuan premion en la disciplino Premio Sankta Georgo, disvolvita en oficiala internacia dresrajdo-konkurso.
2. Intermediero
Ĝia celo estas grade kaj sen nocio al ilia organismo, alkutimigi la ĉevalojn, plenumintajn senerare la disciplinon Premio Sankta Georgo, el la plej altagradaj postuloj de la disciplino Grandpremio de la Dreso.
La Intermedieron rajtas partopreni ĉiu ĉevalo, escepte tiujn, kiuj atingis dufoje unualokan klasigon en la disciplino Grandpremio, disvolvita kadre de oficiala internacia dresrajdo-konkurso, de la olimpikoj aŭ de iu el la Regionaj ludoj. Krome estas ekskluditaj tiuj, kiuj atingis trifoje unualokan klasigon en la disciplino Intermediero, kadre de oficiala internacia dresrajdo-konkurso.
3. Grandpremio de la Dreso
La Grandpremio estas dresrajdo-konkurso sur alta nivelo, en kiu manifestiĝas la perfekta malrigidiĝo de la ĉevalo. Ĝi inkluzivas ĉiujn irmanierojn de la lernorajdo, krome ankaŭ la fundamentojn de la klasika altaskolo de la rajdo.
En tiu disciplino povas partopreni iu ajn ĉevalo sen limigoj, escepte tiujn, kiuj jam tri fojojn partoprenis en la disciplino Grandpremio, okaze de la olimpikoj. Kadre de unu konkurso la sama ĉevalo rajtas partopreni en ne pli ol du, sed nepre najbarŝtupaj disciplinoj.
En ĉiu internacia dresrajdo-konkurso la konkursa juĝistaro konsistas el tri membroj-juĝistoj. Ĉiuj tri havas po unu sekretarion. Krome oni komisias iun por funkcii kiel flankjuĝisto.
Rigoraj antaŭskriboj reguligas la manieron de la poentumado. La juĝistoj taksas la plenumojn per poentoj kun valoro de 0 ĝis 10. La individua klasigo okazas laŭ la suma valoro de la ricevitaj poentoj.
Por povi pli facile decidi inter avanŝancaj konkursantoj, en certaj disciplinoj oni aplikas la tn. revokon, nome la rajdisto devas prezenti duan fojon aŭ la jam rajditan, aŭ alian difinitan ekzercoserion. En la oficiala internacia dresrajdo-konkurso, olimpikoj kaj Regionaj ludoj la revoko estas deviga. Ĉe la taksado de revokitaj rajdistoj oni elkalkulas la mezvaloron de la du plenumitaj ekzercoserioj.
Inter la teamoj venkas tiu, ĉe kiu la suma rezulto de la 3 plej bonaj teamanoj estas la plej bona.
C) Terenrajdo
La celo de la terenrajdo estas, ke la rajdisto pruvu siajn rajdkapablon, rapidan decidipovon, perfektan konon pri la irmanieroj de la ĉevalo kaj pri la ĝusta aplikado de tiuj irmanieroj sur la tereno. Koncerne la ĉevalon la terenrajdo estas ekzameno pri lerto, kondukeblo, kuraĝo, saltopreteco, persisto kaj rapideco. La terenrajdo disvolviĝas sur la tereno, t.e. ekster urboj kaj vilaĝoj, tra kampoj, arbaroj, montoj kaj valoj, do sur teritorio por rajdkonkursoj tute ne preparita. La konkursantoj devas trarajdi difinitan distancon laŭ indikita vojlinio. Tiu vego aŭ estas provizita per obstakloj, aŭ estas senobstakle, depende de la speco de la disciplino kaj de la konkursproklamo.