Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » La sporta lingvo en Esperanto
La sporta lingvo en Esperanto - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La sporta lingvo en Esperanto

Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:

Tiu ĉi libro – kiel labora versio por kunlaborontoj – aperis en 1972 en 500 ekzempleroj, dissenditaj al ĉiuj partoj de la mondo. La fakuloj kaj estraroj de landaj Esperanto-asocioj ricevis la libron antaŭ la Olimpiko en München (Munkeno), kaj surbaze de tiu ĉi libro estis kompilita la trilingva vortareto «Saluton Amiko» en formo de broŝuro.
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
1 ... 43 44 45 46 47 48 49 50 51 ... 73
Перейти на страницу:

Koncerne la figurajn celtabulojn, en internaciaj konkursoj oni uzas du tipojn: a) la tn. olimpikan ombrofiguron, kiu reprezentas homan figuron de 160 cm-a alto kaj 45 cm-a larĝo. En la mezo de la figuro troviĝas 10×15 cm-ojn granda ovala trafkampo kun cirklovaloro de 10 unuoj, kaj ĉirkaŭ ĝi 9 koncentraj ovaloj kun amplekso grade kreskanta je 10 resp. 15 cm-oj, kaj kun la cirklovaloro de 9 ĝis 1 unuoj; b) la figuron de apro (v. detale ĉe la koncerna disciplino).

Pri la argildiskoj informas la priskribo de la diskopafaj disciplinoj.

Konsidere, ke la pafekzercoj disvolviĝas dum uzado de vivdanĝeraj pafiloj, en la tuta pafejo devas regi ordo kaj disciplino. Ĉiuj aktivadoj de la pafistoj, indikistoj ktp estas strikte antaŭskribitaj, kaj ili faras ĉion je komandovortoj aŭ komandosignoj donitaj de la gvida juĝisto.

En certa nombro de la ĉisubaj subbranĉoj oni trovas aparte virajn kaj virinajn disciplinojn. La ceterajn disciplinojn, kie la vira aŭ virina keraktero ne estas indikita, povas partopreni kaj viraj kaj virinaj pafistoj kun egala taksa do.

La konkursoj en ĉiuj disciplinoj povas esti kaj individuaj kaj teamaj.

La sportobranĉo pafo dividiĝas en la sekvantajn 12 subbranĉojn:

A) Pafo per aerfusilo

B) Fafo per norma etkalibra fusilo

C) Pafo per etkalibra sportfusilo

Ĉ) Pafo per militfusilo

D) Pafo per grandkalibra sportfusilo

E) Pafo per aerpistolo

F) Pafo per norma pistolo

G) Pafo per sportpistolo

Ĝ) Pafo per grandkalibra pistolo

H) Pafo sur kurantan apron

I) Diskopafo laŭ trapa sistemo

J) Diskopafo laŭ skida sistemo

A) Pafo per aerfusilo

Estas uzebla ajnatipa piŝtohava, 4,5 mm-ojn kalibra fusilo, funkcianta per premo de aero aŭ karbondioksido. Maksimuma pezo: 5 kg-oj. La celgrajnon ĉirkaŭprenas maks. 5 cm-ojn longa kaj 2,5 cm-ojn diametra tn. celgrajnotunelo, kio ebligas pli precizan celadon. La celilo povas esti fermita aŭ nefermita. La uzo de la fusilrimeno aŭ alia apogilo resp. fiksilo ne estas permesita. Pafaĵo: kartoĉo kun kuglo el plumbo aŭ alia mola materio.

La pafo okazas al 10 metroj, sur 46/31 mm-an cirklan celtabulon.

Disciplinoj:

1. Vira pafo per aerfusilo

10/40 (10 provaj kaj 40 taksataj) pafoj en stara pozicio dum 1 horo kaj 30 minutoj.

2. Virina pafo per aerfusilo

Kiel ĉe la vira pafo.

B) Pafo per norma etkalibra fusilo

Estas uzebla ajnatipa, 5,6 mm-ojn kalibra fusilo kun maks. pezo de 5 kg-oj, kaj kun celgrajnotunelo maks. 5 cm-ojn longa kaj 2,5 cm-ojn diametra. La celnoĉo resp. la celilo povas esti nefermita aŭ fermita. La uzo de la fusilrimeno estas permesita krom en la stara pozicio. Pafaĵo: ajnatipa plumbokugla kartoĉo.

La pafo okazas al 50 m-oj, sur 162,4/112,4 mm-an cirklan celtabulon.

Disciplinoj:

1. Vira kuŝa pafo per norma etkalibra fusilo

15/60 pafoj, ĉiu estas taksata pafo sur apartan celtabulon. Paftempo: 2 horoj.

2. Virina kuŝa pafo per norma etkalibra fusilo

Kiel ĉe la vira pafo.

3. Vira kunmetita pafo per norma etkalibra fusilo

Po 6/20 pafoj en ĉiuj tri pozicioj, ĉiu estas aparta pafo sur apartan celtabulon. Paftempo: 2 horoj kaj 30 minutoj.

4. Virina kunmetita pafo per norma etkalibra fusilo

Kiel ĉe la vira pafo.

C) Pafo per etkalibra sportfusilo

Estas uzebla ajnatipa, 5,6 mm-ojn kalibra fusilo kun suma pezo de 8 kg-oj. Iaajn-tipa celadinstalaĵo estas permesita krom tiu optika. Pafaĵo: kartoĉo kun kuglo el plumbo aŭ alia mola materio.

