La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
— Mi rampos, Sam, — li anhelis.
Do futon post futo, kvazaŭ grizaj insektetoj, ili rampis supren sur la deklivo. Ili atingis la padon kaj trovis, ke ĝi estas larĝa, pavimita per rompitaj ŝtonruboj kaj pistitaj cindroj. Frodo grimpis sur ĝin, kaj poste, kvazaŭ motivita de iu devigo, li turniĝis malrapide por fronti al la oriento. Fore pendis la ombroj de Saŭrono; sed ŝiritaj de iu ekblovo de vento el la mondo, aŭ eble movitaj de iu granda interna malkvieto, la nubmantelo kirliĝis kaj por momento tiriĝis flanken, kaj tiam li vidis, leviĝantajn nigre, pli nigre kaj pli malhele ol la vastaj ombroj inter kiuj ĝi staris, la kruelajn pinaklojn kaj feran kreston de la plej supera turo de Baraduro. Nur dum momento ĝi vidiĝis, sed kvazaŭ tra iu fenestrego nemezureble alta pikiĝis norden ruĝa flamo, la flagro de la trapika Okulo. Poste la ombroj ferliĝis denove, kaj la terura vidaĵo malaperis. La Okulo ne estis turnita al ili: ĝi rigardis norden, kie la Komandantoj el la Okcidento staris defie, kaj tien turniĝis nun ĝia tuta malico, kiam la Potenco moviĝis por efektivigi sian mortigan baton; sed Frodo pro tiu terura ekvido falis kvazaŭ mortvundito. Lia mano serĉis la ĉenon ĉirkaŭ la kolo.
Sam genuiĝis apud li. Mallaŭte, preskaŭ neaŭdeble, li aŭskultis la flustron de Frodo:
— Helpu min, Sam! Helpu min, Sam! Tenu mian manon! Mi ne povas malhelpi ĝin.
Sam prenis la manojn de sia mastro kaj kunmetis ilin polm-al-polme, kaj kisis ilin; kaj poste li tenis ilin kompateme inter la siaj. Subite venis al li la penso: “Li rimarkis nin! Estas finite, aŭ baldaŭ estos. Jen, Sam Vato, jen estas la fina fino”.
Denove li levis Frodon kaj subentiris liajn manojn sur la propran bruston, lasante pendi la mastrajn krurojn. Poste li klinis la kapon kaj penis plu laŭ la suprenira vojo. La vojo ne estis tiel facila kiel unuavide ŝajnis. Bonŝance la fajroj, kiuj elverŝiĝis dum la grandaj perturbiĝoj, kiam Sam staris sur Cirito Ungol, subenfluis plejparte sur la suda kaj okcidenta deklivoj, kaj la ĉi-flanka vojo ne estis barita. Tamen ĝi estis multloke diseriĝinta aŭ ĝin transis gapaj ŝiraĵoj. Rampinte orienten dum kelka tempo, ĝi retrokurbiĝis akrangule kaj kelktempe celis okcidenten. Tie ĉe la kurbiĝo ĝi estis profunde tranĉita tra amaso da malnovaj veterumitaj ŝtonoj, antaŭlonge vomitaj el la fornoj de la Monto. Anhelante pro sia ŝarĝo, Sam ĉirkaŭiris la kurbon; kaj ĝuste kiam li tion faris, li okulangule ekvidis ion falantan de sur la ŝtonamaso, kvazaŭ peceto de nigra ŝtono defalis, dum li pasis.
Subite pezaĵo frapis lin, kaj li falegis antaŭen, ŝirante la dorsojn de la manoj, kiuj plu tenis tiujn de lia mastro. Kaj li eksciis, kio okazis, ĉar kuŝante li aŭdis super si voĉon malamatan.
— Missa masstro! — ĝi siblis. — Missa masstro trompas nin; trompas Smeagolon, golum. Li devass ne iri tiuvoje. Li devass ne damaĝi la Trezoron. Donu ĝin al Smeagolo, jesss, donu ĝin al ni! Donu ĝin al ni!
