Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » La sporta lingvo en Esperanto
La sporta lingvo en Esperanto - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La sporta lingvo en Esperanto

Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:

Tiu ĉi libro – kiel labora versio por kunlaborontoj – aperis en 1972 en 500 ekzempleroj, dissenditaj al ĉiuj partoj de la mondo. La fakuloj kaj estraroj de landaj Esperanto-asocioj ricevis la libron antaŭ la Olimpiko en München (Munkeno), kaj surbaze de tiu ĉi libro estis kompilita la trilingva vortareto «Saluton Amiko» en formo de broŝuro.
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
1 ... 48 49 50 51 52 53 54 55 56 ... 73
Перейти на страницу:

La trupestroj (komisiita estro de la tuta partoprenanta nacia trupo), respektive manke de tiuj la posedantoj aŭ rajdantoj de la ĉevaloj, partoprenantaj la konkurson, havas la rajton levi proteston kontraŭ unu el la partoprenantaj ĉevaloj, rajdistoj aŭ teamoj, pro kaŭzoj listigitaj en la konkursa regularo. La skriban proteston oni devas transdoni ene de difinita tempo al la prezidanto de la konkursa juĝistaro. Se la juĝo de la konkursa juĝistaro ne kontantigas la protestlevinton, li levas proteston kontraŭ tiu juĝo — alivorte li apelas al la apeljuĝistaro, formita speciale fare de la konkursa aranĝkomitato el 4 oficialaj personoj. La apeljuĝistaro havas la taskon decidi definitive pri la protestoj levitaj al ĝi kontraŭ la juĝo de la konkursa juĝistaro.

La rajdilaro de la rajdĉevalo konsistas el la brido, la selo kaj el ceteraj akcesoraĵoj.

La brido estas kaprimenaro sidanta sur la kapo de la ĉevalo. Ĝiaj partoj estas la naz-, frunt-, vert-, kol-, kaj mentonrimeno, krome la du vangrimenoj. Tiuj lastaj kroĉtenas la trenson (nomatan ankaŭ buŝfero aŭ brido en la vulgara lingvo), faritan kutime el fero, sed kelkfoje ankaŭ el gumo aŭ ledo. Ĉe la rajdo oni uzas aŭ simplen, tn. ĉevalidan trenson, aŭ streĉan tronson (mentonĉenan trenson). Al la ringoekstremoj de la trenso estas alkroĉitaj la gvidrimenoj, nome po unu ambaŭflanke ĉe ĉevalida trenso kaj po du ĉe streĉa trenso.

En la sportobranĉo rajdo oni uzas nur la anglan selon. La selo, konsistanta el ledo, havas antaŭan kaj malantaŭan selobulojn kaj malpeza fera skeleto donas masivecon al ĝi. Du ledaj selfolioj kovras la flankojn de la ĉevalo, sub ili la ventrogurto kaj ventrorimeno, streĉitaj ĉirkaŭ la ventro de la ĉevalo, tenas fikse la selon. Super la selfolioj pendas la piedingrimenoj kun la piedingoj.

Ceteraj akcesoraĵoj estas la okul-, tenden-, kaj maleolŝirmilo.

La ĉevaloj havas diversan koloron. Ĉe la difino de la koloro de la ĉevalo estas konsiderataj du faktoroj, nome la koloro de la kovra hararo, alinome kurthararo, kiu kovras la tutan korpon de la ĉevalo, kaj tiu de la longharoj, kiuj estas la kolharoj, la vostoharoj, la palpebro- kaj lipharoj.

Ĉi-sube estas vicigitaj la bazaj grupoj de la ĉevalkoloroj. Ene de tiuj grupoj troviĝas sennombraj variacioj, kolornuancoj. La plej karakterizaj (po 2–7) kolorsubgrupoj havas sian apartan nomon en la naciaj fakterminologioj, sed krei adekvatajn Esperantajn terminojn por ili estas jam ekster la kadroj de tiu ĉi studo.

La ĉefaj ĉevalkoloroj:

1. Blankaj koloroj. Kaj la kovra hararo kaj la longharoj estas blankaj.

2. Nigraj koloroj. Ambaŭ hartipoj estas nigraj.

3. Bejaj koloroj. La longharoj estas nigraj, la kovra hararo estas pli-malpli rugebruna kun pluraj kolornuancoj. (Mi mencias, ke anstataŭ «beja» (vidu en PIV) mi preferus la vorton «peja». Estas ja tute nekutime kaj kontraŭregule, ke radiko havu samtempe kaj substantivan karakteron kun certa signifo: bejo (turka altrangulo), kaj adjektivan karakteron tute alisencan: beja (ĉevalkoloro). La akcepto de la formo «peje» eliminus la malbonŝancan homonimion. Cetere la temanta ĉevalkoloro en la hungara lingvo estas nomata «pej».)

4. Brunaj koloroj. La longharoj povas havi nuancojn ekde la flaveblanka ĝis la malhelbruna, kaj la kovra hararo tiujn ekde la helbruna ĝis la nigrebruna. Ĉe la sama ĉevalo la du hartipoj estas jen samnuancaj jen malsamnuancaj, sed la longharoj estas neniam nigraj.

