La sporta lingvo en Esperanto
- Автор: Ujlaky-Nagy Tibor
- Год: 1972
- Язык: эсперанто
- Год: Hungara Esperanto-Asocio
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
La eskludo el la matĉo estas valida, se por la eskludo voĉdonas la gvida juĝisto, la poentjuĝisto kaj la tapiŝĉefo aŭ almenaŭ du el ili, sed la tapiŝĉefo nepre.
En tiu kazo, se la konkursanto kulpis tre nesporteskan konduton kontraŭ la kontraŭulo, kontraŭ membro de la konkursa juĝstaro aŭ kontraŭ la publiko, oni devas eskludi lin el la konkurso. Al tio necesas la unuanima voĉdono de la tri supremenciitaj konkursaj juĝistoj.
La rezulton de la matĉo determinas la poentimo. Ĉiu aljuĝita proento validas nur, se la opinio de du konkursaj juĝistoj — praktike tiu de la gvida juĝisto kaj la poentjuĝisto — estas la sama. Se inter ili estas opinimalsameco, tiam decidas la opinio de la tapiŝĉefo.
Al la konkursa juĝistaro apartenas la sekvantaj specialaj konkursaj juĝistoj.
Per oftaj lokŝanĝoj elektante por si ĉiam la plej konvenan lokon, la gvida juĝisto gvidas la matĉon, zorgas, ke la matĉo disvolviĝu laŭ la reguloj, cele de kio li devas malhelpi ĉian ajn nesporteskan, kontraŭregulan konduton flanke de la konkursantoj. Kroma lia tasko estas la poentumado, kunlabore kun la poentjuĝisto kaj eventuale kun la tapiŝĉefo.
Kaze de tuŝomdanĝero li devas laŭte nombri la sekundojn kun samtempa svingado de la rekta brako. Se li nombris 5 sekundojn, li aljuĝas 3 poentojn.
Al liaj taskoj apartenas ankaŭ la kontrolo de la tuŝumo. Por tio li kliniĝas al la tapiŝo kaj observas, ĉu ambaŭ ŝultroj tuŝas almenaŭ dum 1 minuto la tapiŝon. Se li trovas la tuŝumon valida, unu fojon li frapas mane sur la tapiŝon, poste levante la brakon signas, ke li kontrolis la tuŝumon.
Kondiĉoj de la valida tuŝumo estas krome, a) ke la kapo kaj la du ŝultroj de la konkursanto kuŝu ene de la areo de la luktotapixso; b) ke tuj antaŭ la kuŝumpozicio la tuŝumito estu havinta kontakton kun la kontraŭulo; c) ke la tuŝumo okazu antaŭ la rundofina gongobato.
Kiam la gvida juĝisto signis la tuŝumon, li atendas la opinion de la poentjuĝisto. Se tiu, levmontrante la respektivan tabuleton, samopinias, li koncedas la tuŝumon (t.e. rekonas kaj akceptas ĝin kiel validan) per fajfilsono, kiu samtempe signas ankaŭ la finon de la matĉo. Se la poentjuĝisto protestas per blanka tabuleto, tiam la tapiŝĉefo devas decidi.
Kiam la gvida juĝisto poentumas, la nombron de la aljuĝitaj poentoj li montras per la dikfingro (1 poento), per la dik- kaj montrofingro (2 poentoj) respektive per la dik-, montro- kaj mezfingro (3 poentoj) de la dekstra mano por la blukolora kaj per tiuj de la maldekstra mano por la ruĝkolora konkursantoj.
La antaŭskribita vestaĵo por la gvida juĝisto estas: blanka pantalono, blankaj ĉemizo aŭ pulovero kaj gimnastaj aŭ luktistaj ŝuoj. Sur la dekstra brako li devas porti bluan, sur la maldekstra brako ruĝan brakrubandon ĉ. 20 cm-ojn larĝan, inter la kubuto kaj manartiko.
Havante sian lokon apud la tapiŝo, la poentjuĝisto observas la disvolviĝon de la matĉo, kun plena rajto partoprenas en la juĝa kaj poentuma laboro de la gvida juĝisto. Al tio li havas po unu blankan, bluan kaj ruĝan tenilhavajn tn. voĉdontabuletojn. Kiam la gvida juĝisto signas tuŝumon, nepre li devas esprimi sian starpunkton. Nome, se li samopinias, tiam li levmontras la voĉdontabuleton samkoloran kun la koloro de la venkinto. Se li malsamopinias, kiel signon de protesto, 11 levas la blankan tabuleton.
Kiam la gvida juĝisto anoncas poenton aŭ admonon, samma— niere li esprimas sian konsenton aŭ kontraŭopinion.
Se li vidas tuŝumon, ankaŭ se la gvida juĝisto ĝin preteratentis kaj ne kontrolis, li devas signi ĝin per la koncerna tabuleto.
