Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » La sporta lingvo en Esperanto
La sporta lingvo en Esperanto - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La sporta lingvo en Esperanto

Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:

Tiu ĉi libro – kiel labora versio por kunlaborontoj – aperis en 1972 en 500 ekzempleroj, dissenditaj al ĉiuj partoj de la mondo. La fakuloj kaj estraroj de landaj Esperanto-asocioj ricevis la libron antaŭ la Olimpiko en München (Munkeno), kaj surbaze de tiu ĉi libro estis kompilita la trilingva vortareto «Saluton Amiko» en formo de broŝuro.
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
1 ... 42 43 44 45 46 47 48 49 50 ... 73
Перейти на страницу:

Ene de unu kurumo la distribuo de la konkursantoj en la naĝlenojn okazas laŭ la sekvanta maniero. La plej bona naĝisto resp. teamo naĝas en la meza leno, se la lenonombro estas malpara kaj en la 4ª aŭ 3ª, se la vego estas 8- resp. 6-lena. La dua plej bona naĝas maldekstre, kaj la tria naĝas dekstre de la plej bona naĝisto, kaj tiel plu.

La stafetajn naĝojn plenumas kvarmembraj stafetteamoj.

La mondfederacio de la sportobranĉoj naĝo, plonĝo, akvopilkado kaj arta naĝo, unuvorte tiu de la naĝosporto estas: Fédération Internationale de Natation Amateur, mallongite FINA. (Bsp-e: Internacia Amatora Naĝista Federacio.)

FINA rezervas por si la rajton aranĝi la olimpikajn ĉampionadojn kaj la tn. region-ĉampionadojn (ekz. Eŭropo-ĉampionado, Karibregion-ĉampionado, Ameriko-ĉampionado ktp) de naĝo (mondĉampionado de naĝo ĝis nun ne estis aranĝita, sed estas planata). FINA mem funkcias kiel aranĝkomitato ĉe la olimpika ĉampionado kaj delegas membron en la aranĝkomitaton de la region-ĉampionadoj de naĝo. Tiu delegito havas la taskon zorgi pri tio, ke ĉiuj antaŭskriboj kaj reguloj de FINA estu obeataj dum la ĉampionado.

Kaze de levitaj protestoj kontraŭ konkursantoj aŭ membroj de la konkursa juĝistaro (la proteston oni devas skribe transdoni al la prezidanto de la konkursa juĝistaro) la aranĝkomitato ekfunkcias kiel apelkomitato kaj faras siajn neapeleblajn decidojn.

Al la olimpikaj naĝoĉampionadoj ĉiu lando povas anonci (enskribigi) po unu konkursanton por ĉiu el la disciplinoj, senkonsidere de ties plej bona pli frua temprezulto. Se iu lando intencas anonci pli ol unu, maks. 3 konkursantojn, tiam ĉiuj anoncitoj devas havi jam plenumitan temporezulton konforman al la temponormo difinita fare de FINA.

Por ĉiu teama disciplino estas anoncebla nur po unu teamo el ĉiu lando, sed ili devas esti elektitaj el la permesita maksimume 38-membra vira resp. 55-membra virina naciaj trupoj de la lando. Tiuj nombroj inkluzivas ĉiujn konkursantoj partoprenantajn en la diversaj disciplinoj de ĉiuj kvar sportobranĉoj de la naĝosporto.

Al la Eŭropo-ĉampionado ĉiu nacio rajtas anonci po 2 konkursantojn por ĉiu disciplino, sen limigoj.

En la olimpikaj naĝkonkursoj aĝlimigo ne estas. En la Eŭropo-ĉampionado de neĝo la junulara aĝkategorio estas kalkulata ĝis la fino de la 15ª jaro. Ekde la komencita 16ª jaro la konkursanto estas jam konsiderata plenkreska naĝisto.

Esprimoj: Konkurso de naĝo aŭ naĝkonkurso. Olimpika ĉampionado de naĝo. Ĉampionino de naĝo aŭ naĝoĉampionino. Mondĉampiono de la 100-metra virina dorsonaĝo. Olimpika rekordo (Eŭropo-rekordo, mondrekordo) de 400-metra vira rapidnaĝo. Eŭropo-ĉampiona teamo de la 4×100-metra virina stafeta miksonaĝo (4×100-metra virina stafeta kvarnaĝo). En la bulgara nacia naĝotrupo, partoprenanta la Eŭropo-ĉampionadon de naĝo, estas reprezentataj tri sportobranĉoj de la naĝosporto, nome la naĝo, la plonĝo kaj la akvopilkado. La nederlanda olimpika nacia naĝotempo alvenis.

Pafo

Uzante la pafilon permesitan en la koncerna disciplino kaj tenante sin en la antaŭskribita korpopozicio (kuŝa, stara aŭ genua pozicio), la pafisto faras difinitan nombron da pafoj sur senmovajn aŭ moviĝantajn celtabulojn, respektive sur suprenĵetitajn argildiskojn dum certa tempodaŭro kaj klopodas atingi plejeble multe da trafoj kun alta valoro.

La plenumo de unu pafo havas tri fazojn, nome la ŝargon, la celadon kaj la elpafon.

Depende de la tipo, la pafilo estas ŝargebla aŭ per unuopa(j) kartoĉo(j) (unu, du aŭ ses), aŭ per kartoĉujo entenanta certan nombron da kartoĉoj. Post la ŝargo oni streĉas la pafrisorton, kondiĉe ke tio jam ne okazis aŭtomate dum la ŝargo.

