Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 291 292 293 294 295 296 297 298 299 ... 322
Перейти на страницу:

Denove la lumo saltis supren, kaj ĉe la rando de la abismo, ĉe la Fendaĵo de Destino, staris Frodo, nigra antaŭ la brilo, streĉita, malkliniĝa, sed senmova kvazaŭ ŝtonigita.

— Mastro! — kriis Sam.

Frodo moviĝis kaj parolis per klara voĉo, efektive per voĉo pli klara kaj pli forta ol Sam iam ajn aŭdis lin uzi, kaj ĝi soris super la pulsado kaj perturbiĝo de Monto de Sorto, sonorante ĉe la plafono kaj muroj.

— Mi venis, — li diris. — Sed nun mi ne elektas fari tion, kion mi venis por fari. Tion ĉi mi ne faros. La Ringo estas mia! — Kaj subite, kiam li surfingrigis ĝin, li malaperis de la vido de Sam. Sam ĝemspiris, sed li ne havis eblecon ekkrii, ĉar tiumomente okazis multaj aferoj.

Io frapegis la dorson de Sam, liaj kruroj estis forbatitaj de sub li, kaj li estis ĵetita flanken, frapante sian kapon al la ŝtona planko, kiam malhela figuro transsaltis lin. Li kuŝis senmove, kaj momente ĉio nigriĝis al li.

Kaj tre malproksime, kiam Frodo surfingrigis la Ringon kaj pretendis ĝin por si en Samato Naŭr, la kerno mem de lia regno, la Potenco en Baraduro estis skuita, kaj la Turego tremis de la fundamento ĝis la fera pinto. La Malhela Mastro subite konsciiĝis pri li, kaj lia Okulo breĉanta ĉiujn ombrojn, rigardis trans la ebenaĵon al la pordo kiun li kreis; kaj la grandeco de la propra stulteco riveliĝis al li en fulma ekbrilo, kaj ĉiuj planoj de liaj malamikoj estis finfine malkaŝitaj. Lia kolerego ekfajris en konsuma flamo, sed lia timo leviĝis kvazaŭ vasta nigra fumo por sufoki lin. Ĉar li konstatis sian mortdanĝeron kaj la fadenon, sur kiu nun pendis lia sorto.

El ĉiuj liaj politikoj kaj araneaĵoj de timo kaj perfido, el ĉiuj liaj strategioj kaj militoj lia menso skuiĝis liberiĝe; kaj tra lia tuta regno kuris tremo, liaj sklavoj kuntiriĝis, kaj liaj armeoj haltis, kaj liaj komandantoj estis subite senstirilaj, senigitaj je volo, hezitadis kaj malesperis, ĉar ili estis forgesitaj. La menso kaj intenco de la Potenco, kiu regis ilin, estis jam direktitaj tute plenforte al la Monto. Pro lia alvoko, girinte kun ŝira kriĉo, en lasta fervorega vetkuro flugis pli rapide ol la ventoj la nazguloj, la ringofantomoj, kaj kun ŝtormo de flugiloj ili impetegis suden al Monto de Sorto.

Sam stariĝis. Li estis konfuzita, kaj sango fluanta de lia kapo, gutis en liajn okulojn. Li palpiris antaŭen, kaj poste li vidis ion strangan kaj teruran. Golumo sur la rando de l’ abismo luktis frenezece kontraŭ malamiko nevidebla. Tien-reen li balanciĝis, jen tiel proksima al la rando, ke li preskaŭ enfalis, jen treniĝante retro, falante kaj restariĝante. Kaj la tutan tempon li siblis, sed diris neniun vorton.

La fajroj sube vekiĝis kolere, la ruĝa lumo ekflamis, kaj la tutan kavernon plenigis forta brilo kaj granda varmo. Subite Sam vidis la longajn manojn de Golumo supreniri al lia buŝo; liaj blankaj dentegoj brilis kaj poste kunfermiĝis morde. Frodo ekkriis, kaj jen li aperis, falinta surgenuen ĉe la rando de l’ abismo. Sed Golumo, dancante frenezule, tenis alte la Ringon kun fingro ankoraŭ traŝovita interne de ĝia cirklo. Ĝi brilis nun kvazaŭ vere ĝi estus farita el viva fajro.

— Trezoro, trezoro, trezoro! — Golumo kriis. — Mia Trezoro! Ho mia Trezoro! — Kaj tion dirinte, ĝuste kiam liaj okuloj estis levitaj por triumfi pri la predo, li mispaŝis, kliniĝis, balanciĝis momente ĉe la rando, kaj poste li falis kriĉante. El la profundaĵo venis lia lasta lamento “Trezoro”, kaj li estis for.

Sekvis rumoro kaj granda brukonfuziĝo. Fajroj saltis supren kaj lekis la plafonon. La pulsado iĝis granda tumulto, kaj la Monto skuiĝis. Sam kuris al Frodo, levis lin kaj portis lin eksteren ĝis la pordo. Kaj tie sur la malhela sojlo de Samato Naŭr, alte super la ebenaĵoj de Mordoro, tia mirego kaj teruro trafis lin, ke li, forgesinte ĉion alian, senmove staris kaj gapis kvazaŭ ŝtoniĝinto.

