Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 287 288 289 290 291 292 293 294 295 ... 322
Перейти на страницу:

Sam provis diveni la distancojn kaj decidi kiun vojon ili devus sekvi.

— Tio ŝajnas minimume kvindek mejloj, — li murmuris malfeliĉe, gapante al la minaca monto, — kaj tio daŭros tutan semajnon, ne unu tagon, pro la sanstato de sinjoro Frodo.

Li skuis la kapon, kaj dum li analizis la aferon, kreskis en lia menso nova malhela penso. Neniam tre longe espero mortis en lia brava koro, kaj ĉiam ĝis nun li konservis iom da pensado pri la revena vojo. Sed la malagrabla vero trafis lin finfine: plej bonokaze ilia provianto subtenos ilin ĝis la celo; kaj post kompletigo de la tasko ili finiĝos, solaj, sendomaj, sennutraĵaj meze de terura dezerto. Reveno ne povos esti.

“Do tio estis la tasko, kiun mi sentis farota, kiam mi komencis, — pensis Sam: — helpi sinjoron Frodo ĝis la lasta paŝo kaj poste morti kun li, ĉu? Nu, se tio estas la tasko, mi devas plenumi ĝin. Sed mi tre volonte volus vidi denove Apudakvon, kaj Rozinjon Kotono kaj ties fratojn, kaj la Avulon kaj Kalendulon kaj tiel plu. Ial mi ne povas supozi, ke Gandalfo sendus sinjoron Frodo plenumi tiun ĉi komision, se ne ekzistus ajna espero pri lia iama reveno. Ĉio misiris, kiam li falis en Morio. Se nur tio ne okazus. Li estus ion farinta”.

Sed ĝuste dum la espero mortis en Sam, aŭ ŝajnis morti, tio fariĝis nova forteco. La sendistinga hobita vizaĝo de Sam iĝis severa, preskaŭ minaca, dum la volpovo en li hardiĝis, kaj li sentis en ĉiuj membroj vibron, kvazaŭ li fariĝus ŝtona kaj ŝtala kreaĵo, kiun nek malespero nek lacego de senfinaj dezertaj mejloj kapablus subpremi.

Kun nova sento de respondeco li revenigis sian rigardon al la proksima tero, studante la postan moviĝon. Dum la lumo iom plifortiĝis, li vidis surprizate, ke tio, kio ŝajnis defore larĝaj kaj sendistingaj platejoj, estas fakte tute rompitaj kaj malordigitaj. Efektive, la tuta supraĵo de la Gorgorotaj ebenaĵoj estis tramarkita per truegoj, kvazaŭ, dum ĝi ankoraŭ estis dezerto da mola koto, ĝin trafis pluvego da sagoj kaj enormaj ĵetŝtonoj. La plej grandaj el tiuj truegoj estis randitaj per krestoj el rompitaj rokaĵoj, kaj larĝaj fendaĵoj etendiĝis de ili ĉiudirekten. Ĝi estis tereno, sur kiu estus eble rampi de kaŝejo al kaŝejo, nevidate de ĉiuj okuloj krom la plej atentaj: eble almenaŭ por iu kiu estis forta kaj al kiu ne necesis hasto. Por la malsataj kaj la elĉerpitaj, kiuj devis iri longe antaŭ ol forvelkus la vivo, ĝi aspektis fie.

Pripensante ĉion ĉi, Sam reiris al sia mastro. Ne necesis veki lin. Frodo kuŝis surdorse kun la malfermitaj okuloj, gapante al la nuboplena ĉielo.

— Nu, sinjoro Frodo, — diris Sam, — mi iom ĉirkaŭrigardis kaj pensadis iom. Nenio troviĝas sur la vojoj, kaj prefere ni foriru, dum tio eblas. Ĉu vi kapablas tion?

— Mi kapablas, — diris Frodo. — Mi devas.

Ankoraŭ unufoje ili ekiris, rampante de kavo al kavo, saltante malantaŭ la malmulto da ŝirmaĵo, kiun ili trovis, sed moviĝante ĉiam oblikve al la subo de la norda montaro. Sed kie ili iris, la plej orienta el la vojoj akompanis ilin, ĝis ĝi deviis premiĝante al la orloj de la montaro, foren al muro da nigra ombro tre antaŭe. Nek homoj nek orkoj nun moviĝis laŭ ĝiaj plataj grizaj etendiĝoj; ĉar la Malhela Mastro jam kompletigis movadon de siaj armeoj, kaj eĉ en la sekureco de la propra regno li celis la sekretecon de la nokto, timante la ventojn de la mondo, kiu turniĝis kontraŭ lin flankenŝirante liajn vualojn, kaj ĝenate de informoj pri kuraĝaj spionoj trapasintaj liajn barilojn.

La hobitoj progresis jam kelkajn lacigajn mejlojn, kiam ili haltis. Frodo ŝajnis preskaŭ elĉerpita. Sam konstatis, ke li ne povos multe pli progresi tiumaniere, rampante, kliniĝante, jen elektante dubindan vojon tre malrapide, jen stumblokore hastante.

— Ni reiru al la vojo, dum lumo restos, sinjoro Frodo, — li diris. — Denove fidu la bonŝancon! Ĝi preskaŭ perfidis nin lastfoje, sed ne tute. Sendevia rapidado dum kelkaj pliaj mejloj, kaj poste ripozo.