La pafo okazas al 50 m-oj sur 162,4/112,4 mm-an cirklan celtabulon.

Disciplinoj:

1. 60-pafa kuŝa pafo per etkalibra sportfusilo

15/60 pafoj, ĉiu taksata pafo sur apartan celtabulon. Paftempo: 2 horoj.

2. 40-pafa kuŝa pafo per etkalibra sportfusilo

10/40 pafoj, ĉiu pafo sur apartan celtabulon krom tiuj provaj. Paftempo: 1 horo kaj 30 minutoj.

3. 40-pafa stara pafo per etkalibra sportfusilo

10/40 pafoj, ĉiu pafo aŭ ĉiu po du pafoj sur apartan celtabulon. Paftempo: 2 horoj.

4. 40-pafa surgenua pafo per etkalibra sportfusilo

10/40 pafoj, ĉiu pafo aŭ ĉiu po du pafoj sur apartan celtabulon. Paftempo: 1 horo kaj 45 minutoj.

5. 120-pafa kunmetita pafo per etkalibra sportfusilo

Po 10/40 pafoj en ĉiuj tri korpopozicioj, ĉiu pafo aŭ ĉiu po du pafoj sur apartan celtabulon. Paftempo: 5 horoj kaj 30 minutoj.

Ĉ) Pafo per militfusilo

Estas uzebla ajnatipa, maks. 8 mm-ojn kalibra fusilo kun maks. pezo de 5 kg-oj kaj longo de 1,25 m-oj. Ĝi povas havi ajnatipan nefermitan aŭ fermitan celilon. Pafaĵo: metalkugluja kartoĉo.

La pafo okazas al 300 m-oj, sur 100/160 cm-an cirklan celtabulon.

Disciplino:

Pafo per militfusilo

Po 6/20 pafoj en ĉiuj tri korpopozicioj, po 10 pafoj sur unu celtabulon. Paftempo: 2 horoj kaj 30 minutoj.

D) Pafo per grandkalibra sportfusilo

Estas uzebla ajnatipa, maks. 8 cm-ojn kalibra fusilo kun maks. 8 kg-a pezo. La celilo povas esti nefermita aŭ fermita. Uzo de optika celadinstalaĵo estas malpermesita. Pafaĵo: metalkugluja kartoĉo.

La pafo okazas al 300 m-oj, sur 100/160 cm-an cirklan celtabulon. En ĉiuj 4 disciplinoj oni plenumas po 10 taksatajn pafojn sur unu celtabulon.

Disciplinoj:

1. Kuŝa pafo per grandkalibra sportfusilo

10/40 pafoj dum 1 horo kaj 30 minutoj.

2. Stara pafo per grandkalibra sportfusilo

10/40 pafoj dum 2 horoj.

3. Surgenue pafo per grandkalibra sportfusilo

10/40 pafoj dum 1 horo kaj 45 minutoj.

4. Kunmetita pafo per grandkalibra sportfusilo

Po 10/40 pafoj en ĉiuj tri korpopozicioj dum 5 horoj kaj 30 minutoj.

E) Pafo per aerpistolo

Estas uzebla ajnatipa piŝtohava, 4,5 mm-ojn kalibra pistolo, funkcianta per premo de aero aŭ karbondioksido, kun la maksimumaj mezuroj de 42 cm-a longo, 20 cm-a alto, 5 cm-a larĝo kaj 1,5 kg-a pezo. La pafo okazas al 10 m-oj, sur 156/60 mm-an cirklan celtabulon.

Disciplinoj:

1. Vira pafo per aerpistolo

10/40 pafoj en stara pozicio, po du taksatej pafoj sur unu celtabulon. Paftempo: 1 horo kaj 30 minutoj.

2. Virino pafo per aerpistolo

Kiel ĉe la vira pafo.

F) Pafo per norma pistolo

Estas uzebla ajnatipa, 5,6 mm-ojn kalibra pistolo aŭ revolvero, kun maksimumaj mezuroj de 153 mm-a tublongo kaj 1,36 kg-a pezo. Uzo de optika celadinatalaĵo ne estae permesita. Pafaĵo: «Long Rifle» kartoĉo kun kuglo el plumbo aŭ alia mola materio.

La pafo okazas al 25 m-oj.

Disciplinoj:

1. Virina 30+30-pafa kunmetita stara pafo per norma pistolo

La disciplino konsistas el du malsamaj pafekzercoj: a) 5/30 pafoj sur 50/20 cm-an cirklan celtabulon, po 5 pafoj sur unu celtabulon. Post 5 provaj pafoj dum 8 minutoj sekvas 6 kvinpafaj serioj sur apartajn celtabulojn dum po 6 minutoj.

b) 5/30 rapidpafaj sur 160/45 cm-an homfiguran celtabulon (olimpikan ombrofiguron). Post unu kvinpafa serio el provaj pafoj sekvas 6 kvinpafaj taksataj serioj, ĉiuj 30 pafoj sur la saman celtabulon. Kaj la provaj kaj la taksataj pafoj estas plenumendaj dum po 3 sekundoj, kun 7-sekundaj paŭzoj.

1 ... 43 44 45 46 47 48 49 50 51 ... 73
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)