Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » La sporta lingvo en Esperanto
La sporta lingvo en Esperanto - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La sporta lingvo en Esperanto

Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:

Tiu ĉi libro – kiel labora versio por kunlaborontoj – aperis en 1972 en 500 ekzempleroj, dissenditaj al ĉiuj partoj de la mondo. La fakuloj kaj estraroj de landaj Esperanto-asocioj ricevis la libron antaŭ la Olimpiko en München (Munkeno), kaj surbaze de tiu ĉi libro estis kompilita la trilingva vortareto «Saluton Amiko» en formo de broŝuro.
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
1 ... 38 39 40 41 42 43 44 45 46 ... 73
Перейти на страницу:

La liberan ŝoton plenumas unu el la ludistoj de la kontraŭula teamo, nome tie, kie la malregulaĵo okazis. Se ĝi okazis inter la golejare-linio kaj la linio de la libera ŝoto, mallonge liberŝota linio, tiam la libera ŝoto estas plenumenda de ĉe la liberŝota linio. El libera ŝoto estas atingebla senpere golo, kvankam ne estas devige ŝoti la pilkon rekte al la golejo.

e) Punŝoto. Certajn malregulaĵojn la ludgvidisto devas puni per punŝoto. Tiaj estas ekz.: kruda regulmalobeo kontraŭ kontraŭulo; malregula fiaskigo de klara golsituacio de la kontraŭulo; intenca retroludo de la pilko al la propra golulo; malregula golulŝanĝo; ktp la punŝoton plenumas unu el la kontraŭulaj ludistoj de ĉe la punlinio. La punŝoto estas ŝo-tenda ĉiam al la golejo.

f) Ludgvidista ĵeto. Kiam ambaŭ teamoj samtempe kulpas malregulaĵon, aŭ kiam iakaŭze, sed ne pro malregulaĵo, la lu-do estis interrompita, kaj poste estas daŭrigota, la pluan lu-don enkondukas la ludgvidista ĵeto. Tiam la ludgvidisto eksta-ras loke de la ludinterrompo kaj ĵetas la pilkon vertikale sur la grundon. Dum tio la ludistoj devas stari almenaŭ 3 metrojn distance de la ludgvidisto, ĝis la pilko ektuŝis la grundon.

Krom la prezidanto kaj vicprezidanto de la konkursa ju-ĝistaro la pli gravaj funkciuloj de la manpilkokonkurso estas: la ludgvidisto, la sekretario, la golindikistoj, la kuracisto kaj la masaĝisto.

La ludgvidisto havas la taskon zorgi pri la glata disvolviĝo de la matĉo. Helpe de la du golindikistoj li gvidas la matĉon laŭ la instrukcioj de la konkursa regularo. Li koncedas (aljuĝas) kaj nombras la golojn kaj punas ĉiun malregulaĵon kulpitan de la ludistoj. Tiucele kiel sankciojn li aljuĝas liberan ŝoton aŭ punŝoton kaj samtempe aŭ atentigas la kulpinton, aŭ — se necese — elludigas lin por 2 aŭ 5 minutoj, aŭ eskludas lin el la matĉo aŭ el la tuta konkurso.

La elludigita aŭ eskludita ludisto ne estas anstataŭigebla per alia ludisto. Se la ludgvidisto elludigas aŭ eskludas la golulon, tiu estas anstataŭigebla per la ŝanĝgolulo, sed unu el la kampludistoj devas same forlasi la ludkampon por la daŭro de la puno.

La ludgvidisto gvidas la matĉon per fajfilo. Li fajfilsignas: ĉe ludkomenco; kaze de golo; ĉe malregulaĵo, kondiĉe, ke per tio li ne kaŭzas malavantaĝon al la alia teamo; se la pilko forlasas la ludkampon; antaŭ plenumo de komenca ĵeto, angul- aŭ punŝoto, kaj en pluraj aliaj okazoj antaŭskribitaj.

La sekretario skribas la notlibron de la matĉo (matĉo-notlibron) kaj kune kun la tempomezuristo kontrolas la enpaŝon de la ludistoj.

La tempomezuristo kontrolas la tempon, krome la enpaŝon kaj elpaŝon de la ŝanĝludistoj, la puntempon de la elluditaj ludistoj, kaj kune kun la sekretario li kontrolas la enpaŝon de la enpaŝaj ludistoj. Fine de la du duontempoj kaj eventualaj plilongigoj per laŭta signo (gongobato) li signas la finon de la ludo.

La du golindikistoj indikas per flago la golon, la angulon, de kie la angulŝoto estas ĵetenda; la elĵeton; kaj tion, kiam ludisto eniris la kontraŭulan golejareon.

Dum la konkurso la ludgvidisto kaj liaj supraj helpantoj surhavas nigran veston.

Koncerne la sistemon, la manpilko-konkursoj povas disvolviĝi laŭ rekte elimina, laŭ rondbatala aŭ laŭ miksa sistemoj.

Disciplinoj:

1. Vira manpilkado

2. Virina manpilkado

La mondfederacio de la sportobranĉo manpilkado estas: International Handball Federation (IHF) (Esperante: Internacia Manpilkista Federacio).

Esprimoj: Vira manpilko-ĉampionado aŭ ĉampionado de vira nanpilkado. Eŭropo-ĉampionado de virina manpilkado. Internacia vira manpilko-turniro. La venkinta teamo de la manpilko-ĉampionado por la Eŭropo—pokalo de la Ĉampionaj Teamoj. Olimpikoĉampiona teamo de la vira manpilkado de 1968. Mondĉampiona virina manpilko-teamo. Ĉampionadoj de vira manpilkado por la Balta Pokalo kaj por la Pokalo Bukareŝto.

