La sporta lingvo en Esperanto
- Автор: Ujlaky-Nagy Tibor
- Год: 1972
- Язык: эсперанто
- Год: Hungara Esperanto-Asocio
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
La surĉevaliga juĝisto transdonas al la rajdisto 20 minutojn antaŭ la starto la lote asignitan ĉevalon, kune kun la necesa rajdilaro. Surĉevaliĝi antaŭ la permeso de la surĉevaliga juĝisto ne estas permesite.
La startjuĝisto startigas la konkursantojn laŭ la vicordo de la startolisto kun 5-minutaj interpaŭzoj. Li startigas per flagosigno, kiun antaŭas la nombrado de la antaŭaj 5 sekundoj, jene: «kvindek ses, kvindek sep, kvindek ok, kvindek naŭ, ek!» kaj ĉe la lasta vorto li eksvingas de supre malsupren la startoflagon.
La obstaklojuĝistoj kaj pordojuĝistoj registras la startnumeron de la trapasantaj konkursantoj, atentas kaj notas la eventualajn erarojn.
La celjuĝisto signas la alceliĝon de la rajdisto per malsuprensvingo de la celflago.
La tempomezuraj juĝistoj — almenaŭ du, kun unu plusa, rezerva stophorloĝo — mezuras la tempon pasintan inter la starto kaj alceliĝo.
2. Skermo
La dua disciplino de la moderna pentatlono estas la skermo, pli strikte spadado. Ĉiu parbatalo konsistas el ununura asalto, kiu daŭras ĝis la unua trafo, respektive 3 minutojn, se trafo ne okazas. Samtempaj du reciprokaj trafoj ne validas. Kaze de sentrafa asalto ambaŭ skermistoj estas taksataj venkitaj.
La konkurso disvolviĝas laŭ rondbatala sistemo, el kio sekvas, ke ĉiu skermas kontraŭ ĉiu. Se la ensemblo nombras malpli ol 21 skermistojn, tiam oni ripetas la rondbatalon, do ĉiu skermas dufoje kontraŭ ĉiu.
Tiu skermisto, kiu venkis en la 70% de la asaltoj, atingas 1000 poentojn. Pli aŭ malpli multe de venkoj rezultigas difinitan kvanton da plusaj, resp. minusaj poentoj, elkalkulitaj laŭ specialaj reguloj.
Ankaŭ se ne okazis efektiva trafo, la asaltogvidisto devas aljuĝi tn. puntrafon al tiu skermisto, kiu spite antaŭan atentigon ambaŭpiede transpaŝas la malantaŭan limlinion; kiu spite antaŭan atentigon faras tiajn sturmatakojn, sekve de kiuj ambaŭpiede li transpasas la flanklinion, kun la celo eviti trafon per tio; kiu intence prokrestas la daŭrigon de la parbatalo; uzas sian armilon kiel ĵetarmilon, aŭ uzas ĝin per ambaŭ manoj; kiu intence pikas ne kontraŭ la kontraŭulon, aŭ faras tiajn sturmatakojn, kiuj finiĝas per kruda ekpuŝo al la kontraŭulo.
Al la skermisto oni aljugas unu punpoenton, se post atentigo konstateble li helpas venki al sia kontraŭulo. Se tio ripetiĝas ankaŭ en alia asalto, li estas eskludebla el la pluaj asaltoj de la disciplino.
La skermisto surhavas spadistan veston. Krome validas ĝenerale ĉiuj ceteraj reguloj de la disciplino spadado de la sportobranĉo skermo.
La deviga lingvo de la disciplino estas la franca; la plej necesajn francajn komandovortojn entenas la naciaj regularlibroj de la sportobranĉo.
En la disvolvo de la disciplino skermo pli specialajn funkciojn havas la sekvantaj konkursaj juĝistoj.
La asaltogvidisto gvidas la parbatalojn, okupinte sian lokon tiel, ke samtempe li povu vidi ambaŭ skermistojn kaj la elektran trafsignilon.
La tempomezura juĝisto mezuras la puran skermotempon, t.e. la tempodetalojn inter la komandovortoj «ek!» kaj «half!»
3. Pafo
La tria disciplino de la moderna pentatlono estas la pafo, pli strikte pafo per etkalibra pistolo sur tn. olimpikan ombrofiguron (160×45 cm) al 25 m-oj.
La pafilo povas esti ajnatipa unupafa aŭ aŭtomata pistolo aŭ revolvero kun maks. 6 mm-a kalibro. Ĝi devas havi malfermitajn celilon kaj celgrajnon, pretigitan en la fabriko.
Post 2 provaj pafoj estas plenumendaj 20 taksataj pafoj en kvar serioj. Post po 10-sekundaj paŭzoj la celtabulo aperas por 5 sekundoj, dum kio oni devas plenumi unu pafon. Post la kvina pafo sekvas la trafindikado kaj poste komenciĝas la sekva serio. Al la plenumo de la pafoj la konkursanto rajtas uzi nenian apogilon, li devas pafi el unu, libera mano.