Mallonge li vidis kirliĝantan nubaron, kaj en ties mezo turojn kaj remparojn, montece altajn, fonditajn sur grandioza montotrono super nemezureblaj putoj; grandajn kortojn kaj karcerojn, senokulajn prizonojn klife apikajn, kaj gapajn pordojn el ŝtalo kaj diamantoj: kaj poste ĉio forpasis. Turegoj falis kaj montoj glitis suben; muroj diseriĝis kaj fandiĝis falegante; vastaj fumspiraloj kaj sputantaj vaporoj ondiĝis supren, supren, ĝis ili falis kiel ondo inundanta, kaj ties sovaĝa kresto kurbiĝis kaj falis ŝaŭmante sur la teron. Kaj poste finfine tra la mejloj intere venis murmurego, fortiĝante al surdigaj krako kaj muĝo; la tero skuiĝis, la ebenaĵo supren puŝiĝis kaj fendiĝis, kaj Orodruino ŝanceliĝis. Fajro ruktis el ĝia fendita supraĵo. La ĉielo ektondris bruligate de fulmoj. Kiel draŝantaj vipoj falis torento da nigra pluvo. Kaj en la kernon de la ŝtormo, kun kriĉo, kiu superis ĉiujn aliajn bruojn, disŝirante la nubojn, venis la nazguloj, pafiĝante kiel flamsagoj, sed kaptitaj per fajra ruino de montoj kaj ĉielo ili krakis, ŝrumpis kaj malaperis.

— Nu, tio estas la fino, Sam Vato, — diris voĉo apude. Kaj jen estis Frodo, pala kaj elĉerpita, kaj tamen denove si mem; kaj en liaj okuloj nun estis paco, nek vola streĉiteco, nek frenezo, nek ajna timo. Lia ŝarĝo estis forigita. Jen estis la kara mastro el la dolĉaj tagoj de la Provinco.

— Mastro! — ekkriis Sam, kaj falis surgenuen. En tiu tuta ruiniĝo de la mondo, momente li spertis nur ĝojon, grandan ĝojon. La ŝarĝo estis for. Lia mastro estis savita; li estis denove si mem, li estis libera. Kaj tiam Sam ekvidis la vunditan kaj sangantan manon.

— Via kompatinda mano! — li diris. — Kaj mi havas nenion por vindi aŭ komfortigi ĝin. Mi prefere rezignus al li tutan manon el la miaj. Sed li jam foriris ekster revokeblon, foriris por ĉiam.

— Jes, — diris Frodo. — Sed ĉu vi memoras la vortojn de Gandalfo: Eble eĉ Golumo havas ankoraŭ ionfarotan? Sen li, Sam, mi ne povus detrui la Ringon. La Komisio estintus vana, eĉ en la fina fino. Do ni pardonu lin! Ĉar la Komisio estas plenumita, kaj nun finiĝis ĉio. Mi ĝojas, ke vi estas kun mi. Ĉi tie, je la fino de ĉio, Sam.

4

La kampo de Kormaleno

Ĉie ĉirkaŭ la montetoj ŝtormis la armeoj de Mordoro. La Komandantoj el la Okcidento ekdronis en amasiĝinta maro. La suno brilis ruĝe, kaj sub la flugiloj de la nazguloj la ombroj de morto falis malhele sur la teron. Aragorno staris sub sia standardo, silenta kaj severa, kvazaŭ perdita en pensoj pri pasintaĵoj aŭ foraĵoj; sed liaj okuloj brilis kiel steloj, kiuj des pli helas, ju pli la nokto profundiĝas. Sur la montetosupro staris Gandalfo, kaj li estis blanka kaj malvarma kaj falis sur lin neniu ombro. La atako de Mordoro alteriĝis ondsimile sur la sieĝataj montetoj, voĉoj muĝis kvazaŭ tajdo inter la vrako kaj klakego de armiloj.

Gandalfo ekmoviĝis, kvazaŭ al liaj okuloj estus liverita ia vizio; kaj li turnis sin, retrorigardante norden, kie la ĉielo estis pala kaj klara. Tiam li levis siajn manojn kaj kriis per forta voĉo sonoranta super la bruego:

— La agloj venas!

Kaj multaj voĉoj respondis kriante:

— La agloj venas! La agloj venas!

La armeoj de Mordoro suprenrigardis kaj scivolis pri la signifo de tiu signo.

Venis Gvajhiro la Ventmastro, kaj ĝia frato Landrovalo, plej elstaraj el ĉiuj agloj de la nordo, plej potencaj el la posteuloj de maljuna Torondoro, kiu konstruis siajn nestejojn sur la nealireblaj montpintoj de la Ĉirkaŭantaj Montoj, kiam junis Mez-Tero. Malantaŭ ili en longaj rapidaj linioj venis ĉiuj iliaj vasaloj el la norda montaro, hastante laŭ plifortiĝanta vento. Rekte suben kontraŭ la nazguloj ili direktiĝis, plonĝante subite el la plialta aero kaj la reblovo de iliaj larĝaj flugiloj, kiam ili trapasis, similis uraganon.

1 ... 291 292 293 294 295 296 297 298 299 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)