La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
Finfine lacigita de siaj zorgoj Sam ekdormetis, rezigninte pri la morgaŭo ĝis ties alveno; li povis fari nenion pli. Sonĝo kaj vekiĝo intermiksiĝis malserene. Li vidis lumojn kiel ĝojaĉajn okulojn, kaj malhelajn rampajn formojn, kaj li aŭdis bruojn kvazaŭ de sovaĝbestoj aŭ terurajn kriojn de torturatoj; kaj li saltleviĝis por konstati la mondon tute malluma kaj ĉirkaŭe nur malplenan nigrecon. Nur unufoje, dum li staris sovaĝe ĉirkaŭgapante, ŝajnis al li, kvankam li jam estis maldorma, ke li povis plu vidi palajn lumojn okulsimilajn; sed baldaŭ tiuj estingiĝis kaj malaperis.
La malaminda nokto pasis malrapide kaj nevolonte. La taglumo kiu sekvis estis malbrila; ĉar ĉi tie pro la proksimiĝo de la Monto la aero ĉiam nebulecis, dum el la Malhela Turego rampis la ombrovualoj, kiujn Saŭrono teksis ĉirkaŭ sin. Frodo estis senmove kuŝanta surdorse. Sam staris apud li, malema paroli, kaj tamen scianta, ke nun la parolo estis lia; li devas funkciigi la mastran volon por plua klopodo. Finfine, kliniĝante kaj karesante la frunton de Frodo, li diris en ties orelon:
— Vekiĝu, mastro! La tempo rekomenci.
Kvazaŭ vigligite de subita sonoro, Frodo leviĝis rapide, kaj staris rigardante suden; sed kiam liaj okuloj vidis la Monton kaj la dezerton, li denove retiriĝis.
— Mi ne kapablas, Sam, — li diris. — Ĝi estas tia pezego portenda, tia pezego.
Sam sciis antaŭ paroli, ke estos vane, kaj tiaj vortoj eble pli misefikos ol bonfaros, sed pro kompato li ne povis silenti.
— Do, permesu, ke portu ĝin iomete mi, mastro, — li diris. — Vi scias, ke mi tion farus, kaj feliĉe tiel longe kiel mi havus forton.
Sovaĝa lumo aperis en la okuloj de Frodo.
— Staru for! Ne tuŝu min! — li kriis. — Ĝi estas mia, mi diras. Foriru! — Lia mano vagis al la glavtenilo. Sed poste lia voĉo rapide ŝanĝiĝis kaj li diris triste: — Ne, ne, Sam. Sed vi devas kompreni. Ĝi estas mia ŝarĝo, kaj neniu alia povas porti ĝin. Estas jam tro malfrue, kara Sam. Vi ne povos plu helpi min tiumaniere. Mi estas jam preskaŭ sub ĝia potenco. Mi ne povas rezigni pri ĝi, kaj se vi provus preni ĝin, mi freneziĝus.
— Mi komprenas, — Sam kapjesis. — Sed mi pripensis, sinjoro Frodo, ke ekzistas aliaj aferoj, sen kiuj ni ne suferus. Kial ne malpezigi iom la ŝarĝon? Ni iru nun tien tiel sendevie, kiel ni povos. — Li indikis la Monton. — Ne valoras kunpreni ion, kion ni certe ne bezonos.
Frodo denove rigardis al la Monto.
— Ne, — li diris, — ne multon ni bezonos sur tiu vojo. Kaj ĉe la fino nenion.
Levinte sian orkan ŝildon li forĵetis ĝin kaj poste sian kaskon. Demetinte la grizan mantelon li malligis la pezan zonon kaj lasis ĝin fali al la tero, kaj kun ĝi la eningan glavon. La ĉifonojn de la nigra mantelo li forŝiris kaj disĵetis.
— Jen, mi ne plu estu orko, — li kriis, — kaj neniun armilon mi portos, ĉu bonan ĉu misan. Oni kaptu min, se tiel estos!
Sam faris same kaj flankenmetis sian orkan ekipaĵon, kaj li eligis ĉiujn aĵojn el sia tornistro. Ial ĉiu el ili iĝis al li kara, se nur pro tio, ke li portis ilin tiom pene tiom longe. Plej malfacile estis formeti lian kuirilaron. Larmoj aperis en liaj okuloj pro la penso pri forĵeto.
— Ĉu vi memoras tiun pecon da kuniklo, sinjoro Frodo? Kaj nian lokon sub la varma teramaso en la lando de komandanto Faramiro, dum la tago, kiam mi vidis olifonton?
— Ne, bedaŭrinde ne, Sam, — diris Frodo. — Almenaŭ, mi scias, ke okazis tiaj aferoj, sed mi ne povas vidi ilin. Neniu gusto manĝaĵa, sento pri akvo, bruo de vento, memoro pri arbo aŭ herbo aŭ floro, imago pri luno aŭ stelo restas al mi. Mi estas nuda en la mallumo, Sam, kaj neniu vualo estas inter mi kaj la rado de fajro. Mi komencas vidi tiun per miaj vekiĝantaj okuloj, kaj ĉio alia forvelkas.
Sam aliris kaj kisis lian manon.
— Do ju pli baldaŭ ni liberiĝos de ĝi, des pli baldaŭ ni ripozos, — li diris heziteme, trovinte neniujn preferindajn vortojn por diri. — Parolado nenion riparos, — li murmuris al si, dum li kunmetis ĉion, kion li elektis forĵeti. Li ne volis lasi ilin kuŝantaj malkaŝe en la sovaĝejo videblaj de ajnaj okuloj. — Fetorulo akiris tiun orkan ĉemizon, ŝajne, kaj li ne aldonu al tio glavon. Liaj manoj sufiĉe misfaras kiam malplenaj. Kaj li ne okupiĝu pri miaj kuiriloj!
