La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
— Mi atingos ĝin, eĉ se mi lasos malantaŭe ĉion krom miaj ostoj, — diris Sam. — Kaj mi portos sinjoron Frodo supren, eĉ se tio rompos mian dorson kaj mian koron. Do ĉesigu la diskutadon!
Sam sentis skuiĝon de la tero sube, kaj li aŭdis aŭ sentis profundan foran bruon kvazaŭ de tondro enkarcerigita sub la tero. Mallonga ruĝa flamo ekflagris sub la nuboj kaj formortis. La Monto dormis tro maltrankvile.
La lasta stadio de ilia vojaĝo al Orodruino venis, kaj ĝi estis turmento pli severa, ol Sam iam ajn pensis toleri. Li estis doloranta, kaj tiel soifega, ke li ne plu povis gluti eĉ buŝplenon da manĝaĵo. La mallumo daŭris, ne nur pro la fumoj de la Monto: ŝajnis, ke ŝtormo proksimiĝas, kaj fore en la sud-oriento vidiĝis ekbrilo de fulmoj sub la nigra ĉielo. Plej malbone, la aero plenplenis je fetoroj; spirado estis doloriga kaj malfacila, kaj kapturniĝo trafis ilin, tiel, ke ili ŝanceliĝis kaj ofte falis. Kaj tamen iliaj volfortoj ne konsentis cedi, kaj ili baraktis antaŭen.
La Monto rampis ĉiam pli proksimen, ĝis, se ili levis la pezajn kapojn, ĝi plenigis la tutan vidkampon, baŭmante enorme antaŭ ili: grandega amaso da cindroj kaj skorio kaj bruligitaj ŝtonoj, el kiuj krutflanka konuso leviĝis en la nubojn. Antaŭ ol finiĝis la taglonga krepusko kaj revenis nokto vera, ili rampis kaj stumblis ĝis ties subo mem.
Kun ĝemspiro Frodo ĵetis sin teren. Sam sidiĝis apud li. Surprizite li sentis sin laca, tamen pli malpeza, kaj lia kapo ŝajnis denove klara. Neniuj pliaj diskutoj perturbis lian menson. Li konis ĉiujn argumentojn pri malespero kaj rifuzis aŭskulti ilin. Lia volo estis determinita, kaj nur morto rompus ĝin. Li sentis ne plu deziron aŭ bezonon dormi, sed prefere atentemon. Li sciis, ke ĉiuj hazardoj kaj danĝeroj jam kuniĝas al pinto: la posta tago estos tago destina, la tago de fina strebo aŭ katastrofo, la lasta spirego.
Sed kiam ĝi venos? La nokto ŝajnis senfina kaj ekstertempa; minuto post minuto falis morta, kaj adiciis al neniu pasa horo, alportante neniun ŝanĝiĝon. Sam komencis scivoli, ĉu dua mallumo jam komenciĝis kaj neniu tago iam reaperos. Finfine li palpserĉis la manon de Frodo. Tiu estis malvarma kaj tremetanta. Lia mastro frostotremis.
— Mi ja ne devis postlasi mian lankovrilon, — murmuris Sam; kaj kuŝiĝinte li provis konsoli Frodon per siaj brakoj kaj korpo. Tiam dormo okupis lin, kaj la malhela lumo de ilia lasta serĉtago trovis ilin flank-apud-flankaj. La vento malfortiĝis dum la antaŭa tago deviante el la okcidento, kaj nun ĝi venis el la nordo kaj ekplifortiĝis; kaj malrapide la lumo de la nevidata suno filtriĝis suben en la ombrojn, kie kuŝis la hobitoj.
— Jam temp’ está! Jam ek al la lasta peno! — diris Sam, barakte stariĝante. Li klinis sin al Frodo, vekante lin delikate. Frodo ĝemis; sed per granda vola klopodo li stariĝis ŝanceliĝe kaj poste falis denove surgenuen. Li levis malfacile siajn okulojn al la malbelaj deklivoj de la Monto de Sorto turantaj super li, kaj poste ekgrimpis kompatoveke antaŭen per la manoj.
Sam rigardis lin kaj ploris en sia koro, sed venis neniuj larmoj al liaj sekaj kaj brulsentaj okuloj.
— Mi diris, ke mi portos lin eĉ se tio rompos mian dorson, — li murmuris, — kaj tion mi ja faros!
— Venu, sinjoro Frodo! — li kriis. — Mi ne povas porti ĝin anstataŭ vi, sed mi povas porti vin kaj samtempe ĝin. Do stariĝu! Venu, sinjoro Frodo kara! Sam rajdigos vin. Nur diru al li, kien iri, kaj li iros.
Dum Frodo kroĉiĝis al lia dorso kun la brakoj malstrikte ĉirkaŭ lia kolo kaj la kruroj firme tenitaj sub liaj brakoj, Sam ŝancele stariĝis; kaj mirigite trovis la ŝarĝon malpeza. Li antaŭtimis, ke li apenaŭ sufiĉe fortos por levi sian mastron, kaj krom tio li atendis dividi la teruran stumbligan pezon de la malbenita Ringo. Sed tiel ne estis. Ĉu pro tio, ke Frodo estis tiel trivita per siaj longaj doloroj, tranĉila vundo, venena pikiĝo, kaj malĝojo, timo kaj senhejma vagado, aŭ pro tio, ke al li estis donita iu donaco de lasta forto, Sam levis Frodon ne pli malfacile ol se li portus iun hobitan infanon surdorse dum ludado sur razenoj aŭ grenkampoj en la Provinco. Li faris profundan spiron kaj ekiris.
