La sporta lingvo en Esperanto
- Автор: Ujlaky-Nagy Tibor
- Год: 1972
- Язык: эсперанто
- Год: Hungara Esperanto-Asocio
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
La mezlinio interligas la mezon de la du flanklinioj kaj dividas la ludkampon en du duonkampojn.
Ĉiuj linioj estas indikitaj per 5 cm-ojn — la golejlinio per 8 cm-ojn — larĝa blanka linio.
La pilko estas globforma kaj devas esti ne tro plenbovita. Ĝi konsistas el interna gumveziko kaj ekstera ledkovrilo. La pilko de la viraj teamoj havas la periferion de 60 cm-oj kaj la pezon de 420–480 g-oj. La virina pilko havas 56 cm-an periferion kaj pezas 320–400 g-ojn.
La manpilko-teamo konsistas el 11 ludistoj, el kiuj 9 estas kampludistoj kaj 2 estas goluloj (9+2). Sur la ludkampo rajtas ludi ĉiam maksimume 7 (6+1) ludistoj, la ceteraj 4 (3+1) estas ŝanĝludistoj. Golulo neniam rajtas ludi kiel kampludisto, sed kampludisto povas anstataŭi la golulon.
La teamo devas komenci la ludon kun almenaŭ 5 ludistoj, kiu nombro estas pligrandigebla ĝis 7 ludistoj dum la daŭro de la ludo kaj eventualaj plilongigoj. Sed la ludo estas pluludenda, ankaŭ se la ludistonombro reduktiĝis sub la nombron 5.
La kampludistoj de la teamo surhavas uniforman sportveston, okulfrape diverĝan disde tiu de la golulo. Ĉiu ludisto portas surdorse almenaŭ 20 cm-ojn grandan vicnumeron. La golulo portas la numeron 1, la ŝanĝgolulo la numeron 11 kaj la kampludistoj la ceterajn numerojn de 2 ĝis 10.
La regularo diferencigas tn. enpaŝajn ludistojn kaj ŝanĝludistojn. La enpaŝaj ludistoj estas la ludistoj n-ro 6 kaj 7, kiuj (pro certaj taktikaj motivoj) paŝas eventuale nur pli malfrue sur la ludkampon. Al la enpaŝaj ludistoj apartenas krome tiuj ludistoj, kiujn — pro certaj malregulaĵoj — la ludgvidisto dum la daŭro de la matĉo pune elludigis por difinita nombro (3–5) da minutoj.
La enpaŝaj ludistoj devas enpaŝi (t.e. veni, resp. reveni sur la ludkampon) ĉiam ĉe la ŝanĝoloko de la teamo. Tiu ŝanĝoloko estas en la proksimeco de la tablo de la tempomezuristo, kaj tie devas restadi la enpaŝontaj enpaŝaj ludistoj kaj ankaŭ la ŝanĝludistoj.
Antaŭ ol paŝi sur la ludkampon, alivorte antaŭ enludigo, la enpaŝa ludisto devas anonci sin ĉe la konkursa sekretario kaj ĉe la tempomezuristo. Male, la ŝanĝo de la ŝanĝludistoj okazas sen sinanonco, estas nura regulo, ke la ŝanĝludisto rajtas surpaŝi la ludkampon, t.e. enludiĝi, nur kiam la ludisto, kiun li devas ŝanĝi, jam eliris el de la ludkampo, alivorte jam elludiĝis kaj estas jam en la ŝanĝoloko.
Ŝanĝoj povas esti farataj kiam ajn kaj kiom ajn foje dum la daŭro de la matĉo. Neregulajn ŝanĝojn la ludgvidisto punas per punŝoto, plenumate el tiu loko, kie la ŝanĝludisto ekludis. Se la ŝanĝludisto ripetas la malregulan ŝanĝon, la ludgvidisto punas lin per 2-minuta — kaze de pliaj ripetoj per po 5-minuta — elludigo.
La ludotempo de la manpilko-matĉoj konsistas el 2×30 — ĉe virinoj el 2×25— -minutaj duontempoj kun 10-minuta interpaŭzo.
Antaŭ la matĉo la ludgvidisto lotas en la ĉeesto de la du teamestroj. La bonŝanca teamo havas la rajton aŭ elekti duonkampon, aŭ komenci la ludon per la tn. komenca ĵeto. Dum la komenca ĵeto, plenumata en la mezo de la ludkampo fare de iu kampludisto, ĉiu ludisto devas esti sur sia propra duonkampo, kaj neniu kontraŭula ludisto rajtas veni pli ol 3 m-ojn proksime al la plenumanto de la komenca ĵeto. La komenca ĵeto ne povas rezultigi senpere golon (t.e. sen, ke la pilko ektuŝis antaŭe iun el la propraj aŭ kontraŭulaj ludistoj).
Post la interpaŭzo la du teamoj interŝanĝas la duonkampojn kaj ŝanĝas la rajton pri la komenca ĵeto.
Se post la fino de la dua duontempo la rezulto estas sendecida, post 5 minutoj sekvas nova loto, kaj 2×5 (ĉe virinoj 2×3,5) minuta ludotempo-plilongigo, mallonge: plilongigo, kun duonkampo interŝanĝo, sed sen interpaŭzo. Se ankaŭ la dua plilongigo ne rezultigas decidon, oni devas fiksi daton por pli nova matĉo inter la du teamoj.
