La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
Sed la nazguloj turniĝis kaj fuĝis, kaj malaperis en la ombrojn de Mordoro, aŭdinte subitan teruran alvokon el la Malhela Turego; kaj ĝuste tiumomente tremegis ĉiuj armeoj de Mordoro, dubemo kroĉis iliajn korojn, ilia ridado ĉesis, iliaj manoj skuiĝis, kaj iliaj membroj malrigidiĝis. La Potenco, kiu pelis ilin antaŭen kaj plenigis ilin de malamo kaj furiozo, ŝanceliĝis, ĝia volo estis forigita el ili; kaj nun rigardante en la okulojn de siaj malamikoj, ili vidis lumon mortminacan kaj ektimis.
Tiam ĉiuj Komandantoj el la Okcidento laŭte kriis, ĉar iliajn korojn plenigis nova espero meze de la mallumo. El la sieĝataj montetoj, kavaliroj de Gondoro, rajdistoj de Rohano, dunadanoj el la nordo, dense ordigitaj trupoj, peliĝis kontraŭ siajn ŝanceliĝajn kontraŭulojn, breĉante la premadon per la ŝovado de koleraj lancoj. Sed Gandalfo levis siajn brakojn kaj vokis denove per la klara voĉo:
— Haltu, Batalantoj de l’ Okcidento! Haltu atende! Jen estas la horo de l’ destino.
Kaj ĝuste dum li parolis, la tero balanciĝis sub iliaj piedoj. Poste, altiĝante rapide, fore super la Turegoj de l’ Nigra Pordego, alte super la montoj, granda soranta mallumo saltis en la ĉielon, fajre flagrante. La tero ĝemegis kaj tremis. La Turegoj de la Dentoj balanciĝis, ŝanceliĝis kaj falis; la fortika remparo diseriĝis; la Nigra Pordego ĵetite ruiniĝis; kaj de fore, jen mallaŭte, jen plifortiĝante, jen suprenirante al la nuboj venis tambura murmurego, muĝo, longa eĥanta ruliĝo de pereiga bruo.
— La regno de Saŭrono estas finita! — diris Gandalfo. — La Ringoportanto plenumis sian Komision.
Kiam la Komandantoj rigardis suden al Mordoro, al ili ŝajnis, ke, nigra antaŭ la nuba mortotuko, leviĝis enorma ombrofiguro, nepenetrebla, fulmkronita, pleniganta la tutan ĉielon. Grandega ĝi baŭmis super la mondo, kaj etendis al ili vastan minacan manon, teruran sed senfortan: ĉar dum ĝi kliniĝis super ili, trafis ĝin forta vento, kaj ĝi estis tute forblovita, kaj ĝi forpasis; kaj poste ĉio silentiĝis.
La Komandantoj klinis siajn kapojn; kaj kiam ili denove suprenrigardis, jen! Iliaj malamikoj fuĝadis, kaj la potenco de Mordoro disiĝadis kvazaŭ polvo en la vento. Samkiel kiam morto trafas la ŝvelintan kovantaĵon, kiu loĝas en ilia rampa teramaso kaj subpremas ilin ĉiujn, formikoj ekvagas sensence kaj sencele kaj poste feble mortas, tiel la kreitoj de Saŭrono, ĉu orko aŭ trolo aŭ besto ensorĉita, kuris tien-reen malracie; kaj iuj mortigis sin, aŭ ĵetis sin en putojn, aŭ fuĝis ululante reen por kaŝiĝi en truoj kaj malhelaj senlumejoj malproksimaj de la espero.
Sed la homoj el Rhuno kaj el Harado, orientuloj kaj suduloj, vidis la ruiniĝon de sia milito kaj la grandajn majestecon kaj gloron de la Komandantoj el la Okcidento. Kaj tiuj, kiuj plej profunde kaj plej longe servadis la mison, malamegante la Okcidenton, kaj kiuj tamen estis homoj fieraj kaj kuraĝaj, siavice nun kunigis sin por lasta kontraŭstaro en senespera batalo. Sed la plejparto fuĝis orienten laŭ la eblecoj; kaj iuj ĵetis teren siajn armilojn kaj petis indulgon.
Tiam Gandalfo, lasante ĉiujn batalaferojn kaj komandadon al Aragorno kaj aliaj estroj, stariĝis sur la montetopinto kaj vokis; kaj suben al li venis la granda aglo, Gvajhiro la Ventmastro, kaj staris antaŭ li.
— Dufoje vi jam portis min, mia amiko Gvajhiro, — diris Gandalfo. — Trifoje pagos la tuton, se vi pretas. Vi ne trovos min ŝarĝo pli peza ol kiam vi portis min el Zirak-Zigilo, kie mia malnova vivo forbrulis.
— Mi portus vin, — respondis Gvajhiro, — kien ajn vi volas, eĉ se vi estus kreita el ŝtono.
— Do venu, kaj via frato akompanu nin, kaj iu alia el via popolo, kiu plej rapidas! Ĉar ni bezonas rapidecon pli fortan ol iu ajn vento, superantan la flugilojn de la nazguloj.
— Blovas la norda vento, sed ni devancos ĝin, — diris Gvajhiro. Kaj ĝi levis Gandalfon kaj forrapidis suden, kaj kun ĝi iris Landrovalo kaj Meneldoro juna kaj rapidega. Kaj ili pasis super Uduno kaj Gorgoroto kaj vidis la tutan landon en ruino kaj tumulto sube, kaj antaŭ ili la Monton de Sorto flamanta, elverŝanta sian fajron.
