La sporta lingvo en Esperanto
- Автор: Ujlaky-Nagy Tibor
- Год: 1972
- Язык: эсперанто
- Год: Hungara Esperanto-Asocio
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
Piedpilkado
Sur ludkampo kun difinitaj mezuroj kaj dum fiksita tempodaŭro du teamoj, konsistantaj el po 11 ludistoj, vetludas unu kontraŭ la alia, nome obeante la internacie antaŭskribitajn 17 regulojn de la sportobranĉo piedpilkado ili strebas sendi la pilkon pere de superece stakema ludo en la kontraŭulan golejon, respektivo klopodas malhelpi per konvene forta defendludo, ke la kontraŭula teamo povu elbatali golon, priludante la pilkon kaj en la ataka kaj en la defenda ludo unuavice per la piedoj, eventuale per la kapo, sed — escepte la golulon — neniam per la manoj.
La piedpilkado (vulg. futbalo) estas unu el la mondskale plej disvastiĝintaj kaj popularaj sportaj ludoj, altiranta en tre multaj landoj eksterordinare grandan nombron da simpatiantoj. Speciala — konsiderinde grandnombra — kategorio de tiuj simpatiantoj estas la t.n. zelotoj, kiuj fanatike kaj kvazaŭ sektece solidaras kun sia favorata teamo, ĉeestas ties matĉojn, laŭte entuziasmigante la ludistojn kaj sentas iliajn venkon aŭ malvenkon siaj propraj venko aŭ malvenko.
La piedpilko-teamo (vulg. futbalteamo, futbal-dekunuo) konsistas el unu golulo kaj dek kampludistoj. Kvankam la regularo ne distingas, oni kutimas diferencigi inter ili — konforme al iliaj taskoj — avanulojn, halfojn kaj arierulojn.
La golulo — starante en la golejo, aŭ en ĝia senpera proksimeco — faras ĉion eblan, por malhelpi golon en sia golejo. Al tio li uzas sian tutan korpon, klopodante — se eble — mane kapti la pilkon, flugantan aŭ ruliĝantan en la golejon. Brave plenumitaj paratoj (per kapto aŭ forbato), kelkfoje helpe de virtuozaj sinĵetoj, vekas merititan ovacion flanke de la spektantaro. Sukcese kaptinte la pilkon, direktitan al la golejo, la golulo elkikas (elsendas per piedfrapo) aŭ elĵetas ĝin el la golejareo en la ludkampon.
La tasko de la avanuloj estas ĉiam pli proksimiĝi al la kontraŭula golejo helpe de harmonia interludo, por en la plej konvena momento ŝoti, kiki aŭ kapumi la pilkon en la reton de la golejo. Harmonia estas la ludo inter la samteamaj ludistoj, se ili pasigas la pilkon per precize alcelitaj kikoj unu al la alia kun celkonscia taktiko, nome laŭeble al tiu, kiu estas momente en libera pozicio (nekovrata). Intertempe ne mankas okazoj, kiam la ludisto estas devigata konduki sola la pilkon, driblante ĝin duma certa tempo, ĝia li povas pasigi (transludi) ĝin al iu el la kunludantoj. «Dribli» signifas superruzi la kontraŭulon per lertaj piedfintoj kaj tiamaniere malhelpi lin akiri la pilkon. «Ŝotas» la piedpilkisto, kiam per forta ekmovo li pafe kikas (piedfrapas) la pilkon, plej ofte celante la golejon, aŭ plenumante liberan ŝoton.
La tasko de la arieruloj estas malhelpi, ke la kontraŭulaj avanuloj povu porti la pilkon en la proksimecon de ilia golejo. Per lerta ludo ili rabas la pilkon for de la atakantaj avanuloj, alivorte ili depilkas la kontraŭulon, kaj per t.n. liberiga ŝoto — se eble — ili sendas ĝin al la transa duonkampo, aŭ almenaŭ transludas ĝin al proksima samteamano.
La halfoj helpas laŭnecese al la avanuloj en la atako, aŭ al la arieruloj en la defendludo.
En la klasika piedpilkado la skemo de la posteniĝo de la kampludistoj estis la sekvanta.