Ili alvenis la subon de la Monto ĉe ties norda flanko, kaj iomete okcidente; tie ĝiaj longaj grizaj deklivoj, kvankam rompitaj, ne estis krutaj. Frodo ne parolis, kaj tial Sam klopodis antaŭen laŭ sia kapablo, sen alia gvidado ol la obstino grimpi laŭeble plej alten antaŭ ol lia forto elĉerpiĝos kaj lia volo cedos. Antaŭen li penis, supren kaj pli supren, turniĝante tien kaj tien por malpliigi la deklivon, ofte stumblante antaŭen, kaj fine rampante kiel heliko kun peza ŝarĝo sur la dorso. Kiam lia volo ne povis peli lin pluen, kaj liaj membroj rezignis, li haltis kaj milde kuŝigis sian mastron.
Frodo malfermis siajn okulojn kaj profunde enspiris. Estis pli facile spiri ĉi tie super la fetoroj, kiuj volviĝis kaj drivis tie sube.
— Dankon, Sam, — li diris per rompita flustro. — Kiom longas la vojo ankoraŭ?
— Mi ne scias, — diris Sam, — ĉar mi ne scias, kien ni iras.
Li retrorigardis, kaj poste li rigardis supren; mirigis lin, kiom distance lia lasta klopodo trairigis lin. La Monto, starante minaca kaj izolita, aspektis pli alta ol ĝi efektive estis. Sam vidis nun, ke ĝi estas malpli impona ol la altaj trapasejoj de Efelo Duad, kiujn li kaj Frodo pli frue grimpis. La konfuzitaj kaj rompitaj ŝultroj de ĝia granda fundamento leviĝis eble tri mil futojn super la ebenaĵo, kaj super ili duone pli alten baŭmis ĝia alta centra konuso, kiel vasta lupolsekigejo aŭ kameno ĉapelita per zigzaga kratero. Sed Sam estis jam pli ol duonvoje supre sur la fundamento, kaj la ebenaĵo de Gorgoroto estis malklara sub li, volvita en fumo kaj ombro. Rigardante supren li eligus krion, se tion permesus al li la sekega gorĝo; ĉar inter la malebenaj ĝiboj kaj ŝultroj super li, li klare vidis padon aŭ vojon. Tiu leviĝis kvazaŭ suprenira zono el la okcidento kaj serpentece ĉirkaŭumis la Monton, ĝis antaŭ ol forpasi el la vidkampo ĝi atingis la subon de la konuso ĉe ties orienta flanko.
Sam ne povis vidi la irejon tuj super li, kie ĝi plej malaltis, ĉar kruta deklivo supreniĝis de lia starloko; sed li konjektis, ke se ili povus barakti iomete pli supren, ili trafus tiun padon. Ekbrilo de espero revenis al li. Eble ili tamen venkos la Monton.
— Nu, estas kvazaŭ oni intence metis la vojon ĉi tie! — li diris al si. — Se ĝi ne estus tie, mi devus deklari min venkita ĉe la fino.
La pado ne estis metita por la celoj de Sam. Li tion ne sciis, sed li rigardis la Saŭronan Vojon de Baraduro al Samato Naŭr, la Ĉambroj de Fajro. Tra la enorma okcidenta pordo de la Malhela Turego ĝi transiris profundan abismon per granda ponto el fero, kaj poste pasinte sur la ebenaĵon ĝi pluiris tra leŭgo inter du fumantaj fendegaĵoj, kaj tiel atingis longan deklivan vojon, kiu kondukis supren al la orienta flanko de la Monto. De tie, serpentumante kaj ĉirkaŭante ĝian tutan larĝan mezuron de la sudo al la nordo, ĝi grimpis fine, alte sur la supra konuso, sed ankoraŭ malproksime de la fetoranta kresto, al malhela enirejo, kiu retrorigardis orienten rekte al la Fenestro de la Okulo en la ombrumita fortikaĵo de Saŭrono. Ofte barita aŭ detruita per la tumultoj de la Montaj fornoj, ĉiam tiu pado estis riparata kaj reliberigata per la laboro de sennombraj orkoj.
Sam profunde enspiris. Ekzistis pado, sed kiel li supreniros la deklivon al ĝi, li ne sciis. Unue li devos ripozigi sian doloran dorson. Li kuŝis plate apud Frodo dum kelka tempo. Neniu el ambaŭ parolis. Malrapide la lumo plifortiĝis. Subite sento de urĝeco, kiun li ne komprenis, venis al Sam. Estis preskaŭ, kvazaŭ li estus vokita: “Nun, nun, aŭ estos tro malfrue!” Li pretigis sin kaj stariĝis. Ŝajnis, ke ankaŭ Frodo sentis la alvokon. Li baraktis surgenuen.