Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » La sporta lingvo en Esperanto
La sporta lingvo en Esperanto - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La sporta lingvo en Esperanto

Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:

Tiu ĉi libro – kiel labora versio por kunlaborontoj – aperis en 1972 en 500 ekzempleroj, dissenditaj al ĉiuj partoj de la mondo. La fakuloj kaj estraroj de landaj Esperanto-asocioj ricevis la libron antaŭ la Olimpiko en München (Munkeno), kaj surbaze de tiu ĉi libro estis kompilita la trilingva vortareto «Saluton Amiko» en formo de broŝuro.
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
1 ... 40 41 42 43 44 45 46 47 48 ... 73
Перейти на страницу:

Ĉe la pordoj restadas po unu vegjuĝisto kun la tasko noti la trakurintojn en la vegjuĝista registrilo, kiun subskribita li transdonas al la prezidanto de la konkursa juĝistaro post la trakuro de la lasta konkursanto.

Havante sian lokon en la plilongigo de la cellinio, almenaŭ 3 tempomezuraj juĝistoj mezuras la temporezulton de la alceliĝantaj konkursantoj. Unu el ili estas la gvida tempomezuristo, kiu samtempe plenumas la funkcion de la celjuĝisto.

La mondfederacio de la sportobranĉo moderna pentatlono estas: Union Internationale du Pentathlon Moderne (UIRM). Esperante: Internacia Modernpentatlonista Unio.

Esprimoj: Mondĉampionado de moderna pentatlono. La hungaraj modernpentatlonistoj partoprenas la internaciajn konkursojn kaj ĉampionadojn de moderna pentatlono ĉiam kun konsiderindaj rezultoj. — Li farigis la unualoka klasito de la disciplino skermo de la individua Eŭropo-ĉampionado de moderna pentatlono. — Olimpikoĉampiona teamo de moderna pentatlono. — En la du disciplinoj rajdo kaj pafo, krome en la kunmetita konkurso de la individua mondĉampionado de moderna pentatlono venkis la bulgara modernpentatlonisto N.N.

Naĝo

La naĝisto naĝas certajn naĝdistancojn laŭ diversaj — por la koncerna disciplino antaŭskribita — naĝmaniero kaj klopodas atingi kiel eble plej bonan temporezulton.

La trejnoj kaj konkursoj de la sportobranĉo naĝo disvolviĝas en regule longaj, larĝaj kaj profundaj, kovritaj (tegmentitaj) aŭ subĉielaj naĝbasenoj, mallonge basenoj aŭ alivorte naĝejoj. Kroni la oficialaj (enbasenaj) diversaj disciplinoj de la naĝista mondfederacio estas aranĝataj naĝkonkursoj kompreneble ankaŭ en lagoj, riveroj kaj maro.

La baseno priservanta internaciajn naĝkonkursojn havas la sekvantajn antaŭskribitajn mezurojn: longo = 50 m-oj; larĝo = 21 m-oj; profundo = minimume 1,80 m-oj. Basenon preparitan por sporta naĝo oni nomas naĝvego. Tiu preparo inkluzivas, ke la basenon en ĝia tuta longo oni dividas en 8 striojn nomatajn naĝlenoj, mallonge lenoj. La larĝo de unu leno estas 2,5 m-oj. Ekster la 1ª kaj 8ª lenoj po 50 cm-ojn larĝa strio, nomata morta spaco, dividas la randon de la baseno disde la du ekstremaj naĝlenoj.

En la tuta longo de la vego la limon inter la lenoj indikas lendividaj metalkabloj, alkroĉitaj al hokoj ĉe ambaŭ finoj de la baseno. La kablojn subportas 5–10 cm-ojn diametraj, strikte intertuŝiĝantaj aerplenaj ujoj flosantaj sur la akvo.

Ĉe unu el la du mallarĝaj flankoj de la baseno troviĝas la startejo por la neĝkonkursoj. La konkursantoj startas de sur 8 startoŝtonoj, kiuj estas 0,5×0,5 m-ojn ampleksaj, supre iom deklivaj cementblokoj, konstruitaj borde de la baseno, 0,5–0,75 m-ojn alte super la akvospegulo. Ili estas de dekstre maldekstren vicnumeritaj. La starton de la dorsonaĝistoj servas tn. startoteniloj, enkonstruitaj en la vando de la baseno sub la startoŝtonoj.

Kromaj ekipaĵoj de la naĝovego estas la turnindikilo por la dorsonaĝistoj, la revoka ŝnuro kaj la elektraj tuŝlamenoj.

La turnindikilo estas per flagetoj provizita ŝnuro, streĉita transverse de ĉiuj lenoj 1,8 m-ojn super la akvosurfaco kaj 0,5 m-ojn antaŭ ambaŭ frontvandoj de la baseno. Ĝi atentigas la proksimiĝantajn dorsonaĝistojn, ke la turnovando estas jam proksime.

15 m-ojn distance de la startejo, en certa alto super la akvospegulo, same transverse de la tuta naĝovego, estas pendigita la revoka ŝnuro. Ĝi estas facile malligebla kaj rapide mallevebla ĝis la akvonivelo, por indiki per ĝi al la startintoj, ke la starto ne estis regula (ne sukcesis) kaj pro tio ĝi devas esti ripetata.