5. Prujnaj koloroj. La kapon kaj la krurojn kovras unukolora baza kovra hararo (bruna, nigra), sed sur la kolo kaj trunko, inter la bazkoloraj kurtharoj troviĝas pli-malpli dense dissemitaj blankaj kurtharoj. Depende de la nuanco de la baza koloro kaj de la kvanto de la blankaj haroj estas diferencigitaj pli da kolorsubgrupoj.

6. Grizaj koloroj. La griza koloro de la ĉevalo estas propre la iom-post-ioma proaĝa griziĝo de la animalo. Dum tiu griziĝa proceduro ĉiam pli da blankaj haroj aperas kaj inter la kurtharoj — sur la tuta korpo, do ankaŭ sur la kapo kaj piedoj — kaj inter la longharoj. Depende de la baza koloro estiĝas pluraj distingeblaj kolorsubgrupoj.

7. Falvaj (ne flavaj!) koloroj. Tiu koloro inkluzivas nuancojn ekde la pale kremflava ĝis la pale malhelgriza aŭ palebruna.

8. Buntaj koloroj. Sur la blanka bazo aperas grandaj koloraj makuloj dissemitaj sur la tuta korposurfaco.

Oni kutimas nomi la ĉevalojn ankaŭ laŭ ilia koloro. Ekz.: Du belaj prujnaj virĉevaloj estis jungitaj al la kaleŝo. — La falva bele saltis la obstaklon, sed la peja kaj la griza stumblis kaj falis, dum la bruna nur renversis la obstaklon kaj plugalopis.

La ĉevalo, uzata por la celoj de la sportobranĉo rajdo (kiel ankaŭ tiuj ĉevaloj, kiujn oni uzas por ia ajn alicela, nesporta rajdo), estas nomata rajdĉevalo, kontraste al la t.n. jungĉevalo, kiun oni jungas antaŭ kaleŝon, veturilon, ĉaron, plugilon, ktp.

Laŭ alia klaŝifo oni diferencigas

a) pursangajn,

b) duonpursangajn,

c) fridsangajn ĉevelojn kaj

ĉ) poniojn.

La minimuma aĝo de la uzebla rajdĉevalo estas 4 jaroj.

Laŭ sekso oni distingas: virĉevalon, ĉevalinon kaj kastriton.

A) Rajdsalto

La subbranĉo rajdsalto, alinome saltigo, havas la celon kapabligi la ĉevalon transsalti obstaklojn de diversaj aspektoj, altoj kaj larĝoj, lokitajn en difinitaj distancoj unu de la alia, laŭlonge de certalonga vojstreko nomata obstaklovego, aŭ rajdsaltovego aŭ saltigovego. La rajdsalto-konkursoj estas tiaj konkursoj, kie oni prijuĝas la rajdiston kaj ĉevalon sur obstaklovego, inter diversaj cirkonstancoj.

Laŭlonge de la rajdsaltovego estas starigitaj obstakloj de diversaj formoj kaj tipoj, en nombro kaj kun interdistancoj laŭ la antaŭskriboj de la koncerna disciplino. Tiuj obstakloj devas havi la aspekton de solideco kaj imponan formon; de antaŭe ili devas veki la impreson de nerenversebleco, tamen efektive ili ne povas esti alfiksitaj kaj devas esti facile renverseblaj.

Jen iliaj ĉefaj tipoj:

a) Vertikalaj obstakloj. Ĉiuj iliaj konsistelementoj havas sian lokon en la sama vertikala ebeno. Tuj antaŭ ili ne povas esti forsaltigaj stango, heĝo, teramaseto aŭ foso.

b) Longaj obstakloj. Ili estas tiel konstruitaj, ke ili igu la ĉevalon salti kaj alton kaj longon.

c) Akvofoso. Ĝi estas simpla foso plena de akvo, kun aŭ sen malalta heĝo aŭ stango ĉe la forsalta flanko. La randon de

-216-

la foso borderas maldika blanka lato.

c) Duobla, triobla, plurobla obstakloj. Ili konsistas el du, tri aŭ pli da obstakloj kun 7 ĝis 12 m-a (ĉe ĉassaltigo ĝis 7 m-a) interdistanco inter la unuopaj obstakloj. Ĉiun eron de la plurobla obstaklo la rajdisto devas saltigi aparte, eron post ero. Okaze de halto, rifuzo (klarigo pli malfrue), aŭ falo de la ĉevalo la tuta plurobla saltigo estas ripetenda.

d) Terbenkoj, malsuprensaltejoj, krutejoj, grimpejoj. La terbenkoj estas terŝtupoj, teramasoj, cele de obstakloj metode lokitaj ĉe certaj partoj de la vego. Ili devigas la ĉevalon suprensalti, resp. malsuprensalti. Inter la supren- kaj malsuprensaltejo, respektive inter la malsupren- kaj suprensaltejo estas lokitaj ankoraŭ unu aŭ pli da kromaj obstakloj. Ĉiu obstaklo estas aparte saltigenda.

La krutejoj, alinome grimpejoj, estas 6–8 m-ojn altaj krutaj terflankoj, kiujn la ĉevalo povas nur grimpe supreniri kaj same grimpe, ofte side, glite malsupreniri.

1 ... 48 49 50 51 52 53 54 55 56 ... 73
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)