La sporta lingvo en Esperanto
- Автор: Ujlaky-Nagy Tibor
- Год: 1972
- Язык: эсперанто
- Год: Hungara Esperanto-Asocio
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
2. 20+20+20-pafa kunmetita stara pafo per norma pistolo
La pafo okazas sur 50/20 cm-an cirklan celtabulon. Post sume 5 provaj pafoj, plenumitaj dum 150 sekundoj, sekvas 3×4 kvinpafaj taksataj serioj, plenumendaj: la unuaj 4 serioj dum po 150 minutoj, la duaj 4 serioj dum po 20 minutoj kaj la triaj 4 serioj dum po 10 minutoj, ĉiam po 5 pafoj sur unu celtabulon.
G) Pafo per sportpistolo
Estas uzebla ajnatipa, 5,6 mm-ojn kalibra pistolo sen pezolimo, kun ajnasistema celadinstalaĵo krom tiu optika. Pafaĵo: plumbokugla kartoĉo.
La pafo okazas al 50 m-oj, sur 50/20 cm-an cirklan celtabulon, en stara pozicio.
Disciplino:
Pafo per sportpistolo
15/60 pafoj, po 5 taksataj pafoj sur unu celtabulon. Paftempo: 2 horoj kaj 30 minutoj.
Ĝ) Pafo per grandkalibra pistolo
Estas uzebla ajnatipa pistolo aŭ revolvero kun kalibro de
7,62 ĝis 9,65 mm—oj kaj kun limigita tublongo. La pafo okazas
al 25 m-on.
Disciplino:
Pafo per grandkalibra pistolo
La disciplino konsistas el du malsamaj pafekzercoj:
a) 5/30 pafoj sur 50/20 cm-an cirklan celtabulon en stara
pozicio. Post 5 provaj pafoj dum 8 minutoj sekvas 6 kvinpafaj serioj dum po 6 minutoj.
b) 5/30 rapidpafoj sur 160/45 cm-an celtabulon (olimpikan
ombrofiguron), en stara pozicio. Post unu kvinpafa prova serio sekvas 6 kvinpafaj taksataj serioj, ĉiuj serioj dum po 3 sekundoj, kun 7-sekundaj paŭzoj.
H) Pafo sur kurantan apron
La pafisto, starante en la pafstacio regule aranĝita, pafas al celtabulo montranta apron kurantan ripetite de dekstre maldekstren, poste de maldekstre dekstren, 50 m-ojn antaŭ la pafstacio, kun ĝi paralele. En la indikejo la celtabulo trakuras 10-metran malfermaĵon inter du pafrezistaj muroj, dum 5 sekundoj en la malrapidaj kaj dum 2,5 sekundoj en la rapidaj kurumoj. Unu trakuro estas nomata kurumo. Unu aŭ du pafoj estas plenumendaj, dum la apro estas videbla en la malfermaĵo. En la mezo de la aprofigura celtabulo estas lokita ŝanĝebla cirkla celtabulo kun 10 cirkloj de 2,5 ĝis 25 cm-ojn radiusaj. En la indikejo la trafojn oni montras per diverskoloraj indikdiskoj. Nome la diskon la indikisto metas sur la trafon kaj la koloro de la disko indikas la trafvaloron.
Estas uzebla ajnatipa aŭtomata aŭ neaŭtomata, 5,6 mm-ojn kalibra fusilo kun maks. 5 kg-a pezo. Ĉiaspeca celilo aŭ cellorno estas uzeblaj. Pafaĵo: 5,6 mm-a kartoĉo havanta kuglujon kun centra aŭ periferia prajmo.
Disciplino:
Pafo sur kurantan apron
I) Diskopafo laŭ trapa sistemo (vulg. trapopafo)
La diskopafisto laŭ trapa sistemo (vulg. trapisto) pafas en stara pozicio sur argilajn diskojn suprenĵetitajn per specialaj ĵetmaŝinoj.
La diskopafejo laŭ trapa sistemo konsistas el la ĵetstacio kaj la pafstacio.
La ĵetstacio estas rekta foso, en kiu troviĝas 15 ĵetmaŝinoj en 5 triopaj grupoj. La mezaj maŝinoj de la grupoj staras 5 metrojn diste unu de la alia. La maŝinojn funkciigas manipulistoj per elektro, aŭ mekanike. Ili restadas en konvena loko, por vidi kaj aŭdi la pafantojn. La direkto kaj alteco de la ĵettrajektorio estas antaŭskribitaj. La mezuroj de la argilaj diskoj estas: diametro = 11 cm-oj, dikeco = ĉ. 25 mm-oj, pezo = ĉ. 100 gr-oj.
En la pafstacio, 15 m-ojn distance de la ĵetstacio, fronte al la mezaj maŝinoj de la maŝingrupoj troviĝas 5 paflokoj.
La konkursoj disvolviĝas en sespersonaj pafgrupoj, en kiujn estas dividitaj la membroj de la diverslandaj teamoj.
La devigan nombron da diskoj la pafistoj pafas en 25-opaj serioj, sen provaj pafoj.