Kaze de paneo ĉe la pafilo aŭ pafaĵo, sen fari ion ajn al la pafilo, la pafisto devas ĝin meti sur la tablon, poste fari du retropaŝojn kaj silente mansigni al la pafgvidisto. Post la fino de la daŭranta serio la pafgvidisto kunvokas la apelkomitaton, kaj ili ekzamenas la kaŭzon de la paneo. Se la pafisto ne kulpis pri la paneo, li rajtas ripeti la pafon.
Se ĉe la indikado oni trovas pli ol 5 trafojn sur ies celtabulo, tiam tiu devas ripeti la serion. Se la nova serio havas pli altan suman trafvaloron ol la 5 plej bonaj trafoj de la antaŭa serio, tiam validas la 5 plej bonaj trafoj de la unua serio. Se la rezulto de la ripetita serio estas pli malbone ol la 5 plej malbonaj trafoj de la unua serio, tiam validas la kvin plej malbonaj de la unua serio. Se la valoro de la ripetita serio estas inter tiu de la 5 plej malbonaj kaj 5 plej bonaj trafoj de la unua serio, tiam validas la nova serio.
Por atingi 1000 poentojn la pafisto devas plenumi 194 trafunuojn. Ĉiu opa plusa aŭ minusa trafunuo pliigas aŭ reduktas la rezulton per 22 poentoj.
La instalaĵo de la pafejo, nome tiu de la pafstacioj kaj de la indikejo, krome la reguloj koncerne la disvolvon de la disciplino ĝenerale samas kun tiuj ĉe la responda disciplino de la sportobranĉo pafo. La oficiala lingvo de la disciplino estas la franca.
La pli gravaj funkciuloj ĉe la disvolvo de la disciplino estas la sekvantaj konkursaj juĝistoj.
La pafogvida juĝisto gvidas la pafkonkurson. Antaŭ la komenco de la konkurso li kontrolas la fidindan funkciadon de la instalaĵoj. Dum la konkurso li zorgas pri la severa pafeja disciplino, kaj devas malhelpi ĉian agon aŭ sintenon de la pafistoj, kiu eventuale povus kaŭzi akcidenton. Se necese, li rajtas interrompi la konkurson. Oni nomas lin ankaŭ pafgvidisto.
La indikejestro direktas la laboron de la indikistoj.
Ĉe ĉiu pafstacio, 2 metrojn apud la pafisto havas sian lokon la pafstaci-juĝisto, por registri ĉiun plenumitan pafon de la pafisto.
4. Naĝo
La kvara disciplino de la moderna pentatlono estas la naĝo, pli strikte 300-metra naĝo en laŭplaĉa naĝmaniero. La konkurso estas disvolvata aŭ en baseno (50-, 33,3-, aŭ 25-metra), aŭ eventuale sur naĝvego instalita en lago aŭ rivero.
3:54-sekunda (tri-minuta plus kvindekkvar-sekunda) temporezulto havigas 1000 poentojn al la konkursanto. Ĉiu plusa aŭ minusa sekundo aldonas 6 minusajn resp. plusajn poentojn al la rezulto.
La konkurso konsistas el necesa nombro de tempokurumoj, laŭ kies rezultoj oni elkalkulas la poentvaloron de la naĝistoj. Cetere koncerne ĉiujn detalojn kaj cirkonstancojn de la naĝkonkurso validas la regularo de la mondfederacio de la sportobranĉo naĝo, traktata koncize en la ĉapitro naĝo de tiu ĉi studo.
5. Kuro
La kvina disciplino de la moderna pentatlono estas la kuro, pli strikte 4000-metra terenkuro sur varia natura vego kun maksimume 60–100-metra suma niveldiferenco.
Per 14:15-sekunda temporezulto la kuristo elmeritas 1000 poentojn. Ĉiu plusa aŭ minusa sekundo aldonas 3 minusajn resp. plusajn poentojn al la rezulto.
La startejo kaj la celo, indikataj de ruĝaj flagoj, devas esti prooksime unu de la alia kaj la tracon de la kurvego oni devas indiki tiel, ke la kuristoj facile orientiĝu de unu indikilo ĝis la alia. Laŭlonge de la vego la konkursa juĝistaro starigas pordojn, kiujn la kuristoj devas trakuri. La pordojn reprezentas dekstre ruĝa, maldekstre blanka flagoj. Cetere apartan vegdesegon oni elpendigas antaŭ la konkurso.
La startigon plenumas la startjuĝisto kun unuminutaj interpaŭzoj, laŭ la vicordo de la oficiala startolisto. 30 kaj 10 sekundojn antaŭ la starto li atentigas la kuriston, poste li laŭte nombras de 56 ĝis 59, kion sekvas la komandovorto «ek!» kun la semtempa malsuprensvingo de la startoflago.
La konkursanto devas sekvi la indikitan veglinion. Kie la vegon indikas nur pordoj, tie gravas nur kuri tra ili. Ĉe ambaŭflanke kontinue indikita vego la kuristo devas resti inter la du flanklinioj. Se la vegon indikas nur unu sola traclinio, pli ol 2 metrojn deiĝi de ĝi ne estas permesite. Atingita kuristo devas doni lokon al la lin antaŭonta.