La sporta lingvo en Esperanto
- Автор: Ujlaky-Nagy Tibor
- Год: 1972
- Язык: эсперанто
- Год: Hungara Esperanto-Asocio
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
a) Atentigo.
b) Punŝoto: libere ŝotata el la punpunkto.
c) Rekta libera ŝoto: el kiu la ŝotanto povas rezultigi rektan golon.
ĉ) Nerekta libera ŝoto: oni povas atingi golon nur se krom la plenuminto de la nerekta libera ŝoto almenaŭ unu ludisto tuŝis aŭ priludis la pilkon.
La rektan kaj nerektan liberajn ŝotojn oni plenumas el la loko de la kulpita malregulaĵo, respektive el la punpunkto, se la malregulaĵon kulpis la defendanta teamo (punŝoto). Ĉe ambaŭ liberaj ŝotoj kaj ĉe la punŝoto la kontraŭulaj ludistoj devas stari en difinita distanco disde la ŝotanto.
d) Eskludo de la kulpinto el la plua ludo.
e) Ĉesigo de la matĉo.
La du linijuĝistoj — akompanante laŭlonge de la flanklinio la movon de la pilko — faras signon al la ludgvidisto, se la pilko transpasas la flanklinion aŭ golejlinion.
Malregulaĵoj punendaj per rekta libera ŝoto;
a) Intencaj agoj kontraŭ kontraŭulan ludiston:
ganĉi (stumbligi) lin (aŭ provi);
puŝi lin perforte kaj danĝere;
puŝi lin de malantaŭe;
plandumi (plandume kiki), kiki aŭ mane bati lin (aŭ provi);
kapti, firmteni aŭ retiri lin per mano;
salti kontraŭ lin.
b) mantuŝi (mane tuŝi) la pilkon.
Malregulaĵoj punendaj per nerekta libera ŝoto:
a) Danĝera ludo (agoj, kiuj ne estas krudaj, sed minacas vundi la kontraŭulon).
b) Ofsajdo. Ofsajdas, alivorte estas en ofsajdo, aŭ en ofsajda pozicio tiu ludisto, kiu troviĝas sur la kontraŭula duonkampo kaj en la momento, kiam la pilko estas priludata de alia ludisto, staras pli proksime de la golejlinio ol la pilko, escepte se du ludistoj de la defendanta teamo staras ankoraŭ pli proksime de la golejlinio ol li.
c) Nesporteska sinteno de iu ludisto kontraŭ la ludgvidisto.
ĉ) Ceteraj malregulaĵoj.
La mondfederacio de la sportobranĉo piedpilkedo estas: Fédération Internationale de Football Amateur (FIFA). Esperante: Internacia Amatora Piedpilkista Federacio.
Esprimoj: Eŭropo-ĉampionado de piedpilkado. La piedpilko-matĉon inter la tutmonda kaj la brazila elektitaroj gajnis la brazila teamo kun la rezulto 3:2 (tri per du). Solene oni transdonis al la portugala ludisto N.N. La migran premion «Ora Pilko», fonditan por la plej bona piedpilkisto de la jaro. La finalo de la ĉampionado por la Eŭropo-pokalo de la Ĉampionaj Teamoj finiĝis kun la venko de la itala klubteamo Lazio. En la dua etapo de la mondĉampionado de piedpilkado, post la disvolvo de la rondbatalo en la kvar grupoj, la unualokaj klasitoj de la grupoj fariĝis la elektitaroj de Ĉehoslovakio, Cejlono, Anglio kaj Meksiko. La venkinto de la ĉampionado por la Pokalo de la Foirurboj fariĝis la teamo de Varsovio. Eŭropo-ĉampiona, mondĉampiona kaj olimpikoĉampiona piedpilko-teamoj. En la ĉampionado por la Pokalo de la Pokalgajnintaj Piedpilko-teamoj venkis la klubteamo Valencia.
Plonĝo
La plonĝisto saltas de sur difinite altaj forsaltiloj en akvon, prezantante en la aero diversajn devigajn kaj libere elektitajn plonĝfigurojn de altagrada tekniko kaj arta, plaĉa plenumo.
La internaciaj plonĝkonkursoj disvolviĝas en subĉielaj aŭ tegmentitaj naĝejoj konstruitaj laŭ la antaŭskriboj de la mondfederacio de la naĝosporto (naĝo, plonĝo, akvopilkado kaj arta naĝo) FINA, kaj ekipitaj per plonĝoinstalaĵo kun mezuroj same oficiale normitaj.
La modela oficiala plonĝinstalaĵo konsistas el 10 forsaltiloj, nome a) el tri forsaltiloj 1 m-on altaj (super la akvospegulo), kun 0,6 m-a larĝo kaj 4,5 m-a longo; kaj el tri forsaltiloj 3 m-ojn altaj, kun 0,8 m—a larĝo kaj 5 m-a longo. La 1 kaj 3 metrojn altaj forsaltiloj estas nomataj plonĝotrampliloj (plonĝotrampoloj), mallonge trampliloj: 1-metra kaj 3-metra trampliloj;
b) el du 5 m-ojn altaj, unu 7,5 m-ojn alta kaj unu 10 m-ojn alta forsaltiloj kun 1,5, 1,5 kaj 2 m-a larĝo kaj po 6 m-a longo. Tiuj forsaltiloj estas nomataj plonĝoturoj, mallonge turoj, nome 5-metra, 7,5 metra (sep-komo-kvin-metra) kaj 10-metra turoj.