Moderna pentatlono

La sportisto de la moderna pentatlono, nomata pentatlonisto, konkursas en la kvin disciplinoj de la sportobranĉo moderna pentatlono, nome en rajdo, skermo, pafo, naĝo kaj kuro, klopodante atingi kiel eble plej bonan suman rezulton kaj per tio kiel eble plej avanan klasigon. En la sportobranĉo moderna pentatlono konkursas nur viroj.

La taksado de la rezultoj okazas baze de sumigitaj poentvaloroj, akiritaj en la unuopaj disciplinoj. Nome en ĉiuj disciplinoj ĉiu atingita rezulto estas transkalkulata en poentojn, laŭ diversaj — por la unuopaj disciplinoj aparte aplikataj — kalkulmetodoj.

Laŭ speco la internaciaj konkursoj de moderna pentatlono povas esti: plurnaciaj konkursoj, kontinentĉampionadoj, mondĉampionado kaj olimpika ĉampionado.

Laŭ karaktero la konkursoj povas esti individuaj aŭ teamaj konkursoj. La membronombro de la teamoj estas 3 konkursantoj plus unu rezervulo ĉe la simplaj internaciaj konkursoj kaj 4 konkursantoj, el kiuj validas la rezulto nur de la 3 avanaj teamanoj, ĉe la mond- kaj olimpikaj ĉampionadoj.

En la unuopaj disciplinoj la pentatlonistoj estas nomataj ankaŭ laŭ la koncerna sportaktivado, nome: rajdisto, skermisto, pafisto, naĝisto kaj kuristo.

La disciplinojn oni devas disvolvi en la supra, resp. sekva vicordo, dum 5 sinsekvaj tagoj, ĉiun tagon po unu disciplinon.

Disciplinoj:

1. Rajdo

La unua disciplino de la sportobranĉo moderna pentatlono estas la rajdo, pli strikte rajdsalto tra 10–23 obstakloj, sur 1000–1500-metra vego, dum maksimume 6 minutoj. La rajdsaltovegon oni konsistigas el certa nombro da kurboj, kiujn mezkapabla ĉevalo povas trapasi. Deviga skemo pri tiu multkurba konduklinio de la vego — nomata: traco — ne estas, nur la numerigo de la obstakloj difinas la vicordon de la saltigoj. La longon de la vego oni devas mezuri tra la mezo de la obstakloj.

La antaŭskriboj koncerne la tipojn de la obstakloj, la kriteriojn de la eraroj kaj ĉiuj ceteraj cirkonstancoj ĝenerale identas aŭ similas tiujn, detale priskribitajn en la ĉapitro: sportobranĉo rajdo.

Senerara rajdo kun rapideco de 400 m-oj per minuto valoras 1100 poentojn. Ĉiu plusa sekundo rezultigas 5 minusajn poentojn, alinome punpoentojn, kiujn oni dekalkulas el la maksimuma poentosumo.

Minusajn poentojn rezultigas ankaŭ la sekvantaj eraroj:

a) halto aŭ rifuzo ĉe la sama obstaklo, la unuan fojon 30, la duan 60, la trian fojon 100 punpoentojn;

b) falo de la ĉevalo aŭ de la rajdisto ie ajn sur la vego: 80 punpoentojn;

c) obstaklorenverso ĉe renversebla obstaklo: 30 punpoentojn;

ĉ) malobeo ie ajn survege: 30 punpoentojn.

La regularo listigas krome ĉ. 20 erarojn, kiuj sekvigas la eskludon de la konkursanto el la konkurso. Tiaj estas interalie: komenci la saltigon antaŭ startigo; prokrasti la starton pli ol 60 sekundojn; montri la obstaklon al la ĉevalo antaŭ la starto; saltigi obstaklon ne apartenantan al la vego; saltigi nelaŭvice la obstaklojn; preteriri flagpordojn; ĉirkaŭiri turnoflagon kontraŭflanke; transpasi la 6-minutan tempolimon; forlasi la vegon ne transirinte la cellinion; la ĉevalo, aŭ la rajdisto aŭ ili ambaŭ kune forlasas la vegon, sen trairi ĝin ĝisfine; ĉe la postkonkursa pesado la rajdisto ne havas la devigan 75-kilograman suman pezon, ktp.

Se forkurinta ĉevalo falas, transsaltas obstaklon, kontraŭflanke ĉirkaŭiras flagon, aŭ transpasas la start-, resp. cellinion, oni ne rajtas puni la konkursanton.

Ĉe la disciplino rajdo la sekvantaj konkursaj juĝistoj havas specialajn taskojn:

La teknika juĝisto kontrolas la ekipaĵon de la rajdisto antaŭ surĉevaligo. La vestaĵo estas antaŭskribita, same la mezuroj de la spronoj kaj rajdbastono. Startnumeroj estas porteblaj sur la brusto, la dorso kaj la du brakoj.

La pesjuĝisto kontrolas la devigan pezon de la rajdistoj antaŭ kaj post la konkurso. La minimuma deviga pezo estas 75 kg-oj, kiu inkluzivas ankaŭ la pezon de la selo, la subsela kovrilo kaj la brido.

1 ... 38 39 40 41 42 43 44 45 46 ... 73
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)