La sporta lingvo en Esperanto
- Автор: Ujlaky-Nagy Tibor
- Год: 1972
- Язык: эсперанто
- Год: Hungara Esperanto-Asocio
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
1. Pujsanco
La celo de la disciplino estas demonstri, kiomgrade la ĉevalo estas kapabla salti altajn obstaklojn. La vego konsistas el 6–8 vertikalaj obstakloj almenaŭ 1,40 m-ojn altaj. Kaze de sama nombro da punpoentoj, ĉe la unualoka klasigo oni aplikas koncizigon kun malpliigita nombro da plialtigitaj kaj/aŭ plilarĝigitaj obstakloj. La konkurson oni prijuĝas laŭ regulo A.
2. Ĉassaltigo
La celo estas prijuĝi la obeemon kaj gvideblon de la ĉevalo. La vego konsistas el zigzaglinia traco sen deviga vojlinio, nur la numero de la obstakloj montras la vicordon de la saltigoj. — La obstakloj estas variaj, iuj povas esti tiaj, ke la rajdisto devas elseliĝi kaj mane transkonduki la ĉevalon. Prijuĝo laŭ reguloj B. aŭ C., konforme al la konkursproklamo. La eraroj estas punataj per sekundoj, kiujn oni aldonas al la vegtempo de la konkursanto.
3. Amerika saltigo
Tiun ĉi konkurson oni kuras por temporezulto, tra mezgradaj obstakloj. Por ĉiu konkursanto la vego finiĝas ĉe la unua eraro, sendepende de ties karaktero (renversita obstaklo, malobeo, falo ktp).
Koncerne la disvolvon la koskursaranĝantaro rajtas antaŭskribi du variantojn:
a) ili difinas la maksimuman nombron de la saltendaj obstakloj;
b) ili difinas certan tempodaŭron (ne pli ol 90 sek.), dum kiu la konkursanto devas saltigi kiom eble plej multe da obstakloj.
Anstataŭ punpoentojn la konkursantoj ricevas po du poentojn por ĉiu saltita kaj po unu poenton por la renversita obstakloj. Venkas, kiu atingis plej multe da poentoj.
4. Bariersaltigo
Tiu ĉi disciplino estas speciala ekzameno pri lerto kaj saltokapablo. Laŭlonge de la vego oni starigas 6 vertikalajn obstaklojn en formo de sammezuraj stangoj, 11 m-ojn distance unu de la alia, kaj aŭ samalte (ekz. 1,20 m-oj) aŭ laŭ ascendaj altoj (ekz. de 1,10 ĝis 1,60 m-oj).
La konkursantoj plenumintaj la unuan kurumon senerare aŭ kun sama malpleja nombro da eraroj, ripetas la saltigon tra la samaj 6 obstakloj tiomfoje, ĝis restas unu venkinto. Se 4–5 kurumoj ne decidas pri la definitiva rezulto, tiam la konkursa juĝistaro rajtas ĉesigi la konkurson kaj deklari la restintajn rajdistojn egalstate unualokaj klasitoj. La disciplino disvolviĝas laŭ regulo A., sen tempomezurado.
Aparta grupo de la rajdsaltigo-disciplinoj estas la stafetsaltigoj. En tiuj disciplinoj partoprenas teamoj el du aŭ pli da rajdistoj. La vego longas ĝenerale 600 m-ojn kaj havas ĉ. 12 obstaklojn. Se unu el la rajdistoj senerare trarajdis sian vegon, la sekvanta devas lin ŝanĝi kaj komenci sian vegon. La startlinion transpasas nur la unua, la cellinion nur la lasta rajdisto de la teamo.
Uzataj estas la sekvantaj disciplinoj de la stafetsaltigo.
5. Stafetsaltigo kun bastontransdono
La tuta teamo paŝas samtempe sur la vegon. La unua rajdisto — kun ŝanĝbastono enmane — trarajdas la vegon ekde la startejo ĝis la lasta obstaklo, kiun saltiginte li transdonas la bastonon al la sekva rajdisto de la teamo. Same agas la ceteraj teamanoj. La vegtempo estas kalkulata de la starto ĝis la alceliĝo de la lasta membro de la teamo. Prijuĝo laŭ reguloj A., aŭ B., aŭ C.
6. Stafetsaltigo kun starto el fermitejo
La tuta teamo paŝas samtempe sur la vegon kaj eniras ĉirkaŭbaritan areon nomatan «stafetkorto». Krom la unua rajdisto neniu el la teamo rajtas eliri la stafetkorton antaŭ ol lia antaŭulo plenumis la saltigojn sur la vego kaj revenis tien. La vegtempo estas kalkulata ekde la starto de la unua teamano ĝis la alceliĝo de tiu lasta. La prijuĝon de la konkurso la konkursproklamo povas antaŭskribi laŭ la reguloj A., aŭ B., aŭ C.
