La sporta lingvo en Esperanto
- Автор: Ujlaky-Nagy Tibor
- Год: 1972
- Язык: эсперанто
- Год: Hungara Esperanto-Asocio
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
e) Plane fermitaj obstakloj. La obstaklo estas nomata plene fermita, se post ensaltigo la rajdisto venis en lokon, kiun
li povas forlasi nur helpe de pli nova saltigo (elsaltigo), aŭ
se la konkursa juĝistaro kvalifis ĝin tia. Tiaj estas ekz. la tn. «kvadrato», «sesangulo», «bovokaĝo» ktp. Ĉe tiuj ĉi obstakloj kaze de eraro la saltigo ne estas ripetenda ekde la komenco. Se la ĉevalo elsaltas ĉe neregula flanko, ĝi estos eskludita. Okaze de halto aŭ falo de la ĉevalo ene de la fermita obstaklo la rajdisto devas eliri per saltigo ĉe la regula flanko. Se tion dum 60 sekundoj li ne faras, oni eskludas lin al la konkurso.
En la invitilo kaj programo de la Oficialaj Internaciaj Rajdkonkursoj (klarigo pli poste) oni devas indiki la mezurojn (longo kaj larĝo) de la rajdsaltovego, nomata ankaŭ obstaklovego aŭ saltigovego. La areo de la vego devas esti ĉirkaŭbarita.
La rajdsaltovego estas tiu vojlinio, kiun la ĉevaloj devas sekvi, por povi plenumi la disciplino. Ĝian oficialan longon oni devas difini laŭ l-2-metra precizeco, ĝia traco (mezlinio) pasu ĉiam meze de la obstakloj. La radiuson de la kurboj oni mezuras laŭ la turnokapablo de mezkvalita rajdĉevalo. La longo de la vego devas ne superi la sesdekoblon de la nombro de la obstakloj. La startlinio devas esti ne pli ol 25 m-ojn distance de la unua obstaklo kaj la distanco inter la lasta obstaklo kaj la cellinio devas esti inter 15 kaj 25 m-oj.
60 minutojn antaŭ la komenco de la disciplino oni devas publike elmontri (elpendigi) la detalan vegdesegnon, pretigitan laŭ striktaj antaŭskriboj. Laŭlonge de la veglinio po unu ruĝa (dekstramane) kaj blanka (maldeketramane) flagoj indikas la startejon, la ekstremojn de la obstakloj, la devigajn trapasejojn kaj la celon. Se la rajdisto — pro eraro — trapasas kontraŭdirekte iun el la flagoparoj, li devas turni sin kaj reveni sur siajn proprajn spurojn, por trarajdi inter la flagoj ĝustadirekte. Nur poste li rajtas saltigi la sekvan obstaklon.
Detalaj antaŭskriboj precize difinas, ke kiam oni konsideras la diverstipajn obstaklojn renversitaj. La esenco de tiuj antaŭskriboj estas, ke la falo de ajna parto de la obstaklo aŭ la falo de ties ajna apoga aŭ fiksiga akcesoraĵo sekve de ektuŝo far la ĉevalo, estas konsiderenda obstaklorenverso, kiun sekvas aljuĝo de punpoento aŭ puntempo al la konkursanto.
Same estas fiksitaj la diversaj kazoj de la tn. malobeo al la reguloj. Tiuj kazoj simile rezultigas punpoentojn aŭ punsekundojn. Jen la kazoj de la malobeo: a) Korektita vegeraro. Nome vegeraro estas, se la konkursanto trairas la vegon nekonforme al la elpendita vegdesegno (preteratentas la turnoflagojn, saltigas la obstaklojn ne laŭvice, saltigas obstaklojn ne apartenantajn al la vego aŭ preterlasas devigajn). Sonorilo atentigas lin pri la eraro, kaj li devas korekti la eraron, ripetante la vegstrekon ekde la punkto de devojiĝo. Nekorektita vegeraro sekvigas eskludon el la konkurso. — b) Halto. Momenta halto antaŭ salto, sen ektuŝi la obstaklon, ne estas konsiderata halto. — c) Rifuzo estas, se la ĉevalo, ŝirinte sin el sub la regado de la rajdisto, rifuzas transsalti la obstaklon, preteriras ĝin, aŭ transsaltas ĝin ekster la flagoparo. — ĉ) Kontraŭstaras la ĉevalo, se ajnmaniere ĝi sukcesas eltiri sin el la antaŭenmovo per halto, retropaŝo, faro de duona aŭ plena rondo, baŭmo ktp. Pli longa ol 60 sekunda kontraŭstaro rezultigas ĝenerale la eskludon de la ĉevalo el la konkurso. — d) Koncerne falojn temas pri aa) falo de la rajdisto, se lia korpo disiĝas disde la ĉevalo tiom, ke li devas denove surĉevaliĝi; bb) falo de la ĉevalo, se ĝiaj ŝultro kaj postaĵo ektuŝas la teron, resp. La obstaklon kaj la teron. e) Nelegala helpo estas, kiam eksterulo helpas al la rajdisto aŭ al la ĉevalo dum la plenumo de la disciplino. Rekonduko de forkurinta ĉevalo kaj helpo ĉe surĉevaliĝo ne estas rigardataj nelegala helpo, sed ekz. redono de faligita rajdbastono — jes.
