Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 294 295 296 297 298 299 300 301 302 ... 322
Перейти на страницу:

Frodo kaj Sam estis kondukitaj aparte al tendo, kaj tie iliaj malnovaj vestaĵoj estis formetitaj, sed falditaj kaj honore formetitaj; kaj puraj subvestoj estis donitaj al ili. Poste venis Gandalfo kaj en liaj brakoj, mirige al Frodo, li portis la glavon kaj la elfan mantelon kaj la mitrilan tunikon, forpenitajn de li en Mordoro. Por Sam li alportis kirason el ommitaj maŝoj, kaj lian elfan mantelon tute riparitan post la suferitaj makuloj kaj difektoj, kaj li metis antaŭ ili du glavojn.

— Mi deziras neniun glavon, — diris Frodo.

— Sed ĉi-vespere vi devos porti almenaŭ unu, — diris Gandalfo. Tiam Frodo prenis la malgrandan glavon de Sam, kiu prenis ĝin en Cirito Ungol.

— La Pikilon mi donis al vi, Sam, — li diris.

— Ne, mastro! Sinjoro Bilbo donis ĝin al vi kune kun sia arĝenta maŝkiraso; li ne ŝatus se iu alia nun portus ĝin.

Frodo cedis; kaj Gandalfo, kvazaŭ li estus ilia eskviro, genuiĝis kaj zonis ilin per glavbalteoj, kaj poste li leviĝis kaj surkapigis al ili arĝentajn cirkletojn. Kaj kiam ili estis bele vestitaj, ili iris al la festeno de la Reĝo, kaj ili sidiĝis ĉe ties tablo kun Gandalfo, kaj Eomero Reĝo de Rohano, kaj Princo Imrahilo kaj ĉiuj ĉefaj komandantoj; kaj tie estis ankaŭ Gimlio kaj Legolaso.

Sed kiam, post la Silenta Starado, vino estis alportita, envenis du eskviroj por servi al la reĝoj; aŭ tiaj ili ŝajnis. Unu estis vestita en la arĝento kaj zibelkoloro de la gardistoj de Minaso Tirit, kaj la alia en blanko kaj verdo. Sed Sam scivolis, kion faras knaboj tiel junaj en armeo de forteguloj. Tiam subite, kiam ili proksimiĝis kaj li povis klare vidi ilin, li ekkriis:

— Nu vidu, sinjoro Frodo! Rigardu tien! Nu, ĉu ne estas Grinĉjo, mi devus diri, sinjoro Peregrino Tjuko, kaj sinjoro Gaja! Kiom ili kreskis! Mi estu benata! Sed mi vidas, ke pli da historioj estas rakontotaj ol la nia.

— Tiel ja estas, — diris Grinĉjo, turniĝante al li. — Kaj ni baldaŭ komencos rakonti ilin, tuj post la fino de tiu ĉi festeno. Intertempe provu ĉe Gandalfo. Li ne estas tiel kaŝema, kiel antaŭe, kvankam nun li ridas pli ol li parolas. Provizore Gaja kaj mi estas okupataj. Ni estas kavaliroj de la Urbo kaj de Markio, kiel espereble vi rimarkis.

Finfine la ĝoja tago finiĝis; kaj kiam la suno estis for kaj la ronda luno rajdis malrapide super la nebuletoj de Anduino kaj traflagris la tremetantajn foliojn, Frodo kaj Sam sidis sub la flustrantaj arboj meze de la parfumo de bela Itilio kaj interparoladis ĝis profunda nokto kun Gaja, Grinĉjo kaj Gandalfo, kaj post kelka tempo aliĝis al ili Legolaso kaj Gimlio. Tie Frodo kaj Sam eksciis multon pri ĉio, kio okazis al la Kunularo post kiam ilia kunuleco estis rompita dum la misa tago ĉe Part Galeno apud la akvofalo Raŭroso; kaj daŭre estis multo demandinda kaj rakontinda.

Orkoj, parolantaj arboj, leŭgoj da herbo, galopaj rajdantoj, ekbrilantaj kavernoj, blankaj turegoj kaj oraj haloj, bataloj kaj velantaj ŝipegoj — ĉiuj ĉi pasis antaŭ la menso de Sam ĝis li perpleksiĝis. Sed meze de ĉiuj ĉi mirindaĵoj li revenis ĉiam al sia mirego pri la mezuro de Gaja kaj Grinĉjo; kaj li igis ilin stari dors-al-dorse kun Frodo kaj si mem. Li gratis sian kapon.

— Mi ne komprenas tion, ĉe via aĝo! — li diris. — Sed jen vi havas: vi estas je tri coloj pli altaj, ol vi devus esti, aŭ mi estas gnomo.

— Tio vi certe ne estas, — diris Gimlio. — Sed kion mi antaŭdiris? Mortemuloj ne povas trinkadi entajn trinkaĵojn kaj atendi neniom pli da rezulto ol okazas post glaso da biero.

— Ĉu entajn trinkaĵojn? — diris Sam. — Jen vi denove babilas pri entoj; sed kio ili estas mistifikas min. Vidu, necesos semajnoj por taksi ĉion ĉi!

— Semajnoj efektive, — diris Grinĉjo. — Kaj poste oni devos enŝlosi Frodon en la turego de Minaso Tirit por skribe registri la tuton. Sen tio, li forgesos la duonon, kaj kompatinda maljuna Bilbo terure seniluziiĝos.

Finfine Gandalfo stariĝis.

— La manoj de la reĝo estas manoj kuracaj, karaj amikoj, — li diris. — Sed vi iris ĝis la sojlo de l’ morto antaŭ ol li revokis vin, uzante sian tutan potencon, kaj sendis vin en la dolĉan dorman forgeson. Kaj malgraŭ tio, ke vi ja dormis longe kaj benite, tamen jam estas tempo dormi denove.