En la plej antaŭa batallinio, nomata linio de la avanuloj, aŭ avanula linio ludis 5 ludistoj. Jen ilia nomo laŭ vicordo komencata da maldekstre:
1. Maldekstra avanulo (vulg. maldekstra sturmanto, m. alulo, m. ekstremulo)
2. Mezmaldekstra avanulo (vulg. mezmaldekstra sturmanto)
3. Meza avanule (volg. meza aturmanto, centrulo)
4. Mezdekstra avanulo (vulg. kiel ĉe 2.)
5. Dekstra avanulo (vulg. kiel ĉe 1.)
En la meza linio, nomata linio de la halfoj, alinome halfa linio, ludis 3 ludistoj:
1. Maldekstra halfo (vulg. maldekstra mezludisto, m. mezulo)
2. Meza halfo (vulg. centra mezludisto, centra mezulo, centrohalfo)
3. Dekstra halfo (vulg. kiel ĉe 1.)
La malantaŭan batallinion, nomatan linio de la arieruloj, alinome arierula linio konsistigis du ludistoj, nome la
1. Maldekstra arierulo (vulg. maldekstra defendanto) kaj la
2. Dekstra arierulo (vulg. kiel ĉe 1.)
La modernstila piedpilkado konservis el la klasika ludostilo la tri batalliniojn, sed la nombro de la ludistoj ene de tiuj linioj alternas laŭ la sistemo, aplikata el la pluraj modernaj ludsistemoj. Unu el la plej disvastiĝintaj ludsistemoj estas la t.n. sistemo 4–2-4, kie en la avanula linio mankas la meza avanulo, el la halfa linio mankas la meza halfo kaj en la arierula linio ludas kiel plusaj, la mezmaldekstra kaj la mezdekstra arieruloj.
La piedpilkoludo, ludata inter du teamoj, estas nomata piedpilko-matĉo (vulg. futbalmatĉo). La matĉo disvolviĝas sur piedpilko-ludkampo, mallonge ludkampo 100–110 m-ojn longa kaj 64–75 m-ojn larĝa. La du longaj limoj de la ludkampo estas nomataj flanklinioj, la du mallongaj estas la gollinioj, kaj estas indikitaj — same kiel ĉiuj ĉisube menciitaj ceteraj linioj de la ludkampo — per dika blanka strio. La ludkampo estas dividita en du duonkampojn per la mezlinio, ĉe kies ambaŭ ekstremoj staras flago.
Meze de ambaŭ gollinioj staras po unu golejo el du vertikalaj fostoj ĉ. 10 cm-ojn dikaj, kun ĉ. 7,4 m-a interspaco. La du vertikalajn fostojn supre interligas horizontala kverfosto samdika en 2,5 m-a alto. (La du vertikalajn fostojn oni nomas: flankaj golejfostoj, mallonge flankfostoj, kaj tiun horizontalan: supra fosto aŭ kverfosto.) Fone de la golejo reto haltigas la pilkon.
Ĝis 5,5 m-oj antaŭ, dekstre kaj maldekstre de la golejo (t.e. en 5,5×18,5 m-a amplekso) etendiĝas la tn. golej-areo. Nur ene de tiu areo la golulo havas la rajton mane tuŝi la pilkon.
Ĝis 16,5 m-oj antaŭ kaj dekstre resp. maldekstre de la golejo (t.e. en 16,5×40,5 m-a amplekso) etendiĝas la tn. punareo kaj 11 m-ojn antaŭ la mezo de la golejo estas indikita la punpunkto. Ĉiu pli grava malregulaĵo, kulpita ene de la punareo far la defendanta teamo, tiras post si punŝoton plenumitan el la punpunkto.
Sur la kvar angulpunktoj de la ludkampo staras angulflago. Unu metron diametra sektoro de tiuj anguloj estas nomata angulareo. Tie oni plenumas la angulŝoton, se la pilko transpasis la golejlinion, tuŝinte laste hejmkampan ludiston, inkluzive de la golulo. Se la pilko transpasas la flanklinion, oni plenumas enĵeton. La angulŝoton kaj enĵeton plenumas iu el la alia teamo ol kiu laste tuŝis la pilkon.
La ludotempo konsistas el 2×45 minutaj duontempoj kun 5 minuta paŭzo. Kaze de egalstato la ludo estas plilongigebla por 2×10 minutoj.
La ludistoj krom la golulo surhavas unuforman (tiun de la lando aŭ sia sportunuiĝo) piedpilkistan sportveston. La koloro de la sportvesto de la golulo devas diferenci disde la koloro de ambaŭ teamoj.
La matĉon gvidas la ludgvidisto (vulg. futbaljuĝisto) kun la kunhelpo de la du linijuĝistoj. Konante bone la regulojn de la piedpilkado, la ludgvidisto gvidas la matĉon — helpe de faĵfil- kaj mansignoj — senpartie, zorgeme atentante kaj punante ĉian malregulaĵon, por certigi tiamaniere la disciplinitan ludon. Tiucele li disponas pri la sekvantaj sankcioj.