La sporta lingvo en Esperanto
- Автор: Ujlaky-Nagy Tibor
- Год: 1972
- Язык: эсперанто
- Год: Hungara Esperanto-Asocio
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
Kapsalto antaŭen (vicnumero: 101); saltumo antaŭen (202); unu-kaj-duonobla saltumo antaŭen (103); duobla saltumo antaŭen (204); du-kaj-duonobla saltumo antaŭen (105); triobla saltumo antaŭen (106); tri-kaj-duonobla saltumo antaŭen (107); flugsalto antaŭen (112); unu-kaj-duonobla (113) … duobla (114) … kaj du-kaj-duonobla (115) flugsaltoj antaŭen; saltumo antaŭen kun unu-kaj-duonobla flugsaltumo (116).
II. Plonĝoj dorsen.
Kapsalto dorsen (201); saltumo dorsen (202); unu-kaj-duonobla (203) … duobla (204) … kaj du-kaj-duonobla (205) saltumoj dorsen; flugsalto dorsen (212); unu-kaj-duonobla flugsaltumo dorsen.
III. Plonĝoj inversaj. (vulg. aŭerbaĥ-plonĝoj)
Kapsalto inversa (301); saltumo inversa (302); ktp. 303–305, 312–313) analoge al grupo II.
IV. Plonĝoj internen. (vulg. delfenplonĝoj)
(401–405, 412–413) tute analoge al grupo II. (Kapsalto internen ktp)
V. Tordoplonĝoj.
Duontorda kapsalto antaŭen (5111) … dorsen (5211) … inversa (5311) … kaj internen (5411); plentorda kapsalto antaŭen … ktp. (5112–5412); duontorda saltumo antaŭen … ktp. (5121–5421); plentorda saltumo antaŭen … ktp. (5122–5422); unu-kaj-duontorda saltumo dorsen (5223) … kaj inversa (5323); dutorde saltumo antaŭen (5124); duontorda unu-kaj-duonobla saltumo antaŭen (5131) … dorsen (5231) … kaj inversa (5331); plentorda unu-kaj-duonobla saltumo antaŭen (5132) … kaj internen (5432); unu-kaj-duontorda unu-kaj-duonobla saltumo dorsen (5233) … kaj inverse (5333); dutor-da unu-kaj-duonobla saltumo antaŭen (5134) … kaj internen (5434). du-kaj-duontorda unu-kaj-duonobla saltumo dorsen (5235) … kaj inversa (5435); tritorda unu-kaj-duonobla saltumo antaŭen (5136); plentorda du-kaj-duonobla saltumo antaŭen (5152); dutorda du-kaj-duonobla saltumo antaŭen (5154).
VI. Plonĝoj el manstaro.
Kapsalto el manstaro (610); renversiĝo el manstaro (611); saltumo antaŭen el manstaro (612); duobla saltumo antaŭen el manstaro (614); piedsalto antaŭen el manstaro (631); kapsalto inversa el manstaro (632); saltumo inversa el manstaro (633).
La konkursa juĝistaro de la plonĝkonkursoj konsistas el la prezidanto, la poentjuĝistoj kaj du sekretarioj. En olimpikaj kaj kontinent-konkursoj funkcias 7, en ceteraj internaciaj konkursoj 5 poentjuĝistoj, apartenantaj laŭeble ĉiu al alia partoprenanta nacio.
La poentjuĝistoj (ĵurio) havas sian lokon — se eble — ambaŭflanke de la plonĝinstalaĵo. Post ĉiu plonĝo je la signo de la prezidanto ili komunikas la fare de si aljuĝitan poentvaloron por la plenumita plonĝo. La komunikado okazas en la olimpikoj aŭ aliaj altagradaj konkursoj per elektra indiktabulo, kiu samtempe montras la aljuĝitan poenton de ĉiu juĝisto. Ĉe ceteraj konkursoj la juĝistoj levmontras tabuletojn kun numero.
La sekretarioj adicias la poentvalorojn de unu plonĝo, forstrekante la du ekstremajn valorojn. La sumon ili multiplikas per la nombrovaloro de la grado de malfacileco. Se funkcias 7 poentjuĝistoj, la sekretarioj krome multiplikas la rezulton per 3/5. Venkas tiu konkursanto, kiu atingis plej altasuman poentvaloron.
La poentjuĝistoj poentumas la plenumon per poentvaloroj de 0 ĝis 10, kun duonpoentaj diferencoj. Ĉe la taksado ili devas konsideri la alkuron, la forsalton, la teknikon kaj leĝe-recon en la aero kaj la enekviĝon.
En la olimpikoj kaj kontinent-ĉampionadoj en la kvar plonĝdisciplinoj povas partopreni po unu konkursanto en iu ajn lando, senkonsidere de lia pli frue stingita plej alta sumo de malfacileco-gradoj. Se iu lando volas partoprenigi pli ol unu (maks. 3) konkursentojn en iu disciplino, tiam la anoncitoj devas esti jam atingintaj en pli frua konkurso tian nivelon de suma grado de malfacileco, kian FINA antaŭskribis por la koncerna ĉampionado.
La sportobranĉo plonĝo havas du subbranĉojn. Ili estas la trampliloplonĝo kaj la turplonĝo.