Dirinte tion, li forportis la tutan ekipaĵon al unu el la gapaj fendaĵoj, kiuj trastrekis la regionon, kaj enĵetis ilin. La klakado de liaj amataj kuiriloj, falantaj en la mallumon, similis al lia koro mortsonoron. Li revenis al Frodo, kaj tiam el la elfa ŝnuro li tranĉis mallongan pecon por zoni sian mastron kaj ligi la grizan mantelon firme ĉirkaŭ ties talion. La ceteron li zorge volvis kaj remetis en sian tornistron. Krom tiu li retenis nur la restaĵon de ilia vojpano, akvobotelon, kaj Pikilon plu pendantan ĉe lia zono, kaj la flakoneton de Galadriela forkaŝitan en poŝo de sia tuniko proksime al sia brusto, kaj la skatoleton, kiun ŝi donis al li por li mem.
Nun finfine ili turnis siajn vizaĝojn al la Monto kaj ekiris, ne plu pensante pri kaŝiĝo, celante sian lacecon kaj malfortiĝantajn volojn nur al la tasko iri antaŭen. En la malhelo de ĝia morna tago, malmultaj kreitoj eĉ en tiu lando atentema povus ekvidi ilin, krom de tre proksime. El ĉiuj sklavoj de la Malhela Mastro, nur la nazguloj povus averti lin pri la danĝero, kiu rampis eta sed netimigebla en la kernon mem de lia gardata regno. Sed la nazguloj kaj ties nigraj flugiloj estis for pro alia komisio: ili estis kuniĝintaj en foro, sekvante la marŝadon de la Komandantoj el la Okcidento, kaj tien la pensado de la Malhela Turego estis turnita.
Tiutage ŝajnis al Sam, ke lia mastro trovis ian novan forton, pli ol povus klarigi la malgranda malpeziĝo de la ŝarĝo, kiun li devis porti. En la komenco ili iris pli foren kaj pli rapide, ol ili anticipe esperis. La tereno estis malglata kaj malfavora, kaj tamen ili multe progresis, kaj ĉiam la Monto proksimiĝis. Sed dum la tago pasis, kaj nur tro baldaŭ la malhela lumo ekforvelkis, Frodo denove kliniĝis kaj ŝanceliĝis, kvazaŭ la renovigita peno disipis lian restantan forton.
Ĉe ilia lasta halto li sinkis teren kaj diris:
— Mi soifas, Sam, — kaj ne plu parolis.
Sam donis al li buŝplenon da akvo; restis nur ankoraŭ unu buŝpleno. Li mem detenis sin; kaj kiam la nokto de Mordoro denove enfermis ilin, tra ĉiuj liaj pensoj venis memoro pri akvo; kaj ĉiu rojo aŭ rivereto aŭ fonto iam ajn de li viditaj, sub verdaj salikombroj aŭ briletantaj en la suno, dancis kaj ondetis turmente al li malantaŭ la blindo de liaj okuloj. Li sentis la malvarmetan koton sur la piedfingroj, dum li vadis en la lageto ĉe Apudakvo kun Ĝoja Kotono kaj Tomĉjo kaj Nibĉjo kaj ilia fratino Rozinjo.
— Sed tio estis antaŭ jaroj, — li suspiris, — kaj tre malproksime. La vojo returnen, se tia ekzistas, preterpasas la Monton.
Li ne povis dormi kaj li interne debatis kun si.
— Nu vidu, ni faris pli bone ol vi esperis, — li diris bravule. —
Bona komenco ĉiuokaze. Mi kalkulas, ke ni trairis duonon de la distanco antaŭ ol halti. Ankoraŭ unu tago sufiĉos. Kaj tiam li paŭzis.
— Ne estu stultulo, Sam Vato, — venis responde lia propra voĉo.
— Li ne trairos simile ankoraŭ unu tagon, se li entute moviĝos. Kaj vi ne povos same daŭrigi, donante al li la tutan akvon kaj plejparton el la manĝaĵo.
— Mi tamen povos daŭrigi sufiĉe longe, kaj tion mi faros.
— Kien?
— Al la Monto, kompreneble.
— Sed kio poste, Sam Vato, kio poste? Kiam vi alvenos tien, kion vi faros? Li ne kapablos mem fari ion.
Konsternite Sam konstatis, ke li ne scias respondon al tio. Li tute ne havis klaran koncepton. Frodo ne multe parolis al li pri sia komisio, kaj Sam nur sciis malprecize, ke la Ringo estas iel enmetota en la fajron.
— La Fendaĵoj de l’ Destino, — li murmuris, kiam la malnova nomo leviĝis en lian menson. — Nu, se la mastro scias, kie trovi ilin, mi nenscias.
— Jen vi havas! — venis la respondo. — Ĉio tute senutilas. Li mem diris tion. La stultulo estas vi, kiu daŭre esperas kaj penadas. Vi povus kuŝiĝi kaj endormiĝi kune jam antaŭ tagoj, se vi ne estus tiom obstina. Sed vi mortos ĉiuokaze same, aŭ pli malbone. Egale vi povas kuŝiĝi nun kaj rezigni. Vi neniam atingos la supron ĉiuokaze.