En ĉiuj kazoj, kiam li havas malsaman opinion lige kun la juĝoj de la gvida juĝisto, la rajton decidi havas la tapiŝĉefo.
Kromaj taskoj de la poentjuĝisto estas: precize registri la aljuĝitajn poentojn sur la poentfolio kaj noti ĉiun okazaĵon de la matĉo. La aljuĝitajn poentojn poste li publikigas al la publiko per levmontro de la poentmontra tabulo, dum la sumajn poentrezultojn li diskonigas helpe de elektra rezultindikilo.
Ĉe ĉiu tapiŝo, kie disvolviĝas konkurso, krom la gvida juĝisto kaj poentjuĝisto funkcias ankaŭ tn. tapiŝĉefo, same konkursa juĝisto kiel la aliaj du. Lia tasko estas direkti kaj kunordigi la laboron de la du aliaj konkursaj juĝistoj kaj en dubaj kazoj aŭ malsamopinio inter ili, li havas la devon decidi.
La tria admono al iu luktisto kaj sekve lia eskludo el la matĉo povas okazi nur, se ĉiuj tri funkciuloj samopinias. Al la koncedo de la tuŝumoj kaj al la aljuĝo de poentoj kaj admonoj sufiĉas la unuanima opinio de la gvida juĝisto kaj la poentjuĝisto.
La tempomezura juĝisto manipulas la gongon kaj la konkurshorloĝon. Je la fajfilsigno de la gvida juĝisto li ŝaltas, resp. elŝaltas la konkurshorloĝon. Same li elŝaltas ĝin fine de la rundoj. Dum la matĉo li laŭte anoncas ĉiun minuton. Per gongobato li signas la komencon kaj finon de la rundoj.
Kromaj membroj de la konkursa juĝistaro estas la prezidanto, la vicprezidanto, la konkursa sekretario, la informa juĝisto, la juĝisto ordigita apud la konkursantojn, la gvidanto de la aranĝkomitato, la peskomitato el tri membroj kaj la kuracisto;
Esprimoj: Eŭropo-ĉampionado de liberstila lukto. Mondĉampionado de klasikstila lukto. Olimpika ĉampiono de klasikstila lukto de 1968, en la pezkategorio 82. Kun tuŝuma venko super la eksa mondĉampiono li fariĝis mondĉampiono de liberstila lukto de jaro 1963, en la pezkategorio 68. Alternativoj: a) ĉampiona (unualoke klasita) teamo de la Eŭropo-ĉampionado (mondĉampionado, olimpika ĉampionado) de lukto; b) Eŭropo-ĉampiona (mondĉampiona, olimpikoĉampiona) luktoteamo.
Manpilkado
Uzante aktive nur la manojn, kaj obeante rigore la regulojn de la ludo, du teamoj de difinita membronombro vetludas dum difinita ludotempo kaj sur regula ludkampo unu kontraŭ la alia, klopodante sendi la pilkon kiel eble plej multajn fojojn en la golejon de la kontraŭulo, kaj — se necese — per tenaca defendludo malhelpi, ke la kontraŭula teamo ĵetu la pilkon en ilian golejon.
Oni aranĝas internaciajn manpilko-konkursojn kaj por viraj kaj por virinaj teamoj.
La sporta ludo manpilkado (vulgare: handbalo) estas ludata sur longkvadratforma ludkampo kun 44-metra longo kaj 22-metra larĝo. La du pli longaj limlinioj de la ludkampo estas la flanklinioj kaj tiuj du malpli longaj — la bazlinioj.
Ekster la du bazlinioj kaj la du flanklinioj oni devas certigi 2, resp. 3 m-ojn larĝan elkurejon por la ludistoj.
Meze de la bazlinioj staras po unu 3 m-ojn larĝa, 2 m—ojn alta golejo el lignaj fostoj kun 8×8 cm-a transversa sekco. La du vertikalaj fostoj estas nomataj flankfostoj, la supra, horizontala fosto estas la kverfosto. La golejo devas esti farbita dukolora, alterne en po 20 cm-ojn longaj strioj. La trimetra linio inter la du vertikalaj fostoj (flankfostoj) estas la golejlinio.
6 m-ojn antaŭ la golejo, paralele kun la golejlinio troviĝas 3 m—ojn longa rekta linio, kiun ambaŭekstreme ĝis la bazlinio kontinuigas po unu 6 m-ojn radiusa kvaroncirklo, kun geometria centro ĉe la pli proksime vertikala golejfosto. Tiu rekta linio, kune kun la du kvaroncirkloj estas nomata golejareo-linio, ĉar ĝi kaj la koncerna parto de la bazlinio kune ĉirkanlimas la golejareon.
Paralele kun kaj 3 m-ojn antaŭ la golejareo-linio, ekde la bazlinio ĝis la bazlinio kuras intermita linio, la linio de la libera ŝoto. 7 metrojn antaŭ la mezo de la golejo, paralele kun la golejlinio troviĝas la unu metron longa punlinio, la loko de la punŝotoj.