La elektraj tuŝlamenoj estas 60 cm-ojn larĝaj kaj ĉ. 2,5 m-ojn longaj maldikaj metalplatoj, muntitaj sur la celflanka basenvando; en ĉiu leno. La duona larĝo de la lamenoj estas sub la akvonivelo. Pere de la tuŝlamenoj elektra aparato registras — kun centonsekunda precizeco — la alvenan vicordon de la konkursantoj, kiuj alceliĝante frape ektuŝas la tuŝlamenon.

La antaŭskribita akvotemperaturo estas 23–25 C° (Celsiusaj gradoj).

En internaciaj naĝkonkursoj la konkursa juĝistaro konsistas almenaŭ el la sekvantaj funkciuloj: 1 prezidanto, 1 startisto, 1 gvida tempomezuristo, po 3 tempomezuristoj por ĉiu opa naĝleno, 1 gvida celjuĝisto, po 3 celjuĝistoj por ĉiu opa naĝleno, po 1 turnojuĝisto ĉe ambaŭ finoj de ĉiu leno, 2 vegjuĝistoj, 1 rezultopublikisto, 1 notisto, 1 sekretario.

La prezidanto de la konkursa juĝistaro, la konkursa sekretario kaj la notisto havas difinitajn gvidajn resp. administrajn farendojn tre similajn al la taskoj de la samaj funkciuloj ĉe la ceteraj sportobranĉoj.

La ĉefa tasko de la startigisto estas la startigo de la konkursantoj en la sinsekvaj kurumoj. Tiucele li staras ĉe unu el la flankoj de la baseno, 5 m-ojn distance de la startlinio, tiel, ke la startontoj povu lin vidi kaj aŭdi, kaj la tempomezuristoj povu lin vidi. La startigo okazas per pistolpafo, fajfilsono aŭ komandovorto. Kaze de malregula starto li ripetigas la starton. En tio lin helpas la apliko de la revoka ŝnuro. Antaŭ la startigo de la kurumo li ricevas signon disde la prezidanto, kiu signo sciigas al li, ke ĉiu konkursanto kaj konkursa juĝisto estas startopreta.

La gvida tempomezuristo asignas al ĉiu tempomezuristo ties sidlokon kaj la lenon, por kiu tiu respondecas. Por ĉiu leno li dezignas (elektas kaj komisias) po tri tempomezuristojn kaj krome restas du rezervaj tempomezuristoj por lia dispono. Post la kurumo li kolektas de ĉiu la tempomezurajn blankedojn.

La tempomezuristoj mezuras la tempon de la konkursanto naĝanta en ilia asignita naĝleno. Por tio ili uzas stophorloĝon oficiale aprobitan antaŭ la konkurso. Dum la kurumo la tempomezuristoj estas sidantaj malantaŭ la vico de la startoŝtonoj. (Nome, ĉar la oficialaj naĝdistancoj estas ĉiam rondaj 100 metroj, la startovando estas samtempe ankaŭ la celvando.) Je la startosigno ili ŝaltas sian stophorloĝon. Kiam la konkursantoj naĝas jam la lastan lenlongon, la tempomezuristoj venas tute proksime al la celvando, kaj elŝaltas (haltigas) la stophorloĝon, kiam la konkursanto finis regule la kurumon, t.e. atingis la celon kaj ektuŝis per unu mano la frontan basenvandon (celvandon, tuŝlamenon). La mezuritan tempon ili tuj registras sur la tempomezura blankedo, kiun poste ili transdonas al la gvida tempomezuristo. La stophorloĝon ili rajtas nulumi (restarigi la montrilon al la cifero nulo) nur je la instrukcio de la gvida tempomezuristo. — Kaze de instalitaj elektraj startigiloj, tuŝlamenoj kaj tempomezura aparato la mezurado de la temporezultoj okazas instrumente, sed ankaŭ la tempomezuristoj mezuras, por preventi konfuzon kaze de paneo.

La gvida celjuĝisto a) donas instrukciojn al la celjuĝistoj. Nome li elektas tri el ili, kaj ordonas al ili atenti tiun konkursanton, kiu atingas la celon la unua. Same li komisias po tri el ili por atenti la dualokan, la trialokan ktp alceliĝantojn.

b) Dezignas la turnojuĝistojn, nome po unu al la du ekstremoj de ĉiu leno.

c) Post la kurumo kolektas la blankedojn, sur kiuj la celjuĝistoj registris la rezulton de sia observo.

Ridante sur altano konstruita en la plilongigo de la cellinio la celjuĝistoj bone vidas la tutan vegon kaj la cellinion. Post ĉiu kurumo la celjuĝisto konstatas kaj sur aparta blankedo registras, ke kiu el la konkursantoj alceliĝis tioma-loka en la vicordo, kioman li devas priatenti.

Starante ĉe la du ekstremoj de la lenoj, la turnojuĝistoj kontrolas en sia asignita leno la regulan turniĝon de la naĝistoj. Krome ili nombras la plenumitajn turnojn kaj sciigas al la konkursanto, kiom da naĝendaj lenlongoj li havas ankoraŭ. Okaze de stafetkonkurso ili kontrolas, ĉu la konkursanto estas ankoraŭ en kontakto kun la startejo en la momento, kiam la alceliĝanta samteameno ektuŝas la celvandon.

1 ... 40 41 42 43 44 45 46 47 48 ... 73
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)