— Mi ĝojas, ke vi estas ĉi tie kun mi, — diris Frodo. — Ĉi tie je la fino de ĉiuj aferoj, Sam.
— Jes, mi kunestas, mastro, — diris Sam, metante milde la vunditan manon de Frodo sur sian bruston. — Kaj vi kunestas kun mi. Kaj la vojaĝo finiĝis. Sed veninte laŭ tiu longa vojo, mi ne volas ankoraŭ rezigni. Tio ne karakterizas min, se vi komprenas.
— Eble ne, Sam, — diris Frodo, — sed ĝi karakterizas la mondajn aferojn. Esperoj velkas. Venas fino. Ni devos nun atendi nur tre mallonge. Ni estas perditaj en ruino kaj falado, kaj eskapo ne eblas.
— Nu, mastro, ni povus almenaŭ malproksimiĝi de ĉi tiu loko danĝera, de ĉi Fendaĵo de Destino, se tiel ĝi nomiĝas. Ĉu ne? Venu, sinjoro Frodo, ni subeniru per la pado, almenaŭ!
— En ordo, Sam. Se vi volas iri, ankaŭ mi venos, — diris Frodo; kaj ili stariĝis kaj iris malrapide suben laŭ la serpentuma vojo; kaj ĝuste kiam ili pasis al la trema subo de la Monto, fumego kaj vaporo elruktiĝis el Samato Naŭr, kaj la flanko de la konuso estis ŝirmalfermita, kaj grandega fajra vomaĵo ruliĝis en lanta tondra kaskado suben sur la orienta montoflanko.
Frodo kaj Sam ne plu povis iri. La lasta forto de iliaj mensoj kaj korpoj rapide malflusis. Ili atingis malaltan cindran monteton amasigitan ĉe la subo de la Monto; sed el tie ne plu estis eskapa vojo. Ĝi estis jam insulo, ne longe daŭronta, en la turmento de Orodruino. Ĉie ĉirkaŭe la tero gapis, kaj el la profundaj fendaĵoj kaj putoj suprensaltis fumo kaj fetoroj. Grandaj ŝiraĵoj malfermiĝis sur ĝia flanko. Lantaj riveroj da fajro subeniris la longajn deklivojn direkte al ili. Baldaŭ ili estos inunditaj. Faladis pluvo da varmegaj cindroj.
Ili staris nun; kaj Sam ankoraŭ tenante la manon de Frodo karesis ĝin. Li suspiris.
— Kian rakonton ni partoprenis, sinjoro Frodo, ĉu ne? — li diris. — Mi tre ŝatus aŭskulti ĝian rakontadon! Ĉu vi opinias, ke oni diros: “Nun venas la rakonto pri Naŭfingra Frodo kaj la Ringo de l’ Destino”? Kaj tiam ĉiuj silentiĝos, kiel ni silentiĝis, kiam en Rivendelo oni rakontis al ni la historion pri Unumana Bereno kaj la Juvelego. Mi ŝatus aŭdi tion! Kaj mi scivolas, kiel ĝi daŭros post nia parto.
Sed ankaŭ dum li parolis tiel, por forbari timon ĝis la lasta momento, liaj okuloj plu vagadis norden, norden rekte kontraŭ la vento, ĝis kie la fora ĉielo estis klara, dum la malvarma blovado, fortiĝante al uragano, retropelis la mallumon kaj la ruiniĝon de la nuboj.
Kaj Gvajhiro ekvidis ilin per siaj akraj forvidaj okuloj, kiam laŭ la ventodirekto ĝi venis, kaj riskante la grandan danĝeron de la ĉielo ĝi cirkloflugis en la aero: du etajn malhelajn figurojn, forlasitajn, man-en-mane sur monteto, dum la mondo skuiĝis sub ili, kaj anhelis, kaj riveroj da fajro proksimiĝis. Kaj ĝuste kiam ĝi ekvidis ilin kaj zomis suben, ĝi vidis ilin fali, elĉerpitajn, aŭ sufokitajn de fumoj kaj varmego, aŭ finfine faligitajn de malespero, kaŝantajn de morto siajn okulojn.
Flank-al-flanke ili kuŝis; kaj suben plonĝis Gvajhiro, kaj suben venis Landrovalo kaj rapida Meneldoro; kaj dumsonĝe, ne sciante pri la sorto, kiu trafis ilin, la vagantoj estis levitaj kaj portitaj malproksimen el la mallumo kaj la fajro.
Kiam Sam vekiĝis, li konstatis, ke li kuŝas sur mola lito, sed super li milde balanciĝis larĝaj fagobranĉoj, kaj tra ties junaj folioj ekbrilis sunlumo, verdo kaj oro. La tuta aero estis plena de dolĉa intermiksita parfumo.
Li memoris tiun aromon: la dolĉodoro de Itilio. “Mi estu benata! Kiom longe mi dormis?” — li pensis, ĉar la aromo reportis lin al la tago, kiam li bruligis sian etan fajron sub la sunumita herbamaso; kaj momente ĉio alia el la intertempo foris de la vekiĝa memoro. Li streĉis sin kaj profunde enspiris.