Per forta puŝo Sam stariĝis. Tuj li elingigis sian glavon; sed li povis fari nenion. Golumo kaj Frodo estis kunkroĉitaj. Golumo ŝiradis lian mastron, klopodante atingi la ĉenon kaj la Ringon. Probable nenio alia ol tio povus stimuli la velkantan ardon en la koro kaj volo de Frodo: atako, provo perforte senigi lin de lia trezoro. Li kontraŭluktis laŭ subita furiozo, kiu mirigis Samon kaj ankaŭ Golumon. Eĉ tiel la afero eble rezultiĝus tute alie, se Golumo mem estus neŝanĝita; sed la teruraj vojoj, kiujn li sola kaj malsata kaj senakva tramarŝis, pelite de konsuma deziro kaj timego, lasis sur li dolorajn postsignojn. Li estis kreito magra, malsatigita, marasma, tute osteca, kun streĉita flaveca haŭto. Furioza lumo flamis en liaj okuloj, sed lian malicon ne plu egalis lia malnova tenega forto. Frodo forĵetis lin kaj leviĝis tremetante.
— Suben, suben! — li anhelis, kroĉante sian manon al sia brusto, tiel ke sub sia ledĉemiza kovraĵo li kaptis la Ringon. — Suben, rampulo, kaj for el mia vojo! Via tempo finiĝis. Vi jam ne povas min perfidi aŭ mortigi.
Tiam subite, kiel antaŭe sub la randoj de Emin Muilo, Sam vidis tiujn du rivalojn laŭ alia vizio. Kaŭra figuro, apenaŭ pli ol ombro de vivantaĵo, kreito nun tute ruinigita kaj venkita, tamen plenigita de hida avidego kaj kolero; sed antaŭ tiu staris severa, jam netuŝebla de kompato, figuro blankvestita, sed ĉe la brusto ĝi tenis radon fajran. El la fajro parolis komanda voĉo:
— Foriru, kaj ne plu ĝenu min! Se vi iam ajn tuŝos min denove, vi mem estos ĵetita en la Fajron de Destino.
La kaŭra figuro retromoviĝis kun teruro en la palpebrumantaj okuloj, kaj tamen samtempe kun nesatigebla deziro.
Poste la vizio pasis, kaj Sam vidis Frodon staranta kun mano ĉebruste; lia spiro venis anhelege, kaj Golumo estis antaŭ liaj piedoj, apogite sur siaj genuoj kaj kun la manoj larĝe dismetitaj sur la tero.
— Gardu vin! — kriis Sam. — Li alsaltos! — Li paŝis antaŭen, svingante sian glavon. — Rapide, mastro! Iru! Iru! La tempo urĝas. Lin mi pritraktos. Iru jam!
Frodo rigardis lin kvazaŭ iun tre malproksiman.
— Jes, mi devas pluiri. Adiaŭ, Sam! Jen fine la fino. Sur la Monto de Sorto la sorto plenumiĝos. Adiaŭ! — Li turnis sin kaj pluiris, marŝante malrapide sed senkliniĝe, laŭ la suprenira pado.
— Nun! — diris Sam. — Finfine mi povas pritrakti vin! — Li saltis antaŭen kun elingigita glavo preta por batalo. Sed Golumo ne saltis. Li kuŝis plata sur la tero kaj ploretis.
— Ne mortigu nin, — li plorĝemis. — Ne damaĝu nin per fia kruela ŝŝtalo! Lasu nin vivi, jesss, vivi nur iomete pli longe. Perditaj, perditaj! Ni estas perditaj. Kaj kiam la Trezoro foriros, ni mortos, jesss, mortos en la polvon. — Li trarastis la cindrojn de la pado per siaj longaj senkarnaj fingroj. — Jess, polvo! — Li siblis.