A) Trampliloplonĝo
La 1- kaj 3-metraj trampliloj estas pretigitaj el duraluminio aŭ artmaterio. Sub la tramplilo metala cilindro, movebla de 0,5 ĝis 1,5 metrojn ekde la malantaŭa ekstremo, ebligas al la konkursanto, ke li ĝustigu antaŭ ĉiu sia plonĝo la elastecon de la forsaltilo laŭ sia propra deziro. La tramplilon kovras kokostapiŝo por preventi glitfalon. La akvoprofundeco antaŭ kaj sub la forsalta ekstremo de la 1- kaj 3-metraj trampliloj devas esti 3,5 — 4 m-oj.
En gravaj internaciaj plonĝkonkursoj en la disciplinoj vira kaj virina trampliloplonĝoj oni uzas la 3-metran (3 m-ojn altan) tramplilon.
La konkurso konsistas el 5 devigaj kaj 6 (ĉe virinoj 5) elektitaj plonĝoj, kiuj lastaj estas elektendaj ĉiu el alia jam menciita plonĝogrupo. La devigaj plonĝoj estas la sekvantaj: — kapsalto antaŭen — kapsalto dorsen
— kapsalto inversa
— kapsalto internen
—duontorda kapsalto antaŭen.
La devigaj plonĝoj estas plenumeblaj rektakorpe, karpomove aŭ kaŭre.
Se la ensemblo konsistas el pli ol 12 konkursantoj, tiam oni aranĝas antaŭfinalon kaj finalon. En la antaŭfinalo la konkursantoj prezentas la 5 devigajn plonĝojn kaj 3 (virinoj 2) libere elektitajn plonĝojn. 12 avanaj konkursantoj eniras la finalon.
Disciplinoj:
1. Vira trampliloplonĝo
2. Virina trampliloplonĝo.
B) Turplonĝo
La forsaltilo de la plonĝturo ne estas elasta. Por plenumi la plonĝojn la konkursanto rajtas libere elekti inter la 5- aj 10-metra turoj. La 7,5-metran turon oni uzas nur esceptokaze. La deviga akvoprofundeco estas 5 m-oj.
Disciplinoj:
1. Vira turplonĝo
La konkurso konsistas el 6 libere elektitaj plonĝoj, ĉiu el alia plonĝogrupo, kun la suma valoro de 11,2 malfacilecogradoj, krome el 4 ceteraj. nelimitaj libere elektitaj plonĝoj, same ĉiu el alia plonĝogrupo.
Se la konkursantoj nombras 16 aŭ malpli, tiam oni aranĝas nur finalon. Se ili estas pli multaj, tiam oni aranĝas antaŭfinalon. En la antaŭfinalo la konkursantoj devas prezenti la supremenciitajn 6 limitajn libere elektitajn plonĝojn, kaj unu senlimigan plonĝon. 12 avanuloj eniras la finalon, kie ili prezentas la ceterajn 3 senlimigajn plonĝojn. La finrezulton de la konkursanto konsistigas la suma poentvaloro ricevita por la 6 limitaj kaj 4 nelimitaj plonĝoj.
2. Virina turplonĝo
La konkurso konsistas el 4 devigaj plonĝoj kaj 4 libere elektitaj plonĝoj, ĉiu el alia plonĝogrupo. La 4 devigaj plonĝoj samas kun la unuaj kvar devigaj plonĝoj de la disciplino trampliloplonĝo kaj estas laŭplaĉe plenumeblaj rektakorpe, karpomove aŭ kaŭre.
Se la ensemblo konsistas el pli ol 12 konkursantoj, tiam oni aranĝas antaŭfinalon, kie la konkursantoj prezentas la 4 devigajn kaj unu libere elektitan plonĝojn. La 12 avanlokaj konkursantoj eniras la finalon, kie ili prezentas la ceterajn 5 plonĝojn.
Esprimoj: Eŭropo-ĉampionado de plonĝo. La nacia trupo de la francaj plonĝistoj konsistas el po 2 viraj kaj virinaj trampliloplonĝistoj kaj el 2 viraj kaj 1 virina turplonĝistoj.
Rajdo
En harmonie kunago kun sia bone dresita, inteligenta, obeeme, laŭ korpokonstruo kaj fortostato taŭga rajdĉevalo la rajdisto plenumas saltigojn, dresrajdajn aŭ terenrajdajn taskojn kun la celo atingi avanan klasigon kaj por si kaj por sia ĉevalo en la ĉiversaj rajdkonkursoj.
El tiu ĉi difino sekvas, ke la sportobranĉo rajdo havas tri ĉefajn agadsferojn alivorte subbranĉojn, kiuj estas
A) Rajdsalto
B) Dresrajdo
C) Terenrajdo
Ĉiujn konkursojn de la sportobranĉo rajdo rajtas partopreni ankaŭ virinoj kun egalaj kondiĉoj, ŝancoj, postuloj kaj taksado kun la viroj. Escepto estas la virina Eŭropo-ĉampionado de rajdo, kiu estas aparta konkurso por la virinaj rajdistoj.
La teknikan plenumon de la konkursantoj prijuĝas kaj taksas, la klasigan vicordon difinas kaj deklaras la konkursa juĝistaro. Ĉe la tn. internaciaj rajdkonkursoj, kiel ankaŭ ĉe la pli altagradaj konkursoj ol tiuj, la kunmeto de la konkursa juĝistaro devas esti internacia, t.e. la membroj estas elektitaj el diversaj nacioj.