Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » La sporta lingvo en Esperanto
La sporta lingvo en Esperanto - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La sporta lingvo en Esperanto

Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:

Tiu ĉi libro – kiel labora versio por kunlaborontoj – aperis en 1972 en 500 ekzempleroj, dissenditaj al ĉiuj partoj de la mondo. La fakuloj kaj estraroj de landaj Esperanto-asocioj ricevis la libron antaŭ la Olimpiko en München (Munkeno), kaj surbaze de tiu ĉi libro estis kompilita la trilingva vortareto «Saluton Amiko» en formo de broŝuro.
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
1 ... 41 42 43 44 45 46 47 48 49 ... 73
Перейти на страницу:

La du vegjuĝistojn dezignas la prezidanto de la konkursa juĝistaro. Ili havas sian lokon ambaŭflanke de la naĝbaseno kaj kontrolas, ĉu la konkursantoj obeas la regulojn de la naĝospeco aplikendajn en la koncerna disciplino.

La rezultopublikisto publikas helpe de laŭtparolilo la konkursrezultojn, kiujn li ricevas de la konkursa sekretario.

Baze de la kvar oficialaj naĝmanieroj, aplikataj en la naĝkonkursoj, la sportobranĉo naĝo dividiĝas en kvin subbranĉojn: brustonaĝo, papilinaĝo, dorsonaĝo, rapidnaĝo kaj miksonaĝo.

A) Brustonaĝo

Kuŝante bruste sur la akvo, la brustonaĝisto antaŭenpuŝas deire de la brusto samtempe ambaŭ siajn manojn sur aŭ sub la akvosurfaco, poste energie dismalfermas flankdirekte la etenditajn brakojn kaj movas ilin rondmove malantaŭen ĝis la femuroj, fine retiras la manojn denove sub la bruston. Dum tio la linio de la ŝultroj restas konstante paralela kun la akvospegulo. Samtempe kun la movo de la brakoj li tiras la krurojn sub la ventron tiel, ke la piedoj estas kunmetitaj (fermitaj) kaj la genuoj dismetitaj (dismalfermitaj), post tio li kike rektigas la krurojn en diskruran pozicion, kion sekvas la kunmeto (kunfermo) de la kruroj en kunkruran pozicion. La supren- kaj malsuprenmovado de la kruroj en la vertikala ebeno estas malpermesita. La priskribitaj taktoj de la brako- kaj krurmovo ade ripetiĝas dum la tuta daŭro de la brustonaĝo kaj ĉiuj tiuj movoj devas disvolviĝi en horizontala ebeno. La antaŭenpuŝo de la brakoj kaj la malantaŭenkiko de la kruroj devas okazi sinkrone.

Ĉe la turno kaj alceliĝo la brustonaĝisto devas ektuŝi la vandon ambaŭmane, en la sama alteco, kun horizontalaj ŝultroj. Naĝo sub la akvo, krom nur unu brako- kaj krurmovo post la turno, estas melpermesita.

Disciplinoj:

1. 100-metra vira brustonaĝo

2. 100-metra virina brustonaĝo

3. 200-metra vira brustonaĝo

4. 200-metra virina brustonaĝo

B) Papilinaĝo

La papilinaĝisto naĝas same surbruste. Ambaŭ brakojn li antaŭensvingas samtempe kaj simetrie super la akvo, kaj same sinkrone kaj simetrie li poste malantaŭentiras ilin en la akvo. La torako kuŝas sur la akvo kaj la linio de la ŝultroj devas esti paralela kun la akvosurfaco. Ĉiun movon ĉe la kruroj li devas fari samtempe kaj simetrie. La ripetita samtempa supren- kaj malsuprenmovo de la kruroj en la vertikala ebeno estas permesita.

Ĉe la turnoj kaj alceliĝo li devas ektuŝi la vandon per ambaŭ manoj samtempe kaj en la sama alteco, kun horizontalaj ŝultroj. Post starto kaj turno la papilinaĝisto rajtas fari unu aŭ pli da piedmovoj kaj unu brakotiron, per kiuj li leviĝas sur la akvosurfacon.

Disciplinoj:

1. 100-metra vira papilinaĝo

2. 100-metra virina papilinaĝo

3. 200-metra vira papilinaĝo

4. 200-metra virina papilinaĝo

C) Dorsonaĝo

La dorsonaĝisto atendas la starton en la baseno, tenante sin mane per la startotenilo. Je la startosigno en dorso-sur-akva pozicio li forkikas sin disde la startovando kaj dum la tuta kurumo li devas naĝi surdorse, ĝis la kapo, aŭ la antaŭensvingita mano aŭ brako ektuŝis la vandon ĉe la alceliĝo aŭ ĉe la lenofina turno. Ĉe tiu lasta estas permesite, ke li turnu sin ĉirkaŭ la longakso de sia korpo, post kiam li jam ektuŝis la vandon per la antaŭa parto de la korpo. Post la plenumita lenofina turno li devas retumi sin sur la dorson, antaŭ ol liaj piedoj forlasis la vandon. Koncerne la brako- kaj krurmovon la regularo ne havas antaŭskribojn, ili estas do laŭplaĉaj.