La konkursa juĝistaro tenas kontakton kun la rajdanta konkursanto pere de sonorilo. Per tiu oni donas la startosignon, haltigas — se necese — la rajdanton kaj donas per ĝi poste permeson al la plua rajdo, ripetigas la neregulan saltigon kaj per ripetitaj longaj sonorigoj oni signas la eventualan eskludon el la konkurso.
La konkursa regularo konigas en longa listo la kazojn de la eskludo el la konkurso.
Oni nomas vegtempo la tempodaŭron pasigitan de la konkursanto inter la startejo kaj la celo. El la vegtempo estas dekalkulenda la tempodaŭro de tiuj eventualaj fazoj de la plenumo, kiam la tempoperdo ne estis la kulpo de la konkursanto. Tiuj kazoj estas detale difinitaj. Okaze de falo, vegeraro, rifuzo, ordigo de la rajdilaro, enseliĝo ktp oni ne haltigas la stophorloĝon.
Por ĉiu disciplino estas aparte difinita tn. baztempo, indikenda ankaŭ sur la vegdesegno. La transpason de tiu baztempo oni punas per punpoentoj aŭ punsekundoj. Por la plenumo de la disciplino la konkursanto disponas la duoblon de la baztempo. Kiu transpasas la limon de tiu tempodaŭro, nomata tempolimo, estos eskludita el la konkurso.
La vestaĵo de la konkursanto estas antaŭskribita. La rajdilaro povas esti laŭplaca, sed uzo de ĉiaspeca okulŝirmilo aŭ kapomasko estas malpermesita.
La minimuma pezo de la konkursantoj — kune kun la selo — (??mankas linio??) rajdas en vira sido; pezo laŭplaĉa ĉe virinoj en virina sido. Se la pezo de la rajdisto estas malpli ol 75 kg-oj, oni metas kompensajn krompezaĵojn sur la selon.
La malregulaĵojn, resp. erarojn, kulpitajn inter la startejo kaj celo oni kalkulas en punpoentoj aŭ en punsekundoj, depende de la aplikata kalkulsistemo, alinome poentuma sistemo. Koncerne la kalkuledon estas uzataj, nome tri malsamaj reguloj: la reguloj A., B. kaj C.
Ĉe la regulo A. la erarojn oni kalkulas en punpoentoj kaj ĝi estas aplikebla kun aŭ sen alkalkulo de la vegtempo.
Ĉe la unua metodo oni ne rigardas la vegtempon kaj la klasigan vicordon rezultigas nur la sumigo de la punpoentoj ricevitaj pro la kulpitaj obstakloeraroj kaj temperaroj. Okaze de egalstato de la tri avanaj klasigoj oni dividas la premion. Okaze de egalstato ĉe la unualoka klasigo oni povas apliki ankaŭ aŭ dufojan koncizigan (alinome kuntiritan aŭ kurtitan) kromkurumon — mallonge: kromkurumon — kun la eventuala alkalkulo de la vegtempo en la dua kromkurumo; aŭ unufojan kromkurumon kun vegtempo-alkalkulo.
Ĉe la dua metodo oni sumigas la obstaklo-punpoentojn kaj la punpoentojn pro la transpaso de la baztempo. Kaze de egalstato ĉe ajnaloka klasigo decidas la pli bona vegtempo. Kaze de egalstato ĉe la unualoka klasigo oni aŭ dividas la premion, aŭ aplikas unufojan kromkurumon kun vegtempo-alkalkulo.
La antaŭskriboj de la du metodoj estas aplikeblaj ankaŭ miksite, sed estas grave, ke la konkursproklamo precize fiksu ĉiujn detalojn koncerne la aplikon de la variantoj entenataj en la du metodoj.
La regularo detale traktas la punendajn erarojn kaj la aljuĝendajn punpoentojn.
Ĉe la reguloj B. kaj C. la erarojn oni kalkulas en punsekundoj, al kiuj oni aldonas la vegtempon.
La reguloj B. kaj C. diferencas unu de la alia nur pro ilia malsama punsekundo-sistemo, en la regularo detale klarigita.
Por povi decidi pri unualoka klasigo inter egalstataj konkursantoj de iu ajn rajdsalta disciplino, la konkursa juĝistaro aplikas unu, aŭ se necese pli da tn. koncizigoj (t.e. kuntiritaj, kurtitaj kromkurumoj, mallonge kromkurumoj). La koncizigoj estas ripetitaj kurumoj kun malpliigita nombro de obstakloj (de tie la nomo: koncizigo, alie kuntirita, kurtita kromkurumo), sed disvolvitaj cetere laŭ la reguloj validaj por la originala vego de la disciplino. La obstaklonombro de la koncizigo ne povas esti malpli ol la duono de tiu de la ĵusantaŭa kurumo, sed neniel malpli ol ses. Se post la unua koncizigo restas ankoraŭ egalstataj rajdistoj, sekvas la dua, kun eventuale ankoraŭ pli malpliigita obstaklonombro, kaj tiel plu, ĝis restas unusola venkinto. Post la kvara aŭ kvina koncizigo la konkursa juĝistaro rajtas interrompi la konkurson kaj deklari ĉiujn restintojn egalstate unualokaj klasitoj. Disciplinoj: