La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
— Vidu, kiun sonĝon mi spertis! — li murmuris. — Mi ĝoje vekiĝas! Li eksidis, kaj tiam li vidis, ke Frodo kuŝas apude kaj dormas trankvile kun unu mano malantaŭ la kapo, kaj la alia ripozanta sur la litkovrilo. Tiu estis la dekstra mano, kaj mankis la longa fingro. Plena rememoro inundis Samon, kaj li kriis laŭte:
— Ne temas pri sonĝo! Do kie mi estas? Kaj voĉo mallaŭte parolis malantaŭ li:
— En la lando Itilio, kaj sub zorgo de la Reĝo; kaj tiu atendas vin.
— Gandalfo stariĝis antaŭ li, blankvestita, kun barbo brilanta kiel pura neĝo en la palpebrumado de la folia sunlumo. — Nu, sinjoro Samsaĝo, kiel vi sentas vin? — li demandis.
Sed Sam kliniĝis malantaŭen, kaj gapis kun la buŝo malfermita, kaj momente, inter miro kaj ĝojego, li ne povis respondi. Fine li eligis:
— Gandalfo! Mi supozis vin morta! Sed tiam mi supozis min mem morta. Ĉu ĉio trista estas malveriĝonta? Kio okazis al la mondo?
— La Granda Ombro foriris, — diris Gandalfo, kaj poste li ridis, kaj la sono similis muzikon, aŭ akvon en lando malsekega; kaj kiam li aŭskultis, penso venis al Sam en la kapon, ke ridadon, la puran sonon de gajeco, li ne aŭdis jam dum tagoj nekalkuleblaj. Ĝi trafis liajn orelojn kiel eĥo de ĉiuj ĝojoj, kiujn li iam ajn spertis. Sed li mem abunde eklarmis. Poste, kiel dolĉa pluvo preterpasas sur printempa vento kaj la suno pli klare ekbrilas, lia larmado ĉesis, kaj lia ridado fontanis, kaj ridante li salte ellitiĝis.
— Kiel mi sentas min? Nu, mi ne scias, kiel diri tion, — li flirtigis siajn brakojn en la aero. — Mi sentas min kiel printempo post la vintro, kaj sunlumo sur la folioj; kaj kiel trumpetoj kaj harpoj kaj ĉiuj kantoj, kiujn mi iam ajn aŭdis! — Li ĉesis kaj returnis sin al sia mastro.
— Sed kiel fartas sinjoro Frodo? ĉu ne domaĝe pri lia kompatinda mano? Sed espereble li bonfartas rilate la ceteron. Li travivis tempon kruelan.
— Jes, mi bonfartas rilate la ceteron, — diris Frodo, sidiĝante kaj siavice ridante. — Mi reendormiĝis atendante vin, Sam, vi dormema kapo. Mi vekiĝis frue hodiaŭ matene, kaj jam devas esti tagmezo.
— Ĉu tagmezo? — diris Sam, provante kalkuli. — Mezo de kiu tago?
— La dek-kvara de la Nova Jaro, — diris Gandalfo, — aŭ, se vi volas, la oka tago de aprilo laŭ la Provinca kalkulo[12]. Sed en Gondoro la Nova Jaro ĉiam komenciĝos je la dudek-kvina de marto, kiam falis Saŭrono, kaj kiam vi estis eligita el la fajro al la Reĝo. Li vartis vin, kaj nun li vin atendas. Vi manĝos kaj trinkos ĉe li. Kiam vi estos pretaj, mi kondukos vin al li.
— Ĉu la Reĝo? Kiu reĝo, kaj kiu li estas?
— La Reĝo de Gondoro kaj Mastro de la Okcidentaj Landoj. Li reprenis sian tutan antikvan regnon. Li rajdos baldaŭ al sia kronado, sed li atendas vin.
— Kiel ni vestos nin? — diris Sam, ĉar li povis vidi nur la malnovajn kaj ĉifitajn vestaĵojn, en kiuj li vojaĝis, kuŝantajn faldite sur la tero apud iliaj litoj.
— En la vestaĵoj de via vojaĝo, — diris Gandalfo. — Neniuj silkaĵoj kaj linaĵoj, nek ajna armaĵo aŭ heraldiko, povus esti pli honorindaj. Sed poste ni vidos.
Kiam la hobitoj estis lavitaj kaj vestitaj, kaj manĝis iomete, ili sekvis Gandalfon. Ili elpaŝis el la faglaŭbo, en kiu ili kuŝadis, kaj pasis al longa verda razeno, ardanta en la sunlumo, borderita de majestaj malhelfoliaj arboj ŝarĝitaj je skarlataj floroj. Malantaŭe ili aŭdis la sonon de falanta akvo, kaj antaŭ ili subenfluis rivereto inter florantaj teramasetoj, ĝis ĝi atingis verdan boskon ĉe la razena ekstremo kaj poste pluiris sub arkaĵo de arboj, tra kiu ili vidis la ekbrilon de akvo en la foro.
Kiam ili alvenis la malfermejon en la bosko, ili vidis surprizite kavalirojn en hela maŝarmaĵo kaj altajn gardistojn en arĝento kaj nigro, kiuj salutis ilin honore kaj riverencis antaŭ ili. Kaj tiam iu blovis longan trumpeton, kaj ili pluiris tra la arbokoridoro apud la lirlanta rivereto. Tiel ili venis ĝis vasta verda tereno, kaj post ĝi estis larĝa rivero en arĝenta nebuleto, el kiu leviĝis longa arbokovrita insuleto, kaj multaj ŝipoj estis apud ties bordoj. Sed sur la kampo, sur kiu ili nun staris, granda homamaso estis ordigita, laŭ vicoj kaj trupoj ekbrilantaj en la sunlumo. Kaj kiam la hobitoj proksimiĝis, glavoj estis elingigitaj, kaj lancoj estis skuataj, kaj kornoj kaj trumpetoj sonoris, kaj oni kriis multvoĉe kaj multlingve:
Kaj tiel kun sange ruĝiĝantaj vizaĝoj kaj mirbrilaj okuloj, Frodo kaj Sam antaŭeniris kaj vidis ke meze de la klama homamaso estis metitaj tri altaj seĝoj konstruitaj el verda gazono. Malantaŭ la dekstra seĝo flosis, blanka sur verdo, ĉevalego libere kuranta; maldekstre estis standardo, arĝenta sur bluo, ŝipo cignoprua naviganta surmare; sed malantaŭ la plej alta trono meze de ĉio, granda standardo estis dismontrata en la venteto, kaj tie floris blanka arbo sur kampo zibelkolora sub brila krono kaj sep briletantaj steloj. Sur la trono sidis viro maŝkirase vestita; granda glavo estis metita sur liaj genuoj, sed neniun kaskon li portis. Kiam ili proksimiĝis, li stariĝis. Kaj tiam ili rekonis lin malgraŭ la ŝanĝiĝo, tiel altan kaj belvizaĝan, reĝecan mastron de homoj, nigraharan kun la okuloj grizaj.
Frodo kuris renkonte al li, kaj Sam tuj sekvis.
— Nu, ĉu tio ne kronas ĉion! — li diris. — Jen Paŝegulo, aŭ mi daŭre dormas!
— Jes, Sam, estas Paŝegulo, — diris Aragorno. — Estas longa vojo, ĉu ne, de Brio, kie mia aspekto ne plaĉis al vi? Longa vojo por ĉiuj, sed la plej malluma vojo estis via.
Kaj tiam, surprizante kaj tute konfuzante Samon, li genufleksis antaŭ ili; kaj, preninte ilin je la manoj, li kondukis ilin al la trono, kaj sidiginte ilin sur ĝin li turnis sin al la homoj kaj komandantoj apudaj kaj kriis tiel, ke lia voĉo sonoris tra la tuta amaso:
— Laŭdu ilin laŭdege!
Kaj post kiam krisaluto laŭtiĝis kaj formortis, je la lasta kaj kompleta kontentiĝo kaj pura ĝojo de Sam, menestrelo de Gondoro paŝis antaŭen, surgenuiĝis kaj petis permeson kanti. Kaj jen! tiu diris:
— Jen, estroj kaj kavaliroj kaj kuraĝuloj nehontigitaj, reĝoj kaj princoj, kaj bela popolo de Gondoro, kaj rajdistoj de Rohano, kaj vi filoj de Elrondo kaj dunadanoj el la nordo, kaj elfoj kaj gnomoj, kaj grandkoruloj el la Provinco, kaj ĉiuj liberuloj en la okcidento, jam aŭskultu mian kanton. Ĉar mi kantos al vi pri Frodo Naŭfingra kaj la Ringo de l’ Destino.
Aŭdinte tion, Sam ridis laŭte pro pura ĝojo, kaj li stariĝis kaj kriis:
— Ho, grandaj gloro kaj majesto! Kaj ĉiuj miaj deziroj realiĝis! — kaj poste li ekploris.
Kaj la tuta amaso ridis kaj ploris, kaj meze de la ĝojo kaj larmoj aŭdiĝis la klara voĉo de la menestrelo, kiu leviĝis arĝente kaj ore, kaj ĉiuj personoj silentiĝis. Kaj li kantis al ili, jen en la elfa lingvo, jen en la lingvo de la okcidento, ĝis iliaj koroj, vunditaj per dolĉaj vortoj, tropleniĝis, kaj ilia ĝojo similis glavojn, kaj ili pasis enpense al regionoj, kie doloro kaj feliĉo fluas kune, kaj larmoj estas la vino mem de beniteco.
Kaj finfine, dum la suno dekliniĝis de tagmezo kaj la arbaj ombroj plilongiĝis, li ĉesis.
— Laŭdu ilin laŭdege! — li diris kaj surgenuiĝis.
Kaj tiam Aragorno stariĝis, kaj la tuta homamaso stariĝis, kaj ili pasis al pavilonoj pretigitaj, por manĝi kaj trinki kaj jubili dum la restaĵo de la tago.
12
Laŭ la Provinca kalendaro estis tridek tagoj en reteo (t.e. en marto).