Disciplinoj:

1. 100-metra vira dorsonaĝo

2. 100-metra virina dorsonaĝo

3. 200-metra vira dorsonaĝo

4. 200-metra virina dorsonaĝo

Ĉ) Rapidnaĝo

La nocio rapidnaĝo signifas, ke la naĝisto rajtas apliki ajnan naĝmanieron al li pleje konvenen, por atingi plej rapide la celon. Ĉe lenofina turno li povas ektuŝi la turnovandon per iu ajn parto de la korpo. Limigoj estas nur ĉe la subbranĉo miksonaĝo, kie la rapidnaĝo ne povas enhavi elementojn el la naĝmanieroj brustonaĝo, papilinaĝo kaj dorsonaĝo.

Disciplinoj:

l. 100-metra vira rapidnaĝo

2. 100-metra virina rapidnaĝo

3. 200-metra vira rapidnaĝo

4. 200-metra virina rapidnaĝo

5. 400-metra vira rapidnaĝo

6. 400-metra virina rapidnaĝo

7. 800-metra rapidnaĝo (nur por virinoj)

8. 1500-metra rapidnaĝo (nur por viroj)

9. 4×100-metra vira stafeta rapidnaĝo

10. 4×100-metra virina stafeta rapidnaĝo

11. 4×200-metra stafeta rapidnaĝo (nur por viroj)

D) Miksonaĝo (kvarnaĝo)

La naĝisto de la miksonaĝaj disciplinoj kaj la kvarmembra miksonaĝa stafetteamo (la kvarnaĝisto kaj la kvarmembra teamo de stafeta kvernaĝo) naĝas kontinue kvaroble certalongan subdistancon, ĉiun subdistancon laŭ alia antaŭskribita naĝmaniero, en la sekvanta vicordo: papilinaĝo, dorsonaĝo, brustonaĝo kaj rapidnaĝo En la disciplinoj de la miksonaĝo la rapidnaĝa naĝmaniero devas esti sena je ajna movelemento ĉerpita el la tri aliaj naĝmanieroj.

Disciplinoj:

1. 200-metra vira miksonaĝo (kvarnaĝo)

4×50-metraj subdistancoj

2. 200-metra virina miksonaĝo (kvarnaĝo)

Kiel ĉe la vira

3. 400-metra vira miksonaĝo (kvarnaĝo)

4. 100-metraj subdistancoj

4. 400-metra virina miksonaĝo (kvarnaĝo)

Kiel ĉe la vira

5. 4×100-metra vira stafeta miksonaĝo (kvarnaĝo)

6. 4×100-metra virina stafeta miksonaĝo (kvarnaĝo)

En la disciplinoj brustonaĝo, papilinaĝo kaj rapidnaĝo la starto okazas per salto. Je la signo de la prezidanto de la konkursa juĝistaro la startontoj paŝas sur la malantaŭan parton de la supro de la startoŝtono. Je la atentigo «prete!» de la startigisto ili okupas startpozicion sur la antaŭa parto de la startoŝtono kaj je la startosigno ili saltas en la akvon kap-al-akve.

La startontaj dorsonaĝistoj startas en la akvo. Je donita signo ili eniras la akvon kaj posteniĝas laŭlonge de kaj vizaĝe al la startovando de la baseno. Je la atentigo «prete!» ili prenas la startotenilon, ĉiu en sia naĝleno, kaj tenas ĝin, sen delasi (malpreni) ĝin ĝis la starto. Post la donita startosigno ili forkikas sin for de la startovando kaj komencas la surdorsan naĝon, mallonge dorsonaĝon.

Depende de la nombro de la sinanoncintoj (anoncitoj) la internaciaj naĝkonkursoj dividiĝas ĝenerale en tri (kvaronfinalo, duonfinelo, finalo), aŭ du (duonfinalo, finalo), eventuale en unu (finalo) etapojn. Kaze de trietapa konkurso la konkurso komenciĝas per la kvaronfinalaj antaŭkurumoj (1ª etapo). La distribuo de la ensemblo, nome la egalnombra divido de la pli fortaj kaj malplifortaj naĝistoj en la unuopajn antaŭkurumojn okazas laŭ precizaj antaŭskriboj celantaj la plejan realecon kaj senpartiecon. Kiel bazo servas al tio la plej bonaj pli fruaj rezultoj de la konkursantoj.

La duonfinalajn mezkurumojn oni kunmetas

a) ĉe la disciplinoj kun 100-metra naĝdistanco el po du avanuloj de la disvolvitaj antaŭkurumoj;

b) ĉe la disciplinoj kun 200-metra aŭ pli granda naĝdistanco el difinita nombro da konkursantoj plenumintaj la antaŭkurumojn kun absolute plej bonaj temporezultoj.

La finalon eniras tiom da avanaj konkursantoj (elektitaj laŭ la supraj metodoj a) aŭ b), kiom da lenoj havas la neĝvego.

1 ... 41 42 43 44 45 46 47 48 49 ... 73
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)