La mano de Sam hezitis. Lia menso estis arde kolera pro memoro pri la misado. Estus juste mortigi tiun perfideman murdeman kreaĵon, juste kaj multfoje meritite; kaj tio ankaŭ ŝajnis la sola sekura faro. Sed profunde en lia koro io bremsis lin: li ne kapablis bati tiun kreaĵon kuŝantan en la polvo, forlasitan, ruiniĝintan, komplete mizeran. Li mem, kvankam nur mallonge, iam portis la Ringon, kaj nun li malklare divenis la agonion en la Golumaj ŝrumpintaj menso kaj korpo, sklavigitaj de tiu Ringo, senkapablaj iam ajn denove en la vivo trovi trankvilon aŭ malŝarĝiĝon. Sed Sam malhavis vortojn por esprimi sian senton.
— Ho, estu malbenita, fetorulo! — li diris. — Foriru! For! Mi ne fidas vin, eĉ tiom fore, kiom mi kapablas piedbati vin; sed foriru. Aŭ mi ja damaĝos vin, jes, per fia kruela ŝtalo.
Golumo ekstaris kvarpiede kaj retroiris kelkajn paŝojn, kaj poste li turnis sin, kaj dum Sam celis al li piedbaton li fuĝis laŭ la pado. Sam ne plu atentis lin. Li subite rememoris pri sia mastro. Li suprenrigardis laŭ la pado kaj ne povis vidi lin. Kiel eble plej rapide li plandis laŭ la vojo supren. Se li retrorigardus, li eble vidus, ke ne malproksime sube Golumo returnis sin denove, kaj poste kun sovaĝa lumo de frenezo en la okuloj, rapide tamen singarde, plurampis malantaŭe, kiel ŝtelira ombro inter la ŝtonoj.
La pado plu iris supren. Baldaŭ ĝi denove kurbiĝis, kaj laŭ la lasta direktiĝo orienten, ĝi pasis tra fendaĵo laŭ la faco de l’ konuso kaj alvenis la malhelan pordon en la Monta flanko, la pordon de Samato Naŭr. Jam fore la suno, leviĝinta en la sudo, breĉante la fumojn kaj nebuleton, brulis misaŭgure, malbrila ŝmirita disko ruĝa; sed la tuta Mordoro kuŝis ĉirkaŭ la Monto kiel lando morta, silenta, enfaldita per ombro, atendanta iun teruran baton.
Sam alvenis la gapan enirejon kaj enrigardis. Estis malhele kaj varmege, kaj profunda bruado skuis la aeron.
— Frodo! Mastro! — li vokis. Venis neniu respondo. Momente li staris, dum lia koro batis pro konsternaj timoj, kaj poste li enplonĝis. Ombro sekvis lin.
Komence li povis vidi nenion. Pro la granda bezono li elprenis ankoraŭfoje la flakoneton de Galadriela, sed ĝi estis pala kaj malvarma en lia trema mano kaj ĵetis neniom da lumo en tiun sufokan malhelon. Li venis al la kerno de la regno de Saŭrono kaj al la forĝejoj de lia antikva potenco, plej granda en Mez-Tero. Ĉiuj ceteraj potencoj estis ĉi tie superitaj. Timeme li faris kelkajn malcertajn paŝojn en la mallumo, kaj tiam tute subite vidiĝis mĝa flagro, kiu saltis supren kaj frapis la altan nigran plafonon. Tiam Sam konstatis, ke li estas en longa kaverno aŭ tunelo, kiu boris la fumantan konuson de la Monto. Sed nur mallonge antaŭe ĝia planko kaj la muroj ambaŭflankaj estis dispartigitaj de granda fendaĵo, el kiu venis la mĝa flagro, jen saltanta supren, jen formortanta en mallumon; kaj la tutan tempon forsube aŭdiĝis rumoro kaj tumulto kvazaŭ maŝinegoj pulsus kaj laborus.