7. Stafetsaltigo laŭ Amerika maniero
La disciplino disvolviĝas laŭ tiu ĝenerala regulo, ke post la unua eraro de iu ajn el la teamanoj devige sekvas ŝanĝo, t.e. la sekvanta rajdisto daŭrigas la saltigojn. Koncerne la disvolvon ekzistas 4 alternativoj, el kiuj oni elektas kaj antaŭskribas unu por la konkurso. Tiuj alternativoj estas la jenaj:
La konkurso de la teamo daŭras,
a) ĝis la unua eraro de la lasta teamano, kiam oni «elsonorigas» lin, sekve ankaŭ la teamon;
b) ĝis la teamo plenumis tiom da vegorondoj, el kiom da personoj ĝi konsistas. Dumtempe ĉiun eraron postsekvas ŝanĝo, do la sama rajdisto povas reveni plurajn fojojn en la konkurson;
c) certan difinitan tempodaŭron, resp. finiĝas pli frue, se la lasta teamano kulpis sian unuan eraron pli frue, kaj pro tio oni elsonorigis lin. Kompreneble en tiu ĉi alternativo ĉiu teamano venas nur unu fojon en la konkurson;
ĉ) certan difinitan tempodaŭron, dum kiu la teamanoj klopodas atingi kiel eble plej multe da bonaj saltigoj, ŝanĝante sinsekve unu la alian post ĉiu eraro, ĝis oni sonorigas la tempofinon.
Ĉe la prijuĝo ĉiu plenumita saltigo valoras 2 poentojn kaj ĉiu renversita obstaklo valoras 1 poenton.
8. Premio de la nacioj
Tiu ĉi disciplino estas aranĝebla nur en la oficialaj internaciaj konkursoj, kaj ĝi estas deviga por ĉiu nacio partoprenanta la konkurson per almenaŭ tri konkursantoj. Nome la kompleta teamo de la disciplino Premio de la nacioj konsistas el 4 rajdistoj kun po unu ĉevalo, sed oni taksas nur la rezulton de la tri plej bonaj teamanoj. Ĉiu nacio rajtas partoprenigi nur unu nacian teamon. La konkursantoj rajdas la vegon dufoje, en la sama tago. Se necese, oni aplikas unufojan koncizigon. La disciplinon rajtas partopreni nur tiaj ĉevaloj, kiuj jam partoprenis almenaŭ unu disciplinon de la disvolviĝanta oficiala internacia konkurso.
La deviga nombro de la obstakloj estas 13–14, kun alteco inter 1,30 kaj 1,60 m-oj. La larĝeco de la akvofoso — sen la forsaltiga stango aŭ heĝo — estas almenaŭ 4 m-oj. La longaj saltigejoj (obstakloj) estas 1,50–2,20 m-aj kun laŭproporcia alteco. Devigaj estas du 1,50 m-aj vertikalaj kaj almenaŭ ses aliaj, minimume 1,40 m-ojn altaj obstakloj. La veglongo estas 800 m-oj, enhavanta almenaŭ unu duoblan aŭ trioblan, sed ne pli ol tri duoblajn aŭ unu duoblan plus unu trioblan saltigejojn.
B) Dresrajdo
La celo de la dresrajdo estas: harmonie disvolvi la organismon kaj kapablojn de la ĉevalo. El tio ĉi sekvas, ke oni devas formi la ĉevalon samtempe trankvila, obeema kaj atentema, por realigi tiamaniere la kompletan akordon inter la rajdisto kaj ĉevalo.
Ekzercoj.
En la pozicio «halt'» la ĉevalo estas atentema, senmova; staras rekte kaj ekvilibre sur ĉiuj kvar piedoj, prete ekiri je la plej milda helpo de sia rajdisto. Ĝia kolo estas elegante tenata, kun verto levita, la kapo estas iom antaŭ (albruste) la vertikalo, la buŝo estas mola, la ĉevalo maĉas la trenson kaj tra la senmovaj gvidrimenoj ĝi tenas molan kontakton kun la manoj de la rajdisto.
El ĉiuj irmanieroj (paŝado, troto, galopo) la transiro al «halt'» devas okazi grade, leĝere kaj mallonge.
La paŝado estas antaŭeniga irmaniero, kie la piedoj de la ĉevalo sekvas unu la alian en bone distingebla kvaropa ritmo, kaj konservas tiun ritmon dum la tuta daŭro de la paŝmovo.
Oni diferencigas mezan, kolektitan, etenditan kaj liberan paŝadojn.
La meza paŝado estas decida, regula, malrigida, sen tre etendi la longon de la paŝoj. La ĉevalo vigle, sed trankvile paŝadas, la kvar hufoklakoj estas precize percepteblaj.
En la kolektita paŝado la ĉevalo restas apoganta sin kaj decide antaŭeniras. La kolo iom leviĝas kaj pliarkiĝas. La kaplinio estas proksime de la vertikalo. Buŝe ĝi apogas sin al la leĝere tenataj gvidrimenoj. La longo de la paŝoj estas malpli ol ĉe la meza paŝado. La malantaŭaj hufoj paŝas senpere post la spurojn de tiuj antaŭaj. La movo restas laŭtakta kaj vigla, la piedvicordo regula.
En la etendita paŝado la ĉevalo etendas siajn paŝojn pli longaj, sen perdi la regulecon de la hufoklakoj. La malantaŭaj piedoj eksplicite transpaŝas la spurojn de la antaŭaj hufoj. La rajdisto lasas al la ĉevalo etendi sian kapon post la vertikalon, sen ke ĝi perdu la apogon.