La antaŭa ekstremo de la forsaltiloj devas elstari 1,5 m-ojn (ĉe la 1- kaj 3-metraj minimume 1,25 metrojn) super la akvon antaŭ la basenrando.
La plonĝon plenumitan de sur tramplilo oni nomas trampliloplonĝo kaj la plonĝon plenumitan de sur turo oni nomas turplonĝo.
La konkursantoj plenumas plonĝon aŭ senalkure aŭ kunalkure. Ĉe senalkura plonĝo la konkursanto estas okupinta startpozicion, kiam li staras jam ĉe la forsalta ekstremo de la tramplilo, resp. turo. En startpozicio la konkursanto staras rektakorpe kun etenditaj brakoj fermitaj al la flankoj, aŭ altenrektigitaj. Neregula startpozicio rezultigas dekalkulon de 1–3 poentoj el la definitiva poentnombro. Ĉe kunalkura plonĝo la konkursanto estas okupinta la startpozicion, kiam li jam estas preta fari la unuan paŝon de la alkuro.
Kaze de antaŭensalta trampliloplonĝo aŭ turplongo la konkursantoj rajtas plenumi la plonĝon laŭplaĉe kunalkure aŭ senalkure, la konkursa ĵurio prijuĝas la plonĝon ĉiam kiel kunalkuran plonĝon.
Kaj sur la tramplilo kaj sur la turo la alkuro devas konsisti el almenaŭ 4 kurpaŝoj. La forsalto ĉe trampliloplonĝo devas esti farata per ambaŭ piedoj; ĉe turplonĝo ankaŭ unupieda forsalto estas permesita. Kaze de senalkura plonĝo la plonĝisto ne rajtas saltadi sur la forsaltilo.
Plonĝo plenumita tro proksime de la fino de la tramplilo (aŭ turo), kiel ankaŭ plenumo de plonĝo el tia manstaro, kie la antaŭskribita momenta sekura ekvilibro ne estas konstatebla, rezultigas 1–3 minusajn poentojn.
La plonĝoj estas plenumeblaj: a) kun rekta korpo — rektakorpe; b) kun movo de karpo = karpomove aŭ karpe; c) kun suprentiritaj genuoj = kaŭre.
a) Ĉe la rektakorpa plonĝo la korpo povas esti klinita nek kokse, nek genue, la piedoj devas esti rektigitaj kun fingroj plandodirekte streĉitaj.
b) Ĉe karpomova (karpa) plonĝo la korpo estas kokse klinita, sed la genuoj estas rektigitaj kaj la piedfingroj estas malsuprenstreĉitaj.
e) Ĉe la kaŭra plonĝo la tuta korpo estas kuntirita, la genuoj estas kunmetitaj, la manoj kuŝas sur la kruroj, la piedfingroj estas malsuprenstreĉitaj.
La plonĝisto plenumas saltumon, kiam forlasinte la forsaltilon li faras en la aero 360-gradan transkapan turniĝon antaŭen aŭ malantaŭen, plenumante la saltumon rektakorpe, karpomove aŭ kaŭre, t.e. se li forsaltas piede, tiam post la saltumo li atingas la akvon en stara pozicio, se li komencas la plonĝon el manstaro, tiam post la saltumo li enakviĝas kap-al-akve.
Speco de la rektakorpa saltumo estas la tn. flugsaltumo, kiam la plonĝisto flanke disetendas la brakojn (vulg. hirundo-saltumo). Dum plenumo de flugsaltumo almenaŭ ĝis la duono de la saltumo devas esti klare videbla la rekta korpoteno.
Ĉe duona kaj plena tordosalto ne licas komenci la tordon tuj ekde la forsalto. Ĉe karpa tordosalto unue devas okazi la karpomovo kaj nur poste povas komenciĝi la tordo.
Ĉe ĉia plonĝo la enakviĝo devas okazi ĉiam per vertikala aŭ proksimume vertikala kaj rekta korpo, kun malsuprenstreĉitaj piedfingroj. Ĉe kap-al-akva enakviĝo la brakoj estu rektigitaj en la longoakso de la korpo. La fingroj de la du manoj tuŝu unu la alian. Ĉe pied'-al-akva enakviĝo la brakoj estas rektaj kaj premitaj al la flankoj.
Jen sekvas la terminoj de la antaŭskribitaj plonĝospecoj, dividitaj en 6 grupojn. Al ĉiu plonĝospeco apartenas sperta klasifa vicnumero (ankaŭ ĉi-sube indikita) kaj po tri nombroj, nomataj gradoj de malfacileco, konsiderataj ĉe la taksado laŭ tio, ĉu la plonĝon oni plenumis rektakorpe, karpomove aŭ kaŭre. Tiujn gradvalorojn indikas aparta tabelo ĉi tie ne aldonita, sed en la naciaj konkursregularoj trovebla.
I. Plonĝoj antaŭen.