— Kaj ne nur Sam kaj Frodo, — diris Gimlio, — sed ankaŭ vi, Grinĉjo. Mi amas vin, se nur pro la penoj, kiujn vi trudis al mi, kiujn mi neniam forgesos. Mi ankaŭ ne forgesos, ke mi trovis vin sur la monteto de la lasta batalo. Sen la gnomo Gimlio vi estus perdita. Sed almenaŭ mi nun konas la aspekton de hobita piedo, eĉ kiam nur ĝi videblas sub amaso da kadavroj. Kaj kiam mi trenis de sur vi tiun kadavregon, mi estis certa, ke vi estas mortinta. Mi pretis elŝiri mian barbon. Kaj pasis nur unu tago, de kiam vi unuafoje ellitiĝis kaj ekpromenis. Al la lito nun vi iru. Kaj ankaŭ mi.

— Sed mi, — diris Legolaso, — promenos en la arbaroj de tiu ĉi bela lando, kio estos sufiĉa ripozo. En venontaj tagoj, se permesos mia elfa mastro, iuj el nia popolo translokiĝos ĉi tien; kaj post nia veno ĝi estos benata, dum kelka tempo. Dum kelka tempo: monato, vivdaŭro, cent homaj jaroj. Sed Anduino proksimas, kaj Anduino kondukas al la maro. Al la maro!

Al la mar’, al la Maro! La mevoj nun kriĉas, blovas la vento, kaj ŝaŭm’ disflugiĝas. En okcidento la suno sepultas. Griza ŝip’, griza ŝipo, ĉu nun vi aŭskultas la voĉojn de mia jam fora samspeco? l’ arbaron mi lasos de mia juneco; finiĝas la tagoj, kadukas la jaroj. Velante mi solos sur vasto de l’ maroj. Longas la ondoj ĉe l’ Lasta Marbordo, dolĉas sur Fora Insul’ voĉagordo, en elfa hejmo, kiu la homojn forfermas, kie folioj ne falas: elfa lando eternas!

Kaj tiel kantante Legolaso foriris suben laŭ la deklivo.

Poste foriris ankaŭ la aliaj, kaj Frodo kaj Sam iris al siaj litoj kaj ekdormis. Kaj en la mateno ili leviĝis denove en espero kaj trankvilo; kaj ili pasigis multajn tagojn en Itilio. Ĉar la Kampo de Kormaleno, kie la armeo nun bivakis, estis proksima al Heneto Anun, kaj la rivereto, kiu fluis de ties akvofaloj estis aŭdebla nokte, inundanta suben tra ĝia rokpordo, kaj trapasis la florkovritajn herbokampojn en la tajdojn de Anduino apud la insulo Kairo Andros. La hobitoj vagis ie-tie vizitante denove la lokojn tra kiuj ili antaŭe pasis; kaj Sam esperis ekvidi, eble, en iu ombrejo de la arbaro aŭ sekreta maldensejo, la grandan olifonton. Kaj kiam li eksciis, ke ĉe la sieĝo de Gondoro tiuj bestoj estis multaj, sed ke ili estas ĉiuj detruitaj, li taksis tion ega perdo.

— Nu, oni ne povas okupi samtempe du lokojn, supozeble, — li diris. — Sed ŝajne mi multon maltrafis.

Dume la armeo pretigis sin por reiri al Minaso Tirit. Laculoj ripozis, kaj vunditoj estis kuracataj. Ĉar iuj multe batalis kontraŭ la restaĵon de la orientuloj kaj suduloj, ĝis ĉiuj estis subpremitaj. Kaj, plej laste el ĉiuj, revenis tiuj, kiuj foriris en Mordoron kaj detruis la fortikaĵojn en la nordo de tiu lando.

Sed fine, kiam proksimiĝis majo, la Komandantoj el la Okcidento ekvojaĝis denove; kaj ili surŝipiĝis kun ĉiuj siaj soldatoj, kaj ili navigis el Kairo Andros laŭ Anduino ĝis Osgiliado; kaj tie ili restis unu tagon; kaj la postan tagon ili venis al la verdaj kampoj de Pelenoro kaj ekvidis denove la blankajn turojn sub la alta Mindoluino, la ĉefurbo de la homoj de Gondoro, lasta memoraĵo de Okcidentio, kiu trapasis la mallumon kaj fajron al nova tago.

Kaj tie meze de la kampoj ili starigis siajn pavilonojn kaj atendis la matenon; ĉar estis la antaŭvespero de majo, kaj ĉe sunleviĝo la Reĝo eniros tra sia pordego.

5

La Reganto kaj la Reĝo

Super la ĉefurbo de Gondoro estis pendanta dubemo kaj granda timego. Bela vetero kaj klara sunlumo ŝajnis nur moki homojn, kies tagoj enhavis malmulte da espero, kaj kiuj atendis ĉiumatene novaĵojn pri misa sorto. Ilia mastro estis mortinta kaj enterigita, morta kuŝis la Reĝo de Rohano en ilia Citadelo, kaj la nova Reĝo veninta al ili nokte estis denove for al milito kontraŭ potencoj tro malhelaj kaj teruraj por konkero far ajna forto aŭ kuraĝo. Kaj neniu novaĵo venis. Post kiam la armeo forlasis la Morgulan Valon kaj laŭiris la vojon norden sub ombro de la montaro, neniu kuriero revenis, nek ajna onidiro pri tio, kio okazas en la kovanta oriento.

1 ... 294 295 296 297 298 299 300 301 302 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)