Antaŭ ĉiu unuopa pafo la pafisto kun koncentrita atento celas per unu okulo la trafendan celon. La preciza celado kaj sukcesa trafo postulas bonegan okulon kaj trankvilajn nervojn.

La mekanika kondiĉo de la preciza celado estas, ke la celnoĉo (troviĝanta sur la celilo), la celgrajno (ĉe la ekstremo de la pafiltubo) kaj la mezo de la celo konsistigu tri punktojn de sama geometria linio. Ĉe pafo al pli granda distanco ol 100 m-oj estas necese, ke la celilo estu alĝustigita al la celdistanco.

Dum konstanta celado okazas la elpafo. Sekve de delikata, grada premo de la montra fingro sur la klavon, ĉe unu punkto malfiksiĝas la streĉita pafrisorto kaj ĝia liberiĝinta forto antaŭenpuŝas la frapobolton (ĉe kelkaj pafiloj la ĉanon) kontraŭ la prajmon. La forta frapo ekbruligas la eksplodmaterialon de la prajmo, sekve de kio ekbrulas ankaŭ la pulvo en la kuglujo de la kartoĉo. La disprema forto de la ekestanta gaso elĵetas la kuglon tra la tubo kun kreskanta rapideco.

Apartaj antaŭskriboj instrukcias en okazo de paneo, t.e. neatendita nefunkcio pro difekto en la pafilo aŭ pro la neekbrulo de la prajmo (la pafilo paneis, alivorte malpafis).

La trejnoj kaj konkursoj de la sportobranĉo pafo disvolviĝas en pafejoj instalitaj laŭ la bezonoj de la koncernaj paf disciplinoj, la lastaj sub la direktado de la gvida juĝisto.

La pafejo havas du ĉefajn partojn, nome la pafstacion kaj la indikejon, respektive — ĉe diskopafo — la ĵetejon. En la pafstacio troviĝas la paflokoj.

La nombro, mezuroj kaj interdistanco de la paflokoj, kiel ankaŭ iliaj formo kaj instalaĵoj varias laŭ la postuloj de la unuopaj pafdisciplinoj.

En la indikejoindikstacio — ĝenerale en trafsekura ŝirmejo — troviĝas la indikistoj, kiuj interŝanĝas aŭ movas la celtabulojn kaj indikas (komunikas) la trafojn parole, telefone, per indikodiskoj aŭ sur elektra montrotabulo, laŭ internacie valida, ĉe ĉiu subbranĉo aparte difinita indiksistemo.

En la ĵetejoĵetstacio staras la maŝinoj, kiuj — funkciigataj helpe de elektra aŭ mekanika teledirektado — ĵetas la argilajn diskojn. Ankaŭ la ĵetejo estas en trafsekura ŝirmejo, sub la nivelo de la tersurfaco.

La pafo okazas sur celtabulojn aŭ sur argildiskojn.

La celtabuloj — konforme al la karaktero de la unuopaj pafdisciplinoj — estas aŭ cirklaj aŭ figuraj. Ili estas interŝanĝeblaj kaj iuj ankaŭ moveblaj.

Ĉiu speco de la cirklaj celtabuloj konsistas el dek koncentraj cirkloj kun egala diferenco inter la sinsekvaj radiusoj. La ringoforman spacon inter du cirkloj kaj ankaŭ la areon de la plej interna cirklo oni nomas trafkampo, aŭ cirklokampo, aŭ mallonga nur cirklo. La cirkloj havas diversan valoron, nomatan cirklovaloro. La plej interna cirklo havas la valoron de 10 unuoj, alivorte la cirklovaloro de la plej interna cirklo estas 10. La valoro de la sekvantaj cirkloj estas laŭvice 9, 8, … ktp unuoj kaj la plej ekstera cirklo valoras 1 unuon. Kompreneble la trafoj havas tiun cirklovaloron, en kiu cirklo ili troviĝas. Post la plenumo de la antaŭskribita nombro da pafoj oni adicias la cirklovaloron de la unuopaj trafoj, por konstati la definitivan trafrezulton de la pafisto. La pafrezulton oni esprimas per la suma cirklovaloro, mezurata en cirklounuoj. Ekz. la pafisto plenumis sume 352 cirklounuojn, alivorte lia trafrezulto estas 352 cirklounuoj.

La numero de la cirkloj samas kun ilia cirklovaloro. Oni diras do: cirklo 9, cirklo 5; trafo en la cirklo 4, ktp. Certa nombro da internaj cirklokampoj (ekde cirklo 4 aŭ 5) estas nigraj kaj la ceteraj — blankaj. Validas ĝenerale nur la trafoj en la cirkloj 10, 9 kaj 8. La pafisto mistrafis la celon, se la trafo estas ekster la cirklo 1. La pafon sur cirklan celtabulon oni nomas mallonge punktopafo, kontraste al la figurpafo. En la diversaj pafdisciplinoj oni uzas diversmezurajn cirklajn celtabulojn, konformajn al la pafdistanco kaj pafiltipo. Ilian mezuron oni difinas per du nombroj dividitaj per oblikva frakcistreko (ekz. 46/31 mm). La unua nombro donas la diametron ĉe la plej granda cirklo kaj la dua tiun de la plej granda nigra cirklo.

1 ... 42 43 44 45 46 47 48 49 50 ... 73
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)