Li riskis multe pli ol li sciis; sed Frodo estis tro okupata pri sia ŝarĝo kaj pri sia mensa luktado por debati, kaj preskaŭ tro senespera por zorgi. Ili grimpis sur la ŝoseon kaj plandis antaŭen laŭ la malmola kruela vojo, kiu kondukis al la Malhela Turego mem. Sed ilia bonŝanco eltenis, kaj dum la resto de tiu tago ili renkontis nenion vivan aŭ moviĝantan; kaj kiam noktiĝis, ili malaperis en la mallumon de Mordoro. La tuta lando nun kovadis kvazaŭ pro la proksimiĝo de granda ŝtormo; ĉar la Komandantoj el la Okcidento jam pasis la Krucvojon kaj kreis flamojn sur la mortigaj kampoj de Imlado Morgul.

Tiel daŭris la senespera vojaĝo, dum la Ringo iris suden, kaj la standardoj de la reĝoj rajdis norden. Al la hobitoj ĉiu tago, ĉiu mejlo, pli malagrablis ol la antaŭa, dum ilia forto malpliiĝis kaj la lando iĝis pli fia. Ili renkontis neniujn malamikojn tage. Nokte kelkfoje, dum ili kaŭris aŭ maltrankvile dormis en iu apudvoja kaŝejo, ili aŭdis kriojn, bruon de multaj piedoj aŭ rapidan trapason de kruele pelata rajdbesto. Sed multe pli malbona ol ĉiuj tiuj danĝeroj estis la ĉiam proksimiĝanta minaco, kiu premis ilin dum la irado: la terura minaco de la Potenco, kiu atendis, kovante en profunda pensado kaj sendorma malico malantaŭ la malhela vualo ĉirkaŭ ĝia Trono. Ĉiam pli proksimen ĝi venis, pli nigre baŭmante, kiel la venonta noktomuro ĉe la lasta fino de la mondo.

Venis finfine noktiĝo terura; kaj ĝuste kiam la Komandantoj el la Okcidento proksimiĝis al la fino de la loĝataj landoj, la du vagantoj alvenis horon de kompleta senespero. Kvar tagoj jam pasis, de kiam ili eskapis de la orkoj, sed la tempo kuŝis malantaŭe, kvazaŭ daŭre nigriĝanta sonĝo. Dum la tuto de tiu ĉi lasta tago Frodo nenion parolis, sed marŝis duonklinite, ofte stumblante, kvazaŭ liaj okuloj ne plu vidus la vojon antaŭ liaj piedoj. Sam konjektis, ke el ĉiuj iliaj doloroj la plej malbonan suferis li, la kreskantan pezon de la Ringo, ŝarĝon al la korpo kaj turmenton en la menso. Malkviete Sam notis, kiel la maldekstra mano de lia mastro ofte leviĝis kvazaŭ por malhelpi baton aŭ por ŝirmi liajn retiriĝemajn okulojn kontraŭ iu terura Okulo, kiu klopodis enrigardi ilin. Kaj kelkfoje lia dekstra mano ŝteliris al la brusto, kroĉante, kaj poste malrapide, kiam la volo rehavis mastrecon, ĝi estis reprenita.

Nun kiam revenis la nokta nigro, Frodo sidis kun la kapo inter siaj genuoj kaj la brakoj lace pendantaj ĝis la tero, kie kuŝis liaj manoj feble tikantaj. Sam rigardis lin, ĝis la nokto kovris ilin ambaŭ kaj kaŝis ilin unu de la alia. Li ne plu trovis vortojn direblajn, kaj li sin turnis al la propraj malhelaj pensoj. Kiom koncernis lin, kvankam lacan kaj sub ombro de timo, al li restis ankoraŭ iom da forto. La lembaso havis karakterizon, sen kiu ili antaŭ longe estus kuŝiĝintaj por morti. Deziron ĝi ne kontentigis, kaj kelkfoje la menso de Sam pleniĝis je memoroj pri manĝaĵoj kaj je sopiro al simplaj pano kaj viando. Kaj tamen tiu vojpano de la elfoj havis potencon, kiu plifortiĝis, kiam vojaĝantoj dependis sole de ĝi sen miksiĝo kun aliaj manĝaĵoj. Ĝi nutris la volon, kaj ĝi havigis forton por elteni kaj por estri tendenojn kaj membrojn netakseble laŭ homa mezuro. Sed nun nova decido necesis. Ili ne plu povis laŭiri tiun ĉi vojon; ĉar ĝi pluiros orienten en la Ombregon, sed la Monto jam baŭmis dekstre, preskaŭ rekte sude, kaj ili devos turniĝi al ĝi. Tamen daŭre antaŭ ĝi etendiĝis larĝa regiono de fuma, senkreskaĵa, cindrokovrita tero.

— Akvon, akvon! — murmuris Sam.

Li jam limigis sin, kaj en lia sekega buŝo lia lango ŝajnis dika kaj ŝvelinta; sed malgraŭ lia tuta zorgado restis al ili nun tre malmulto, eble duono da lia botelo, kaj eble kelkajn tagojn ankoraŭ ili devos pluiri. Jam delonge la tuto estus fortrinkita, se ili ne riskus laŭiri la orkan vojon. Ĉar je longaj interspacoj sur tiu ŝoseo cisternoj estis konstruitaj por uzado de armeoj urĝe senditaj tra la senakvaj regionoj. En unu el ili Sam trovis iom da postrestanta akvo malfreŝa, kotigita de la orkoj, sed tamen ankoraŭ taŭga en ilia malespera situacio. Tamen tio okazis antaŭ unu tago. Ne estis espero pri pli.

1 ... 287 288 289 290 291 292 293 294 295 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)