Ĉe la komenco de la pafserio 5 pafistoj de la sama pafgrupo okupas la 5 paflokojn. La sesa membro atendas ĉe la 1ª (plej maldekstra) pafloko. Je la startosigno de la gvida juĝisto la pafistoj en la paflokoj petas sian diskon per interkonsentita komandovorto, post kio tiu devas esti tuj ĵetata. La maŝintriopo ĵetas ĉiufoje nur unu diskon, alterne iu el la tri maŝinoj. La pafistoj en la pafloko faras unu aŭ du pafojn sur sian propran diskon. La disko estas rigardebla trafita, se videble parto disiĝas de ĝi, aŭ se ĝi tute disrompiĝas,
Pafinte, la pafisto en la unua pafloko transdonas la lokon al la atendanta sesa grupano kaj iras al la dua pafloko. Simile agas ankaŭ la ceteraj; la pafinto en la kvina pafloko iras atendi al la unua pafloko. Ĉio ĉi ripetiĝas, ĝis ĉiu pafis sur siajn 25 diskojn (ĉu trafinte ilin, ĉu ne).
Uzebla estas ajnatipa ĉasfusilo kun ŝrota kartoĉo ĝis 12 mm-a kalibro, 70 mm-a kartoĉlongo kaj 2,5 mm-a ŝrotdiametro. Uzo de nigrafuma pulvo kaj lumspura kartoĉo estas malpermesita.
Disciplinoj:
1. Vira individua diskopafo laŭ trapa sistemo
200 diskoj en 8 serioj.
2. Virina individua diskopafo laŭ trapa sistemo
Kiel ĉe la vira diskopofo.
3. Vira teama diskopafo laŭ trapa sistemo
150 diskoj en 6 serioj.
4. Virina teama diskopafo laŭ trapa sistemo
Kiel ĉe la vira diskopafo.
En la praktiko unue oni disvolvas la teaman disciplinon, kiu servas samtempe ankaŭ kiel selekta antaŭfinalo por la individua disciplino. La individuan disciplinon partoprenas jam nur certa nombro de avanaj klasitoj, kiuj pafas jam nur la ankoraŭ mankantajn 2 seriojn.
J) Diskopafo laŭ skida sistemo (vulg. skidopafo)
Sekvante la regulojn de sia disciplino la diskopafisto laŭ skida sistemo (vulg. skidisto) pafas en stara pozicio sur difinitan nombron da argilaj diskoj suprenĵetitaj per specialaj ĵetmaŝinoj.
En la diskopafejo laŭ skida sistemo (vulg. skidpafejo) troviĝas 8 paflokoj. 7 el ili, kun 8-metra interdistanco unu de la alia, situas sur la arko de cirklo havanta 12,20 m-an radiuson. La 8ª pafloko situas proksime de la cirklocentro.
La paflokojn signas simplaj palisetoj fiksitaj en la grundo.
La diskoj estas ĵetataj el du ĵetoturoj. La 1 m-on alta turo staras proksime de la 1ª (plej maldekstra) pafloko kaj la 3 m-ojn alta troviĝas proksime de la 7ª pafloko. La ĵettrajektorioj estas antaŭskribitaj. La funkciigo de la ĵetmaŝinoj, la diskomezuroj kaj la uzeblaj pafiloj estas la samaj, kiel tiuj ĉe la diskopafo laŭ trapa sistemo.
La konkursoj disvolviĝas en kvinmembraj pafgrupoj. La grupo komencas la pafon ĉe la 1ª pafloko. Laŭ fiksa vicordo ĉiu pafas po unu pafon sur diskon ĵetitan unue el la alta, poste el la malalta turoj. Post tio la grupo iras al la 2ª, 5ª ktp paflokoj kaj agas same.
Fininte la pafon ĉe la 8ª pafloko, la grupo denove vizitas la 1-an, 2-an, 6-an kaj 7-an paflokojn, kie unu post la alia ĉiu faras po du pafojn (rapidpafojn) sur du diskojn ĵetitajn sinkrone el la du turoj.
Disciplinoj:
l. Vira individua diskopafo laŭ skida sistemo
200 diskoj en 8 serioj.
2. Virina individua diskopafo laŭ skida sistemo
Kiel ĉe la vira diskopafo.
3. Vira teama diskopafo laŭ skida sistemo
150 diskoj en 6 serioj.
4. Virina teama diskopafo laŭ skida sistemo
Kiel ĉe la vira diskopafo.
En la praktiko oni disvolvas unue la teaman disciplinon, ktp, kiel ĉe la diskopafo laŭ trapa sistemo.
La mondorganizo de la sportobranĉo pafo estas: Union Internationale de Tir (UIT), Esperante: Internacia Pafista Unio.
Esprimoj: Pafkonkurso. Mondĉampionado de pafo per militfusilo. Olimpikoĉampiona teamo de pafo per sportpistolo. La tri avanaj klasitoj de la Eŭropo-ĉampionado de pafo per grandkalibra sportfusilo. En la disciplino vira kuŝa pafo per norma etkalibra fusilo de la Kopenhaga internacia pafkonkurso venkis la svisa konkursanto N.N. kun sume 583 cirklounuoj; la trafrezulto de la dualoka klasito estis 567 cirklounuoj. En la Eŭropo-ĉampionado de pafo de jaro 1967 en Amsterdamo, en la disciplino virina individua diskopafo laŭ trapa sistemo venkis la itala s-ino N.N. kun la suma trafrezulto de 178 diskoj.