Rilate la ludon per la pilko, estas permesite ĵeti, polmo- aŭ pugnobati, puŝi, kapti kaj haltigi la pilkon per unu aŭ ambaŭ manoj, per la brakoj, kapo, trunko, femuroj kaj genuoj, en ajna maniero, en ĉiu direkto. Teni la pilkon per unu aŭ ambaŭ manoj licas ne pli ol 5 sekundojn, eĉ se ĝi kuŝas sur la grundo. Licas fari ne pli ol 1 paŝojn kun pilko en la mano.
Licas ĵeti aŭ bati la pilkon sur la grundon kaj resaltiginte kapti ĝin unu- aŭ ambaŭmane. Sed 3 paŝojn aŭ 3 sekundojn post la kapto oni devas plupasigi ĝin al alia ludisto.
Ĉu loke, ĉu dumkure licas kiom ajn foje ade resaltigi la pilkon sur la grundo, sed nur per unu mano (unumana pilkokonduko). Se la ludisto kaptas la pilkon per unu aŭ ambaŭ manoj, interrompante per tio la unumanan pilkokondukon, tiam plej malfrue post 3 sekundoj aŭ paŝoj li devas plupasigi tiun al alia ludisto.
Ne licas mane ektuŝi la pilkon sinsekve du fojojn, se inter la du ektuŝoj la pilko ne ektuŝis la grundon, alian ludiston, aŭ la golejfoston. Ne licas ektuŝi la pilkon per la malsupraj kruroj kaj la piedoj, krom se la kontraŭula ludisto ĵetas ĝin sur la ludiston.
Detalaj antaŭskriboj reguligas la konduton de la ludisto kontraŭ la kontraŭula ludisto.
En la golejareo rajtas restadi nur la golulo. Per libera ŝoto estas punende, se kampludisto eniras la kontraŭulan golejareon kun pilko, aŭ sen pilko, sed kun la evidenta celo atingi avantaĝon per tio. Per punŝoto estas punende, se ludisto eniras sian propran golejareon cele de pli opurtuna defendludo.
La golulo rajtas parati kia ajn maniere, krom per la piedoj kaj kruroj, per kiuj estas permesite parati nur tiam, kaj nur tiel longe, dum la pilko celas la golejon aŭ la bazlinion. Kun la pilko li ne rajtas forlasi la golejareon.
La ludgvidisto aljuĝas golon, alivorte koncedas la golon, se la pilko kun sia tuta amplekso transiris la golejlinion, kondiĉe ke intertempe nek la golĵetanto, nek la ceteraj ludistoj kulpis malregulaĵon. Estas nomata memgolo, kiam ludisto — vole aŭ nevole — ajnmaniere sendas la pilkon en sian propran golejon.
Post ĉiu golo sekvas nova komenca ĵeto, plenumata de tiu teamo, kiu ricevis la golon.
La venkon en la mateo decidas la nombro, pli ĝuste la proporcio de la goloj, alivorte la golproporcio. Matĉo finiĝanta kun egala golproporcio estas nomata sendecida matĉo.
En la sporta ludo manpilkado oni diferencigas plurajn diversajn devigajn ĵetojn, plenumendajn post certaj okazaĵoj de la ludo, kiujn la ludgvidisto signas per fajfilsono. Tiaj ĵetoj estas la sekvantaj:
a) Komenca ĵeto. Jam klarigita.
b) Golula elĵeto, mallonge elĵeto. La elĵeton plenumas la golnlo post sukcesa parato, respektive ĝenerale ĉiun fojon, kiam la pilko venis en la golejareon. La elĵeton li devas plenumi ene de la golejereo, direktante la pilkon laŭeble al unu el la samteamaj ludistoj.
c) Enĵeto estas plenumenda ĉiun fojon, kiam la pilko transpasis la flanklinion. La enĵeton plenumas unu el la ludistoj de tiu teamo, kiu ne tuŝis la lasta la elirontan pilkon. La loko de la enĵeto estas ekster la flanklinio, tie, kie la pilko forlasis la ludkampon. El la enĵeto ne estas atingebla senpere golo.
ĉ) Angulĵeto (angulŝoto). Ĝi okazas, kiam la pilko transpasis la bazlinion ektuŝite laste de propra ludisto. Ĝin plenumas unu el la kontraŭulaj ludistoj el la angulo plej proksima al la loko, kie la pilko transiris la bazlinion. El angulĵeto estas atingebla senpere golo.
d) Libera ĵeto, alinome libera ŝoto. Longa lista fiksas la malregulaĵojn, pro kiuj — kiel punon — la ludgvidisto aljuĝas liberan ŝoton, malavantaĝan por la kulpinta teamo. Li aljuĝas ĝin ekz. pro malregula enludiĝo aŭ elludiĝo de la ludistoj; pro malregula ludo per la pilko; pro malregulaĵoj kulpitaj kontraŭ la kontraŭulo, aŭ ĉe la enĵeto, elĵeto, angulŝoto, libera ŝoto, punŝoto ktp.